Выбрать главу

Ŝi parolis pri tio, ke en aliaj laborejoj la laboristinoj perdas la sanon super la maŝinoj, kiuj, kiel oni scias, forkonsumas la fortojn kaj kaŭzas diversajn difektojn de la korpo, kaj ke ŝi forrifuzis ĉiujn profitojn, kiujn ŝi povus akiri per enkonduko de maŝinoj en sian laborejon, sole por ne ŝarĝi sian konsciencon per la peko de ruinigado de la sano de proksimuloj. Ĉar la konscienco estas la plej grava afero, ĉio alia estas vanta monserĉado. Ŝi metas al siaj laboristinoj nur unu postulon: nome, ke iliaj moroj estu senmakulaj. Sed en ĉi tiu rilato ŝi estas absolute necedema: unue pro tio, ke ŝi ne volas, ke ŝia laborejo havu karakteron neĉastan, due ĉar ŝi timas perdi la klientaron el la honorindaj sferoj kaj sekve enfali en mizeron kune kun siaj infanoj kaj genepoj.

La laboristinoj aŭskultadis tiujn parolojn en profunda silento. Supozeble inter ili ne estis eĉ unu, kiu kredus la vortojn de sinjorino Szwejc; supozeble ili ĉiuj sciis, ke ili estas ekspluatataj, kaj tamen ili aŭskultis kaj humile silentis. Ili sciis, ke ekster la muroj de tiu ĉambro, en kiu ili nun troviĝas, por neniu el ili ekzistas io krom tombo aŭ marĉo.

De tempo al tempo sinjorino Szwejc aŭ ŝia filino forlasadis la laborejon, elirante el ĝi per pordo kondukanta en la profundon de la domo. Tiam tra la malfermata pordo penetradis al la oreloj de la laboristinoj la sonoj de bonega fortepiano, sur kiu oni jen ludis lerte kaj sperte, jen lernis ludi. Oni povis ankaŭ vidi tra tiu pordo vicon da ĉambroj kun luksaj mebloj; tie brilis vaksita pargeto kaj larĝaj speguloj, la punca damasko de la mebloj pikis la lacajn okulojn de la laboristinoj. Tial unuj el ili malgaje ridetis, aliaj malĝoje rigardis antaŭen, aliaj kolere palpebrumis. Doloro, envio, kolero, tranĉis tiam dudek virinajn brustojn. Je la tria horo oni eklumigadis grandajn lampojn ĉe la plafono kaj la laboristinoj laboradis ĉe arta lumo, ĝis la mura horloĝo en la loĝejo de sinjorino Szwejc sonos la naŭan horon.

Kiam Marta, pasiginte en tiu loko tutan tagon, iris hejmen, ŝi apenaŭ povis teni sin sur la piedoj.

Nenio tamen ŝin lacigis, eĉ nenio nova ŝin malĝojigis. Sed sento de teruro ŝin penetris ĝis la profundo de la brusto kaj de la cerbo.

(Parto 4ª)

Subtilgustaj legantoj kaj antaŭ ĉio vi, sentemaj kaj impresavidaj legantinoj, ĉu vi pardonos al mi ĉi tiun mian rakonton, kiu tute ne enhavas misteran nodon de intrigo kaj interesan vidaĵon de du koroj trapikitaj de flamaj sagoj?

Ĉiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas trakti diversmaniere. La historio de la malfeliĉa Marta anstataŭ disvolviĝi antaŭ viaj okuloj en formo de unuspeca kaj unukolora fadeno, certe povus esti ornamita, beligita per multo da kruciĝantaj sentoj, frapantaj kontrastoj, tondrosimilaj okazaĵoj; ĝi povus esti implikita en kronon da epizodoj, el kiuj ĉiu aparte donus al ĝi belecon, ĉarmon aŭ terurecon, aŭ la historio mem povus esti prezentita epizode, kiel plenigo de ia pli efekta kaj interesega tutaĵo, kiel paralelaĵo aldonita al la historio de du geamantoj feliĉaj aŭ malfeliĉegaj, idiliaj aŭ heroaj, favorataj de la sorto aŭ persekutataj de ĝi.

Pardonu! Renkontinte en la mondo Martan, mi rigardis ĉirkaŭen, mi serĉis, sed nenie en la proksimo mi trovis ian romanan heroon. Ne trovinte lin, mi volis la historion de la virino mallongigi, kunpremi kaj fermi en epizodo, — sed mi ne povis, ĉar mi konsciis, ke ĝi estas inda apartan tutaĵon; fine mi intencis impliki ĝin en interplekton da intrigoj, en kronon da epizodoj, — mi tamen tion ne faris, ĉar ŝajnis al mi, ke la historio aspektos plej konvene, se ĝi iros en la mondon sola.

Pardonu la simplecon de la rimedoj, kiujn mi uzas, por prezenti al vi unu el la plej plendegindaj aperoj de la nuntempa socia stato, kaj sekvu min pluen sur la vojo, sur kiu marŝas la malgaja figuro de malriĉa virino, kiu eble estas inda pli bonan sorton ol tiu, al kiu submetis ŝin… kio? La nomon de tiu ĉi «kio», kiu premas la kapojn kvazaŭ fatala malbeno, implikas la piedojn kaj frakasas la korojn de multo da homaj estaĵoj, vi legos en la historio de Marta.

Varsovio ĝojis, bruis, brilis. Estis tago festa. Apenaŭ antaŭ kelke da tagoj estingiĝis la helegaj lumoj, ekbruligitaj inter la verdaj branĉoj de la kristnaskaj abioj, kaj en la aero kvazaŭ tremis kaj saltis ĝoje la gamoj de la ridado de la infanoj kaj la bruaj interparoloj de la feliĉaj familioj, kolektiĝintaj ĉirkaŭ la feste aranĝitaj tabloj. En la venonta tago estis venonta en la mondon mistera gasto: nova jaro. La internoj de la domoj kaj la ekspoziciaj fenestroj de la magazenoj aspektis tre bele. La stratojn kovris dika tavolo da neĝo rigidiĝinta de frosto kaj brilanta per milionoj da fajreretoj sub la radioj de la suno, kiu hele lumis sur la serena ĉielo.

Svarmoj da glitveturiloj flugis en diversaj direktoj, amasoj da pasantoj moviĝis sur la trotuaroj. Kiom da kapoj estis en tiu diverskolora movoplena amasego, tiom estis da diversaj pensfadenoj, kiuj mistere etendiĝadis en la spaco kaj nevideble postkuradis en la mondo proksimajn kaj malproksimajn, altajn kaj malaltajn objektojn. Amo, avideco, adorado, malamo, timoj, esperoj, plej diversaj interesoj kaj pasioj, plej diversaj deziroj kaj celadoj volviĝadis kaj kruciĝadis en la miloj da kapoj de la grandurba loĝantaro, kiu iris, veturis, kuris tien, kien ĝin pelis grandaj celoj de la vivo aŭ malgrandaj celetoj de la tago. Meze de ĉi tiu bruo mistera kaj perceptebla por nenia korpa orelo, meze de ĉi tiu pensa svarmaĵo, sur kiu, kvazaŭ sur ferdeko, disvolviĝadis la movo de vortoj kaj faroj de miloj da homoj, mallaŭte, de neniu esplorate nek divenate, disvolviĝadis la pensfadeno en humila, de neniu rimarkata virina kapo.

— Dudek spesdekoj en tago… spesmilo kaj dudek spesdekoj en semajno… kvin spesdekoj ĉiutage al la kortistedzino por la gardado de Janjo, dum mi sidas ĉe sinjorino Szwejc… sep kaj duono da spesdekoj la pano kaj lakto por la infano… sep kaj duono da spesdekoj la tagmanĝo… por ĉiu dimanĉo restas jam nenio…

Tiaj estis la pensoj de Marta, kiam ŝi iris malrapide kaj kun klinita kapo sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmieście.

— Por du monatoj por la loĝejo mi ŝuldas sep spesmilojn… al la butiko mi ŝuldas tri spesmilojn… por la vendita pelto mi ricevis dek-kvin… restas kvin… Janjo necesege bezonas ŝuojn, miaj ankaŭ jam disŝiriĝas… lignon mi nepre bezonas aĉeti… al la infano ĉiam estas malvarme…

Finante la lastan penson, Marta ektusis per seka, mallonga sed turmenta tuso. Pasis monato depost la tago, en kiu ŝi la unuan fojon sidiĝis kiel laboristino en la laborejo de sinjorino Szwejc; en la daŭro de ĉi tiu tempo ŝi tre ŝanĝiĝis. Tra la diafana blankeco de ŝia vizaĝo en diversaj lokoj montriĝis flavaj strioj; mallumaj arkoj aperis sub la okuloj, kiuj kaviĝis kaj vastiĝis; meze de la ĉarmege bela frunto troviĝis sulko. La nigra vesto de Marta, pura, sed bruniĝinta de uzado, aspektis bonorda, sed malnova; sur la kapo de Marta ne troviĝis ĉapelo, kaj sur la ŝultroj ne troviĝis peltaĵo. Nigra lana tuko kovris ŝiajn harojn, ĉirkaŭante per dikaj faldoj la palan frunton kaj la kaviĝintajn vangojn.

Naĝis kaj bruis la loĝantaro de la granda urbo sur la vasta trotuaro de la belega strato, kaj kune kun ĝi naĝis en la spacon miloblaj fluoj da homaj pensoj, kaj meze de ili volviĝis la silenta, humila, unutona penso de la pala virino, kiu malgaje marŝis tra la amasoj.

— Kvin spesdekoj kaj tri… estas ok. kaj unu… estas naŭ… naŭ deprenite de dudek estas dek-unu…

Kia bagatelama, malalta, seka estis tiu ĉi penso! Ĝi rampis sur la tero, dum la vintra ĉielo brilis per la plej pura lazuro, ĝi rigidiĝis en la malvarmo de la ciferoj, dum ĉe la alproksimiĝado de la nova jaro la homaro bolis de deziroj, sentoj, esperoj…

Jes; tia spirita akto en la infero de homa estaĵo estis efektive tre proza kaj malalta, ĝi estis spesa kaj groŝa kalkulo de malriĉeco…

Tamen ne ĉiam la pensoj de Marta rampis tiel malalte; estis iam tempo, kiam ŝi ankaŭ levadis siajn okulojn al la lazuro, kun frapanta koro kaj kun rideto de espero salutadis la aperantan novan jaron. Ŝi levis la palpebrojn kaj rigardis ĉirkaŭen. En ŝiaj okuloj, en kiuj oni komence povis vidi nur malĝojon, kaŭzitan de la komparado kaj kombinado de la bagatelaĵaj ciferoj, ekbrilis nun lumo de sentoj, leviĝantaj en la brusto. Ĝi estis komence sopiro, poste plendo, fine malpacienca ribelo de spirito, kiun premas ia fatala neceso, kun kiu la spirito tamen ĝis nun ne faris ankoraŭ konstantan interligon. La enprofundiĝintaj okuloj de Marta ekbrilis per varmegaj flamoj, io en ŝi leviĝis, ekkriis dolore, ekĝemis maltrankvile, ekribelis per la ĝis nun ankoraŭ ne tute elĉerpita energio de la volo. Ŝi haltis momenton, levis la kapon kaj murmuris per tremantaj lipoj: