Выбрать главу

— Ne! tiel daŭri ne povas! tiel ĉiam esti ne devas!

Ŝi ekpaŝis pluen kaj diris al si en la pensoj, ke tio estas ja ne ebla, tute ne ebla, ke la decidita, sola, ĝismorta loko de ŝia sorto estu tiu seĝo en la laborejo de sinjorino Szwejc, tiu seĝo, sur kiu, meze de mallumo, malsekeco, mucida aero, inter konsumiĝintaj, mortantaj vizaĝoj, ŝi kudradis en la daŭro de tutaj tagoj, ne povante rekompence laborenspezi almenaŭ tiom, ke ŝi povu en la nokto dormi trankvile kaj la minutojn ne okupitajn de laboro liberigi de la rigardo de ciferoj, kiuj prezentas nur groŝojn…

Per sia naskiĝo, per sia tuta pasinteco ŝi apartenis ja al la klaso da homoj kleraj, ŝi estis rigardata kaj sin mem ĉiam rigardis kiel virinon kleran. Kial do, kiam ŝin tuŝis la malmola mano de la sorto, ŝi en la socia hierarĥio, en la regiono de la homaj laboroj, profitoj kaj honoroj stariĝis sur tiu plej malalta ŝtupo, sur kiu opinieble devis stari nur la plej malfeliĉaj, troviĝantaj plej malproksime de tiuj bonfaroj, rimedoj kaj iloj, kiujn al homoj donas klereco? Ĉu tiu ŝia klereco eble de ia grava flanko estas tute kripla? Ĉu ĝi estas nur ludilo, kiu estas skulptita kaj ornamita por amuzo de trankvila spirito, loĝanta en sata kaj kontenta korpo, kaj kiu disfalas kiel tute sentaŭga putraĵo ĉiufoje, kiam la spirito ekdeziras uzi ĝin por sin gardi kontraŭ senfortiĝo kaj falo aŭ gardi la korpon kontraŭ perdo de la fortoj, kiuj nutras la spiriton? Ĉu tiu klereco eble estas nur iluzio? La klereco en tiu mezuro kaj formo, en kiuj Marta ĝin posedis, vekis dezirojn, donante nenion, kio povus akiri kontentigon por ili; ĝi nutris sopirojn por la spirito, alforĝante ĝin tamen al la tero per katenoj de malsata korpo; ĝi fortigis en la koro la sentojn nur por tio, ke ĝi faru ilin pli maldolĉaj, ke ĝi skuu ilin per plej kruelaj suferoj.

Marta pensis pri tio kaj sentis ĉion ĉi tion, sed ŝi ne ĝeneraligis siajn pensojn kaj sentojn, ŝi ne konsciis precize la tre komplikitan fenomenon, kiu regis ŝian sorton. Ŝi alkroĉiĝadis nur al unu rememoro, ŝi ripetadis al si nur tiun fakton, ke ŝi apartenas al homoj kleraj, por kiuj tiom, tiom da vojoj estas ja nebaritaj.

Ĉu ŝi por ĉiam devas resti sur tiu vojo, sur kiu ŝi nun haltis? Ĉu sur la tero ekzistas por ŝi nenia alia loko krom tiu, al kiu ŝi venadis kun honto kaj pri kiu ŝi de malproksime pensis kun teruro? Estas vero, ke ŝi petegis Dion pri malgranda, modesta loko sub la suno, pri tia loko, sur kiu du homaj estaĵoj, ligitaj inter si per la plej fortaj kaj plej sanktaj ligiloj kaj sentoj, povus vivi; sed tiu loko, kiu post multaj provoj kaj penoj estis donita al ŝi, ne estas loko sub la suno, ĝi estas nur malluma abismo, en kiu du homaj estaĵoj ne vivas, sed, katenitaj per la plej simplaj, plej malaltaj kaj neniam kontentigataj, neniam finiĝantaj bezonoj, malrapide mortas.

Jes: ili malrapide mortadis. Tio estis nenia metaforo, sed terura efektivaĵo. Antaŭ nelonge ankoraŭ Marta, pripensante la situacion, en kiun ŝi enfalis, kaj la devojn, kiuj ekpremis ŝian koron kaj konsciencon, ripetadis al si kiel kuraĝigon kaj konsolon: mi estas juna kaj sana. Hodiaŭ nur duono de tiuj vortoj prezentis veron: ŝi estis juna, sed ŝi jam ne estis sana. Elementoj fizikaj kaj moralaj ligitaj inter si, estis speco de nevidebla segilo, kiun konsumadis kaj malfortigadis ŝian korpon.

Marta tusadis, depost kelke da tagoj ŝi komencis sentadi ĝis nun ne konitan malfortecon, ŝiaj sonĝoj estis febraj, ŝi vekiĝadis el ili kun peza kapo kaj doloranta brusto.

Tiamaniere verŝajne komencis sian karieron tiuj laboristinoj, nun duone mortintaj, kun ftiza ruĝo sur la vizaĝoj. Antaŭ nelonge unu el ili forlasis la laborejon de sinjorino Szwejc kelke da horoj pli frue ol postulis la regularo, kaj ŝi plu ne revenis. Kiam la sekvantan tagon Marta demandis pri ŝi siajn kamaradinojn, el dekkelke da buŝoj eksonis en la salono nelaŭta, tamen korŝiranta murmureto: mortis! Mortis? Kaj tamen Marta sciis, ke tiu laboristino havis la aĝon de apenaŭ dudek-ses jaroj kaj ke ie en subtegmento aŭ en subteretaĝo vivis kaj ĉiutage atendadis ŝian revenon du malgrandaj infanoj…

— Kio fariĝis kun ŝiaj infanoj? — kun febra scivoleco demandis la kamaradinojn la juna patrino de ĉarma nigrokula knabineto. La respondo, kiun ŝi ricevis, eksonis en ŝia orelo akre kaj sovaĝe:

— La knabineton oni akceptis en rifuĝejon, la knabo ien perdiĝis.

En rifuĝejon? sekve sur la ŝultrojn de almozdonantoj, en la manojn de homoj fremdaj, por estonteco necerta! Perdiĝis? Kien do li povis perdiĝi? En infana naiveco li eble serĉis la patrinon, kiun oni forportis malsupren de alta subtegmento, kaj meze de la neĝokovritaj stratoj en frosta vintra nokto li mortis ie senbrue, kovrita de tuko el blanka neĝa blovaĵo… aŭ! ho teruro! kuniĝinte kun samaĝaj sociaj elĵetuloj…

Plue Marta ne povis mediti pri tiu malgaja historio, en kiu eble speguliĝis ŝia propra estonteco. Ŝia propra? Ho, tio ne estus grava! La estaĵoj, kiujn ŝi amis, estis jam ekster la mondo, ŝi sentis sin laca, morte malĝoja, kaj ŝi eble kun granda ĝuo fermus la okulojn por eterna dormo, en kiu la kredo promesis al ŝi kuniĝon kun tiuj, pri kiuj sopiris ŝia vundita koro! Sed la estonteco de ŝia infano… kia ĝi estos, kia ĝi povas esti, se ŝi ne estos plu sur la tero, se iam sur iaj vangoj aperos tiaj sangaj flamaj ruĝoj, la frunto kovriĝos per tia tomba paleco, al la brusto mankos spirado, kiel ĉe tiu malfeliĉa laboristino, kiu antaŭ malmulte da tagoj forlasis per ŝanceliĝantaj paŝoj la laborejon de sinjorino Szwejc, por jam plu neniam reveni…

La figuro de Marta, kiu enpense estis iom klinita antaŭen, elrektiĝis. Ne! mallaŭte sed forte eldiris la juna virino, tiel ne povas esti! Tiel ne devas esti!

Dirante tion, ŝi videble sentis la en ĉiu homo denature troviĝantan deziron eltiri sin el mizero kaj la al ĉiu homo apartenantan rajton plibonigi kaj plialtigi sian ekzistadon.

Marta ekrigardis ĉirkaŭen per okuloj, en kiuj anstataŭ la antaŭmomenta malĝojeco kaj laceco aperis denove energio kaj esploremeco. Multe da objektoj ĉirkaŭis ŝin de ĉiuj flankoj; sur unu el ili ŝia rigardo haltis. Tiu objekto, kiu alforĝis al si la rigardon de Marta, estis larĝa kaj alta fenestro kun riĉa ekspozicio de unu el la plej grandaj librejoj de la urbo. Ĉe la vido de la dekkelke da libroj, kies diverskoloraj kovroj vidiĝis malantaŭ la klaraj vitroj, en la juna virino aperis tri diversaj sentoj, nome: rememoro, sopiro kaj espero. Ŝi rememoris tiujn feliĉajn tagojn, kiam, apogante sin al la brako de juna kaj klera edzo, ŝi ofte venadis en ĉi tiun lokon. Sopirante pri pli altaj spiritaj plezuroj, kiujn ŝi iam de tempo al tempo ĝuadis, je kiuj ŝi jam de longe estis tute senigita kaj kiuj sur la malluma fono de ŝia nuna vivo ekbrilis antaŭ ŝi per neesprimebla ĉarmo, ŝi ekvidis subite kelke da virinaj nomoj, presitaj sub la titoloj de libroj. El tiuj nomoj unu apartenis al persono, kiun ŝi iam konis, en kiu neniu suspektis ian talenton ĝis tiu tempo, kiam ŝi ĝin aperigis kun iom-post-ioma, tre malrapide kreskanta sukceso. Kaj tamen nun ŝia nomo okupis honoran lokon inter multe da famaj kaj gloraj nomoj de la landaj verkistoj; nun tiu virino, pri kiu Marta sciis, ke ŝi estis antaŭe soleca kiel ŝi kaj malriĉa kiel ŝi, posedis lokon sub la suno, estimon de homoj kaj de si mem…

— Kiu scias? — murmuretis la virino per tremantaj lipoj, kaj ŝia pala vizaĝo ruĝe ekflamis inter la nigraj lanaj faldoj, kiuj ĉirkaŭis ĝin en formo de malgaja kadro.