Ŝi faris kelke da paŝoj kaj haltis antaŭ la pordo de la librejo. Ŝi ĵetis rigardon tra la fenestran vitron kaj ekvidis en la profundo de la granda salono la posedanton de la librejo. Tio estis vizaĝo, kiun ŝi iam bone konis, kiun ŝi en siaj bonstataj tagoj ofte vidadis, vizaĝo pensema, honesta kaj milda…
Ĉe la vitrita pordo eksonis la sonorilo, Marta eniris en la librejon. Ŝi haltis momenton proksime de la pordo kaj ĵetis rapidan kaj iom maltrankvilan rigardon ĉirkaŭen. Videble ŝi timis, ke ŝi trovos en la librejo aĉetantojn, en kies ĉeesto ŝi ne povus eldiri tion, pro kio ŝi venis.
La libristo staris sola malantaŭ la magazena skribtablo; li estis okupita je skribado de kalkuloj en granda libro, kiu kuŝis malfermita antaŭ li. Kiam la pordo malfermiĝis, li levis la kapon kaj, ekvidinte la enirintan virinon, li prenis pozon duone salutan, duone atendan. Marta alproksimiĝis malrapide kaj haltis antaŭ la homo, kiu videble atendis de ŝi la unuan vorton.
Dum kelke da sekundoj ŝiaj palpebroj restis mallevitaj kaj la palaj lipoj iom tremis. Tamen ŝi rapide direktis al la vizaĝo de la libristo sian rigardon, en kiu koncentriĝis en tiu momento la tuta forto de ŝia volo kaj ŝia tuta konscio.
— Vi ne rekonas min, sinjoro! — si diris per voĉo mallaŭta sed firma.
Jam de la momento de ŝia eniro la libristo tre atente ŝin rigardis.
— Efektive, — li ekkriis, — sinjorinon Świcka mi havas ja la plezuron vidi! Ŝajnis al mi tuj en la komenco, ke mi vin rekonas, sed… mi ne estis certa.
Dirante tion, li ĵetis rapidan ĉirkaŭrigardon sur la malriĉajn vestojn de la juna virino.
— Per kio mi povas servi? — li diris ĝentile kaj kun facila nuanco de malgajeco en la voĉo.
Marta silentis momenton. Ŝia vizaĝo estis tre pala kaj la rigardo estis profunda kaj senmova, kiam ŝi komencis paroli.
— Mi venis al vi kun peto, kiu eble ŝajnos al vi originala, stranga…
Ŝia voĉo subite interrompiĝis. Ŝi levis ambaŭ manojn kaj tuŝis per la manplatoj sian palan frunton. La libristo rapide eliris el malantaŭ la skribtablo kaj alŝovis al la juna virino velurtegitan tabureton, poste li reiris sur sian antaŭan lokon.
Li ŝajnis malĝoja kaj ankoraŭ pli li ŝajnis embarasita.
— Volu sidiĝi, sinjorino, — li diris. — Mi aŭskultas vin atente…
Marta ne sidiĝis. La interplektitajn manojn ŝi apogis sur la skribtablo kaj rigardis denove la vizaĝon de la antaŭ ŝi staranta homo per profunda, sed ĉiam pli klara rigardo.
— La peto, kun kiu mi venis, estas efektive originala, stranga, — ŝi diris, — sed… mi rememoris, ke vi estis iam en amikaj rilatoj kun mia edzo…
La libristo faris saluton.
— Jes, li interrompis. — Sinjoro Świcki lasis post si amikan kaj estiman memoron ĉe ĉiuj, kiuj konis lin pli proksime.
— Mi memoras, — diris plue Marta, — ke mi kelkajn fojojn akceptis vin en mia domo kiel bonan gaston…
La libristo faris denove respektan saluton.
— Mi scias, ke vi estas ne sole librovendisto, sed ankaŭ libreldonisto… ke sekve…
Ŝia voĉo kun ĉiu vorto estis pli malforta kaj pli mallaŭta, por momento ŝi silentiĝis. Subite ŝi denove levis la kapon, la interplektitajn manojn ŝi etendis antaŭen kaj ekspiris profunde kelke da fojoj.
— Donu al mi ian laboron, sinjoro… montru la vojon… instruu min, kion mi devas fari! …
La libristo ŝajnis efektive iom mirigita. En la daŭro de momento li rigardis la virinon, kiu staris antaŭ li, per rigardo atenta, preskaŭ esplora. Sed la bela kaj juna vizaĝo de Marta tute ne prezentis malfacile solveblan enigmon. Mizero, maltrankvileco, vanaj deziroj kaj varmega petegado skribis sur ĝi signojn tre facile legeblajn. La prudentaj grizaj okuloj de la libristo, kiuj komence rigardis esplore kaj eĉ iom severe, iom post iom moliĝis kaj fine en malgaja meditado kovriĝis per la palpebroj. En la daŭro de momento inter tiuj du homoj regis silento. La libristo la unua ĝin interrompis.
— Sekve, — li diris kun iom da ŝanceliĝado en la voĉo, — sinjoro Świcki mortante lasis post si nenian havon?
— Nenian, — mallaŭte respondis Marta.
— Vi havis infanon…
— Mi havas malgrandan filinon.
— Kaj nenian okupon vi ĝis nun povis trovi por vi?
— Ion mi trovis… mi okupas min per kudrado, por kiu mi ricevas dudek spesdekojn por tago…
— Dudek spesdekojn por tago! — ekkriis la libristo, — por du personoj! Tio estas ja plena mizerego!
— Mizerego, — ripetis Marta, — se ĝi estus nur mizerego kaj nur por mi kaj se ĝi almenaŭ estus tia, kontraŭ kiu ekzistas jam nenia helpo! Ho, kredu al mi, sinjoro, ke mi estus kapabla suferi kuraĝe, vivi sen almozpetado kaj morti sen plendo! Sed mi ne estas sola, mi estas patrino! Se mi ne havus patrinan koron, kiu amas, mi aŭdus en mi la voĉon de la konscienco, kiu memorigas pri la devo; se mi ne havus konsciencon, kiu amas, mi aŭdus la voĉon de la koro. Mi havas ilin ambaŭ, sinjoro! Malespero min kaptas, kiam mi rigardas la malgrasiĝintan vizaĝon de mia infano, kiam mi pensas pri ĝia estonteco; sed kiam mi rememoras, ke mi ĝis nun kapablis fari por ĝi nenion, fariĝas al mi tiel honte, ke mi ĉiumomente dezirus fali sur la teron kaj ruli mian kapon en la polvo! Ĉar ekzistas ja homoj malriĉaj, kiuj sin kaj siajn infanojn eltiras el mizero, kial do mi ne povas tion fari? Ho, sinjoro! Peza mizero certe estas eltenebla, sed senti sin malforta kontraŭ ĝi, ĵeti sin al ĉio kaj de ĉie foriri returne kun konscio de sia propra senkapableco, suferi kaj vidi, ke amata estaĵo suferas hodiaŭ, kaj pensi pri tio, ke ĉi tiu suferado daŭros morgaŭ, postmorgaŭ, ĉiam, kaj diri al si: kontraŭ ĉi tiu suferado mi nenion povas fari… ho, tio estas tia turmentiĝo, por kiu ekzistas nur unu nomo: vivo de malriĉa virino!
Marta eldiris tiujn vortojn rapide kaj flame. Ĉe la lastaj vortoj ŝia voĉo fariĝis malpli laŭta kaj du riveretoj da larmoj kun neretenebla forto verŝiĝis sur ŝiajn vangojn. Ŝi kovris la vizaĝon per la tuko kaj dum momento staris senmove, batalante kontraŭ la larmoj, kiuj ne volis ĉesi, penante reteni la ploron, kiu ĉiam pli forte skuis ŝian bruston. La unuan fojon ŝi nun ekploris en ĉeesto de alia persono; la unuan fojon ŝi nun eldiris en formo de laŭta plendo tion, kion ŝi portis en si de longe. Ŝi estis jam nek tiel forta nek tiel fiera kiel tiam, kiam en la domo de gesinjoroj Rudziński ŝi kun sekaj okuloj kaj trankvila vizaĝo forrifuzis la laboron, kiun ŝi ne estis kapabla plenumi.
La libristo staris malantaŭ la magazena tablo kun brakoj krucigitaj sur la brusto, en pozo senmova. Komence iom konfuzita de la forta eksplodo de sentoj, kies atestanto li estis, li post momento fariĝis videble kortuŝita.
— Mia Dio! — li diris duonvoĉe, — kiel ŝanĝiĝema estas do la sorto de homo sur la tero! Kiam mi konis vin antaŭe, ĉu mi povis tiam pensi, ke mi vidos vin iam en ĉi tiu stato de malĝojo kaj malriĉeco! Vi, gesinjoroj, vivis tiel bonstate, vi estis tiel sin reciproke amanta kaj feliĉa paro!
Marta forprenis la tukon for de la vizaĝo.
Jes, — ŝi diris per mallaŭta voĉo, — mi estis feliĉa… Kiam la homo, kiun mi amis, estis mortanta, mi pensis, ke mi lin ne supervivos… mi supervivis… sufero kaj sopiro restis en mi turmentaj, nekvietigitaj, sed por la morte vundita koro mi serĉis kvietigon en plenumado de la patrina devo, kaj ĝis nun mi ne povis ĝin plenumi. Soleca kaj malĝoja mi iris en la mondon, por batali por mi, pro la vivo kaj estonteco de mia infano… vane….
La okuloj de la libristo, seriozaj kaj enpensaj, estis direktitaj en la spacon. Li havis grandan familion: li estis frato, edzo, patro. Eble, elvokitaj per la vortoj de Marta, antaŭ liaj okuloj preterŝoviĝis la vizaĝoj de la virinoj, kiujn li amis, de la juna fratino, la malgranda filino, la kara edzino. Ĉu ĉiu el ili ne povis iam subfali al tia sorto, kiel tiu sorto, kiu staris antaŭ li en la formo de ĉi tiu virino izolita, sen tegmento, kun koro dolorplena, kun buŝo bruligita de malsato kaj malespero? Li mem ja parolis antaŭ momento pri la kruela ŝanĝiĝeco de la sorto!