Lia rigardo malrapide direktiĝis al la vizaĝo de Marta, li etendis al ŝi la manon.
— Trankviliĝu, sinjorino, — li diris milde kaj serioze. — Volu sidiĝi kaj iom ripozi. Vi ne rigardos ja ĝin kiel maldelikatecon de mia flanko, se, dezirante esti utila al vi, mi demandos pri kelkaj neeviteblaj detalaĵoj. Ĉu vi provis jam ian alian laboron krom tiu, kiu alportas al vi tiel mizeran rekompencon? Por kia okupo vi sentas vin pleje kapabla kaj taŭga? Se mi tion scios, mi eble ion pripensos… trovos…
Marta sidiĝis. La larmoj sur sia vizaĝo sekiĝis, la okuloj akceptis tiun esprimon de prudento kaj memkonscio, kiun ili ĉiam havis, kiam la juna virino koncentriĝis la fortojn de sia volo kaj spirito. Espero eniris en ŝian koron, ŝi komprenis, ke ĝia plenumiĝo dependas de la interparolo, kiun ŝi estas havonta, ŝi eksentis sin denove kuraĝa kaj ŝajnis trankvila.
La interparolo ne daŭris longe. Marta parolis sincere, sed koncize, ŝi rakontis nur la faktojn de sia pasinteco. Kaŭze de fiereco, kiu denove en ŝi vekiĝis, ŝi pri la havitaj sentoj parolis malmulte aŭ preskaŭ nenion. La libristo bonege ŝin komprenis. Lia penetrema okulo estis fiksita sur ŝia vizaĝo, sed oni povis vidi, ke en la rakonto de la juna virino li vidis pli ol ŝin solan kaj pli ol la sorton de ŝi sola.
Granda socia problemo, eble granda maljustaĵo, turmentanta la internon de la socio, aperis antaŭ la pensoj de la bona kaj klera homo, kiam li atente, kun intereso kaj kortuŝiteco aŭskultis la historion de la juna virino, kiu, malgraŭ sia energio, klopodado kaj penado, ne povis trovi por si lokon sur la tero.
Marta leviĝis de la tabureto, sur kiu ŝi sidis en la daŭro de kelke da minutoj, kaj, etendante la manon al la libristo, ŝi diris:
— Mi diris al vi ĉion. Mi ne hontis konfesi la trompiĝojn, kiuj ĝis nun min trafis, ĉar se la fortoj min trompis, miaj intencoj estis honestaj. Mi faris ĉion, kion mi povis kaj kapablis. La esenco de mia malfeliĉo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi nenion sufiĉe kapablis. Sed miaj ĝisnunaj provoj ne ampleksis ja ankoraŭ la tutan rondon da diversaj homaj laboroj; eble inter ili troviĝas ankoraŭ io ankaŭ por mi. Ĉu mi povas havi ian esperon? Diru al mi sincere kaj sen hezito, mi petas vin en la nomo de tiu, kiu iam ĝuis vian amikecon kaj kiu jam ne vivas, en la nomo de la estaĵoj, kiuj estas karaj por vi…
La libristo premis la al li etenditan manon. Lia manpremo estis varma kaj kora. Post momenta medito li komencis paroli:
— Ĉar vi, sinjorino, ordonis al mi esti sincera, mi devas diri la malĝojan veron. Esperon plibonigi vian sorton per laboro vi povas havi nur malgrandan kaj tre necertan! Vi diris pri la amplekso de la homaj laboroj; sed la amplekso de la laboroj ĝenerale homaj kaj la amplekso de la laboroj virinaj estas koncerne sian grandecon du nemezureble malegalaj ampleksoj. La lastan vi jam preskaŭ la tutan elĉerpis per viaj senfruktaj provoj.
Marta aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj, en pozo senmova. La libristo rigardis ŝin per okuloj plenaj de kunsento.
— Ĉion ĉi tion mi diris al vi por tio, ke vi ne iluziu vin per tro granda espero kaj ne spertu novan seniluziiĝon, eble ankoraŭ pli doloran ol la aliaj. Mi tamen ne volus, ke vi foriru de ĉi tie kun la penso, ke mi ne volis doni al vi helpan manon. En la daŭro de kvin jaroj vi estis la ĉiutaga kunvivantino de homo klera, tio signifas multe; mi scias, ke en la aŭtunaj kaj vintraj vesperoj vi havis la kutimon kune legi, de tio devis kolektiĝi ĉe vi certa provizo da scioj. Krom tio permesu al mi diri, ke via maniero de sinesprimado kaj via maniero rigardi la vivon montras, ke via menso ne estas tute neprilaborita. Tial mi opinias, ke provi laboron sur nova kampo vi povas kaj devas…
Ĉe la lastaj vortoj la libristo deprenis de breto negrandan libron. La okuloj de Marta ekbrilis.
— Ĉi tio estas ĵus aperinta verketo de unu el la francaj pensemuloj; ĝia traduko povas esti utila por nia publiko kaj por miaj interesoj. Mi intencis komisii la tradukon al iu alia, sed nun mi estas feliĉa, ke mi povas servi per ĝi al la edzino de nia amata kaj neforgesebla sinjoro Świcki…
Dirante tion, la libristo envolvis en paperon la bluan volumeton.
— Ĝi estas verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj demandoj; ĉar ĝi estas skribita klare kaj por ĉiuj kompreneble, ĝi ne estos tro malfacila por traduki. Por ke vi sciu, pro kio vi laboros, mi povas difini, ke honorarion (pardonu ĉi tiun oficialan esprimon) mi povos doni al vi en la kvanto de cent spesmiloj. Se ĉi tiu okupo montriĝos taŭga por vi, tiam poste troviĝos eble ankaŭ io alia por traduki. Krom tio ne mi sola estas ja ĉi tie eldonisto, kaj se vi akiros la reputacion de bona tradukistino, oni vin vokos al diversaj lokoj. Pri la lingvo germana vi diris al mi, ke vi scias ĝin en tre malforta grado; tio estas domaĝa. Tradukoj el ĉi tiu lingvo estus pli dezirataj kaj pli bone pagataj. Tamen se en kelke da laboroj vi bone sukcesos, vi havos la eblon preni kelkajn dekojn da lecionoj… en la tago vi tradukados verkojn francajn, en la noktoj vi perfektiĝados en la lingvo de la germanoj… tia devas esti la laborado de virino. Paŝo post paŝo kaj self-help…
Marta per tremantaj manoj prenis la al ŝi donatan libron.
— Ho, sinjoro! — ŝi diris, prenante per ambaŭ manoj la manon de la libristo. — Dio rekompencu vin per feliĉo de tiuj, kiujn vi amas.
Nenion plu ŝi povis diri, post kelke da sekundoj ŝi estis jam sur la strato. Ŝi iris nun per rapidaj paŝoj. Kun kortuŝeco ŝi pensis pri la nobla ago de la libristo rilate ŝin, pri la afableco kaj servemeco, kiun li montris al ŝi. El ĉi tiu penso elvolviĝis penso alia. Mia Dio, diris en sia spirito la juna virino, tiom da bonaj homoj mi renkontas sur mia vojo, kial do estas al mi tiel malfacile vivi? La libro, kiun ŝi portis, bruligis al ŝi la manojn. Ŝi dezirus kun rapideco de sago atingi sian ĉambreton, por trarigardi la paĝojn, kiuj eble estis alportontaj al ŝi savon. Dum la vojo tamen ŝi eniris en malgrandan butikon kun ŝuoj kaj aĉetis paron da malgrandaj ŝuetoj. Kiam ŝi fine enkuris en la pordegon de la granda domo ĉe la strato Piwna, ŝi ne iris rekte sur la ŝtuparon, sed ŝi direktis sin en la profundon de la korto al la malgranda pordo de la loĝejo de la kortisto. Ĉar tie, sub la pagata observado de la kortistedzino, Janjo pasigadis ĉiutage la longajn horojn, dum kiuj ŝia patrino kudradis en la laborejo de sinjorino Szwejc. En la eksteraĵo de la infano dum la pasintaj monatoj montriĝis ankoraŭ pli grandaj kaj pli profundaj ŝanĝoj, ol en la eksteraĵo de la patrino. La vangoj de Janjo kaviĝis kaj kovriĝis per malsaneca flavo; ŝia funebra, bruniĝinta kaj en kelkaj lokoj disŝirita vesteto kvazaŭ pendis sur ŝia malgrasiĝinta korpo, la nigraj okuloj plivastiĝis, perdis la antaŭan brilon kaj moviĝemecon, kaj en ilia esprimo oni vidis tiun mutan dolorplendon, per kiu distingiĝas la rigardo de infanoj premataj fizike kaj morale.
Ekvidinte la patrinon, Janjo ne ĵetiĝis al ŝia kolo, ne ekpepis kiel ŝi faradis antaŭe, ne ekplaŭdis per siaj malgrandaj manetoj. Kun klinita kapeto kaj malgrasaj, frostomalvarmaj manetoj, alpremitaj ĉirkaŭ la lana tuko, per kiu ŝi sin kovris, ŝi eniris kun la patrino en la subtegmentan ĉambreton kaj tuj sidiĝis sur la planko antaŭ la malplena kameno en pozo kuntirita kaj sufere kunpremita. Marta metis la libron sur la tablon kaj elprenis kelke da lignopecoj el malantaŭ la forno. Janjo sekvis ŝin per siaj senbrilaj kaj larĝaj okuloj.
— Ĉu vi hodiaŭ jam plu nenien iros? — ŝi diris post momento per voĉo, kies obtuza kaj serioza sonado prezentis frapantan kontraston kun la malgranda infana figuro.
— Ne, mia infano, — respondis Marta, — mi nenien plu iros hodiaŭ. Morgaŭ estas granda festo, kaj hodiaŭ posttagmeze oni diris al ni, ke ni ne venu.
Dirante tion, Marta metis la lignon sur la kamenon kaj genuiĝinte volis enbrakigi la filineton.
Sed apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, el la buŝo de Janjo elsaltis krieto de doloro.