Выбрать главу

— Kio estas al vi? — ekkriis Marta.

— Min doloras ĉi tie, panjo! — respondis la infano, sen plendo en la voĉo, sed tre mallaŭte.

— Doloras! kial? kiel longe? — zorge demandadis la patrino. Janjo silentis kaj sidis senmove kun mallevitaj okuloj. Nur ŝia pala buŝeto iom tremis, kiel okazas ordinare ĉe la infanoj, kiam ili penas reteni fortan ploron. Martan maltrankviligis la obstina silentado de la infano eble pli, ol la elmontrita doloro. Rapide ŝi disbutonumis la malstreĉe surpendantan vesteton kaj deŝovis ĝin de unu brako de la infano. Sur la malgrasa blanka brako, kiun nudigis la mano de la patrino, vidiĝis nigre-blua makulo. Marta konvulsie kunplektis la manojn. Videble ia terura penso trakuris ŝian kapon.

— Ĉu vi falis aŭ frapiĝis? — ŝi demandis mallaŭte kun okuloj fiksitaj sur la malluma makulo.

Janjo silentis ankoraŭ momenton, poste ŝi subite levis la mallevitajn palpebrojn, kaj tiam montriĝis, ke ŝiaj okuloj estas plenaj de larmoj. Tamen ŝi ĉiam ankoraŭ detenis sin de plorado, ŝia malgranda brusto forte laboris, la maldikaj lipoj tremis kiel folietoj.

— Panjo, — ŝi murmuretis post momento, alkliniĝante al la patrino, — mi sidis hodiaŭ tie ĉe la forno… estis al mi malvarme… Antoniowa portis akvon al la fajro… kroĉetiĝis je mia vesteto, disverŝis la akvon kaj koleriĝinte batis min tiel forte… forte…

La lastajn vortojn ŝi diris tre mallaŭte, per la kapo kaj brusto ŝi alpremiĝis al la brusto de la patrino kaj tremis per la tuta korpo. Marta ne ekĝemis kaj ne ekkriis, ŝia vizaĝo dum momento aspektis kiel ŝtoniĝinta, sed la palaj lipoj kunpremiĝis pli forte kaj el la okuloj senmove rigardantaj en la spacon brilis ĉiam pli akra kaj pli malserena lumo.

— Ha! — ŝi fine ekĝemegis kaj ĉirkaŭprenis la flamantan frunton per siaj interplektitaj manoj. En ĉi tiu mallonga ekĝemo sonis obtuza kolero kaj senfina doloro. Dum kelke da minutoj la patrino kaj la infano prezentis grupon da du brustoj kaj du vizaĝoj, el kiuj unu, la virina, kun sekaj kaj malserene flamantaj okuloj kliniĝis super la dua, infana, pala kaj malseka de larmoj. Post momento Marta forprenis la manojn de la frunto kaj metis ilin sur la kapon de la filino. Ŝi forŝovis de la infana frunto ŝiajn interkonfuzitajn harojn, forviŝis la larmojn de la malgrasaj vangetoj, butonumis sur la brusto la vesteton, varmigis inter siaj manplatoj la frostiĝintajn manetojn. Ĉion ĉi tion ŝi faris silente. Kelke da fojoj ŝi malfermis la buŝon, kvazaŭ ŝi volus ion diri, sed mankis al ŝi la voĉo. Fine ŝi leviĝis de la planko kaj levis Janjon. Ŝi sidigis ŝin sur la lito kaj elprenis el la poŝo la ŝuetojn envolvitajn en papero.

Sur ŝia buŝo estis nun rideto, stranga rideto! Ĝi enhavis en si ion artan, sed samtempe ankaŭ ion tre altan; samtempe kun pena sindevigado oni povis vidi en ĝi amon kaj heroecon de patrino, kiu siajn proprajn dolorojn aliformigas en ridetojn, por sekigi per ili la larmojn de sia infano.

La tago finiĝis, la urbaj horloĝoj sonis noktomezon, sed en la subtegmenta ĉambreto ankoraŭ brulis la lampo; ĉi tiu ĉambreto aspektis nun ankoraŭ pli malgaje ol tiam, kiam la juna virino la unuan fojon transpaŝis ĝian sojlon. Ne troviĝis jam en ĝi la ŝranko, nek la komodo, nek la du ledaj saketoj. La unuajn du objektojn kune kun la du novaj seĝoj la luantino fordonis al la domadministranto, ĉar ŝi ne povis plu pagi por ilia luado; la lastajn ŝi vendis en tagoj de grandaj frostoj, por ke ŝi povu aĉeti por la ricevita mono pli da hejtoligno. Restis en la ĉambreto nur unu lito, sur kiu en ĉi tiu momento, ĉirkaŭkovrita de la nigra tuko de la patrino, dormis Janjo, du lamaj seĝoj kaj unu nigre kolorigita tablo. Sub la blanka lumo de la lampo kaj ĉirkaŭita de dika plektaĵo de nigraj harligoj, la vizaĝo de la ĉetable sidanta virino bele kaj severtrajte distingiĝis en la duonlumo de la ĉambreto. Marta ankoraŭ ne laboris, kvankam ĉiuj materialoj de ŝia estonta laboro, la libro, papero, plumo, kuŝis antaŭ ŝi. Ŝin kaptis neforpelebla, nevenkebla revado. Neatenditaj, brilantaj perspektivoj kreiĝis antaŭ ŝiaj okuloj, ŝi ne povis forŝiri de ili sian rigardon, lacigitan de la mallumo. Ŝi ne estis jam tiel fidoplena kiel tiam, kiam ŝi antaŭ tiu sama tablo sidiĝis kun krajono en la mano, sed ŝi ne havis sufiĉe da fortoj, por aŭskulti la murmuradon de dubo. Ĝi estis en ŝi, tiu murmurado, sed ŝi forturnadis de ĝi sian orelon, dum ŝi aŭskultadis senĉese la vortojn de la libristo, kiuj plenigis ĉiujn ŝiajn pensojn. El tiuj vortoj ŝpiniĝis longa vico da oraj revoj de la virino, de la patrino. Povi plenumadi laboron agrablan, kvankam malfacilan, laboron, kiu altigas la spiriton kaj respondas al ĝiaj plej profundaj bezonoj, — kia plezurego tio estas! Laborenspezi dum kelke da semajnoj cent spesmilojn — kia riĉeco tio estas! Kiam ŝi iam fariĝos tia riĉa granda sinjorino, la unua afero, kiun ŝi faros, estos preni ian honestan nejunan servantinon, kiu havas siajn infanojn aŭ almenaŭ amas infanojn kaj sekve povus varti Janjon zorge, prudente. Poste… (Marta demandis sin mem, ĉu ŝi ne estas tro postulema en sia revado) poste ŝi eble forlasos ĉi tiun nudan, malvarman, malserenan ĉambron, en kiu al ŝi mem estas tiel malgaje kaj kiu por ŝia infano estas tiel malsaniga, kaj ŝi luos ie, ĉe ia malgranda sed pura senbrua strato, du ĉambretojn varmajn, sekajn, sunajn… Poste… se ŝi akiros reputacion de bona tradukistino kaj ricevados multajn mendojn, se tiuj cent spesmiloj, tiu grandega sumo multe da fojoj venos en ŝiajn manojn, ŝi serĉos instruistojn de lingvoj kaj de desegnado, ŝi lernos en la daŭro de tutaj tagoj kaj noktoj, sen ripozo, kun fervoro kaj pacienco, ĉar tia devas ja esti la laboro de virino, paŝo post paŝo kaj per propraj fortoj… Poste… Janjo kreskos… Kun kia atento la okulo de la patrino observados kaj divenados ŝiajn naturajn talentojn, por neniun el ili lasi sen uzo, sed kontraŭe, el ĉiu el ili forĝi por la estonta virino spiritan trezoron, batalilon por la batalo pri la vivo… La lernado de Janjo, ŝia klereco, forto, feliĉo kaj sendanĝereco de la tuta estonteco estos frukto de laborado de ŝia patrino. Kun kia trankvileco ŝi tiam fermados siajn okulojn por fortiga dormo, kun kia ĝojo ŝi malfermados ilin ĉiumatene, salutante novan tagon de laboro kaj devoplenumo, sed samtempe ankaŭ de trankvileco kaj kontenteco! Kun kia fiereco ŝi irados tiam inter la homojn, sentante, ke ŝi estas egala al ili rilate la forton kaj homan indecon; kun kia senpezigita kaj feliĉe tuŝita koro ŝi genuiĝos sur la tombo de la homo, kiun ŝi amis, kaj al lia eterne antaŭ ŝiaj okuloj staranta bildo ŝi diros: mi fariĝis inda vin! mi ne subfalis al la malbona sorto! mi evitis morton permalsatan kaj vivon peralmozan! Mi kapablis ŝirmi per prizorgado kaj eduki por la estonteco vian kaj mian infanon! Poste..,

Nun la okuloj de Marta trafis la bildeton, kiu pendis proksime de ŝi sur la muro. Tio estis tiu desegnaĵo, kiu estis forrifuzita de ŝiaj pandonantoj kaj redonita al ŝi. Ŝi estis ornaminta per ĝi la malriĉan nudan ĉambreton, kaj nun ŝi fiksis sur ĝi la silente flamantajn okulojn. Malgranda kampara dometo, branĉlarĝa arbo, birdeto kantanta sur siringa arbetaĵo, klara aero de kamparo kaj profunda silenteco de bonodoraj kampoj… Ho Dio! se ŝi povus tiom laborenspezi, tiom multege, ke tia modesta loketo, freŝa, verda, povu fariĝi ŝia propraĵo! Ŝi tiam estos jam nejuna virino, la venteto, kiu murmuros en la branĉoj, malvarmetigos ŝian frunton ŝvitkovritan de la laboroj de la vivo, la lacigitaj okuloj ĝuos la koloron de freŝa verdaĵo, kaj la birdeto, kiu kantis, kiam ŝi estis en lulilo, kantos por ŝi super ŝia por eterne dormiĝanta kapo la lastan kanton de ĉi tiu tero.

Tiel revis la malriĉa virino. En tiu nokto en la subtegmenta ĉambreto la lampo restis neestingita ĝis la mateniĝo. Marta legis la libron, kiun oni komisiis al ŝi traduki el fremda lingvo. Komence ŝi legis malrapide, atente, poste kun entuziasmo, kun preskaŭ febra intereso. Ŝi komprenis la penson de la aŭtoro, la objekto de la verko trapenetris ŝian cerbon, klara kaj preciza ĝi staris antaŭ ŝiaj okuloj. Ŝia komprenado fariĝis kvazaŭ elasta rondo kaj ampleksis ĉiam pli grandan, pli plenan tutaĵon; la intuicio, tiu alta kaj malofta naturdono, kiu el homo faras duondion, leviĝis el la profundo de la spirito de la juna virino kaj murmuris al ŝi en la orelon vortojn de ĝis nun ne konataj problemoj.