Выбрать главу

La libristo levis la ŝultrojn.

— Vi estas ja literaturisto, sinjoro Antonio, kaj vi devus scii iom pli pri la problemo de edukado kaj de laboro de virinoj…

— Virina problemo! — ekkriis la sinjoro, saltadante sur la seĝo, kun subite ruĝiĝinta vizaĝo kaj flamantaj okuloj. — Ĉu vi scias, kio ĝi estas, tiu virina problemo?

Li silentiĝis por momento, ĉar, perdinte la spiron pro granda ekscitiĝo, li devis ekspiri pli profunde. Post momento li per jam pli trankvila voĉo diris plue:

— Cetere por kio mi parolu al vi, kion mi pensas pri ĉi tiu afero. Legu miajn artikolojn.

— Mi legis, mi legis, kaj ili tute min ne konvinkis, ke…

— Nu! se vi al mi ne kredas, interrompis lin la literaturisto kun la dikaj okulvitroj, — vi ne malŝatos ja almenaŭ tion, kion diras pri tio aŭtoritatoj… grandaj aŭtoritatoj… Jen antaŭ ne longe doktoro Bischof… vi scias ja, kiu estas Bischof?

— Bischof, — diris la libristo, — certe estas granda scienculo, sed krom tio, ke vi malbonuzas liajn vortojn kaj trograndigas ilian signifon, mi ne opinias, ke li havas la rajton elparoli verdikton, kiu kondamnas milojn da malfeliĉaj estaĵoj…

— Da aventuristinoj, — interrompis denove la literaturisto, — kredu al mi, ke nur da aventuristinoj, da estaĵoj ambiciaj, arogantaj kaj ne havantaj moralecon. Por kio, mi vin petas, ni bezonas virinojn instruitajn? Beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas la virtoj, kiuj konvenas al virino, doma mastrumaĵo, jen estas la regiono de ŝia laborado, amo por la edzo, jen estas la sola merito konforma kaj utila por ili! Niaj praavinoj…

En tiu momento en la librejon eniris kelke da personoj, kaj la rakonto pri la praavinoj haltis nefinita sur la malfermitaj dikaj lipoj de la literaturisto. Sed kiajn fortajn argumentojn li povus prezenti por sia ĵus eldirita teorio, kiom multe da nova li povus diri kaj skribi pri la ambicio kaj enviemeco, kiuj igas la virinojn transpaŝi la limojn, destinitajn al ili de la naturo kaj de la grandaj aŭtoritatoj, se li povus en ĉi tiu momento trapenetri la pensojn de Marta, marŝanta nun sur la strato!…

Elirinte el la librejo, ŝi komence estis kvazaŭ surdigita kaj sensentigita. Ŝi pensis pri nenio, ŝi sentis nenion. La unua konscia penso, kiu aperis en ŝia kapo, formuliĝis en la vortoj: kiel feliĉaj ili estas! La unua sento, kiu klare vekiĝis en ŝi, estis — envio.

Ŝi marŝis tiam sur trotuaro kontraŭa al tiu, post kiu vidiĝis la larĝaj kaj luksaj konstruaĵoj de la Kazimira palaco. Sur la vasta palaca korto svarmis junuloj kun viglaj vizaĝoj, en uniformoj de universitataj studentoj. Unuj el tiuj junuloj tenis sub la brako grandajn librojn en simpla bindo aŭ sen bindo, difektitajn, duone disŝiritajn de uzado, aliaj ĉirkaŭvolvis per papero elastajn aŭ ŝtale brilantajn objektojn, verŝajne sciencajn aparatojn, kiujn ili portis hejmen, por per ilia helpo fari sciencajn eksperimentojn kaj observojn. Dum kelke da minutoj ili plenigis la korton per bruo de interparoloj pli aŭ malpli laŭtaj. Ili diskutis, fervore gestadis, de tempo al tempo el tiu aŭ alia grupo leviĝadis gamo de junula rido aŭ pli laŭta ekkrio montranta entuziasmon de juna brusto aŭ atestanta, ke oni parolas pri amata objekto de studado de la flamaj kapoj. Post kelke da minutoj la grupoj disiĝis, oni vidis, ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn kaj unuj kun gaja rideto sur la buŝo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado, unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton kaj perdiĝas en la popolaj amasoj, svarmantaj sur la larĝa trotuaro.

Marta iris tre malrapide, kun kapo senĉese turnita al la granda konstruaĵo, kiu nun ricevis en ŝia imago la signifon de templo kun la mistera altira forto. La junaj homoj kun la libroj sub la brako, kun la serenaj aŭ serioze meditantaj vizaĝoj, ŝajnis al ŝi estaĵoj posedantaj privilegiojn, dignon kaj feliĉon de duondioj. La kompatinda virino ekĝemis el la profundo de la brusto.

— Feliĉuloj! ho, feliĉuloj! — ŝi diris mallaŭte, kaj, ĵetante denove ĉirkaŭan rigardon sur la belegan konstruaĵon, kiun ŝi jam preterpasis ŝi aldonis: — Kial mi tie ne estis? Kial mi tie nun ne povas esti?

— Mi ne povas? — ŝi meditis plue, — kial do mi ne povas? Mi ne havas la rajton? kial do mi ne havas la rajton?

Kiaj do estas tiuj tiel senlimaj diferencoj, kiuj ekzistas inter mi kaj tiuj homoj? Kial ili ricevas tion, sen kio estas tiel malfacile vivi, kaj mi ne ricevis kaj mi ne povas ricevi?

La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de flamanta indigno, de kaŝata kolero, de maldolĉa envio. Samtempe aperis en ŝi la sento de neesprimebla premanta humileco. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi farus plej bone, se en ĉi tiu momento ŝi falus sur la ŝtonojn de la trotuaro, kun la vizaĝo al la tero, sub la piedojn de la pasantoj. — Ili min premu per la piedoj! — ŝi pensis; — kion pli mi valoras, mi, malkapabla, tute sentaŭga, kanajla estaĵo!

Kiam la lasta vorto de tiu ĉi penso forsonis en ŝia kapo, la rulpaketo, kiun ŝi portis, elglitiĝis el ŝia mano kaj falis sub ŝiajn piedojn.

Falante, la kajero malfermiĝis; ŝi kliniĝis, por levi ĝin, kaj sur la malfermitaj paĝoj ŝi ekvidis du trispesmilajn paperetojn. Tio estis donaco de la kompatema libristo, kiu, forrifuzante la netaŭgan laboron de la virino, deziris tamen doni al ŝi aktivan pruvon de sia kompato. Marta elrektiĝis, tenante la kajeron en unu mano kaj la susurantajn paperetojn en la dua. Ŝiaj okuloj havis en tiu momento brilon akran kaj traborantan, la brusto tremis per retenata sovaĝa rido.

— Jes! — ŝi diris preskaŭ laŭte, — por ili scienco kaj laboro, por mi… almozo…

La vortoj siblis en ŝia buŝo, kiu estis preskaŭ tiel blanka kiel la papero, kiun ŝi tenis en la mano. — Bone! — ŝi murmuris post momento, — ĝi estu tiele! Kial ili ne donis al mi tion, kion ili hodiaŭ postulas de mi, tion, kion neniu donis al mi! Ili donu nun monon… jes… senlabore… mi prenados… ili donu…

Per rapida, nerva movo ŝi enŝovis la monpaperetojn en la poŝon de la eluzita vesto, kaj ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis. Nur nun, kiam ŝia spirito denove estis ĵetita en la maltrankvilecon de terura ventego, la korpo rememorigis al ŝi, ke ŝi estas malsata, ke ŝi pasigis kelkajn dekojn da noktoj super laboro, kiu kondukis al nenia celo. Ŝi ne povis iri pluen. Tra la nebulo, kiu ŝirmis ŝian rigardon, ŝi ekvidis antaŭ si ŝtuparon. Tio estis la ŝtuparo de la preĝejo de la Sankta Kruco. Ŝi fale sidiĝis sur ĝi, apogis la kapon sur la mano kaj fermetis la okulojn. Post kelka momento la rigidiĝintaj trajtoj de ŝia vizaĝo remoliĝis, la glacio, kiu frostigis la sentojn en ŝia brusto, fandiĝis, el sub la mallevitaj palpebroj sur la marmorblanka vizaĝo ekfluis larmoj, guto post guto, abundaj, pezaj, ili faladis sur la malgrasajn manojn kaj kaŝiĝadis inter la faldoj de la funebra vesto.

Dum ĉi tio okazis al Marta, sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmieście marŝis paro da homoj: virino kaj viro. Ili marŝis per paŝoj facilaj kaj rapidaj, ili interparolis kun granda vigleco. La virino estis juna, elegante vestita kaj bela, la viro ankaŭ estis juna, bonguste vestita kaj tre belfigura.

— Diru kion vi volas, ĵuru kiel vi volas, mi tamen ne kredos al vi, ke vi povis iam en via vivo esti vere enamiĝinta!

Dirante tion, la juna virino ridis per la buŝo kaj per la okuloj. Inter ŝiaj koralkoloraj lipoj montriĝis du vicoj da blankaj kaj malgrandaj dentoj, la brunaj pupiloj brilis kaj ĵetadis ĉirkaŭen rapidajn rigardojn. La viro ekĝemis. Tio estis parodio de ĝemo kaj enhavis en si pli da petoleco kaj gajeco, ol la rido de la virino.

— Vi ne kredas al mi, bela Julinjo, kaj tamen Dio povas esti mia atestanto, ke mi estis enamiĝinta dum tuta tago ne sole vere, sed furioze, tute perdinte la kapon! Ĉar vi devas prezenti al vi tiun dian estaĵon! Alta kiel poplo, okuloj nigraj kaj grandaj, vizaĝkoloro kiel alabastro, haroj kiel plumoj de korvo, longegaj kaj ne artaĵaj, mi diras al vi, ke ne artaĵaj, sed propraj, mi estas kompetenta en tiaj aferoj… malgaja, pala, malfeliĉa… ho, diino! Sed ĉio ĉi tio ankoraŭ ne estas grava; estas vero, ke ŝi plaĉis al mi tuj, tamen mi diris al mia koro: silentu! ĉar mi sciis, ke mia kuzino tre serioze ŝin ekamis kaj decidis gardi ŝin kontraŭ mi kiel kontraŭ fajro… Sed kiam ŝi venis al mia kuzino kaj per sia mirinda, ĉarma, najtingala voĉeto diris: mi ne povas instrui vian filinon… sed mi al vi, bela sinjorino… Julinjo, jam rakontis tiun historion… jen tiam mi enamiĝis en ŝin tute vere. Dum tuta tago mi poste iradis kiel ebria tra ĉiuj stratoj, serĉante mian diinon…