— Kaj vi ŝin ne trovis?
— Mi ne trovis…
— Vi ne sciis, kie ŝi loĝas?
— Mi ne sciis. Mia kuzino sciis, sed ba!… ĉiufoje kiam mi demandis ŝin pri la adreso de la bela vidvino, ŝi ĉiam respondadis al mi: kial vi, Aleĉjo, ne iras en la oficejon?
La virino eksplodis per rido.
— Via kuzino verŝajne estas terure serioza persono! — ŝi ekkriis. Ĉi tiun fojon la viro ne ridis nek ekĝemis.
— Ni ne parolu pri mia kuzino, fraŭlino Juliino, — li diris per voĉo, en kiu sonis certa decideco. Pli bone aŭskultu la daŭrigon de la dramo de mia vivo. Ha! tio estis dramo… prezentu al vi, ke en tiu tago, renkontinte sur la strato fraŭlinon Malvinon X., mi ŝin salutis nur de malproksime, antaŭ la pordo de la restoracio de Stempkonjo mi preteriris kun klinita kapo kaj kun ĝemo en la brusto, mi vidis sur la afiŝo la «Belan Helenon» kaj tamen ne iris en la teatron, per unu vorto, mi enfalis en malesperon tiel profundan, ke se la bona Bolĉjo ne kondukus min en la sekvanta tago en certan loĝejon ĉe la strato Krolewska, kie mi ekvidis la plej belan el la surteraj diinoj…
— Ho, ho! — interrompis la virino duone kun rido, duone kun koketa indigno, — nur sen komplimentoj, sen komplimentoj.
— Mi jam ĝis nun, plue diris la viro, — mi jam ĝis nun… trovus tiun, kiu malaperis de antaŭ miaj okuloj…
— Kaj kiun vi plu ne serĉis…
— Mi ne serĉis…
— Kaj kiun vi forgesis…
— Mi ne forgesis, ho, mi ne forgesis. Sed la vundo de la koro iel cikatriĝis… kion fari? vivre c’est souffrir…
Eldirinte la lastajn vortojn, la juna homo levis supren la okulojn kun rigardo plena de melankolio kaj mallaŭte, ekfajfis la arion de Kalĥas el la Bela Heleno.
Subite li ĉesis fajfi, haltis kaj ekkriis: ha! La virino, kiu iris apud li, ekrigardis lin mirigite. La rigardo de la gaja Aleĉjo estis fiksita sur unu punkto, kaj mirinde! de lia buŝo malaperis la eterna rideto. La belforma kaj delikata linio de tiu buŝo, kiel ankaŭ ĉiuj aliaj vizaĝaj linioj de la junulo, ŝanĝiĝadis kaj ondiĝadis, kiel okazas ordinare ĉe homoj kun impresebla naturo, kiam ili subite estas ekscititaj.
— Kio do tie estas? — demandis la bela virino per iom nekontenta voĉo, — vere, — ŝi diris kokete, mi devas senti min ofendita de vi, sinjoro Aleĉjo! Vi iras kun mi, kaj vi rigardas mi ne scias kiun…
— Tio estas ŝi! — mallaŭte diris Aleĉjo, … ha, kiel bela ŝi estas!
Dum momento la juna kaj eleganta virino, kiu estis nomata Juliino, serĉis per la rigardo la punkton, sur kiu tiel obstine estis fiksita la rigardo de ŝia kunulo. Subite ŝi iom kliniĝis kaj, etendante antaŭen la manojn, kaŝitajn en zibela mufo, ekkriis: Tio estas ja Marta Świcka!
Ili troviĝis en malproksimeco de apenaŭ kelke da paŝoj de la ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo, kie sidis la virino en la funebra vesto, kun nigra lana tuko kovrante ŝian kapon kaj krucigita sur la brusto.
Marta jam ne ploris. Per la larmoj, kiuj antaŭ momento forte, kvankam silente fluis el ŝiaj okuloj, ŝi videble elploris parton de tiuj mordantaj sentoj, kies kruela atako ŝin senfortigis kaj duone svenintan ĵetis sur ĉi tiun lokon. Nun ŝia vizaĝo blanka kiel marmoro kaj turnita supren, kaj ŝiaj sekaj okuloj kun flama brilo kaj profunda esprimo senmove rigardis al la blua ĉielo. Cetere ŝia tuta figuro estis senmova. Eĉ plej malgranda ektremo ne montris vivon en ŝiaj levitaj palpebroj, nek en la fermita buŝo, nek en la manoj interplektitaj meze de la dikaj faldoj de la vesto. De malproksime oni povus vidi en ŝi statuon, ornamantan la eniron de la belega templo, statuon, kiu prezentas animon preĝantan aŭ demandantan, aŭ samtempe preĝantan kaj demandantan.
Marta rigardis la ĉielon, en ŝiaj okuloj estis varmega preĝo, sed samtempe ankaŭ ia profunda, pasia, preskaŭ truda demando.
— Kiel bela ŝi estas! — mallaŭte ripetis la gaja Aleĉjo kaj, klinante sin al sia kunulino, ankoraŭ pli mallaŭte diris plue: Se oni povus ŝin en ĉi tiu pozo kune kun la ŝtuparo transporti en teatron, sur la scenejon… kia granda efekto ĝi estus!
— Estas vero, ke ŝi estas bela, — respondis mallaŭte la kunulino de la gaja Aleĉjo, — sed mi ja konas ŝin bonege… Kio fariĝis kun ŝi?… kial ŝi sidas ĉi tie? kaj kiel vestita! Ĉu ŝi estas almozulino, aŭ io alia?…
Interŝanĝante ĉi tiujn vortojn, la juna paro alproksimiĝadis ĉiam pli al la virino, kiu turnis sur sin ĝian atenton.
Marta ne rimarkis, ke ŝi estas objekto de ies atento. Depost la momento, kiam senforta kaj elturmentita de la atako de la sentoj ŝi sidiĝis ĉi tie por momenta ripozo, eble multe da personoj pasantaj tra la strato rigardis ŝin, sed ŝi neniun vidis. Ŝia tuta animo vagis en tiuj lazuroj, en kiuj kvazaŭ dronis ŝiaj okuloj, tie ŝi serĉis ian bonan kaj potencan forton, kiu volus kaj povus frakasi la fatalon, kiu ŝin premas. Subite super la kapo de la profunde enpensiĝanta virino eksonis du voĉoj.
— Sinjorino! — diris unu voĉo, vira kaj aperiganta ekscitiĝon aŭ respekton.
Marta ne aŭdis ĉi tiun voĉon.
— Marta! Marta! — ekkriis la dua voĉo, virina.
Ĉi tiun voĉon Marta aŭdis, en ĝi sonis tonoj, kiujn ŝi konis bone, de longe. Ŝajnis al Marta, kvazaŭ en ĉi tiu momento ŝia pasinteco vokas ŝin per ŝia nomo. Malrapide kaj kun kelka malfacileco ŝiaj okuloj fortiriĝis de la altaj lazuroj kaj direktiĝis al la vizaĝo de la virino, kiu staris antaŭ ŝi, ĵetis la zibelan mufon sur la neĝon antaŭ ŝiaj piedoj kaj etendis al ŝi du malgrandajn manojn, kovritajn per lilikoloraj gantoj.
— Karolino! — murmuretis Marta kun unuaminuta miriĝo, sed post momento lumaj radioj aperis sur ŝia vizaĝo kaj disfandis la rigidecon de ŝiaj trajtoj.
— Karonjo! — ŝi diris pli laŭte kaj leviĝis.
Ŝi kaptis la ambaŭ al ŝi etenditajn manojn de la virino.
— Karonjo, ŝi ripetis; — mia Dio, ĉu tio estas vi, efektive?
— Ĉu tio estas vi, Marta? — reciproke demandis la virino en la atlasaĵoj kaj zibelaĵoj, kaj siajn brilantajn okulojn ŝi malgaje fiksis dum momento sur la pala, malgrasa vizaĝo, kiu, ekvidinte ŝin ĝoje ektremis. Sed en tiuj okuloj malgajeco videble ne povis longe teniĝi.
La virino en la atlasaĵoj ekridis, kaj, turnante sin al sia kunulo, ŝi diris:
— Ĉu vi vidas, sinjoro Aleksandro, kiel homoj renkontiĝas en la mondo! Mi kaj Marta ni konas ja nin reciproke de la infaneco.
— Jes, de la infaneco! — ripetis Marta, nur nun rimarkante la gajan Aleĉjon kaj salutante lin per klino de la kapo.
— Pri kiu vi portas funebron? — demandis la virino en la zibelaĵoj, ĵetante rapidan rigardon sur la mizerajn vestojn de Marta.
— Pri mia edzo.
— Pri via edzo! sekve vi vidviniĝis! domaĝe! bela knabo estis via Jaĉjo; vi estas do vidvino! kie vi loĝas konstante, en la kamparo aŭ ĉi tie?
— Ĉi tie en Varsovio.
— Ĉi tie? kaj kial vi ne reiris en la kamparon?
— La bienon de mia patro oni kelkajn monatojn post mia edziniĝo vendis per aŭkcio.
— Per aŭkcio! jes! domaĝe! vi posedas do nenian havon, ĉar tiu bona Jaĉjo amis vin furioze kaj certe elspezis por vi ĉion, kion li havis. Kion do vi nun faras? kiel vi vivas?
— Mi estas kudristino.
— Malfacila laboro! — diris ridante la virino en la atlasaĵoj, mi ankaŭ iom ĝin provis, sed mi ne sukcesis.
— Vi, Karonjo! vi estis kudristino! — siavice mirigita ekkriis Marta.
La virino en la atlasaĵoj denove ekridis.
— Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis! Kion fari? tiel volis la sorto, kontraŭ kiu mi tamen tute ne plendas…