— Li puŝis vin en la mondon, vi diras, — ŝi eldiris post momento malrapide kaj per mallaŭta voĉo, — kia do bonfaro tio estas? Ĉi tiu mondo por malfeliĉa virino estas tiel terura, sufokanta… Li lernigis al vi la verojn de la vivo? ĉu tiujn verojn, kiuj montras al homa estaĵo la senfundajn diferencojn, kiuj troviĝas inter homoj kaj homoj? Tiuj veroj estas teruraj! Ilin kreis ne Dio, sed la homoj…
— Kaj kian gravecon tio havas por ni? — ekkriis Karolino kun sia mallonga kaj seka rido. Ĉu ilin kreis Dio aŭ la homoj, sufiĉas, ke ili ekzistas, tiuj veroj, kiuj diras al la viro: lernu, laboru, akiru kaj ĝuu! kaj al la virino ili diras: estu ludilo, servu kiel amuzilo al la viro! Ĉu ili estas diaj, ĉu ili estas homaj, ni devas scii tiujn verojn, por ke ni ne konsumu niajn korojn per vanaj afliktiĝoj, por ke ni ne forpasigu nian junecon en vana kaptado de nekapteblaj sunaj radioj; por ke ni rezignu pri tio, kio ne por ni ekzistas en la mondo, kaj por ke en ĉasado de virto, amo, homa estimo kaj similaj tre belaj aferoj ni ne mortu de malsato…
— Jes, — diris Marta per apenaŭ aŭdebla voĉo, — ne morti de malsato… jen estas la plej alta bono, pri kiu al malriĉa virino estas permesite revi, kiun estas permesite al ŝi akiri!
— Efektive? — demandis Karolino per tirata tono, kaj per la fingro, sur kiu brilis la brilianto, ŝi montris la ĉirkaŭantajn objektojn kaj diris:
— Kaj tamen… rigardu… rigardu ĉirkaŭen…
Marta ne rigardis ĉirkaŭen, ŝi nur malfermis la buŝon, kvazaŭ ŝi volus fari al sia kamaradino ian demandon, kiun ŝi tamen rapide retenis. Ambaŭ virinoj silentis sufiĉe longe. Karolino senĉese malrapide balanciĝadis, manĝadis bombonon post bombono kaj ne forturnadis sian rigardon de la vizaĝo de Marta, kiu, profunde enpensiĝinte, sidis kun tempio apogita sur la mano kaj kun mallevitaj palpebroj.
— Ĉu vi scias, Marta, — interrompis la silenton la virino en la atlasoj, — ke vi estas vere bela! Kia imponanta staturo! vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi, la mizero ĝis nun tute ne malbeligis vin, kvankam la rozokolora kamena rebrilo, kiu nun falas sur vian vizaĝon kaj imitas delikatan vangruĝon, tre plialtigas vian belecon kaj aspektas ĉarmege ĉe viaj nigraj densegaj haroj! Kiel do ankoraŭ estus, se anstataŭ ĉi tiu malbela lana bruniĝinta vesto vi metus sur vin veston de hela koloro kaj de eleganta fasono, se anstataŭ ĉi tiu tola glata kolumo vi ĉirkaŭigus vian kolon per travidigaj puntoj, se viajn harligojn vi levus iom pli alte kaj ornamus ilin per punca rozo aŭ per oraj harpingloj… Vi estus belega, mia kara, kaj se vi nur du aŭ tri fojojn montriĝus en loĝio de unua etaĝo ĉe la prezentado de ia moda komedio, la junularo de la tuta Varsovio tuj demandus unuvoĉe: Kiu ŝi estas? kie ŝi loĝas? ĉu ŝi permesos, ke ni antaŭ ŝiaj piedoj…
— Karolino! Karolino! — interrompis Marta, — elrektiĝante kaj rigardante la kamaradinon kun mirego, — por kio vi diras ĉion ĉi tion? Kia interrilato povas esti inter viaj vortoj kaj la situacio, en kiu mi troviĝas kun doloro de vidvino, kun zorgoj de patrino? por kio mi bezonas belecon? por kio mi bezonas riĉajn vestojn?
— Por kio? por kio? ho! ho! ho!
Ĉi tiuj ekkrioj estis akompanataj de mallonga seka rido kaj kune kun ĝi ili baldaŭ malaperis. Ambaŭ virinoj denove silentis pli longe ol antaŭe.
— Marta! kian aĝon vi havas?
— Antaŭ ne longe mi komencis la dudekkvinan jaron de mia vivo.
— Kaj mi komencis la dudekkvaran. Mi sekve estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi! kiel multe pli mi atingis en la vivo ol vi, kompatinda viktimo de revoj kaj iluzioj!
Denove ili silentis momenton. Marta kun esprimo de decideco sur la vizaĝo levis la kapon.
— Jes, Karolino, mi vidas mem, ke vi verŝajne estas pli saĝa ol mi, ke vi pli atingis en la vivo. Vi posedas bonstaton, vi verŝajne estas trankvila pri via morgaŭa tago, se vi simile al mi havus malgrandan infanon, vi ne bezonus lasi ĝin suferi ĉe fremdaj homoj, nek rigardi, kiel ĝi antaŭ viaj okuloj malfortiĝas, paliĝas, konsumiĝas… Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro, ni estis kune infanoj kaj junaj knabinoj, ni amis nin reciproke… kaj tamen mi ĝis nun ne kuraĝis demandi vin, kie vi prenis ĉi tiun bonstaton, kiu, kiel mi vidas, vin ĉirkaŭas, kiamaniere vi sukcesis eliĝi el la malriĉeco, el la mizero, pri kiu vi aludis al mi en via interparolo… Mi ne kuraĝis demandi vin pri tio, ĉar mi vidis, ke vi penas eviti miajn demandojn, sed pardonu min, Karolino, tio estas malbona de via flanko… al la estinta kamaradino de viaj infanaj ludoj, al la ankoraŭ antaŭnelonga konfidatino de viaj junecaj revoj vi devas diri, kiamaniere vi venkis tiun fatalismon, kiu alkroĉiĝas al la paŝoj kaj premegas la kapojn de virinoj malriĉaj… eble ĉi tio ankaŭ sur mian vojon ĵetos ian lumon…
— Ho, ĝi ĵetos, ĝi sendube ĵetos sur vian vojon lumon tre helan, tre klarigan! — diris la virino kun la neligitaj flaveblondaj haroj. Ŝiaj okuloj denove aspektis kiel du pecoj da malvarma kristalo, en kiuj vidiĝas ĉielarkaj koloroj, sur ŝiaj malgrandaj lipoj ludis tremetanta rideto, sed ŝia voĉo havis sonon certecan kaj trankvilan.
Marta parolis plue:
— Kiam mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro mia vivo kaj la vivo de mia infano, oni diris al mi, ke virino nur en tiu okazo povas venki en tiu batalo, se ŝi posedas ian perfektan povoscion, veran kaj perfektigitan talenton… ĉu vi posedis ian povoscion, veran kaj perfektigitan talenton… ĉu vi posedis ian povoscion, Karolino?
— Ne, Marta, mi posedis nenian. Mi sciis nur danci, amuzi gastojn kaj vesti min bele.
— Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas…
— Mi havis absolute nenian talenton.
— Eble vi havis riĉajn parencojn, kiuj donis al vi bonstaton?
— Riĉajn parencojn mi havis, sed ili donis al mi nenion.
— Kio do… komencis Marta.
— Kio do? — interrompis la virino en la atlasaĵoj kaj subite leviĝis de sia movebla sidejo. La brodita hundeto forte ekbalanciĝis, la balancarkoj de la seĝo-lulilo brue ekfrapis la plankon. Ŝi mem stariĝis elrektigite antaŭ la kanapeto, sur kiu sidis Marta.
— Mi estis bela, — ŝi diris, — kaj… kaj mi komprenis, kia estas la sola por mi akirebla loko sur la tero.
— Ha! — mallaŭte ekkriis Marta kaj faris tian movon, kvazaŭ ŝi volus desalti de sia sidejo. Sed la virino, kiu staris antaŭ ŝi, alforĝis ŝin al la loko per la forto de sia rigardo. Ŝi staris kun nemovebla korpo kaj vizaĝo, ŝiaj blondaj haroj kaj ŝia elasta gracia talio troviĝis sub la rozokolora rebrilo de la ardantaj karboj. Ŝi levis iom la palpebrojn kaj rigardis la vizaĝon de Marta profunde kaj obstine, per okuloj, en kiuj nun vidiĝis malluma brilo de malgaja fajro.
— Kio do? — ŝi diris post momento, — vi timiĝis, naiva estaĵo, vi volas forkuri? bone, iru! vi havas plenan rajton levi de la tero plenmanon da koto kaj ĵeti ĝin al mi en la vizaĝon. Kiu povas hodiaŭ rifuzi al vi tiun rajton? hodiaŭ vi ĝin ankoraŭ posedas…
Marta ŝirmis siajn okulojn per la manplato.
— Vi ŝirmas la okulojn, vi ne volas rigardi min! Vi demandas viajn proprajn pensojn, ĉu efektive mi estas tiu senkulpa, naiva, ideala Karonjo, kiu kuradis kun vi sur la florplena herbejo de via patro kaj flugadis en kapturna valso sur la brilantaj pargetoj de la domo de sinjorino Herminio; kiu pasie amis blankajn rozojn kaj la odoron de konvaloj kaj en la rivero de la lunaj radioj vidis naĝantaj la safirkolorajn okulojn de sinjoro Eduardo?… Ho, tio estas mi, mi mem… sed se rigardi min estas por vi tre malagrable, vi povas ne rigardi min… nur aŭskultu… Ŝi faris kelke da paŝoj kaj sidiĝis sur la kanapeto apud Marta.