— Aŭskultu, — ŝi ripetis. — Ĉu vi iam demandis vin mem kaj ĉu vi iam penis klarigi al vi precize, kio en la mondo estas virino? Certe ne. Nu, mi diros al vi: mi ne scias, kiele estas laŭ la leĝoj diaj, pri kiuj vi parolis antaŭ momento… sed laŭ la leĝoj kaj moroj homaj virino ne estas homo, virino estas objekto. Ne forturnu de mi la kapon. Mi diras la veron, eble relativan, sed veron. Ĉu vi volas vidi homojn? rigardu la virojn. Ĉiu el ili vivas en la mondo per si mem, li ne bezonas, ke oni alskribu al li ian ciferon por tio, ke li ĉesu esti nulo. Virino estas nulo, se apud ŝi ne staras viro kiel cifero pleniganta. Al virino oni donas brilantan kadraĵon, por ke ŝi, kiel arte polurita diamanto en magazeno de juvelisto, altiru al si la okulojn de kiel eble plej granda nombro da aĉetantoj. Se ŝi ne trovas por si akiranton, aŭ se, trovinte lin, ŝi lin perdas, ŝi kovriĝas per rustaĵo de eterna doloro, per makuloj de senhelpa mizero, ŝi fariĝas denove nulo, sed nulo malgrasa de malsato, tremanta de malvarmo, disŝiriĝanta en ĉifonojn per la vanaj provoj sin movi kaj sin ŝovi. Rememorigu al vi ĉiujn maljunajn fraŭlinojn, la forlasitajn aŭ vidviĝintajn virinojn, kiujn vi konis en via vivo, rigardu viajn koleginojn el la laborejo de sinjorino Szwejc, rigardu vin mem… Kion vi ĉiuj signifas en la mondo? kiaj estas viaj esperoj? kie estas la eblo, ke vi elgrimpu el la marĉejo kaj iru tien, kien iras la homoj? Vi estas vegetaĵoj, kies trunketoj, edukitaj en oranĝerioj, ne havas la forton, por kontraŭstari al ventoj kaj fulmotondroj! Certe ja tiel estas, se la profetoj kaj saĝuloj de la mondo nomis la virinon «la plej bela el la floroj de la naturo». Virino estas floro, virino estas nulo, virino estas objekto, ne posedanta la forton de memstara moviĝado. Ne ekzistas por ŝi feliĉo nek pano sen viro. Virino devas nepre alkroĉiĝi, en ia ajn maniero alkroĉiĝi al viro, se ŝi volas vivi; aliokaze ŝi iras en la kudrejon de sinjorino Szwejc kaj malrapide mortas. Sed kion ŝi devas fari, se ŝin kaptas pasia deziro vivi? Divenu! vi divenas? bone! kovru al vi la okulojn per via dua manplato, por ke vi ne povu vidi eĉ randeton de mia vesto, sed aŭskultu min plue…
— Mi estis juna, bela, alkutimiĝinta al lukso kaj nenionfarado; kiam oni elpelis min el la domo de la riĉaj parencoj, mi posedis kiel mian tutan propraĵon kelke da vestoj, oran braceleton, restintan post mia patrino, kaj tiun ringon kun blua emajlo, kiun vi, Marta, donis al mi en la tago de via edziniĝo. Mi vendis la braceleton kaj la ringon. Mi pensis, ke la ricevita sumo sufiĉos al mi, ĝis mi trovos laborenspezon. Mi imagis al mi, ke mi estas homo, kaj pro ĉi tiu malsaĝa eraro mi suferis inferajn turmentojn en la daŭro de kelke da monatoj. Mi ilin suferus eble pli longe, se mi ne renkontus feliĉe sur la trotuaro de la strato Nowy Świat sinjoron Eduardon. Mi lin amis ankoraŭ. Kiam li pasis preter mi sen saluto, tiam mi fine konvinkiĝis, ke mi estas objekto, kiun estas permesite laŭvole preni kaj forĵeti. Ĉu iu agus kun homo tiamaniere, kiel agis kun mi tiu, pri kiu mi revis en la tagoj de trankvileco kaj kies trajtojn mi revokadis al mia memoro en la horoj de malsato kaj suferoj? Depost la momento, en kiu mi perdis la kredon pri mia homeco, miaj suferoj finiĝis. Vi eble aŭdis pri la juna sinjoro Vitalio, kiu havas maljunan edzinon, grandan bienon proksime de Varsovio kaj belan domon en Varsovio? Li ofte venadis en la butikon ĉe la strato Ptasia, kie mi helpadis la posedantinon vendi kandelojn kaj sapon, ricevante de ŝi por tio en la nokto anguleton sur la planko en la infana ĉambro kaj en la tago pladon da griaĵo kaj glason da lakto. En efektiveco mia laboro valoris multe pli grandan rekompencon, sed la bonkora virino ekspluatis la laborantinon, kiun ŝi levis de la pavimo senfortigitan, malsatan kaj en ĉifonoj. Du tagojn post tiu renkontiĝo kun sinjoro Eduardo, post du noktoj, pri kiuj mi nun jam ne povus al vi rakonti, mi ĉesis vendi kandelojn kaj sapon… al sinjoro Vitalio mi diris: bone! mi forlasis la butikon kaj la ĉambron, en kiu kriadis kaj sin batadis kvin malpuraj infanaĉoj; mi ekloĝis ĉi tie…
Marta sidis kiel ŝtoniĝinta. Sub la manplato, per kiu ŝi ŝirmis al si la okulojn, oni povis vidi, ke ŝia vizaĝo estas pala kaj senmova. Apenaŭ rimarkebla ektremo trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj, kiam preskaŭ senpere ĉe ŝia orelo eksonis seka, mallonga rido, kiu nun similis klakilon de nokta gardisto.
— Mi ne scias, kiamaniere tio fariĝis, sed mi rimarkas, ke mi enfalis en deklamadon! — diris ridante la virino kun la libere pendantaj blondaj haroj. — Via funebra vesto, Marta, mallumigis al mi la salonon. Mi ne amas mallumon, plezuron faras al mi briloj, mi amas ridi ĉe komedio kaj hejme manĝi bombonojn… kredu al mi… tiele estas pli bone… — Ŝi prenis la manon de la vidvino pendantan inter la faldoj de la nigra vesto kaj alŝoviĝis pli proksime al ŝi.
— Aŭskultu, Marta, — ŝi komencis, kliniĝante preskaŭ tute al la orelo de la kamaradino, — mi amis vin iam, nun mi vin tre bedaŭras… La ringo, kiun vi donis al mi, nutris min en la daŭro de kelke da semajnoj, nun mi vin subtenos per konsilo kaj helpo… Ĝis nun mi parolis al vi nur teorion, nun mi transiras sur la kampon de la praktiko… Apud mia loĝejo estas lueblaj tri ĉambroj, preskaŭ tiaj samaj kiel ĉi tiuj… ĉu vi volas? morgaŭ ni estos najbarinoj. Vi alkondukos ĉi tien vian infanon, estos al ĝi varme kaj oportune… postmorgaŭ vi formetos ĉi tiun funebran malbelan veston…
Marta forprenis la manplaton de antaŭ la okuloj kaj levis la kapon.
— Karolino! — ŝi diris leviĝante, — sufiĉe, ne diru eĉ unu vorton plu…
Nu, — diris la virino en la atlasaĵoj, — ĉu ne?
La virino en la funebra vesto ne respondis dum momento. Ŝia vizaĝo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango, la voĉo tremis kaj kvazaŭ venis el la profundo de la brusto, kiam ŝi komencis paroli.
— Antaŭ nelonge, ankoraŭ antaŭ nelonge, se iu kuraĝus paroli al mi tiel, kiel vi parolis. Karolino, mi sentus en mi teruran ofendon… eble furiozan koleron… nun mi sentas nenion krom granda doloro! kaj ankoraŭ pli granda honto. Mi certe estas io malpli alta ol homo, se, havante nenian kulpon, ne farinte eĉ ombron da malbono, serĉante en la mondo nenion, nenion krom honesta laboro, mi renkontis tion, kion… mi renkontis… Ho, kiel malalten, kiel malalten mi falis! kaj por kio? kaj por kia kulpo?
Dum momento ŝi staris senmove, kun okuloj malgaje rigardantaj la plankon. Post momento ŝi diris iom pli malsevere:
— Mi ne malestimas vin, Karolino, mi ne ĵetos sur vin, kiel vi diris, plenmanon da koto. Mia Dio! Mi scias ja, kio estas la vivo de malriĉa virino… mi ĝuas ĝin de kelke da monatoj… hodiaŭ mi englutis plej maldolĉan ĝian guton. Mi ne malestimas vin, sed imiti vian agadon mi ne povas… ne, neniam… neniam…
Ŝi denove silentiĝis, kaj nun ŝi per atentaj okuloj rigardis unu punkton en la spaco. Tie ŝi per okuloj de la imago ekvidis unu el la bildoj de sia pasinteco.
Ĝi ne estis ia bildo el la pasintaj ĝojoj kaj feliĉo, kontraŭe, ĝi prezentis per si momenton de senlima doloro. Marta ekvidis kuŝantan sur la lito de malsanulo la solan homon, kiun ŝi amis sur la tero. Lia vizaĝo estis rigidiĝanta sub la mano de la morto, la spirado de la malsanega brusto estis ĉiam pli kaj pli malfacila, sed liaj okuloj, radiantaj per la lasta brilo de la vivo, estis fiksitaj sur ŝia vizaĝo, lia mano kun spasmo de agonio per la rigidiĝantaj fingroj premis ŝian manon. «Malfeliĉa mia Marta, kiel vi vivos sen mi!» Kun ĉi tiuj vortoj sur la bluiĝintaj lipoj li forlasis ŝin por ĉiam.
— Ho, kiel mi lin amis! kiel mi lin ankoraŭ amas! — murmuretis la vidvino, kaj ŝiaj interplektitaj manoj falis sur la nigran veston kaj ŝia brusto leviĝis de forta ekĝemo. — Ne, Karolino! Pro Dio, ne! — ŝi ekkriis, alte levante la vizaĝon palan kaj tamen radiantan; — mi estis pli feliĉa ol vi. La homo, kiun mi amis, ne faris el mi objekton. Li edziĝis kun mi, li min amis, li min estimis. Mortante, li pensis ankoraŭ pri mi kaj pri mia estonteco. Mi amas lin ankoraŭ, kvankam li ne estas jam sur la tero, mi estimas lian nomon, kiun mi portas. Amo por li kaj memoro pri li staras en mia interno kiel altaroj; antaŭ ili brulas lampo plenigita de larmoj de mia koro, kaj ĝi lumas mian malgajan vojon…