— Kaj irante tiun vojon, vi baldaŭ atingos la kampojn Elizeajn, kie blankaj anĝeloj kunigos vin kun via mortinta edzo! — eksonis akre kaj interplektite kun rido la voĉo de Karolino.
Marta staris jam kelke da paŝoj for de ŝi kaj metis sur sian kapon la nigran lanan tukon.
— Adiaŭ, malfeliĉa Karolino, adiaŭ! — ŝi diris per mallaŭta voĉo kaj elkuris en la apudan ĉambron, kie super la ronda mahagona tablo jam brulis la rozokolora lampo. Ŝi estis jam proksime de la pordo, kiam ŝi eksentis, ke oni tenas ŝin je la brako. Apud ŝi staris Karolino kun lipoj tremantaj de rido, kun sia velkinta frunto kovrita de malgrandaj sulketoj kaj kun malluma brilo en la pupiloj.
— Aŭskultu! — ŝi diris, — efektive mi volas ridi pri vi! vi estas ekzaltita; strange naiva, mia kara, vi estas ankoraŭ granda infano. Kaj tamen mi vin bedaŭras; mi eĉ ne scias kial, ĉar fine kion do povas min interesi tio, kio fariĝos al vi? Por mi estas eĉ pli bone, ke vi ne estos mia najbarino, ĉar vi estas tro bela… Sed… sed via ringo nutris min dum kelke da semajnoj… ne estas ja nepra devo de mia vivo, ke mi estu sendanka.
Per unu mano ŝi forte tenis la brakon de la juna virino, la duan ŝi etendis al la fenestro.
— Pripensu, — ŝi diris, — tie estas tiel malvarme, multehome kaj samtempe senhome. La amasoj vin dispremos per la piedoj, la abismo vin englutos… Returnu vin…
— Lasu min, — diris Marta per voĉo obtuza sed forta, — mi vin ne insultas sed paroli kun vi mi ne povas… mi venis ĉi tien, por havi momenton da amikeco kaj ripozo, sed mi trovis novan doloron kaj plej grandan honton de la vivo… lasu min!
— Ankoraŭ unu vorton vi devas aŭdi… tiu juna homo, kiu hodiaŭ iris kun mi sur la strato, estas furioze enamiĝinta en vin… li fordonos ĉion, kion li havas…
— Lasu min! — ekkriis Marta jam laŭte kaj kun dolorĝemo, kaj kun spasma forto ŝi ektiris sian brakon, ĉirkaŭprenitan de la mano de la al ŝi klinita virino. Tiu mano plu ŝin ne tuŝis. Marta ĵetis sin al la pordo.
Ŝi pasis jam kelke da ŝtupoj de la hele lumita ŝtuparo, kiam ŝi aŭdis post si susuradon de atlaso.
— Returnu vin! — kriis al ŝi voĉo de supre, — vi estos almozulino!
La virino en la funebra vesto kuris sur la ŝtuparo, ne respondante.
— Vi ŝtelos! — ripetis la voĉo.
La virino ne returnis la kapon kaj iris plue malsupren.
— Vi mortos de malsato kune kun via infano.
Ĉe la sono de la lasta vorto la virino haltis, returnis la morte palan vizaĝon, kaj la okulojn malgaje sed arde flamantajn ŝi direktis kun febra rigardo al la figuro, kiu staris ĉe la supro de la ŝtuparo. Abunda gasa lumo ĉirkaŭfluis tiun figuron, donante striojn arĝentajn sur ĝia violkolora vesto; la granda kameo lumis ĉe la kolo per koloro blueta, la oraj harpingloj tremis inter la densaj longaj haroj, kiuj iom leviĝadis pro la blovado de la vento, kiu penetris tra la malfermita pordo, kondukanta al la strato. Ŝi staris kun kapo kaj talio klinitaj antaŭen kun lipoj tremantaj de rido, kun malvarmaj okuloj, ĵetantaj ĉielkolorajn brilojn el sub la velkinta frunto. Marta rigardis ŝin dum momento per rigardo seka, ardanta, terurita kaj malgaja, poste ŝi subite sin returnis, saltis antaŭen kaj rapidege malaperis en la duonkrepusko de la strato.
Pasis apenaŭ kelke da minutoj, kiam tra tiu sama pordo, tra kiu malaperis Marta, enkuris la gaja Aleĉjo, per kelke da saltoj transpasis la ŝtuparon kaj enkuris en la loĝejon de Karolino.
— Nu, kio? — li demandis, starante sur la sojlo de la saloneto kun la ĉapelo en la mano. — Ŝi foriris? Ŝajnas al mi, ke mi rekonis ŝin, irantan sur la kontraŭa trotuaro de la strato. Kiam do ŝi revenos?
Li faris ĉi tiujn demandojn per tono mallonga kaj rapide; en liaj nigraj brilantaj okuloj estis esprimita malpacienco de homo sen volo kaj sen pripensado, de homo, kiu plene submetiĝas al ricevita impreso.
— Ŝi tute ne revenos, — respondis la virino, kiu sidis antaŭ la kameneto, sur la sama loko, sur kiu antaŭ kelke da minutoj sidis Marta. Ŝiaj brakoj estis krucigitaj sur la brusto, la okuloj estis senmove turnitaj al la ardantaj karboj. Ŝi ne turnis la rigardon al la eniranta juna viro, kaj al liaj malpaciencaj demandoj ŝi respondis per tono mallonga, pli ol indiferenta, per tono malkontenta.
— Ŝi ne revenos? — ekkriis Aleĉjo, ĵetante sian ĉapelon sur plej proksiman meblon kaj irante pli profunden en la ĉambron — Kion vi diras? ŝi ne revenos? ĉu vi ambaŭ ne estas amikinoj de la infaneco?
La virino silentis. La juna viro fariĝis ĉiam pli kaj pli malpacienca.
— Kion do ŝi diris? — li demandis urĝe.
— Ŝi diris, malrapide respondis la virino, ne ŝanĝante la pozon nek la direkton de la rigardo, — ŝi diris, ke ŝi ĝis nun ankoraŭ amas sian edzon…
Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.
— La edzon? — li diris, kvazaŭ ne kredante al siaj propraj oreloj, — la mortintan edzon?
Li eksplodis per rido, li levis la vizaĝon kontraŭ la plafonon kaj ridis laŭte kaj longe. — La edzon! — li ripetis, — kion do ŝi volas ankoraŭ de tiu kompatindulo, li ja plu ne vivas! Ho, fidela koro… nekonsolebla vidvino, kiel sentoplena tio estas!
Li ridis senĉese, sed baldaŭ en lia rido eksonis falsaj notoj, en kiuj tremis io simila al kompato kaj al malagrabla incitiĝo…
— Vorton de honoro! — li komencis, denove trakurante la saloneton per grandaj paŝoj, — tio estas virino neordinara; ami mortintan edzon ankoraŭ post paso de kelke da monatoj post lia morto! Kiaj altaj sentoj! Kio do estus des pli, se ŝi nun ekamus iun vivanton! Ho, se mi povus esti tiu feliĉulo!
— Tre povas esti, ke vi povus esti tiu feliĉulo, — respondis la virino, sidante antaŭ la kameneto. Ŝi tamen ne forturnis la kapon kaj faris nenian movon. Li alsaltis al ŝi. Hela ruĝo kovris liajn vangojn.
— Mi povus esti! — li ekkriis, — ŝi ne forŝiris do de mi ĉiun esperon! Ho, bela ĉarma, ora, brilianta sinjorino Karonjo, kompatu min! mi estas efektive furioze enamiĝinta! mi povus esti tiu feliĉulo se… diru, sinjorino, mi petegas, mi ĵurigas vin… se mi farus kion?…
La virino nun la unuan fojon levis la okulojn al li. Sur la fundo de ŝiaj pupiloj, sur la iom levitaj brovoj, sur la moviĝantaj anguloj de la delikataj lipoj kuŝis nepriskribebla esprimo de moko. — Se vi, — ŝi diris malrapide, — se vi aspirus ŝian manon kaj volus edziĝi kun ŝi.
Ĉi tiuj vortoj faris sur Aleĉjo impreson surdigan kaj rigidigan. Dum momento li staris senmova, kvazaŭ ŝtoniĝinta, kun iom malfermita buŝo kaj kun okuloj fiksitaj al la vizaĝo de la atente lin rigardanta virino.
— Edziĝi! — li ripetis per obtuza voĉo. Liaj lipoj ektremis, kvazaŭ li tuj estus ridonta, tamen li ne ridis, li nur svingis la manon, levis la ŝultrojn, duone kolere kaj duone indiferente diris: — vi ŝercas, sinjorino! — kaj foriris de la kameneto.
La virino dum momento akompanis lin per rigardo malvarma kaj moka. Sur ŝia vizaĝo transkuris dum unu minuto milo da koketaj, mokaj kaj malestimaj ridetoj. La gaja Aleĉjo denove stariĝis antaŭ ŝi.
— Vi estas kruela, sinjorino Karolino, — li ekkriis, — vi parolas al mi pri edziĝo! ĉu ekzistas io pli sensenca? ligi sin por la tuta vivo kun persono, kiun mi apenaŭ konas, kun vidvino, kiu amas ankoraŭ sian mortintan edzon? fariĝi per unu fojo patro de ia infanaĉo, bari al si la mondon, preni sur la ŝultrojn tiom da respondeco, tiom da klopodoj? kaj en mia aĝo? kun mia feliĉa situacio? Ĝi estas ideo, kiu efektive konvenus al bonkora burĝo, avidanta bongustan hejman kuiraĵon kaj dekduon da pufvangaj infanaĉoj. Mi supozas, ke vi ne diris tion serioze; mi scias, ke vi amas ŝerci, tio estas unu el viaj ĉefaj ĉarmoj.
Karolino levis la ŝultrojn.
— Kompreneble, mi ŝercis, — ŝi diris mallonge kaj rigardis denove la ardantajn karbojn.