— Mi estas virino malriĉa, tre malriĉa, — ŝi diris plue, — sed mi estas honesta, kaj vi havis nenian rajton paroli al mi en tia maniero. Ne la Providenco fordonis min al via prizorgado kaj alkondukis min ĉi tien, sed mia propra senkapableco. Mi venis ĉi tien, ĉar aliloke mi ne povosciis labori; vi scias tion tre bone, kaj vi sciis bone ekspluati mian situacion. Mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi… Sed ne pri tio mi volis paroli. Mi faris propravolan interkonsenton kaj mi plenumis ĝiajn kondiĉojn. Suferi mizeron mi devas, sed toleri ofendojn… malgraŭ ĉio… mi ne povas… ne, mi ankoraŭ ne povas! Adiaŭ!
Ĉe la lastaj vortoj ŝi surĵetis la tukon sur la kapon kaj direktis sin al la pordo. La laboristinoj sekvis ŝin per siaj rigardoj, la pli junaj kun simpatio kaj kun speco de triumfo sur la vizaĝoj, la pli maljunaj kun kompato kaj kun ankoraŭ pli granda mirego.
Ĉio, kio okazis al Marta depost hieraŭ: la disreviĝo, kiu ŝin trafis ĉe la libristo; la maldolĉa sento de envio, kiu unuafoje atakis ŝin ĉe la vido de la Kazimira palaco kaj de la lernanta esperplena vira junularo; la vizito en la domo ĉe la strato Krolewska, la malĝoja propono, kiu tie estis farita al ŝi; la sendorma nokto, pasigita inter torento da larmoj kaj flamoj de honto; sed precipe la renkontiĝo kun la homo, pri kiu ŝi sciis, ke li atendis ŝin kun malhonoranta penso en la kapo, — ĉio ĉi tio metis ŝian spiriton en tiun staton de febra streĉo, kiu longe daŭri ne povas, kiu ĉe la plej malgranda ektuŝo eksplodas per neretenebla fulmotondro. Kaj la ektuŝo, kiun kaŭzis la vortoj de sinjorino Szwejc kaj de ŝia filino, ne estis plej malgranda. En la brusto de Marta la ĝis ekstremeco streĉita kordo de sentoj krevis kaj eksonigis ribelan krion kaj suferplenan ĝemon. Ĉu ŝi faris bone, kiam ŝi cedis al la neretenebla eksplodo de virina fiereco kaj de homa digno, ĵetante antaŭ la piedojn de la ŝin ofendinta virino sian lastan pecon da pano? Ŝi ne pensis pri tio, ŝi ne prikalkulis sian agon, kurante tra la longa korto al la pordego, kondukanta sur la straton.
Sed apenaŭ ŝi eniris en la pordegan arkaĵon, ŝi retiriĝis kvazaŭ antaŭ ia terura fantomo, esprimo de mortiga ofendo kovris ŝian vizaĝon. En la pordega arkaĵo staris ankoraŭ Aleĉjo kaj interparolis mallaŭte kun ia juna viro, kiu staris ĉe la malsupro de la ŝtuparo, per kiu li videble ĵus malsuprenvenis, por iri en la urbon. Marta forsaltis al la kontraŭa flanko. Estis videble, ke ŝi penis nerimarkite formalaperi laŭlonge de la muro; sed ĉu lerta kapreolo povas forkuri de la okulo de sperta ĉasisto?
— Sinjorino! — ekkriis Aleĉjo, sin returnante; — kia surprizo! Mi ne pensis, ke vi tiel frue forlasos hodiaŭ tiun kavernaĉon, kiu (nun lia voĉo mallaŭtiĝis) de kelka tempo fariĝis por mi paradizo, al kiu mi sopiras!
La viro, kun kiu Aleĉjo antaŭe interparolis, forlasis la lastajn ŝtupojn kaj elkuris sur la straton, ĵetante preterflugantan rigardon sur la virinon, al kiu sin turnis lia kamarado, kaj maskante dusignifan rideton per kanteto el Flik kaj Flok. Marta staris ĉe la muro, pala kiel marmoro, kun elrektigita talio kaj kun fulmoj en la okuloj. La gaja Aleĉjo alproksimiĝis al ŝi kun rideto sur la lipoj kaj kun reva rigardo.
— Kion vi volas de mi, sinjoro? — ekkriis la virino.
— Sinjorino! — interrompis ŝian parolon la sinjoro de la kreitaĵoj, — antaŭ kvaronhoro vi forpuŝis min de vi per tre severa vorto, sed mi ne perdas la esperon, ke mia konstanteco…
— Kion vi volas de mi, sinjoro? — ripetis la virino, reakirante sian voĉon, kiun ŝi estis perdinta por momento. — Jes, ŝi diris plue, mi forlasis tiun kavernaĉon, en kiu tamen troviĝis mia lasta rimedo de enspezado, la lasta peco da pano por mi kaj por mia infano. Mi faris tion kaŭze de vi. Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon al ni, por kiuj la irado jam sen tio estas tiel malfacila? Ĉu vi havas almenaŭ iometon da koro kaj konscienco, kiam vi persekutas estaĵojn, kiuj jam sen tio ne scias, kie ili povas trovi por si lokon en la mondo? Ho, al vi tio certe kaŭzos nenion malbonan! Al vi la homoj donos por tio laŭdon, al ni ili donos ofendon. Ni perdos la honestan nomon kaj ofte ankaŭ la lastan pecon da pano, vi bonege amuziĝos…
Ŝi diris ĉion ĉi tion rapide, preskaŭ sen respiro, kun akra moko en la voĉo kaj en la okuloj.
— Vi amuziĝos, — ŝi ripetis kun malagrabla rido, — sed permesu, ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝo, ripetu al vi la vortojn de malnova fablo: Malbone, malbone vi tempon pasigas, vin tio amuzas, nin tio mortigas!…
Dirinte ĉi tion, ŝi pasis preter la miregigita junulo kaj malaperis post la pordego.
La sinjoro de la kreitaĵoj restis sola, klinis la kapon, tuŝis per la mano siajn lipharetojn, direktis konsternitan rigardon al la tero kaj longe staris tiele. Sur lia vizaĝo oni povis vidi honton kaj bedaŭron. Li hontis pri sia malvenko, li bedaŭris la ĉarman kaj kontraŭstaran kaj ĝuste pro sia kontraŭstareco ankoraŭ pli ĉarman bildon, kiu malaperis antaŭ liaj okuloj. Aŭ eble kiam li vidis la virinon kun la flamantaj pupiloj, kun nubo sur la frunto kaj kun lipoj tremantaj de fiera sufero, en li ektremis ia pli serioza sento; eble li eksentis, ke li agis malbone, ke li al iu malgraŭvole faris maljustaĵon. Ho, jes malgraŭvole! «Nin tio mortigas» ŝi diris.
Kia penso! Ĉu li intencis iun mortigi? Nenio en la mondo estis pli fremda al lia sentema koro, ol intenco de ia mortigo; nenio estis pli kontraŭa al liaj pensoj, kiuj tute ne havis ian inklinon al dramoj. Kaj tamen kun kia forto ŝi parolis al li! kia dolora fulmo brilis el ŝiaj pupiloj, kiel pala kaj kiel bela ŝi estis! Aleĉjo senŝanceliĝe fordonus en ĉi tiu momento kelke da jaroj de sia senzorga kaj feliĉa vivo, por povi ŝin vidi, petegi de ŝi pardonon, kompensi al ŝi la maljustaĵon, se li ĝin faris al ŝi kaj… akompani ŝin al ŝia loĝejo.
Ha! sed kie estis tiu ŝia loĝejo! li ne sciis. Li sulkis la frunton, klakis malpacience per la fingroj kaj, levante la kapon, ekkriis preskaŭ kolere:
— Nun mi ŝin kredeble jam ne trovos!
En tiu sama momento enkuris el la strato en la pordegon juna fraŭlineto, preskaŭ ankoraŭ infano, en malvasta pelto kaj kun mirinde graciaj botetoj. Kiam Aleĉjo ŝin ekvidis, la esprimo de lia vizaĝo subite ŝanĝiĝis. Li rapide deprenis la ĉapelon, kaj, salutante la belan fraŭlineton, li diris kun rideto:
— Kiel longe jam mi ne havis la feliĉon vidi fraŭlinon Eleonoron! La fraŭlineto videble ne estis malkontenta de la renkontiĝo.
— Ha! sinjoro Aleksandro estas vere tre ĝentila! tre ĝentila! Jam tutan monaton vi ne estis ĉe ni. La avino kaj la onklino jam kelke da fojoj diris, ke sinjoro Aleksandro estas neĝentila.
Sinjoro Aleksandro per revantaj okuloj sekvis la movojn de la rozokoloraj lipetoj, kiuj pepis tiujn vortojn.
— Sinjorino! — li diris, — la koro tiras min al via domo, sed la prudento malkonsilas.
— La prudento! Estus tre interese scii, kial la prudento devas malkonsili al vi vizitadi nin?
— Mi timas pri mia trankvileco! — diris mallaŭte la sinjoro de la kreitaĵoj.
La fraŭlineto ruĝiĝis ĝis la haroj kaj oreloj.
— Nu, ne timu kaj venadu al ni, ĉar alie la avino kaj la onklino vere koleros.
— Kaj vi?
Momento da silento. La okuloj de la fraŭlineto rigardas najlon, elstarantan el la planko de la pordegejo, la okuloj de la venkinto kalkulas la orajn harfasketojn, kiuj el sub la ĉapelo elŝutiĝis sur la blankan frunton.
— Mi ankaŭ vin koleros.
— Ho! se tiel estas, mi venos, mi nepre venos!
La fraŭlineto enkuras en la korton, kien la sinjoro de la kreitaĵoj ne kuraĝas ŝin sekvi. Kun malriĉa laboristino estas alia afero, sed kun nepino de virino, kies domon oni vizitadas, kun fraŭlino Szwejc, kiu, kiel oni diras, havos ĉirkaŭ dekkvinmil spesmiloj da doto, promeni senceremonie sur la korto ne konvenas.
Aleĉjo eliras sur la straton, kaj antaŭ liaj okuloj preterŝoviĝas du virinaj figuroj: la figuro de malriĉa laboristino kun flamo en la indignanta okulo kaj la figuro de bela fraŭlineto kun oraj harfasketoj ĉirkaŭ la blanka frunto. Li jam mem ne scias, kiu el ili estas pli bela kaj pli alloga. Tiu, — li pensas, — estas fiera kaj flama diino; ĉi tiu estas tre ĉarma malgranda diineto! Veron diras la scienculoj: kiaj nekalkuleblaj riĉaĵoj estas disverŝitaj en la granda regno de la naturo! Kiom da nuancoj, kiom da specoj! Kiam homo devas fari elekton, li simple ricevas kapturnon kaj la koro en li fandiĝas. Sed por kio fari elekton? Tous les genres sont bons hors le genre vieux et laid!