Li ne finis sian penson kaj silentiĝis. Marta kunpremis en ambaŭ manoj la finojn de la tuko, kiun ŝi havis sur la kapo.
— Sekve, — ŝi diris post momento, kion do mi faros?
Ŝi diris tion en tia maniero, ke la libristo levis la okulojn kaj rigardis ŝin atente. Ŝia voĉo havis sonon mallongan kaj iom akran, en la profunde sidantaj okuloj brulis fajro, sed ne fajro de doloro, kiel antaŭ kelka tempo, ne de silenta, penetranta petegado, sed kvazaŭ de retenata obtuza kolero. Rigardante ŝin kaj aŭskultante ŝian voĉon, oni povus diri, ke kontraŭ tiu homo, kun kiu ŝi parolis, ŝi sentas ian ĉagrenon, ke en sia spirito ŝi akuzas lin parte pri tio, kion ŝi suferas.
La libristo pripensis ion dum momento.
— Mi malĝojas, — li diris, — mi tre malĝojas, ke mi vidas en tia situacio la edzinon de homo, kiun mi konis kaj estimis. Ŝajnas al mi, ke mi povos ankoraŭ ion fari por vi… kvankam tio estos nur nova provo. Miaj konatoj, gesinjoroj Rzętkowski, ĝuste nun bezonas iun… iun por… servado en la ĉambroj… se vi dezirus tian lokon…
— Mi petas vin pri ĝi, — diris Marta sen plej mallonga pripenso.
— En tia okazo mi skribos kelke da vortoj al gesinjoroj Rzętkowski. Se vi deziros, vi povos iri al ili kun mia karteto…
— Mi iros certe, — diris la virino.
La libristo skribis rapide dekkelke da vortoj sur folieto da papero kaj donis ĝin al la atendanta virino. Li rapidis, li estis maltrankvila kaj kvazaŭ afliktita. Tuj post la fordono de la letero li salute sin klinis.
Ĉi tiu saluto estis klare adiaŭa, ĝi signifis kvazaŭ: mi ne havas tempon, mi nenion plu povas fari! Marta eliris el la librejo. La letero, kiun ŝi tenis en la mano, ne estis fermita. Ŝi malfaldis la duopige falditan folieton da papero kaj turnis ĝin kelkfoje en sia mano. Ŝajnis, ke inter la partoj de la folieto ŝi ion serĉas. Efektive en ŝia kapo aperis la penso, ke tiel same kiel antaŭ nelonge en ŝian manuskripton, la libristo eble nun en la folieton da papero enmetis ian donon por ŝi. Tamen dono tie ne estis. Marta ekpensis: estas domaĝe, ke li nenion donis!
La libristo estis tre bona homo kaj havis tre kompateman manon. Sed la kompatemaj manoj havas tiun neoportunecon por la personoj, kiuj ilin bezonas, ke ili ne ĉiam estas en la sama humoro. Eĉ la plej bona homo ne povas esti en ĉiu momento de sia vivo egalmezure inklina por plenumado de bonaj faroj. Bonaj faroj estas speco de lukso por la spirito, kies ĉiutaga pano estas la agodevo. Kompatema mano en momento de plenumado de sia agodevo povas esti tre malinklina por plenumado de kompatemaj faroj.
Kia ŝanĝo! Antaŭ kelke da monatoj Marta ekĝemegis de doloro, de honto, kiam ŝi ricevis almozon, nun ŝi bedaŭris, ke ŝi ĝin ne ricevis!
Ŝi rigardis la adreson de la letero, kiun ŝi tenis en sia mano, kaj ŝi direktis sin sur la straton Święto-Krzyska. Post kelke da minutoj ŝi troviĝis en kuirejo, kiu apartenis al vasta kaj bonhava loĝejo. Ŝi trovis tie kuiristinon, al kiu ŝi transdonis la letereton, kiun ŝi ricevis de la libristo. La kuiristino direktis sin en la internajn partojn de la loĝejo, Marta sidiĝis sur ligna benko. Ŝi sidis tie ĉirkaŭ dek minutoj. Videble gesinjoroj Rzętkowski pripensadis aŭ konsiliĝadis! Post dek minutoj en la kuirejon eniris nejuna virino kun agrabla eksteraĵo, en vestoj montrantaj bonhavecon. Ŝi tenis en la mano la leteron de la libristo. Ŝi aliris al Marta, kiu, ekvidinte ŝin, leviĝis kaj dum kelke da sekundoj atente ŝin rigardis.
— Pardonu, sinjorino, — diris la mastrino kun iom da konfuzo en la voĉo, — antaŭ kelke da tagoj ni efektive bezonis ĉambristinon, sed nun ni jam ne bezonas… mi tre bedaŭras… pardonu. Dirinte tion, la nejuna sinjorino salutis la antaŭ ŝi starantan virinon multe pli ĝentile, ol oni faras ordinare kun kandidatino por ĉambristino, kaj ŝi forlasis la kuirejon.
En la ĉambro, en kiun ŝi eniris, sidis kun pipo en la buŝo grizeta viro kaj du junaj fraŭlinoj brodis apud la fenestro…
— Nu? — demandis la nejuna viro, — vi ŝin ne akceptis?
— Kompreneble mi ne akceptis. Vidvino post oficisto… ŝi certe postulus por si iajn apartajn konsiderojn… tia maldika, delikata… kiel ŝi taŭgus por balai la ĉambrojn aŭ en la daŭro de tutaj horoj stari super gladilo… ŝi certe eĉ ne scias lavi nek gladi. Ni havus kun ŝi nur klopodojn, nenion plu.
— Estas vero, — diris la edzo de la nejuna sinjorino, — kaj tamen estas domaĝe, ke vi ŝin foririgis simple kun nenio. Kredeble ŝi estas tre malriĉa, se tiel delikata, kiel vi diras, kaj vidvino post oficisto, ŝi volas servi kiel ĉambristino. Oni devis eble provi…
— Sed, mia Ignacio, sinjoro Laŭrencio skribas, ke ŝi havas infanon! Ne parolante jam pri ĉio alia, ĉu ni povas akcepti servistinon kun infano?
— Estas vero, estas vero! Kun infano oni ne povas, tio estus tro multekosta kaj klopoda… Dio scias, kia infano ankoraŭ tio estas… Sed ĉar ŝin rekomendis Laŭrencio… Mi timas, ke li sentos sin ofendita, ke ni foririgis ŝin tiel simple kun nenio, ke li opinios, ke ni estas homoj sen koro.
— Nu! oni povas do ion doni al ŝi! Mi preferas doni al ŝi unufoje eĉ spesmilon, ol altiri al mi konstantan klopodon… embarason… kaj ankoraŭ preni en la domon fremdan infanon…
Marta estis jam sur la ŝtuparo, kiam ŝi ekaŭdis post si rapidajn paŝojn kaj dufoje ripetitan vokon:
— Sinjorino! sinjorino!
Ŝi sin returnis kaj ekvidis belan junan fraŭlineton, kiu, bone kovrante sin per varma jaketo, kuris al ŝi.
— Sinjorino, komencis la juna fraŭlineto, haltante antaŭ la vidvino, — mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon de vi, ke vi afable venis al ni vane… hodiaŭ estas tiel malvarme, kaj vi laciĝis irante al ni… mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon…
Ŝi parolis tion rapide kaj konfuzite, ĉe la lastaj vortoj ŝi kun iom nekuraĝa gesto etendis la manon kun spesmila monpapero. Marta hezitis dum sekundo, sed nur dum sekundo, poste ŝi prenis el la mano de la bela fraŭlino la susurantan papereton, diris «mi dankas» kaj foriris. Dum la irado hejmen ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da nigra pano, da malbonspeca faruno kaj da lakto. La panon ŝi destinis por si, la lakton kaj farunon por la infano.
En tiu tago ŝi plu ne iris en la urbon. Ŝi pretigis manĝon, konsistantan el lakto kaj faruno, verŝis ĝin sur argilan pladon kaj sidigis antaŭ ĝi Janjon.
Sed la knabineto manĝis ne multe. Ŝi estis silenta kaj neordinare serioza. Ŝian malgrandan kapon ŝi sentis kredeble tre peza, ĉar ŝi konstante ĝin apogis per la maldika mano, poste ŝi sidiĝis sur la planko apud la patrino, kuŝiĝis sur ŝiaj genuoj kaj ekdormis per dormo malfacila kaj longa.
La sekvantan tagon Marta timiĝis, kiam ĉe la matena lumo ŝi ekvidis la vizaĝon de sia infano. Janjo estis ankoraŭ pli pala ol hieraŭ, el ŝiaj profundiĝintaj kaj blue kadritaj okuloj fluis silenta, sed korpenetra plendo. La juna virino forturnis sin al la fenestro kaj konvulsie interfingrigis la manojn. Se mi ne donos al ŝi pli bonan komforton, ŝi malsaniĝos… pli bonan komforton, kia freneza penso! Post du aŭ tri tagoj mi jam ne havos per kio hejti la ĉambron kaj kuiri por ŝi varman manĝon!
— Hu! ŝi diris al si mem post momento, nenio estas farebla! mi devas iri kaj peti pardonon de sinjorino Szwejc!
Ŝi iris al la strato Freta. Malfermante la pordon de la malgaja laborejo, ŝi miris pri si ankoraŭ pli ol tiam, kiam ŝi eniris en la librejon. Estas vero, ke ŝi sentis sin iom humiligita, sed ĉi tiu sento estis nenio en komparo kun la en ŝi reganta dezirego esti denove akceptita en tiun lokon, kiun ŝi antaŭ kelke da tagoj memvole forlasis.
Sinjorino Szwejc, ekvidinte ŝin, ne vidigis eĉ la plej malgrandan miron. Trans la lipojn de la serioza matrono nur transkuris rapida rideto kaj ŝiaj okuloj akre ekbrilis malantaŭ la okulvitroj. La laboristinoj levis la kapojn kaj rigardis la venintinon, unuj kun scivoleco, aliaj kun ironio kaj malica kontenteco. Sub la rigardoj de pli ol dudek paroj da okuloj Marta eksentis varmegan flamon sur la vangoj kaj sur la frunto.
Tio estis terura turmento, sed ĝi daŭris ne pli ol sekundon. La estrino de la kudrejo kaj ŝia filino ĉesis tranĉi la tolon. Videble ili atendis la unuan vorton de sia estinta laboristino.