Выбрать главу

— Sinjorino! — diris Marta, turnante sin al sinjorino Szwejc, — antaŭ du tagoj mi estis eksplodema, facilanima… mi ofendiĝis de tio, kion vi diris al mi kaj mi respondis per malĝentilaĵo. Mi petas pardonon de vi. Se estas eble… mi volus denove labori ĉe vi.

Kiel antaŭe miron, tiel nun triumfon oni ne vidis sur la vizaĝo de sinjorino Szwejc. Kontraŭe, ŝi dolĉe ekridetis kaj afable skuis la kapon.

— Ho, mia sinjorino Świcka! — ŝi komencis per dolĉa miela voĉo, — mi ne koleras… kaj kio do, ho bona Dio, kio tre grava ĝi estas, aŭdi ian malĝentilaĵon… ricevi malagrablan vorton. Nia Savinto ordonis ja, ke ni ripetadu matene kaj vespere: kaj pardonu al ni ŝuldojn niajn, kiel ni ankaŭ pardonas! Mi estus ribela kontraŭ la vorto de Dio, se mi kolerus sinjorinon Świcka… sed akcepti sinjorinon Świcka en mian laborejon mi ne povas, mi tre bedaŭras, sed mi efektive jam ne povas, ĉar sur la loko de sinjorino Świcka mi havas depost hieraŭ alian laboristinon…

Ĉe la lasta vorto ŝi montris per la tondilo junan virinon, kiu sidis sur la estinta loko de Marta.

— Nia laborejo, dank’ al Dio, havas plej bonan reputacion… krom tio ni ne uzas maŝinojn, kiuj tiel terure ruinigas la fortojn kaj difektas la sanon de la laborantoj. Tial laboristinoj sin puŝas al ni, amase sin puŝas. Estas vera interpuŝiĝo. Ĉiun tagon du aŭ tri personoj venas al ni kun peto pri laboro. Ne mankas, dank’ al Dio, laboristinoj, ne mankas, kaj akcepti tro multe ni ne povas, ĉar mi kaj mia filino ne deziras ŝarĝi nin per laboro tro multe. Sekve nun, kiam ni havas plenan nombron da laboristinoj, eĉ pli ol plenan nombron, loko por sinjorino Świcka…

— Tamen eble, panjo, troviĝus ankoraŭ laboro ankaŭ por sinjorino Świcka, flustris la malbela fraŭlino, kliniĝante al la patrino.

De kelke da minutoj ŝi rigardis Martan atente kaj scivole. En ŝiaj malgrandaj kaj iom strabaj okuloj aperis io simila al kompato.

Sed sinjorino Szwejc levis la ŝultrojn.

— Ne, — ŝi diris, ni ne havas laboron, ni ne havas! Por akcepti sinjorinon Świcka, kiu propravole nin forlasis, ni ne povas ja forigi la hieraŭ akceptitan fraŭlino Sofion. Aŭdinte la lastajn vortojn, la virino, kiu sidis sur la estinta loko de Marta, levis la kapon de super la laboro kaj ekrigardis la estrinon de la kudrejo preskaŭ kun timego.

— Vi min jam ne akceptos? — demandis Marta, — nenian esperon mi povas havi?

— Nenian, kara sinjorino Świcka, nenian! Mi tre bedaŭras, sed la loko estas jam okupita… mi ne povas.

Marta per apenaŭ rimarkebla movo klinis la kapon kaj eliris el la laborejo. Malfermante la pordon, ŝi aŭdis post si brueton, konsistantan el tre mallaŭta flustrado kaj ankoraŭ pli mallaŭta ridado. Ŝi komprenis, ke ŝi estas objekto de moko aŭ de senutila kompato de pli ol dudek personoj, kaj ŝi denove eksentis flamon en la brusto kaj sur la frunto. Sed kiam ŝi troviĝis sur la strato, ŝin ekregis tuj unu sola, ekskluziva penso: — Mi ne povas ja reveni tiel kun malplenaj manoj! Mi devas hodiaŭ nepre pli varmigi la ĉambron kaj morgaŭ pretigi por la infano ian viandan manĝon… alie… ĝi malsaniĝos… Dum momento ŝi iris tiamaniere, kvazaŭ ŝi ne scius bone, kien ŝi iras, ŝi direktiĝadis dekstren kaj maldekstren, haltadis meze de la trotuaro kun klinita kapo: ŝi meditadis. Poste jam kun pli granda certeco kaj en pli rekta direkto ŝi komencis iri laŭlonge de la strato Długa. Irante, ŝi atente rigardadis la fenestrajn ekspoziciojn de la magazenoj. Antaŭ unu el ili ŝi haltis. Tio estis magazeno de juvelisto, ne tre vasta kaj ne tre eleganta. Videble tian serĉis la juna virino, ĉar post momenta pripenso ŝi malfermis la vitran pordon, kiu troviĝis super kelke da ŝtupetoj. La eksteraĵo de la magazeno ŝin trompis. La magazeno ne estis tiel modesta, kiel ĝi aspektis. Kontraŭe, en sufiĉe vasta ĉambro troviĝis granda kvanto da objektoj el oro kaj multekostaj ŝtonoj. Sed la efektiva riĉeco kaŭze de nelerta elmontrado aŭ eble eĉ intence ne prezentiĝis publike al la pasantoj. Ke la ekstera simpleco de la magazeno estis bazita sur la propra intenco de ĝia posedanto, tion oni povis supozi preskaŭ kun certeco, vidante, kiel en la mezo de siaj helpantoj kaj verŝajne lernantoj li laboris propramane. Li estis homo nealta, ruĝvanga, grizeta, kun bonkora rideto kaj granda spriteco en la malgrandaj brunaj okuloj. Ekvidinte la enirantan virinon, li leviĝis kaj demandis ĝentile, kion ŝi deziras.

— Mi petas pardonon, se mi ne bone trafis, — diris Marta; — mi pensis, ke eble vi aĉetos de mi ian oran objekton.

— Kial do ne, sinjorina moŝto, kial do ne? — respondis la juvelisto kun la spritaj brilantaj okuloj, — kia do objekto ĝi estas?

Dum momento estis nenia respondo. Marta staris en la mezo de la magazeno kun okuloj direktitaj al la planko. Ŝia vizaĝo, pala kiel marmoro, estis rigida kaj streĉita. Oni povus diri, ke ŝi estas finanta interparoladon kun sia propra interno kaj ŝi intencas nun diri la lastan vorton de tiu interparolado, vorton, esprimontan ian tre malfacile atingitan decidon.

— Kia do objekto ĝi estas? — denove demandis la juvelisto kaj ĵetis iom malpaciencan rigardon sur sian interrompitan laboron.

— Edziĝa ringo, — respondis la virino.

— Edziĝa ringo! — malrapide ripetis la juvelisto.

— Edziĝa ringo, — mallaŭte murmuretis la helpantoj de la juvelisto, levante la kapojn.

— Edziĝa ringo, — diris Marta ankoraŭ unu fojon, elŝovis el sub la maleleganta tuko la malvarman manon kaj detiris de la maldika fingro oran ringon. Samtempe ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis, kaj simile al persono baldaŭ svenonta ŝi per senkonscia movo serĉis ion, sur kio ŝi povus sin apogi.

— Sidiĝu, sinjorino, sidiĝu! — ekkriis la juvelisto, de kies lipoj tute malaperis la bonkora rideto. Unu el la helpantoj de la juvelisto alŝovis al la virino tabureton. Sed Marta ne sidiĝis. Ŝi travivis unu el la plej malfacilaj, eble la plej malfacilan momenton el ĉiuj, el kiu konsistis ŝia irado sur la vojoj de malriĉeco. Kiam ŝi estis detiranta de la fingro la oran ringon, ŝajnis al ŝi, ke ankoraŭ unu fojon kaj por ĉiam ŝi disiĝas de la sola homo, kiun ŝi amis sur la tero, de la feliĉa, neforgesebla pasinteco. Ŝia koro konvulsie kunpremiĝis, bruo aperis en ŝia kapo.

Sed tiun momenton ŝi jam travivis. Per forto de la volo ŝi rekaptis la forglitantan memkonscion kaj donis al la juvelisto la ringon.

— Ĉu tio ĉi estas nepre necesa? mia Dio, ĉu ĝi estas nepre necesa? — demandis la juvelisto per tono de kompato.

— Nepre necesa, — respondis la virino mallonge kaj seke.

— Ha! se vi tion deziras; estas jam pli bone, ke vi vendos ĉi tiun objekton al mi, ol se vi vendus ĝin al iu alia. Vi ricevos almenaŭ ĝian plenan valoron.

Dirante ĉi tion, li staris jam malantaŭ tablo kovrita de vitritaj skatoloj kun oraj objektoj kaj ĵetis la ringon sur negrandan kupran pesilon. La du metaloj interfrapiĝinte donis sonon puran kaj daŭran.

— Bona oro, — diris la juvelisto.

Marta forturnis la vizaĝon for de la balanciĝanta pesileto. Ŝian rigardon forte okupis nun vidaĵo, kiun ŝi ĝis nun tute ne atentis. Tio estis vidaĵo tre simpla. Ĉe ambaŭ flankoj de longforma tablo sidis kvin junaj homoj, havantaj la aĝon de 15 ĝis 25 jaroj, kun delikataj instrumentoj en la manoj. Unuj el ili facetis kaj poluris multekostajn ŝtonojn de diversa grandeco; aliaj fandigis oron ĉe malgrandaj flamoj super feraj tripiedoj; unu desegnis modelojn de ĉenetoj, braceletoj, broĉoj, ringoj, kovriloj por poŝhorloĝoj kaj aliaj similaj multekostaj objektoj. Marta streĉe rigardis laŭvice ĉiun el la paroj da manoj, kiuj moviĝadis ĉe la longforma tablo. Ŝiaj okuloj, antaŭe tute senvivaj, komencis flami per forta fajro. Oni povis vidi en ili febran scivolecon, preskaŭ avidecon. Dum la kelke da minutoj de ĉi tiu rigardado ŝi rimarkis pli da detaloj de la juvelista arto kaj komprenis ĝian esencon kaj naturon pli bone, ol iu alia, troviĝanta en aliaj cirkonstancoj, povus rimarki kaj kompreni en la daŭro de multe da horoj.