Выбрать главу

Kiaj pensoj moviĝadis en la kapo de la virino, kiam ŝi tiamaniere rigardis la fremdan riĉecon? estus malfacile esplori ilin ĉiujn, estus ankoraŭ pli malfacile ŝpini el ili ian ordan fadenon. Tio ne estis pensoj, tio estis ĥaoso; febra varmego de la korpo ĝin naskis, malkvieteco de la spirito ĝin fortigis. Post du sekundoj da tia rigardado Marta komencis tremi per la tuta korpo, ŝi mallevadis la palpebrojn kaj tuj ilin relevadis, eltiradis la manon el la faldoj de la tuko kaj tuj ĝin denove kaŝadis! videble ŝi batalis ankoraŭ kun si mem, sed ho ve! ne ekzistis por ŝi espero de venko! Ne ekzistis tia espero, ĉar ŝi ne havis jam sufiĉe da forto, ke ŝi povu kontraŭstari al malhonora tento; ŝi ne havis jam sufiĉe da konscia pensado, ke ŝi povu kompreni la malhonorecon de la tento; ŝi ne havis jam konsciencon, kiu dronis en la maro da maldolĉo, kiu kolektiĝis en ŝia brusto; ŝi ne havis jam honton, kiun forpelis la malestimo, kiun ŝi sentis kontraŭ si mem, la longa vico da suferitaj humiliĝoj kaj la tiom multe da fojoj akceptita almozo… Ne ekzistis por ŝi fine espero de venko, ĉar ŝi estis senkonscia, ĉar ŝian korpon bruligis varmego naskiĝinta de malsato, malvarmo, sendormeco, sed ankaŭ de malespero, kaj ŝian spiriton kaptis mallumaj furioj, elkoviĝintaj sur la fundo de ŝia ribeliĝinta interno.

Subite la virino faris rapidan geston per la mano; unu el la paperetoj malaperis de la marmora plataĵo, kaj samtempe la vitra pordo malfermiĝis kaj tuj denove fermiĝis kun laŭta krako.

Aŭdinte tiun fortan kaj neatenditan krakon, la du personoj, kiuj en la profundo de la magazeno estis okupitaj de elektado de mitologiaj grupoj, returnis la vizaĝojn.

— Kio tio estis? — demandis la aĉetanta sinjoro.

La komercisto kuris al la mezo de la magazeno.

— Estas tiu virino. kiu tiel subite elkuris! — li ekkriis, — certe ŝi ion ŝtelis.

La juna sinjoro ankaŭ alproksimiĝis al la pordo.

— Efektive, — li diris kun rideto, rigardante la marmoran plataĵon, — ŝi forŝtelis al mi trispesmilan papereton.. Nur unu tian mi havis, kaj nun ĝi tie ne estas…

— Ha! kanajla almozulino! — ekkriis la komercisto. — Kiel? en mia magazeno oni ŝtelas? ĝuste antaŭ miaj okuloj; ha, la senhonta!

Li alkuris al la pordo kaj malfermis ĝin larĝe.

— Policisto! — li ekkriis laŭte, starante sur la sojlo, — policisto!

— Kion vi deziras? — aŭdiĝis voĉo el la strato.

Flava lado ekbrilis sur la brusto de homo, kiu apelis sur la trotuaro sub la strio da lumo fluanta el la magazeno.

— Tien, — diris la komercisto, malfacile spirante de kolero kaj montrante per la fingro la straton, — tien kuris virino, kiu antaŭ minuto ŝtelis en mia magazeno tri spesmilojn!

— Kaj en kiun flankon ŝi kuris?

— En tiun, — diris ia pasanto, kiu aŭdis la vortojn de la komercisto, haltis antaŭ la magazeno kaj montris en direkto al la strato Nowy Świat. — Mi ŝin renkontis, ŝi estis vestita nigra, ŝi kuris kiel rabia, nenion vidante antaŭ si, mi pensis, ke ŝi estas freneza!

— Oni devas ŝin kapti! — kriis la komercisto al la policisto.

— Kompreneble, sinjoro! — diris la homo kun la flava lado, saltis antaŭen kaj kriis laŭte:

— He! homoj! kaptu! tien al Nowy Świat kuris ŝtelistino!

La pordo de la magazeno fermiĝis, la juna sinjoro kun rideto riproĉis la komerciston, ke pro lia tiel malgranda perdo li faris al si tiom da klopodoj.

La strato post kelke da sekundoj prezentis scenon bruan kaj tumultan.

Kiel fulmo tratranĉas la nubojn, tiel la nigre vestita virino rapide trapuŝiĝadis tra la amasoj da pasantoj, kurante blinde en la direkto al Nowy Świat. Kredeble ŝi ne sciis, kien ŝi kuras kaj kien ŝi devas kuri, ŝi estis senkonscia, duone freneza. En ĉi tiu momento ŝi per la malgranda konscia resto de siaj pensoj eble bedaŭris, ke ŝi faris agon malhonoran, sed ŝi jam faris ĝin, kaj terura timo ŝin atakis. Sub instigo de la instinkto de memkonservo ŝi kuris for de la homoj, kaj ili estis malantaŭ ŝi, antaŭ ŝi, ĉirkaŭ ŝi; kredeble ŝajnis al ŝi, ke kurado rapida, blinda, senpripensa alportos ŝin tien, kie ili ne estos…

La kun ŝi renkontiĝantaj kaj de ŝi dispuŝataj pasantoj komence rigardis ŝin kun miro aŭ timo, eĉ forflankiĝis antaŭ ŝi, supozante, ke ŝi estas frenezulino aŭ ke ŝi havas ian urĝegan bezonon rapidi. Sed baldaŭ sur la strato laŭte eksonis la vorto: kaptu! tuj post ĝi eksonis alia vorto: ŝtelistino!

Tiuj vortoj ne estis elparolitaj de unu voĉo, sed ruliĝis de tiu sama flanko, de kiu kuris la virino, transflugante el unu buŝo en alian, konstante kreskante, kaj akceptante ĉiam pli da forto. La virino, kiu komencis jam perdi rapidecon en sia kurado kaj lacigite haltis por sekundo, ekaŭdis la ŝin pelantajn minacajn kriojn.

Samtempe aliĝis al ili ĉiam pli laŭta frapado de homaj piedoj, kiuj kuris sur la ŝtonoj de la trotuaro. Terura tremo skuis ŝin de la kapo ĝis la piedoj, ŝi ekkuris pluen kun tia rapideco, kvazaŭ ŝi havus flugilojn ĉe la brakoj. Ŝi efektive denove havis flugilojn, sed nun ili konsistis ne el doloro, sed el timo.

Subite ŝi eksentis, ke estas al ŝi malfacile kuri, ne tial, ke mankas al ŝi fortoj — la flugiloj de la timo ja preskaŭ portis ŝin super la tero — sed tial, ke homoj, irantaj en la kontraŭa direkto, komencis bari al ŝi la vojon, etendi la manojn, por kapti ŝian veston. Ŝiaj flugiloj fariĝis jam ne sole rapidaj, sed ankaŭ elastaj! kaj ĵetadis ŝin en diversaj direktoj kun miriga elasteco kaj facileco de movoj; ŝi evitadis la manojn de la pasantoj, ŝi preterfrotadis ilin, sed tamen forkuradis.

Sed baldaŭ montriĝis, ke jam ne apartaj personoj iras al ŝi renkonte, sed iras kelke da personoj kune kaj okupas la tutan larĝon de la trotuaro; eviti ilin ne estas eble; troviĝinte antaŭ ili, ŝi certe estos kaptita de ili.

Ŝi desaltis de la trotuaro; sur la mezo de la strato estas multe da radoj kaj da ĉevalaj hufoj, sed da homoj piedirantaj estas malpli, preskaŭ neniom.

Ŝi kuris meze de la strato, ŝi evitadis nun la radojn kaj ĉevalajn hufojn kun tia sama lerteco, kiel antaŭe la pasantojn. Sed en tiu sama momento, kiam ŝi ĵetiĝis sur la mezon de la strato, tien ĵetiĝis post ŝi malluma amaso, konsistanta el ŝin pelantaj homoj. Kiuj estis tiuj homoj? En la fronto de la kuranta anaro brilis flavaj ladoj; post ili, kriante kaj ridante, kuris strataj buboj, kiuj ĉiam tre volonte partoprenas en ĉiu tumulta sceno; post la buboj iris iom malpli rapide diversaj senlaboruloj, por kiuj ĉia homa amasiĝo prezentas distraĵon.

La droŝkoj kaj kaleŝoj iom maldensiĝis. La virino haltis meze de la strato kaj ekrigardis malantaŭen. Kelkaj dekoj da paŝoj apartigis ŝin ankoraŭ de la nigra maso, kiu konsistis el homaj figuroj kaj kriis per voĉoj. Ŝi staris nur kelke da sekundoj kaj ekkuris denove rekte antaŭen. Tiam ankaŭ antaŭ ŝi aperis nigra maso, moviĝanta, tiel same kiel tiu, kiu estis malantaŭ ŝi, sed havanta alian formon, iom longa, alta, kun granda okulo en formo de supre lumanta purpura lanterno. Sonorilo arĝentosona, klara kaj laŭta eksonis en la aero, sonis longe, akre, averte, la purpura okulo rapide ŝoviĝis antaŭen, pezaj radoj krakis obtuze, hufoj de ĉevaloj sonis metale, frapante la tere kuŝantajn ferajn relojn, sur kiuj ruliĝis la radoj.

Tio estis grandega tramvoja omnibuso, tirata de kvar grandaj, fortaj ĉevaloj, plena de homoj, kun granda kvanto da pezegaj ŝarĝoj.

La virino ne ĉesis kuri meze de la strato; malantaŭ kaj antaŭ ŝi kuris du nigraj masoj, unu kun krioj kaj mokoj, la dua kun necesanta sonorado, obtuza bruo kaj grandega purpura okulo; ambaŭ ŝoviĝis en rekta direkto al la virino, kiu kuris inter ili. Se ŝi ne forsaltos flanken, unu aŭ la dua nepre ŝin englutos. Ŝi deflankiĝis de la rekta linio, laŭ kiu ŝi kuris ĝis nun, haltis kaj ĵetis rigardon ĉirkaŭen.

Nun la ŝin pelanta amaso da homoj estis jam en la distance de ne malpli ol dekkelke da paŝoj de ŝi, kaj tia sama interspaco apartigis ŝin de la ruliĝanta grandega veturilo. Sed la amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide.