Marta haltis momenton apud la pordo kaj ĵetis sian rigardon sur la vizaĝon kaj la figuron de la virino, kiu iris al ŝi renkonte. Ŝiaj okuloj, kiuj hieraŭ ĉiuminute pleniĝadis de larmoj, sed hodiaŭ estis sekaj kaj brilantaj, akiris la esprimon de neordinara akreco, eĉ preskaŭ penetremeco. Videble en ili koncentriĝis la tuta pensokapableco de la juna virino kaj penis penetri en la profundon de la persono, kies buŝo devis elparoli juĝon pri ŝia estonta suferado aŭ trankvileco. La unuan fojon en sia vivo Marta nun venis al iu pro negoco; estis unu el la plej gravaj negocoj de malriĉaj homoj: bezono de laborenspezo.
— Estimata sinjorino kredeble havas bezonon al la informa oficejo? — diris la mastrino de la loĝejo.
— Jes, sinjorino, — respondis la venintino. — Mi estas Marta Świcka.
— Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj, kiuj venis antaŭe.
Marta sidiĝis sur seĝo, kiu estis montrita al ŝi, kaj nur nun ŝi direktis sian atenton al la du aliaj personoj, kiuj troviĝis en la ĉambro.
Tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj eksteraĵo. Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora buŝo, kun bluaj okuloj, kiuj rigardis serene, preskaŭ gaje, en silka vesto de hela koloro kaj malgranda ĉapelo, kiu bele ornamis la hele blondajn harojn. Videble ĝuste kun ŝi Ludovikino Żmińska interparolis antaŭ la eniro de Marta, ĉar al ŝi ankaŭ ŝi sin turnis tuj post la saluta akcepto de la venintino. Ŝi parolis angle, kaj jam de la unuaj vortoj de respondo de la juna fraŭlino oni tuj povis diveni, ke ŝi estas naskita anglino. Marta ne komprenis la paroladon de la du virinoj, ĉar ŝi ne sciis la lingvon, kiun ili parolis, ŝi vidis nur, ke libera rideto ne forlasis la buŝon de la bela anglino, ke ŝia vizaĝo, sintenado kaj maniero de parolado esprimis kuraĝecon de persono, kiu kutimis havi sukceson, kaj kiu plene fidas sin mem kaj la sorton, kiu ŝin atendas.
Post mallonga interparolado la mastrino de la loĝejo prenis folieton da papero kaj komencis rapide skribi ion sur ĝi.
Marta, kiu kun streĉita atento observis la detalojn de la sceno, kiu havis proksiman rilaton al ŝia propra situacio, vidis ke Ludovikino Żmińska skribis la leteron france, metis tie ciferon, esprimantan la sumon de 600 spesmiloj, kaj sur la koverto ŝi skribis unu el la grafaj familinomoj kaj aldonis la nomon de la plej bela strato en Varsovio. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el la ĉambro per facilaj paŝoj, kun kapo levita kaj kun rideto de kontenteco sur la buŝo.
— Sescent spesmiloj por jaro, — meditis Marta, — kia riĉeco, mia Dio! kia feliĉo, kiam oni povas tiom multe laborenspezi! Se oni promesus al mi almenaŭ duonon de tiu sumo, mi estus trankvila pri Janjo kaj pri mi!
Meditante tiamaniere, la juna virino kun intereso kaj senkonscia kompato rigardis la personon, kun kiu post la foriro de la anglino la mastrino de la loĝejo komencis interparoladon.
Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj, malgranda, malgrasa, kun vizaĝo velkinta, kovrita de multo da sulketoj, kun haroj preskaŭ tute blankaj, kombitaj en la formo de du glataj strioj sub ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge pasinta modo. Nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis sur la malgrasa korpo de la maljunulino, ŝiaj manoj travideblaj, blankaj kaj maldikaj, per maltrankvila movado ĉiam ĉifadis kaj turnadis en la senkarnaj fingroj blankan tolan tuketon, kiu kuŝis sur ŝiaj genuoj. Tian saman maltrankvilecon montris ŝiaj okuloj, kiuj videble iam estis bluaj, sed nun senkoloriĝis kaj senbriliĝis; ili jen leviĝadis al la vizaĝo de la mastrino, jen kovriĝadis per la ruĝaj palpebroj, jen kuradis de objekto al objekto, kvazaŭ spegulante per tio la maltrankvilecon kaj doloran streĉiĝadon de la elturmentita cerbo, kiu serĉis por si ian punkton de apogo, ian rifuĝon kaj kvietiĝon.
— Ĉu vi, sinjorino, jam estis iam instruistino? — demandis france Ludovikino Żmińska, sin turnante al la maljunulino. La kompatinda maljunulino moviĝis sur la seĝo, trakuris per la okuloj laŭlonge kaj laŭlarĝe la kontraŭan muron, per konvulsia movo kunpremis la fingrojn ĉirkaŭ sia globe kunvolvita tuketo kaj komencis mallaŭte:
— Non, Madame, c’est le premier fois que je… je… — Ŝi interrompis; ŝi serĉis videble la fremdlingvajn vortojn, per kiuj ŝi povus eldiri sian penson, sed ili forkuris el ŝia laca memoro.
— J’avais… — ŝi komencis post momento, — j’avais la fortune… mon fils avait le malheur de la perdre…
La mastrino de la loĝejo sidis malvarma kaj rigida sur la kanapo. La lingvaj eraroj, farataj de la maljunulino, ŝia malfacila kaj malagrable sonanta elparolado ne aperigis sur la buŝo de la mastrino rideton, tiel same kiel ties turmentiĝo kaj dolora maltrankvileco ŝajne ne vekis en ŝi kompaton.
— Tio estas bedaŭrinda, — ŝi diris, — kaj vi havas nur tiun solan filon?
— Mi lin jam ne havas! — ekkriis pole la maljuna virino; sed subite rememoriĝinte pri la devo montri sian sciadon de la fremda lingvo, ŝi aldonis — il est mourru par désespoir!
La senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per larmo kaj ne eklumis eĉ per la plej malgranda brilo, kiam ŝi ekparolis la lastajn vortojn, sed ŝia pala mallarĝa buŝo ektremis inter ia amaso de la ĝin ĉirkaŭantaj sulketoj kaj la kava brusto ektremis sub la antikvamoda manteleto.
— Ĉu vi scias la muzikon? — demandis la mastrino pole, kvazaŭ la kelkaj interŝanĝitaj vortoj jam sufiĉe informis ŝin pri la franca sciado de la maljunulino.
— Mi iam ludis, sed… antaŭ jam tre longe… vere mi ne scias, ĉu mi povus jam nun…
— Nu, eble la germanan lingvon…
Anstataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.
— Sekve kion do, sinjorino, vi povas instrui?
Ĉi tiu demando estis farita per tono ĝentila, sed samtempe tiel seka kaj malvarma, ke ĝi havis la saman signifon, kiel klara rifuzo. Tamen la maljuna virino tion ne komprenis, aŭ penis ne kompreni. La franca lingvo videble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi esperis plej multe, per kiu ŝi esperis ricevi pecon da pano, kiu devis gardi kontraŭ mizero la lastajn tagojn de ŝia elturmentita vivo. Sentante, ke la starejo elŝoviĝas el sub ŝiaj piedoj, ke la mastrino de la informa oficejo intencas fini la interparoladon kun ŝi, doninte al ŝi nenian informon, ŝi kaptis tiun solan kaj laŭ ŝia opinio lastan tabulon de savo, kaj, ĉiam pli forte ĉifante la tolan tuketon en la tremantaj fingroj, ŝi rapide komencis: La géographie, la histoire, les commencements de l’arithmétique.
Ŝi subite silentiĝis kaj direktis rigidan rigardon al la kontraŭa muro, ĉar Ludovikino Żmińska leviĝis.