Sed pluan sangon volas jam diino Kaj pli rafinas arton de la morto; Neniam venas al malamo fino Kaj jen Detruantino sur la kroto.
Ho sekvo de obstino en eraro Vipuron varti en la kor' volonte! Venenon propran glutas nun Homaro Kaj tremas, kvazaŭ baldaŭ pereonte.
Ne unu fojon preskaŭ dronis barko. . . Jesu' per sola voĉo bridis venton, Kaj post diluvo per la ĉielarko Javeh kun Tero ligis firmamenton.
Nenion timu: fido kaj espero Ja multe povas, amo super ĉio; Plej lertan direktanton havas Tero, Kaj Paco regos, ĉar ĝin volas Dio!
11/11/1961
JOHANN MAAS
PROZO KAJ POEZIO
Se vi por fari havas jam nenion, Treniĝas tempo, kiel nur testudo, Legu do verkon: nu, Evangelion, Materialon por gravega studo.
Al vi ne plaĉas io serioza; Ĉu preferinda poezia verko? Vi diras: "Vivo estas tede proza, Lulil' komence kaj en fino - ĉerko!"
Nu, mi rediras, la prozeco tera Jam kaŭzo estas de malbonoj multaj; Laŭ ĝi la vivo kaj la mort' mistera Nur unu estas: ambaŭ forte stultaj.
Poeziaĵo estas l' Universo, Poezieco trovas sin en ĉio; Por la kantado taŭgas proz' aŭ verso, Kaj plej precipe la Evangelio!
14/11/1961
A. DOMBROWSKI
DU DATOJ
Alproksimiĝas la kristana dato: Infan' Jesuo nun en Bet-Leĥem; Sen trumpetado, kiel simpla frato De ĉiuj homoj, kiel Dia Sem'.
Baldaŭ revenos ankaŭ dat' alia: Venis grandulo por misi' sur Tero De kunfratiĝ' en mondo senkonscia. Li, Zamenhof, ĉiela kuriero.
Ne forgesiĝu tiuj datoj belaj, Al ili sonu nia fajra kanto; Predikas Amon fontoj du ĉielaj: Evangelio kaj nun Esperanto.
24/11/1961
AGAR
ARBO
Ho arbo, kiun mi kiel infano El grundo vidis kreski en l' aeron! Nun ni maljunaj ambaŭ... L' uragano De l' vivo puŝas nin jam en la teron...
Sed ni al tero faru riverencon, Kaj volu nin akcepti ĝia sino; Nobleco ja meritas rekompencon, Kaj ter' modelo estas de patrino.
Ni tamen ne pereos, ĉar la morto Koncernas sole nur la materion; El vi per nova semo venos forto, El mi ekflugos "mem", celante Dion.
La ciklo de la viv' neniam haltas; Komenc' kaj fino, alfa kaj omega Nur unu sola estas kaj transsaltas La spacon al la Celo Superega.
Ni havu la konscion kaj esperon, Ke ni ne vane fruktis por ni mem; Sed kiel ajn, ni petu bonan Teron Konsenti ŝancon al la nova sem'.
31/11/1961
A. DOMBROWSKI
PROFETO
Malsupreniras profeto, Ekbolas tuta popolo; El ĉiu buŝ' unu peto, Plej justa la propra volo.
Jen de l' profeto la vorto: "Postulas amon la Tero, "Komprenon indas la morto "Kaj paciencon sufero!"
"Fi, kion predikas tio? Grumblas popol' nekontenta; "Ridinda galimatio "En naŭza tono lamenta..."
Ve al la kor' senkonscia, Por kiu or' estas celo; Or' estas mon' fantazia, Tute sen kurs' en Ĉielo.
Sarkasmojn de fia sento, Jen kion sensaĝaj donas; Parolo sonas en vento Kaj nur de ŝtonoj resonas.
Sed venos temp' de kompreno Kaj tiam klariĝos ĉio; Ne plu mokado, sed beno, Jam ne Satano, sed Dio!
1/12/1961
V. DEVJATNIN
PAŜO POST PAŜO
Se ja ne faras salton la Naturo, Nu, kiel do la homo en Ĉielon Per unu fojo venus, kvazaŭ muro Al li ne barus tian altan celon?
Jam ĉe la kreo de la mondo ni Ke ĉio estas iom-post-ioma Rimarkas, kaj estaĵoj pli kaj pli Ŝanĝiĝas, transirante ĝis la homa.
Tra infaneco ĉiu iri devas, Anstataŭ bruta li fariĝos klera; Kaj tiel hom' sur la ŝtupar' sin levas De l' tera ombro ĝis la blu' etera.
Nu, mi demandas vin: grandan ŝtuparon Vi suprenirus tuj per unu fojo? Se vi respondas "jes", ho grandan faron Vi farus, kaj - jen antaŭ vi la vojo!
Sed ni revenu, frat', al la prudento: Detenu vin de ĉia fantazio; Lernejoj svarmas tra la firmamento Kaj lerni, lerni devas hom' ĝis Dio!
6/12/1961
IGOR ANDREI
PATRO NIA
Patro nia, kiu estas Vi en alta la ĉielo, sed al ni Vin manifestas en la Bono, Ver' kaj Belo:
Estu sankta Via Nomo; Via Regno al ni venu: Viajn Leĝojn ĉiu homo kun fidel' obei penu.
Estu Via Vol' farata de estuloj ĉiuj teraj, kiel estas plenumata ĝi en mondoj la eteraj.
Nian panon al ni donu, Patro, nun kaj ĉiujn tagojn. Niajn ŝuldojn Vi pardonu, ĉiujn niajn malbonagojn.
Car ni al ŝuldantoj niaj ankaŭ el la kor' pardonas, kiel al kredantoj piaj ĉiam fari Vi ordonas.
Via Mano nin protektu, kiam nin atakas tentoj. Al la Bono nin direktu, ke ne peku niaj sentoj.
Estu bonaj niaj pensoj, niaj agoj, niaj vortoj: ne delogu nin la sensoj, gvidu nin Spiritaj Fortoj.
FRANCISKO VALDOMIRO LORENZ
PLEJ...
Plej nutra manĝo - sanutila pano; Plej bona trinko - freŝa akv' de l' fonto; La plej beninda - de semist' la mano; La plej ebena - strek' de l' horizonto.
Plej pura rido - de l' infan' naiva; Kolor' plej bela - verdo de l' espero; Plej firma roko - de la fido viva; Plej nobla sento - am' al tuta Tero.
Kaj plej malbona? Nu, pri negacio Eĉ nur momenton ne ekpensis Dio!
11/1/1962
ĈIN-ĈAO
FORTO
Vidu belan printempan tagon, vidu, Kiel bluas ĉielo super ni! Ridon vidu en ĉio! Same ridu Kun anĝeloj, kantantaj apud Di'!
Viajn larmojn retenu por momento, Se nur fonto ne estas vivoĝojo; Celu via rigard' al firmamento, Kaj vi paŝos sur ĝusta homa vojo.
En Natur' ĉio estas harmonio: Kial do ĝin rompadi per malpaco? Sub regado de l' lerta man' de Dio L' Universo sonoras tra la Spaco.
Sentu, fratoj, de l' Vivo tutan forton, Kaj vi sentos en "mem" vivon eternan; Via sento de fort' nuligas morton, Kaj vi jam ne bezonos veston teran!
14/1/1962
DMITRI ALEKSANDER
IŜMAEL
Ĉu vi scias, kion mi Opinias pri via mondo nuna? Povus ŝajni, ĝi estas for de Di', Ke neebla fariĝis viv' komuna.
Tio estas la forto de la Karmo, Kaj la nuboj ne povus esti rozaj: Jen en kio konsistas tuta ĉarmo De la Leĝo kun sekvoj grandiozaj.
Kiel certe post nokto venas tago, Al lum' mallumo cedas, ĉar malforta, Tiel ankaŭ la homo per elpago Ekkomprenas, ke estas li senmorta.
Nur ne venku la homon malespero, Fido paŝojn firmigas ĝis la fin'; Amo tenas eĉ mondojn en aero, Kaj malamo neniam venkis ĝin!
Ni memoru, la Trono - unu: Dia! Varman koron de
31/3/1962
LORENS - tute via.
RIMARKO. - Jen letereto al Iŝmael Gomes Braga, ricevita el de nia karmemora Francisko Valdomiro Lorenz en la tago memoriga pri la batoj en la kabano de Hohn Fox en 31/3/1848 kaj pri la elkarniĝo de Allan Kardec en 31/3/1869. En ĝi estas bela instruo pri la lumo venanta al la homo per elpago de liaj kulpoj. - LA ELDONINTOJ.
En januaro de 1940, mi ĉeestis spiritisman kunsidon en la urbeto Pedro Leopoldo, kaj la Gvidanta Spirito skribis fervoran mesaĝon pri nia laborado kaj min frate salutis kiel propagandiston de Esperanto. Jen traduko de tiu mesaĝo:
LA MISIO DE ESPERANTO
Dum la multnombraj aliformiĝoj de la mondo, ne mal- multaj estas la centroj, kiuj sin instalas nun sur la Tero, celante starigi la estontecon de la homaro. Se ĉie ni kons- tatas la disfalon de la homaj konstruaĵoj, renovigante la vojon de l' civilizacio, ni rigardas ankaŭ tiujn armeojn da laboristoj por la konstruaĵoj de l' estonteco, kvazaŭ kons- truantoj de nova mondo, dissemitaj sur la teraj vojoj, sed klopodantaj por rektigi iliajn direktojn. Estas tiuj ja la laboristoj de la Dia progreso, firme tenantaj en la manoj la potencan pioĉon de la fido super ĉio al Tiu, Kiu estas la lumo de niaj destinoj. En la amaso de tiu preparado de renovigaj energioj celantaj la venontan jarmilon, mi deziras mencii Esperanton, fratece ĉirkaŭpremante nian fraton, kiu fariĝis sincera proklamanto de ĝia afero, en obeo al la Dia determinismo de l' taskoj ricevitaj en la lumo de l' spirita mondo.
Jesuo deklaris, ke Li ne venis sur nian planedon por detrui la Leĝon, same kiel Spiritismo en sia formo de Kon- solanto ne starigis sin por elpeli la ekzistantajn religiojn. La Majstro venis por plenumi la principojn de la Leĝo tiel same kiel la konsolanta Doktrino venas por restarigi la Veron kaj reenkonduki la esperon en la korojn en tiu ĉi terura tempo por la mondo, kiam ĉiuj moralaj valoroj de la mondo estas ĝisfundamente en danĝero antaŭ la doktrinoj de l' perforto, kiuj ebriigis la cerbon de l' nuntempa civili- zacio, kiel maldolĉa veneno pereiganta la energion de mal- juniĝinta korpo. Esperanto ankaŭ ne venis, amikoj, por detrui la lingvojn uzatajn en la mondo en la interŝanĝado de la pensoj. Ĝia Misio estas la alta tasko de unuigo kaj kunfrat- igo, celante la universalan unuecon. Ĝia principo estas kon- kordo kaj ĝiaj apostoloj estas egale laborkunuloj de ĉiuj, kiuj sinoferadis por la dia idealo de l' homa solidareco, ĉu en ĉi tiuj, ĉu en aliaj cirkonstancoj.