Выбрать главу

Poeto, verkisto kaj tradukinto, li preparis vere majstrajn librojn en kaj pri Esperanto. Li tradukis en tiun lingvon du brazilajn romanojn: "A Viuvinha", de Jozefo de Alencar, jam publikigita, kaj "Bugrinha", de Afrвnio Peixoto, ankoraŭ ne eldonita.

Kunlabore kun d-roj A. Couto Fernandes kaj Karlo Domingues, li kompilis la "Portugala-Esperantan Vortaron", aperintan en 1936. Dum siaj lastaj jaroj nia kara frato penege organizis novan kaj grandan Esperanta-Portugalan Vortaron, ĉiam ĉiutage grandigita. Tiu verko de giganto, kiun li elfinis, estas neeldonita. Eldoni ĝin estas neceso kaj devo.

Kune kun prof. Iŝmael Gomes Braga, al tiu ligita per streĉaj idealismaj ligiloj, li refaris kaj pligrandigis la verkon "Esperanto sem Mestre", de Francisko Valdomiro Lorenz. Tiu verko havis ses eldonojn presitajn de la Eldona Departemento de la Brazila Spiritisma Federacio.

La pureco, flueco kaj korekteco de lia Esperanto ricevis justajn kaj merititajn laŭdojn de organizaĵoj, gazetaro kaj homoj plej eminentaj en la esperantista mondo, kaj multfoje oni konsideris lian stilon similan al tiu de Zamenhof. Li proze kaj verse kunlaboris en pluraj ĵurnaloj kaj revuoj de brazilo kaj eksterlando, ĉiam admirata pro siaj saĝo kaj sciaro.

Li posedis nombrajn lingvojn, inter kiuj la germanan, la francan, la hispanan, la grekan kaj latinon. La Prezidanto de la Brazila Instituto de Germana Kulturo distingis lin per diplomo de efektiva membro kaj la Brazila Societo de Geografio lin akceptis, kiel honoran membron.

Malgraŭ sia vivo de intensa laboro kaj utilaj realaĵoj, prof. Porto Carreiro Neto ankoraŭ trovis tempon por ellerni alian sciencon: ŝakon, pri kiu li estis ĉampiono kun sia nomo stampita sur la eksterlanda gazetaro.

Sed en la esperantista medio lia ekzistado ja plifamiĝis kaj li sin kovris per nepereema gloro.

Pere de la Eldona Departemento de BSF li publikigis la sekvantajn tradukaĵojn, ĉiuj laŭdataj de la enlanda kaj transmara recenzistoj: "La Libro de la Spiritoj", "La Libro de la Mediumoj" (kunlabore kun I.G.B.), "Antaŭ du mil jaroj...", "En Ombro kaj en Lumo", "Nia Hejmo", "Ago kaj Reago". Li postlasis tradukita, por esti publikigota de BSF (kaj tio okazis en la unuaj monatoj de 1966), la grandiozan verkon "Paŭlo kaj Stefano" kaj tradukadis "Qu'est-ce que le Spiritisme", de Allan Kardec, kiam Atropo tondis la fadenon de lia surtera ekzistado. Li ne atingis la mezon de la libro.

Kiel spiritisto li estis dumviva membro de BSF kaj membro de la Nacia Federacia Konsilo, reprezentante la Ŝtaton Pernambuko. Mediumo paroliva kaj skribiva li ricevis, kiel supre menciite, libron de Spirito Jaime Braga, sub la titolo "Dia Scienco", multajn sonetojn en portulala lingvo kaj poemetojn en Esperanto.

Dotita per moralo en alta nivelo, per ampleksa kulturo kaj granda kapablo labori, li ne lasis, ke lin venku laceco kaj malkuraĝo.

Lia misio de esperantisto kaj mediumo funkciis harmonie kun la laborprogramo de BSF. Li estis unu el la servantoj de Jesuo por la preparado de Brazilo, por ĝia anoncita historia misio.

Ĉiuj niaj libroj en kaj pri Esperanto estis zorge reviziitaj de li kaj transdonitaj al BSF por estontaj eldonoj.

Ni ne diras, ke ni perdis gravan laboranton, ĉar li restos en siaj libroj, instruante la estontaj generacioj, kaj certe inspiros siajn idealojn al la posteuloj sur la Tero. En la 23a de Julio, du tagoj post sia elkarniĝo, kvazaŭ konfirmante niajn esperojn, jen li manifestiĝas al la "Grupo Iŝmael", pere de la mediumo Giffoni, transdonante al ni konsolan mesaĝon, el kiu ni transskribas la sekvantajn vortojn:

"NI FIRME STARAS KUN LA OKULOJ TURNITAJ AL NIA

TASKO.

NI NE INTERROMPIS ĜIN, KAJ VI ANKAŬ NE.

MI DUM KELKE DA TEMPO FORESTOS, ONI DIRIS AL MI, SED MI REVENOS.

DUME VI DAŬRIGOS LA VERKON, ĈAR ĜI NE ESTAS NIA, ĜI ESTAS DE LA KRISTO, DE LA HOMARO."

Ni gratulas nian noblan servanton, ke li bone profitis sian lastan enkarniĝon kaj ni petegas de la Sinjoro benojn kaj lumon por la Spirito, kiu libera el la ombroj de la materio rapide adaptiĝis al la nova situacio kaj venis aserti, laŭ siaj propraj vortoj, en la supre dirita mesaĝo, "ke ĉio daŭras plu por la konstrua laboro".

LA ELDONINTOJ

( El "Reformador" de Sep/ 1964.)

DIA GLORO

Amo estas la lumo de la mondo, Kiel Suno la Forto de la Tero. Estas Reĝo la Amo en la rondo De kreitoj vivantaj en etero.

Por ĉenitaj al kota materio Lumo taŭgas nur plej materiala; Ne pli bonan konsentus Bona Dio Luman fonton de Sia regn' astrala.

Vi bezonas de l' Suno la helecon Kaj la varmon, por vivo malsupera; Sed la Grandaj ja havas mem lumecon, Kian homo ne havas, ĉar mizera.

Tamen, homo, al Patro la rigardon Ĉiam levu, en danko kaj fervoro; De la gloro de l' tag' prikantu ardon, Ero estas ĝi mem de l' Dia Gloro!

1/4/1947

M. SOLOVJEV

NOVA LUMO (*)

Nova lumo venis al la Tero, Lumo sankta de la Sankta Dio! Disfluiĝas tute la mistero Sur la forto de l' Evangelio.

Nun la pordoj bronzaj de l' karcero, Entenanta ombron de l' Nescio, Falas brue... Restas nur polvero... For mallumo! hela estas ĉio!

Vivon novan nun ricevis vorto De l' eterna Majstro el la forto De la flora lingvo Esperanto.

Nun popoloj ĉiuj vidos klare, Dion Bonan dankos, kaj grandare Kolektiĝos por la nova kanto!

1/11/1947

ABEL GOMES

(*) Ĉi tiun soneton la Spirito verkis okaze de la apero en Esperanto de la libro "La Evangelio laŭ Spiritismo".

SALUTO

Al ĉiuj, ĉi kunesidantaj, La florojn el la tuta kor'. Ni scias, vin laboroj vantaj Okupas en nenia hor'.

Batalu ni, kune tenataj, Sur la planed' kaj ekster ĝi. Kuniĝu ĉiuj koroj frataj, Infanoj de la unu Di'.

Liutoj vibras en ĉiel' , Kaj ĉie verdas la esper', Sub la egid' de Iŝmael Brazilo floras sur la Ter'!

21/8/1960

L. SOKOLOV

KREAĴOJ

Sed kio estas ŝtono? Materio Inerta, eĉ senviva? Certe ne! Kreaĵo ja de Dio!

Sed kio floro? Ĉu ornama io, Tuj forvelkanta, baldaŭ en pere'? Kreaĵo ja de Dio!

Sed kio besto? Karno sen konscio De l' propra "mi", mortanta for sen ve'? Kreaĵo ja de Dio!

Sed kio homo? Ĉu la reĝ' de ĉio, Aŭ katenito, kiel Promete'? Kreaĵo ja de Dio!

Sed kio, fine, la nomata Dio? Ho, Dio estas, jes, mi diras, ke Ja Dio estas... Dio!

17/9/1960

LEO SOKOLOV

VIVO

Se ni la vivon amas, ni do estu Vivantaj eroj el Forĝej' vivanta! Sed se la Morton ni dorlotas, ve Al ni, estuloj, jam mortintaj mem! Se ĉie Vivo movas l' universon, Flagradas steloj, floroj bonodoras, Treniĝas vermoj, vento blovas, rokoj Fiere levas sian bruston, akvo Falegas en abismojn, tondro ronkas, Kaj fulm' trakuras nokton, kaj aŭroro Sur horizonto ridas kaj salutas La Teron vekiĝantan por laboro En nova tago, por plugado nova, - Ho, kiel dormas homo kaj rezignas Sin mem kaj vivon, pensojn nur mallumajn Nutrante, kvazaŭ estus li nenio? Ho, la nenio! kio do terura Ĝi estus, homo, via frat' malsaĝa? Rigardu streĉe per okul' prudenta La mondon teran, Spacon la senliman! Anstataŭ eta vi pli bone estus, En Kreaĵar' ampleksa kaj majesta, Mem granda, granda kiel ĉio Dia! Vi estas filo de plej alta Patro, Kaj ne mizera vi sendube estus! Se do la Patron amas vi, la Vivo Jen antaŭ vi! Nu, kiel homo, vivu: Nenie Morto - Vivo, VIVO ĉie!

2/10/1960

LEO SOKOLOV

NOTO. - Ĉi tiuj versoj estis ricevitaj dum seanco de la Grupo de Spiritistaj Esperantistoj.

SOPIRO

Vi amis min, ho mia plej amata, Kaj paradizo estis sur la Ter'... Nu, kial do vi faris ĝin infer', Veluran vojon vojo plej malglata?

Hodiaŭ mortas mia kor' malsata, Sopiras, ĝemas - birdo en karcer'... Kaj kie verdis ĉarma la esper', Ĝin nun velkigis sorto senkompata!

Vi amis min, ho kiel mi memoras! Ĉe vi mi ridis, sed hodiaŭ ploras... Adiaŭ, tempo je ĉarmaĵoj riĉa!

Al vi ne gravas mia nigra horo, Mi tamen Dion petas el la koro, Vi ĉe alia estu plej feliĉa!