Выбрать главу

4/10/1960

V. DEVJATNIN

KOMPATON!

Indulgu, bona Patro, vian filon, Pekantan sen inteco kaj sen scio! Li ĵus ekpaŝis sur la vojon, ĉio Ĉe li naskas miregon, maltrankvilon!

Mallerte li manuzas la hakilon, Por sin trabati tra la mond' de Dio... Se ne sin gardas lia propra mio, Ĝi nur renkontas da dornaĵoj milon!

Sed mi ne kredas, "peko kaj eraro", - Ĉi bedaŭrindaj "ecoj de l' homaro" - Kondukus iun rekte en l' inferon...

Ho, mi promesas lerni kun fervor': Jen mia ĵuro, mi ĝin volas, por Neniam plu reveni sur la Teron!

8/10/1960

V. DEVJATNIN

HEJMO

Ĉerizarbetoj floris jam Kaj ankaŭ la knabin'. Aŭtuno venis kun tamtam', Sed nur printempe frapis am'

Jen kara la edzin'!

Printempo pasis kaj somer', Aŭtun' kaj vintro jen: Kaj ĉio frostis sur la ter', Sed verdis varma la esper',

Jen ido, nova ĉen'!

Sur glata, roza vojo nun, Ni ĉiuj iras tri. Sennube ridas al ni sun', Arĝenta lumas hejmon lun',

ĈIN-ĈAO

Jen super ĉio Di'!

13/10/60

VIVO

El patrolando mi elmigris Kaj fine venis en Brazilon. Per mens' aŭ korpo mi ne pigris, Senfar' ne donas la trankvilon.

Ne estas vivo lud' mizera, En kiu homo fidas sorton; Ĝi estas lukto, ben' surtera, Senflua sango vekas morton.

Favorkoraĵo la laboro, Ĉiela dono ĉia peno; Ĝin ni profitu kun fervoro, La tempo fluas sen reveno.

Sed super ĉio homon gvidas Kompas' fidela tra la Spaco: Feliĉa homo, kiu fidas, En lia koro regas paco!

Esperon firman, koran amon Kaj fidon havu ĉiam li: Triopo ĉi, nutranta flamon De l' vivo de la fil' de Di'!

13/10/1960

F. V. LORENZ

ANTAŬEN!

Antikvaj Grekoj kantis la peanon, Ni kantu do similan kanton, fratoj. Kun ĉiu tag' malnovan la Adamon De ni forviŝas teraj sortobatoj.

Triumfu ni la venkon kaj per laŭroj La kapon ni ornamu, sen fiero, Ke per la volo nia Minotaŭroj Fortrotas de l' supraĵo de la tero.

Heroojn oni ekkonas per spirito Bravega ĉiam dum la sangbatalo. Ni estu bravaj antaŭ l' Infinito, Sed ne forfalu antaŭ la Fatalo.

Ni do memoru tempon de Spartanoj, Kaj estu fida voĉo nia kanto. Antaŭen, marŝ'!, al voj', samideanoj, Ĝis fina venk' de nia Esperanto!

15/10/1960

A. DOMBROWSKI

PEREAS, FORVELKAS, FORMORTAS

Pereas ŝipo sur ventega maro, Pereas monto sub skuanta forto, Pereas bestoj sur oferaltaro, Pereas homoj sub falĉil' de l' morto, Sed ne pereu fido kaj espero Des malpli amo iam sur la Tero!

Forvelkas rozo sub samuma vipo, Forvelkas stelo kiel meteoro, Forvelkas rido sur ĝemanta lipo, Forvelkas ĝojo en funebra koro, Sed ne forvelku fido kaj espero, Des malpli amo iam sur la Tero!

Formortas voĉo el preĝeja seĝo, Formortas eĥo kontraŭ rok' majesta, Formortas vorto de severa leĝo, Formortas tondro en aer' tempesta, Sed ne formortu fido kaj espero, Des malpli amo iam sur la Tero!

Pereas, velkas kaj formortas ĉio, Sed vivu ĉiam nia dank' al Dio!

16/10/1960

A. DOMBROWSKI

SKLAVIGO

Mi vidis filojn for el naskolando, For de la varmo de patrina sino... Kalikojn plenajn, tute ĝis la rando, De senkonsolaj larmoj de patrino...

Mi vidis sunon, super la Saharo, Vizaĝon kovri por terur' kaj honto... Interne tremis eĉ Kilimanĝaro Ĉe certe nigra homa la estonto...

Zambezo haltis en bolanta ŝaŭmo... Al fonto reen la diaĵo Nilo... Leon' ekdormis, velkis for la palmo... Oazo sabla, seka la daktilo...

Mi vidis homojn, kies korpojn ĝojo Svingadis gaje ĉe tambura sono, En ferkatenoj kaj kun ĝem' sur vojo Al mar', mortantajn aĉe, sen pardono...

Ve! Ĉion ĉi mi vidis - kaj bedaŭras, Sed ne por ĉiam la malbono daŭras, Ĉar la repagon iam portos fato. Sinjoroj, sklavoj - ĉiuj ja egalaj; Fariĝos koroj baldaŭ ne batalaj Kaj unu estos por alia - frato!

24/10/1960

DAMBA

REMEMORO

Rememoras vi "mortajn" plorante, Kaj sur tomboj jen floro ĉe floro; Ili vivas; pli bone preĝante, Rememoru la viajn en koro.

Kial vi ja maldolĉe ploradas, Kvazaŭ venis al karaj la fin'? Kiel vi la marĉejon travadas De l' dolor', detruante mem vin?

Dio volas, ke ni estu bravaj: Kuru do tuj al Lia konsol' ! Lamentado kaj veoj malpravaj Nin kondukas al flama Ŝeol!

2/11/1960

M. SOLOVJEV

LINGVO DE ĈIELANOJ

Nun volas mi en Esperanto Min turni al samideanoj. Ĝi estas la lingvo por kanto, Parolo de la ĉielanoj.

Nun staras ni ne kvazaŭ ŝtonoj, Nur fremda ĉe fremda - ho honto! Plenigas la Spacon la sonoj De l' himno de la lingvo-ponto!

En kor' Zamenhofon ni laŭdas, Kaj certe vi ankaŭ sur Ter'. Ho, kiel interne ni aŭdas La korojn sen ia mister'!

Ni gloru al Dio de Amo, Fininta kun tia Babel. La mond' kunfandiĝas en flamo, Ligiĝas la Ter' kun Ĉiel' !

6/11/1960

DALTRO SANTOS

LARVO

Potenca Cebaot, mi Vin alvokas, Ke finon metu Vi al fia Ter'! Senkonsciencaj ĉie Vin provokas, Bruligas fajron kiel en infer'.

Komprenu: tiel vomis larvo nula - Kaj nur tielaj estas arogantaj... -, Bestidoj en ankoraŭ aĝ' etula Paradas sub la ter' per tondroj vantaj...

Ne daŭros longe, ĝis la ĉelo krevos, Kaj el kokon' ekflugos papilio. Jen tiam ĝin alia voĉo levos Tra lumaj steloj ĝis la Trono de Dio!

Ni estas raŭpoj, sed flugiloj venos, Kaj tiam Patron en Ĉiel' ni benos!

6/11/1960

A. DOMBROWSKI

LEĜO

Ĉu vi pensas, ke ĉio sen celo En la mondo iradus? Eraro! Sur la mar' sen kompaso kaj stelo? En mallum' iu vaga homaro?

Ĉu nenie ekzistus do leĝo, De la sunoj ĝis eta l' atomo, Ĝenerala por sklavo kaj reĝo, Tutegale por vermo kaj homo?

Tiu Leĝo al leĝoj supera, Leĝo, kiun obeas ja ĉio, Estas Amo, la Forto Mistera, De l' Kreinto, de l' Patro, de Dio!

18/11/1960

JOZEFO WASNIEWSKI

LARMO

Vi scias nome, kio estas larmo?

Ĝi estas, kredu, plej potenca armo, Tranĉanta pli ol gravo!

Kliniĝas antaŭ ĝi majestaj reĝoj,

Moliĝas eĉ la plej severaj leĝoj, Moŝtulo estas sklavo!

Vi, el la koro perlo ruliĝanta!

Guteto kun rebrilo diamanta, Refiguraĵ' de l' roso!

Silente vi sur vango pala fluas,

Kaj tamen vi, vi tutan mondon skuas, En ŝton' kaviĝas foso!

Vi estas signo ne de malespero,

Sed de l' plej bela sento sur la Tero: Nobleco de l' animo!

Malgranda, tamen en la sino via

Eĉ speguliĝas ĉielarko dia - Ĉi strio de l' Senlimo!

21/11/1960

JOHANO MAAS

TRANKVILO

Jen junulino trankvila, Bela, migdaleokula; Ŝia vizaĝo - ne vila, Sed ja persike velura.

Flanke de ŝi Fuĵi-monto, Alta, trankvila majesto... Sed - kiu scias? - l' estonto Montros la koron sen vesto!

FUĴIKURA

Tiam kvieta knabino Estos edzin' de Fuĵi; Li ebriiĝos de vino - Lafo mortiga por ŝi...

22/11/1960

AĜOJ

Maljuna hom', sed korpe, ĉar spirito Estas ĉiam pli forta por batalo! Antaŭ ĝiaj okuloj l' Infinito Disvolviĝas de l' monto ĝis la valo!

Ho junuloj, grimpantaj sur la vojo Flame supren, ne moku nian aĝon! Ne daŭras ĉiam forto, rido, ĝojo, Sed vi neniam perdu la kuraĝon!

Por junulo la glor' - ilia forto, Por maljunul' grizeco - la ornamo; En ĉiu aĝ' minacas nin la morto, En ĉiu tempo nutras nin la amo.

La temp' estas ŝajnaĵo; nur Eterno Ekzistas, sen komenco kaj sen fino. Se velkas semo, baldaŭ nova kerno Entenas novan vivon en la sino.

Sed malsama ol kerno en la tero, La kern' de l' homo - la Spirit' - ne mortas: Ne spertas ĝi grizecon de vespero, Sed ĉiam novan lumon ĝi kunportas.

23/11/1960

A. DOMBROWSKI

RIM. DE LA MEDIUMO. - La unuaj du versoj de la tria strofo rememorigas la vortojn de Salomono en "Sentencoj, 20:29" (trad. de Z.).

LACECO

Du formoj estas de laceco: unu De l' korpo materia, jam kaduka; La dua, de l' spirit' malbrava, suno Ĉe subirado, pala flor' sensuka.

Sed tamen ambaŭ estas unu speco: L' unua en ripoz' retrovas forton, La dua trovas en la eterneco Sian sanon, por venki eĉ la morton.