Выбрать главу

Kiel stranga ĝi ŝajnas kaj malsaĝa, Se laciĝas la korp' kun ĉiu horo, Tute male, spirito ju pli aĝa, Des pli forta kaj brava por laboro.

Kiam fine la korpo en la tero Ekpolviĝas en cindron kaj sen forto, La spirito jen flugas en l' aero, Ne konante la manon de la morto!

24/11/1960

V. DEVJATNIN

K A R M A J K A N T O J

De la Spirito de JOГO DA CRUZ E SOUZA

MIA PERSONA KANTO

Saluton koran de l' Spirita Mondo, Fratinoj, fratoj el la sama Dio! Al voj', al venk', en familia rondo, Por ESPERANTO, por l' EVANGELIO!

J. CRUZ E SOUZA

KANTO DE BLINDULO

Ve! Blinda! Kial mi ne vidas plu, Mizera, la majeston de l' Naturo? Mi certe pekis fiajn pekojn! Nu, Tre justa estas pun' per nigra muro!

Rigardis mi la sunon en vizaĝon: Trobrava far' por simpla mortemulo! Mi ridis Dion, mokis virton, saĝon, Kaj sanon mi malŝparis sen kalkulo!

Okul' atentis sole formojn belajn, Nur ĉarmaj bildoj interesis ĝin... Mi amis florojn terajn, ne ĉielajn De Dia la ĝarden' en la Senfin'!

Benata ombro sub la blindvualo! En ĝi mi vidas klare tutan veron; Mi volus tuj en fajron de l' batalo, Reiri tuj, eĉ blinda, sur la Teron!

Mi estas nun homido malŝatinda, Per mia propra kulpo, ne de Dio; Sed iam en la karno, eĉ se blinda, Mi vidos lumon tra l' Evangelio!

27/11/1960

J. CRUZ E SOUZA

KANTO DE KRIPLIGITO

Ve! Kripligita! Kial do mi nun, Ne kiel iam, kiel gaja bubo, Jam ne kapablas iri, kvazaŭ tun' Da ŝtonoj faris min mizera rubo?

Senmova roko ne suferas pli Ol mia kor' sen vivo, sen aero! Kaduka palm', rigida, sen foli', Feliĉon tamen ĝuas sur la Tero!

Sed jen mi vidas, jes, mi rememoras La tordajn vojojn de junul' petola: Sur ili mi nur ridis, kaj nun ploras L' animo senespera, senkonsola!

Ho vanta homo, frato ventanima, Vi, kiu paŝas sur la voj' erara, Anstataŭ glata ĝi fariĝos ŝlima, Anstataŭ dolĉa estos ĝi amara!

Nun mi komprenas la plej altan celon De l' homa vivo: sankta Hejm' de Dio; Kaj se ni volas trafi la Ĉielon, Jen suna vojo de l' Evangelio!

28/11/1960

J. CRUZ E SOUZA

KANTO DE SKLAVO

Ve! Sklavigita! Kiel pezas fero Sur manoj, sur piedoj, en la koro! Ho Dio, kial frapis min mizero, Kvazaŭ Furioj en rikana ĥoro?

Negro! Nu, kial mi naskiĝis tia, Kun haŭto nokta, haroj krispaj, nazo Buldoga, lipoj ŝvelaj, malgracia Aspekt', al kiu mankas taŭga frazo?

Sur grundo nigra mi vekiĝis; sur Nigrega ŝlimo tagoj pelas min; Sed al l' infan sonadis en murmur' La lula kant' el brusto de patrin'.

Sed ja ekzistas pli hontinda sklavo: De l' verda drapo, vin', diboĉ', malamo; Kondukas ĉiuj al senfunda kavo, Al mortabismo, al gehena flamo!

Al ĉi fiaĵoj sklavis mi sensperte, Pensante: "Oho! Esti sklav al Dio!"; Sed elaĉeton mi akiros certe Sub milda jugo de l' Evangelio!

29/11/1960

J. CRUZ E SOUZA

KANTO DE FRENEZULO

Ve! Mensmalforta! Kial mi nun statas, Kun mens' mizera sen kapablo ia? La ĉeloj vibras, sango pulsas, batas La kor' en spasmo, kvazaŭ senkonscia!

La kapon peze ĉirkaŭpremas muro, Oreloj zumas, fort' krepuske svenis; Ne pli kruela estis la torturo De la kristanoj, dum Neron' festenis!

Jen nun fantomoj min minacas; rido Ilia estas krioj de dolor'; Frenezaj certe, kiel mi... Ho vido Simila nur al tempo de l' Teror'!

Ho liberiĝo, sed ĉe gilotino! Inkvizicio, honto de la Ter'! Ho ve! Mi kulpis antaŭ la destino: Ĉu Torkvemado? ĉu Robespierre?

Kiraso nigra mian menson tegis, Kaj jen la fingro montris sin de Dio! Ho mi malklera, mi neniam legis La orajn paĝojn de l' Evangelio!

30/11/1960

J. CRUZ E SOUZA

KORPO KAJ SPIRITO

Mi vidis, jes, mi vidis, sed ne ĉiam Plej klare, kiel nun, la vivon mem; Mi ja rigardis, sed ne sentis tiam, Ke vivo estas senkompara gem'.

Pri io supertera mi neniam Ekpensis: estus ĝi trans imagem'... Mi simple iris tra la mondo; iam Mi eble pensos pri ĉi tiu tem'...

Sed jaroj pasis, kaj aperis saĝo; Kun tempo venas la plej bona aĝo, Pli akraj estas la spiritokuloj.

La korp' kliniĝos al malvarma tero, Sed la Spirito for de l' ŝlima sfero Flugos al mondo de la senmortuloj!

1/12/1960

DALTRO SANTOS

KANTO DE MIZERULO

Ho ve! Mizera! Kial mi ne povas Almenaŭ spiri, se ne nur viveti? Mi frapas pordojn, sed nenie trovas Eĉ nur paneron... Senutile peti!

Ho tiaj homoj! Koroj ŝtonmalmolaj En ili batas, sed ne vibras, ne! Turniĝas dorsoj, buŝoj senkonsolaj Malvarme ridas, sen kompata ve'!

Ho tiel riĉa estas la Naturo, Kaj tiom da bonhavaj sur la Ter'! Kaj mi vegetas, mortas en obskuro, La kamarado estas la sufer'!

Mi estis ankaŭ iam ja tre riĉa, Ne nur ja mono, sed ja fort' kaj sano, Sed dorson turnis al mi la malfeliĉa: Por li ne estis eĉ eret' da pano!

Nun mi malsatas kaj ne trovas lokon En tuta mondo, kiun kreis Dio; Sed mi promesas, ke mi aŭdos vokon De l' sola Majstro en l' Evangelio!

1/12/1960

J. CRUZ E SOUZA

KANTO PRI SURDAMUTULO

Ho ve, la surdamuta! Kial li Ne aŭdas, ne parolas, kvazaŭ ŝtono? Li ĉion klare vidas ĉirkaŭ si, Sed ĉio en oreloj sen resono.

Okuloj liaj, en konstanta skuo, La homojn malkonfidas kun teruro; Lipoj streĉiĝas, kaj elsonas bruo, Kiel sono obtuza de tamburo.

Mi petis pri klarig' unu kunulon, Ke li diru de tio la motivon; Li respondis: "Vundante la Regulon "De la mond', homo havas nigran vivon!

"Li nur mensogojn kaj blasfemojn diris, "Kaj pri nenio havis bonan vorton; "Parolon do al li oni forŝiris, "Por ke de l' Leĝo sentu li la forton!"

Mi plej respekte falis en pripenson Pri l' saĝaj vortoj de l' Servant' al Dio... La malfeliĉa turnu sian menson Al la parolo de l' Evangelio!

2/12/1960

J. CRUZ E SOUZA

KANTO DE MALINTELIGENTULO

Ve! Malinteligenta! Kial mi Nenion ja komprenas, aŭ pli bone, Nur iomete, kvazaŭ ĉio ĉi Montriĝas en nebulo, nur duone?

De ĉiuj mokataĵo! Montras buboj Sur min per fingroj, fajfas en petolo... Ve! mian kapon kovras nigraj nuboj, De histriono estas mia rolo!

Pri kio vi, bubaĉoj, estas pli Ol mi, ke vi ridegas min malnoble? Ĉu ankaŭ mi ne estas fil' de Di'? Konduton vian venĝu Li miloble!

Sed kion mi protestas? Ĉu mi pravas, Ke oni min mokadas, kiel beston? Ĉu iu, misuzinta cerbon, havas Ian rajton plu havi homan veston?

Terura estis mia cerbarmilo! Mia plum' estis skurĝ' eĉ kontraŭ Dio... Sed alia fariĝos mia stilo Laŭ la instruoj de l' Evangelio!

5/12/1960

J. CRUZ E SOUZA

KANTO DE FIERULO

Ho la pavema! Ĉu ne bone pavi, Paradi per plumaro sepkolora? L' amaso rigardaĉis, tamen havi Meriton ian, fi! ĉu ĝi valora?

Fiere paŝis de la mond' la mastro, Mi, al ĉiuj supera, mi, sinjoro! Sur malŝatinda Ter' mi estis astro, Kaj volis genuflekson por adoro!

Sed ĉu mi estis reĝo, princo, papo, Kardinalo, satrapo, aŭ hetmano? Ĉu pli granda, pli saĝa mia kapo, Por tenadi la mondon en la mano?

Mi estis, ve! nur stulta, vanta nulo Maldekstre de l' ceteraj, kia honto! Mi volis dekstren kvazaŭ geniulo, Sur Ter' pri mi ne restis eĉ rakonto!

Ho pavemeco de la hom' surtera, Adorkliniĝu al majest' de Dio! Ĉe Li sin trovas la grandeco vera, Kiel dirite en l' Evangelio!

5/12/1960

J. CRUZ E SOUZA

KANTO DE EGOISTO - I

Ho! egoisto mi, jes, egoisto, Kaj ĉu ĝi estus io eksternorma? Neniam mi pretendis esti kristo, Sin oferanta por la mondo ŝtorma...

Pensado nobla estas vivi pie, Donante panon laŭ ordono de Di', Sed mi unue, due mi, kaj trie, Memkompreneble mi, ankoraŭ mi...

Ĉar vidu, estas hom' azeno tia, Ke ĉion li donacas al la "frato"... Li do forgesis sin, dum prave lia "Mem" devus montri ventron de prelato...

Kaj la ceteraj? Nu, ĉu la ceteraj Ne rajtus same pensi? Konsentite; Bien' komuna estas ĉiuj teraj Bonaĵoj, materie kaj spirite.