Mi do rebaku la malnoblan "mem"; Pardonu, frato, petas mi pro Dio! Miloble fruktos de la Viv' la sem' Nur sur la kampoj de l' Evangelio!
7/12/1960
J. CRUZ E SOUZA
KANTO DE EGOISTO - II
Ho jes! Mi estis egoisto tia, Ke mi nenion vidis krom mi mem... La mond' cetera estis fantazia Senvaloraĵo... Kia pretendem'!
Ĉu estis mi fiera? Tute ne! Pli ol l' aliaj mi ne juĝis min; Pensado tia portas al pere', Fatale homo finas per ruin'!
Sed baldaŭ mi konstatis, ke ceteraj Min preterpasas sen atento ia... Se ĉiu rajtas pri bonaĵoj teraj, Al mi fariĝis tamen sort' alia...
Por ĉiuj mi nur havis bonan vorton, Sed internaĵon portis senmezuran... Ne eble ĝin plenigi, kaj la morton Mi spertis, per malsato, plej teruran!
Soleca, forlasita, en mizero, Sen amo eĉ al mi, des pli al Dio, Mi nun malfermas koron al la Vero Pri "am' al frato", en l' Evangelio!
9/12/1960
J. CRUZ E SOUZA
KANTO DE LEPRULINO
Ve, leprulino! Kio devis esti
Kun mi, mortanta nun, sed iam bela?
Naturo scias sin parade vesti,
Sed kontraŭ mi montriĝis plej kruela!
Peceto post pecet' el karno falas, El buŝ', el naz', el fingr', el brust', el vango... Konservo kaj detru' interbatalas, Kohort' de vivo kontraŭ mortfalango!
La galantaĵoj de la sinjoridoj! Ĉu flate, ho! ne gravas, sed adoro! La noktoj helaj, am', ĉampano, ridoj, Plezuroj..., sed hodiaŭ fiodoro!
Pri malsanuloj mi ne zorgis, he! La haŭt' al mi ne jukis, estis glata... Sed nun ĝi putras kaj disfalas... Ve Al mi kun koro ĉiam senkompata!
Nenia pelto kovras lepran neĝon... Forlavas skvamojn nur la man' de Dio; Mi renaskiĝos kaj obeos Leĝon, Oferos koron al l' Evangelio!
10/12/1960
J. CRUZ E SOUZA
KANTO DE MATERIISTO
Materiisto! Ĉu mi do ne pravis, Ke mi kliniĝas antaŭ materio? Ĉu l' Universo iatempe havis Alian bazon apud energio?
Sed kio nome estas ĝi? Kleruloj Interbabilas pri esteco ĝia... Eble rezultoj estos simplaj nuloj, Kastel' el kartoj, nuba, fantazia...
Se do Scienco ne kapablas diri Per unu fojo: "Jen, ĝi estas tio!", Kian konkludon oni devas tiri? - Neniu scias, kio estus Dio!
Logike do mi ĉian ideon pri Nomata "Dio" forrifuzis ja: Ĉu Cebaot tro homa laŭ Bibli', Ĉu Jupitero, Bram', Tupan'i*Ĵ , Alah'...
Sed ne maljuste oni juĝu min: Mi trovis Dion, ĉar Li estas Dio; Kreinto, Patro, sen komenc' kaj fin', La Kvintesenco de l' Evangelio!
13/12/1960
J. CRUZ E SOUZA
En la lingvo tupia, Tupano estas la "genio de tondro kaj fulmo", aŭ
"Dio".
EN LA TRANSAĴO
Pereas hom' sen scio pri la sorto Trans tomb' malluma, en abismo nuba; Terurajn bildojn karbe pentras morto, Lin tutan skuas l' estonteco duba.
Anim' foriras sur la rok' de l' Fido Kaj estas certa, ke ĝin lum' atendas; Pejzaĝoj rozaj, ĉie ĝojo, rido... Lulantaj sonoj la ĉielon fendas...
Jen renkontiĝas unu kun l' alia; Nun estas nuboj kaj abismo for; Ekflugas ambaŭ al la Hejmo Dia, Kun Fid', Esper' kaj Amo en la kor'!
21/12/1960
J. CRUZ E SOUZA
BET-LEĤEM
(Al la tre kara Frato Iŝmael Gomes Braga.)
Ĉu rev' aŭ sonĝo? Mi ne sicas diri; Dormanta, ne dormanta - mi ne scias; Mi lasis min de forto stranga tiri Kaj vidis, kiel menso fantazias...
Mi vidis tiam, kiom da aferoj Ekzistas en natur', kiom ĝi havas! Jen la tritiko verdas, jen vinberoj Oferas sin, jen pino streĉe pavas...
River' tiriĝas mole, serpentume, Leviĝas rok' , abism' oscedas, maro En ŝaŭmo tondras, ĉio ja, resume, La forton montras de l' Kreitaĵaro!
Mi aŭdas birdojn kun belsona kanto, Mi vidas bestojn kun terura bleko, Mi aŭdas ĝemojn de la suferanto, Mi vidas homojn en mortinda peko...
Murmuras preĝoj el patrina koro, Elfluas larmoj el brust' fianĉina; Roson sopiras la senkulpa floro, Kaj ĉie febro de labor' senfina...
Sed ĉio ŝajne haltis por momento, Alia estis en la Spaco ĉio; Jen ekaperas lum' el Oriento; Jen Bet-Leĥem - la nova Lum' de Dio!
23/12/1960
J. CRUZ E SOUZA
TRI REĜOJ
Tri reĝoj, jen rajdante sur kameloj, Direktas sin al nekonata loko... Brilega lum', lumanta pli ol steloj, Saĝuloj gvidas laŭ ĉiela voko.
En manoj mirho, oliban' kaj oro, Decaj donacoj por naskita reĝo; Sed pli profunde, en batanta koro, Tronas obeo al supera Leĝo.
Adorkliniĝas potenculoj! Kio Pli bela estus, ol genu' sur tero! Nura infano, sed sendit' de Dio, Reĝ' inter reĝoj, de l' Ĉiel' fajrero!
Ho, se ni estus tiaj homoj saĝaj! Konstante stelo montras Bet-Leĥemon, Sed, se la tempo faras nin pli aĝaj, Tamen ni nutras plu la ribelemon...
Kiel saĝuloj sekvis vin, ho stelo, Tiel vi lumu ĉiam super ni; Kie vi brilas - tie bon' kaj belo, Kie vi staras - tie loĝas Di'!
6/1/1961
J. CRUZ E SOUZA
MI VIDIS
Mi vidis birdojn en ĉielo blua, Mi vidis marojn kun supraĵ' ondanta, Mi vidis homojn en vivado ĝua, Mi vidis mondon kun fiero vanta.
Mi vidis semon, kiu estos arbo, Mi vidis vermon en malluma tero, Mi vidis fulgon el la nigra karbo, Mi vidis Spacon kun ĝia mistero.
Mi vidis korojn kun tremanta bato, Mi vidis ridon kaj mi vidis larmon, Mi vidis ĝojon de amanta frato, Mi vidis pezan, plej kruelan karmon.
Mi vidis kaj komprenis homan sorton, Mi vidis ĉion kaj pensis en mi: Mi vidis Vivon kaj mi vidis morton, Mi vidis fine, ĉie estas Di'!
10/2/1961
J. CRUZ E SOUZA
BATALO
Ĉu do la vivo estas nur sufero? He, babilaĵo! ĝi mortigus vin! Batal' ĝi estas ĉie sur la Tero Kaj en la Spaco, de komenc' ĝis fin'!
La hom' suferas pro doloroj siaj, La hom' kunsentas al vundita frato; La koro sangas pro kondutoj fiaj, Punataj juste de fatala Fato.
Ĉe la strebad' al la Ĉiel' , l' animo Al si piedojn vundas sur la vojo; Kaj por atingi limojn de l' Senlimo, Ĝi tion faros ne per unu fojo.
Dume ĝi donas al aliaj manon, Penante fari vojon pli facila; Ĝin premas zorgoj, se la samvojanon Ĝi devas veki per admon' konsila.
Sed Viv' ne estas kvazaŭ kalvario Kun ĉen' da ĝemoj, sen feliĉa horo; Eĉ sur Golgoto iris fil' de Dio Kun kant' triumfa de anĝela ĥoro!
Jen do de l' homo la vivanta forto Ĉar al Ĉiel' sopiras ĉiam li; Senzorga vivo estas kvazaŭ morto: Kondukas tian ja eĉ ne mem Di'!
10/3/1961
J. CRUZ E SOUZA
ŜVITO
Sendube ĉiu scias, ke la homo Erarojn faras, kulpojn portas mil; La filo, forvaganta de la domo, Rikoltas panon per dolorplugil' ...
En grundo nigra la benata ŝvito Surverŝas semon kun kreskanta peno, Kaj baldaŭ arbo, ĉu pomuj', ĉu vito, Liveras fruktojn kun ĉiela beno.
Benata ŝvito el plugist' honesta, Blovanta vivon en dormantan semon! Post temp' amara venas tago festa, Triumfa ĝojo forgesigas ĝemon!
Benata Dio, admonanta homon En ŝvit' plugadi sian vivon mem! Vespere hom' revenas en la domon Kaj manĝas panon el vartita sem'!
14/3/1961
A. DOMBROWSKI
PERFEKTE
Se ia task' en viaj manoj, tiam Ĝin faru bone, sed ne fuŝe, mise; Memoru Dion, kiu agas ĉiam La plej perfekte super steloj dise.
En mondo ĉio indas nian ŝaton, Cetere pensu: laŭ la verk' - l' aŭtoro! Se vi nur fuŝas, ne riproĉu faton, Ke ĝi cezaras, kvazaŭ diktatoro!
Ĝi estas grava, ke vi faru ĉion Plej eble bone, pro l' honoro mem; Malzorgaj faroj nur ofendas Dion, Per fuŝvartado jam ne fruktos sem'!
18/3/1961
A. DOMBROWSKI
LIMOJ
Ne diru "ne", se vi ne estas certa Pri io, kio povas esti vera; Eraras ofte homo, eĉ tre sperta, En juĝo de plej simpla fakto tera.
Okuloj havas limon pri distanco, Kaj cerbo trafas tian saman baron; Ideoj valsas en freneza danco, En pen' kompreni tian mondan maron.
Jam komencante de la propra "mem", Diskutas homoj, kio estas ĝi; Ĝi fundamenta estus la problem', Sed temo plaĉa por galimati'...
Esploru homo ĉie la Naturon, Sed nur humile, saĝe, ne fiere, Li vidos tiam jam disfali muron, Ekpaŝos firme sur la voj' libere.
Li konvinkiĝu, ke pli alta celo, Ol kiajn havas Ter', atendas lin; Li vidos tie, kio estas Belo, Belecon trovos de la Viv' en fin'!