19/3/1961
V. DEVJATNIN
HOMO KAJ BESTO
Se hom' vi estas, jam sur alta monto, Kondutu home do, laŭ homa deco; River' ne fluas reen al la fonto, La homo ne revenas al besteco.
Se agas brute apro, tigro, lupo, Ĝi venas de naturo sen prudento; Sed homo staras sur pli alta ŝtupo, Kaj ne pereu pro malnobla sento.
Ve! nekredeble estas, ke "kulturo" Armilojn forĝas por detru' kaj timo! Anstataŭ ke tuj disbastiĝus muro, En ombro da terur' tremas animo.
Ho! mi ne scias, ĉu al bestoj mem Ne fiodorus tia "civilizo"... Por kio do la Lum' el Bet-Leĥem Kun "Amo reciproka" por devizo?
Fiero - sed pri kio? Pri grandeco De lando, pri supera raso - kio! Pri tia devus honti homa speco, Per ĝi la homo falas ĝis nenio!
Supera estas Unu sola, fratoj, Sed donas manon sen disting' de io; Li estas Reĝo, sed sen preferatoj, Li ĉiujn amas, ĉar Li estas - Dio!
20/3/1961
L. L. ZAMENHOF
SUNO
Leviĝas sun' el oriento, Atingas grade ĝis zenito; Subiras jam en okcidento, Kaŝiĝas for en l' Infinito.
Fariĝas tiel ĉiutage, Regule, orde, tra ĉielo; Ni ankaŭ staru ne senage, Alvokas nin pli alta celo.
Rimarku, eĉ sub horizonto La sun' influas ĉiujn nin; Ni same ankaŭ estu fonto, Eĉ post forir' de ben' sen fin'.
ĈIN-ĈAO
La bonon ni disverŝu, same Kiel la sun' en blua Spaco; Se niaj koroj vivos ame, Sur Tero tuta reĝos Paco.
29/3/1961
SUFERO
Se vi suferas en la materio, La malsubtila ŝtofo, la surtera, Ne plendu vivon, ĉar fariĝas ĉio Laŭ saĝa Leĝo de la Regn' Etera.
Prefere benu la maldelikatan, Kunulon bonan tra nuna migrado; Ĝi vin ricevis en la sinon fratan, La manon kisu de l' vojkamarado.
Ĝi ja suferas ofte kontraŭvole, De la malsaĝaj pensoj de vi mem; Ĝi estas sklav', obeas tiam sole Al la ordonoj de senpripensem'.
Forpasas jaroj, sed ne ĉesas forto, Anim' potenca superpezas ĝin; Ne do mirinde, ke pli frua morto La korpon trafas ĝis la tomba fin'.
Atentu streĉe de la pens' la ondon, Ĝi pli efikas ol parol' kaj faro; Per sola penso kreas Dio mondon, Per ama pens' altiĝas la Homaro!
3/4/1961
J. CRUZ E SOUZA
ŜIPO
Se vi obstinas, kaj persistas plue En miskonduto, ekster saĝa normo, La ŝip' de l' vivo iros ĉiam skue, Pereos nepre en sovaĝa ŝtormo.
Marist' observas sur la top' la maron, Por ke la ŝipon ne dronigu roko; Kaj dum la ondoj lulas ŝipanaron, Li preta estas al alarma voko.
Vi ankaŭ agu kiel topvaĉanto, Ke via barko trafu la havenon; Oreloj surdaj por sirena kanto, Kontraŭ delogoj faru ĉian penon.
Rigardu stelon, kiu barkon gvidas, Ĉe milionoj da konstelacioj; Se homo serĉas, fine li ekvidas La Solan Veran inter pseŭdo-dioj.
Sur tiu voj' kvieta kaj sekura, Ho se nur volus iri la Homaro! Ho kia ĝojo de l' animo pura, Libera jam de l' pezo de l' eraro!
"Dronigas ŝipon ne la mar', sed vento" (*Ĵ, De l' viv' la maron kirlas homa peko; Sed malsaĝaĵoj cedos al prudento Kaj ŝip' ennaĝos kun kronita beko!
9/4/1961
J. CRUZ E SOUZA
Prov, 166: "Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj". - Noto de la Mediumo.
SUR LA VOJO
Iradis foje mi sur voj' malglata, Sed ĉiam supren, sen respir' kaj halto; Rompita korpo, vesto distaŭzata, Tre malproksima la celita alto!
Jam longan tempon disŝiriĝis ŝuoj, Piedoj nudaj sangis kontraŭ ŝtonojn; Sed spite ĉion, malgraŭ ĉiaj skuoj, Mi ne rezignis la ĉielajn donojn.
La sun' brulegis kaj muĝadis vento, Tifono mem el forno de l' infero; Kvazaŭ la volbo de la firmamento Sufoke pezis sur la brust' de l' Tero.
Mi tamen pluen kaj furiojn ridis, Pli altan celon mi en koro nutris; Feliĉa, kiu mizeraĵojn bridis, Indulg' al homo, kiu viva putris!
11/4/1961
JOHANO MAAS
KOMPRENO
De l' tondro aŭdu la obtuzan klakon, Zigzagan fajron vidu tra l' etero: Ĉu tiel vi ne vidas fortan brakon De ia Estro de l' Ĉiel' kaj Tero?
Ĉu la potencon de l' reĝin'-naturo Vi ne rekonas en profunda "mem"? Ĉu vin ĉirkaŭas tiel dika muro, Ke vi fariĝis ŝtono sen sentem'?
Ho, mi ne kredas; vi, vi estas homo, Anim' prudenton havas ja por io; Diido estas, kredu, sankta nomo, Kaj homo ĝin tenadu super ĉio.
Naturon studu kun prudent' kaj saĝo, En ĝi kaŝiĝas miloj da misteroj; Dum tuta homa viv', en ĉiu aĝo, La kelkaj scioj estas nur polveroj.
Sed el polveroj domon ni konstruas, Se ilin nur kungluas la mortero; Fortikan blokon vento ne detruas, Ĉarpentas homon fido, am', espero.
Kun tiu ĉi triopo, bazo vera De tuta Vivo, fundament' de ĉio, Fariĝas klara la migrad' surtera, Pli hela estas l' Univers' de Dio!
15/4/1961
A. DOMBROWSKI
SENCELE
Jen sur libera mar'... La horizonto Jam ne vidiĝas sur la scen' obskura... Ĉiel' kaj mar'... Nenie bird' aŭ monto, Kaj koroj tremas en atend' terura...
La nokto premas kvazaŭ plumbmantelo, De l' vent' la voĉon jam neniu aŭdas... Nun palpebrumas eĉ ne unu stelo, Funebre ondoj kontraŭ ŝipon plaŭdas...
Hantata ŝipo - ombro kaj fantomo, Sur mar' fantoma, sub ĉiel' tempesta; Danteska bildo por sentema homo, Seninteresa por sentemo besta...
Pentraĵo nigra de anim' sencela De ĉia vivo estas negacio; Ja ĝis ni strebos al la lum' ĉiela, Ni, jam nenio, estos plu nenio!
25/4/1961
A. DOMBROWSKI
LABORO
Se trafis vin doloro, paciencu; Se la feliĉo, estu vi modera; En ĉio la mezuro: ne atencu La Leĝon de l' planedo via tera.
Se ĉio pulvoriĝas, rokoj, floroj, La fidon tamen ni ne lasu for; Ĉe ĝojo kaj malĝojo niaj koroj Prudentaj estu, kia ajn la hor'.
Labor' al ni amiko estas certa; Ni do laboru en la temp' kaj spaco; Per laborado man' fariĝu sperta Ne en milito, sed por homa paco.
Ni do nin donu al labor' konstanta, Kaj ni forgesos pri ĉagreno ĉia; Plezuro kelkafoje estas vanta, Nedaŭra momenteto fantazia.
Ni do ne haltu sur la granda vojo Al la plej supra celo de l' destino; Sur Teron revenante, foj' post fojo, Ne fulga vesto plu, sed blanka lino!
22/5/1961
A. DOMBROWSKI
VIVO KAJ MORTO
Se vi la vivon amas, vivu bone, Laŭ Leĝoj de l' Sinjoro, l' Eternulo; Ne plendu, ne lamentu, ĉar duone, Misvivas tia homo, kvazaŭ nulo.
En ĉio vivo pompas: en la floro, En la ŝtoneto, en la sunradio, En akvoguto, en la grajn' de oro, Eĉ en silent' de l' cindro - viv' en ĉio.
Se do la vivo ĉie bolas, ĉu Ekzistas morto? Grava jen problem'! Signifas vivon aktiveco; nu, Se iu stagnas, li jam mortis mem...
19/6/1961
A. DOMBROWSKI
HODIAŬ KAJ MORGAŬ
Estu kiel la lampo, kiu lumas, Ne pensante pri sia konsumiĝo; La devojn siajn virta hom' plenumas, Pro la konscio servi, ĝis finiĝo.
Oleon novan verŝas la Sinjoro En vazon, por la plua lumigado. Se ŝajnas, ke en brust' forvelkas koro, Ĝi povos bati plu en sama grado.
La morgaŭ nur al Dio apartenas, Li sola scias, kio estos iam; Sed homo tamen ja obstine penas Profeti ĉiel, kaj fiaskas ĉiam.
Koncernas homon nur labori; kio Estonte venos - ne de li afero; Problemojn terajn lasu li al Dio, Kaj plugu, semu, fruktu sur la Tero!
20/6/1961
A. DOMBROWSKI
VIVBATALO
Se ĉio en la vivo estus glata, Larĝa vojo, sen kavoj kaj sen faloj; Se ĝi estus veluro, delikata Lanugo de persik' aŭ de petaloj;
Se vivo estus lago plej serena, Sen skuiĝo, sen eĉ plej eta ondo; Se migrado tra ĝi estus senpena, Edeno de l' prapatroj tera mondo;
Se ĝi havus neniom da sufero; Se homidon ne trafus la doloro, La Planedo ne do nomiĝus "Tero", Elspiranta haladzon en la koro.
Kio estus la homo? ĉu anĝelo? Sed "anĝeloj" malĝojas, ankaŭ ploras; Ĉu ekzistas nur ĉarmoj en "ĉielo", Ĉu nur floroj sen dornoj tie floras?
Eksciu do, karega frato mia, Vi, ankoraŭ pelata de l' imago: En la mondo transtera ne alia Ol iama la vivo, sed ne lago!