Kaj kredu: eĉ mi dirus - tute male, Ĉar, se vundadis nin propraj doloroj, Malĝojas ni, ke kuras hom' fatale Al frua mort', kaj sangas niaj koroj.
Ni flanken metu do la fantazion Kaj vidu mondon, kia en realo; Ni nin ekkonu, sed plej ĉefe Dion, La veran Estron de la vivbatalo!
28/6/1961 - A. DOMBROWSKI
CELO
Se vivo havus ja nenian celon, Ĝi do ne vivo, sed nur simple morto; Ĝi estus barko, kiu perdis velon, Marioneto sub tirana sorto.
Se ĉio iras laŭ regul' kaj normo, Se leĝoj staras por la bon' de ĉio, Ne volu homo, ke vekiĝu ŝtormo, En paco vivu laŭ la vol' de Dio.
Li manĝos fruktojn laŭ la sem' en grundo, Ridos aŭ ploros li laŭ ĉiu ago; Konduto ja ne restas en profundo, Sed ĝi elvenos en la temp' de pago.
De ni dependas nia sort' sur Tero Kaj aliloke en la granda Spaco; Se ni nur volus, estus for sufero, Ne plu milito, sed ĉiama paco.
29/6/1961
A. DOMBROWSKI
DORMO
Dormado al la korp' estas donita Por la ripozo justa post laboro; Ĝin indas kunhelpanto plej merita De la subtila filo de l' Sinjoro.
Simile morto al la hom' okulojn Post kelka tempo fermas... Kaj l' animo Ekflugas same inter la karulojn, Vivantajn longe trans la tera limo.
Sed kio estas homo en mateno Post dormo? Ĉu li estas jam alia? Ĉu lin ne ligas tiu sama ĉeno Da zorgoj pri la pano familia?
Nu, trans la Tero ankaŭ dormo estas: La koro haltas ĉe la lasta spiro... Jen nun karuloj pro l' enveno festas, Sed jen aliaj ploras de sopiro.
Mateno nova por l' anim' libera, Kaj tagoj sekvas tagojn, jar' post jar'... Ĉiela mondo kuŝas apud Tera, Homaroj ambaŭ - sama la Homar'...
30/6/1961
A. DOMBROWSKI
FORTOJ
Laciĝas korpo, sed animo forta Neniam ja rezignas pri batalo; Cindriĝas materio, parto morta, Sed ne rustiĝas de l' anim' la ŝtalo.
Benata kadukiĝo, kondukanta La korpon en la tombon, sed animon Al la Ĉielo, kie ĉio vanta Nuliĝas, transflugante teran limon!
Benata ruiniĝo de la ĉeloj Ĉe subtiliĝo de la vera saĝo! Pliproksimiĝas lumo de la steloj Ĉe la kreskado de la homa aĝo.
Kaj kion homo celus sur la Tero Pli altan, ol hardiĝo kaj sciado Pri la esenco de la Dia Vero, Sen ridinda fiero, sen parado?
Juneco, laŭ popol' , estas senscia, Maljuneco - senpova kaj mizera... Unu estas la forto materia, La dua, profundaĝa, forto vera!
2/7/1961
A. DOMBROWSKI
SUPRAĴO
Supraĵo estas kelkafoje bela, Ekzemple: ŝaŭma brusto de la maro, Vizaĝ' naiva de floret', ĉiela Lazuro, ridoj de amanta paro.
Ne ĉiam tamen bele ĝi mienas, Eĉ tre malbele, kun mien' terura; Al ĝi la homo ne volonte venas: Afer' allogas, se supraĵo pura...
Ho kiam homo vidos nur ĝis nazo Kaj ne rigardas ĝis la plejprofundo? Al li atenton tiras nur la vazo, Folioj, floroj, sed ne sem' en grundo.
Lin interesas sole ĝu' momenta, Belec' ekstera, kvankam iluzia; Post masko sidas eble kor' sensenta, Putrinta kerno aŭ dezert' glacia.
Kiom da bela tamen sub malbela, Kiom da nobla en malriĉa domo: Seneksteraĵa, sed interne hela De am' al Dio kaj de Di' al homo!
8/7/1961
A. DOMBROWSKI
BONO
Se vi taksas la vivon laŭ la kvanto Da suferoj, da nigraj tagoj, aŭdu: Vivadon de plezuroj ne aplaŭdu, Eĉ multe pli suferas bonvivanto.
Dolor' estas necesa polurilo De l' animo senscia kaj sensperta; Kaj tial, por ke ĝi fariĝu lerta, Jen tiel helpas Patr' al Sia filo.
Kion scias pri Vivo ĝuamulo? Li ne konas la benon de la larmoj, Li zorgas nur pri la mondumaj ĉarmoj Kaj disperdas la tempon sen kalkulo.
Se li scius, ke ĉiu minuteto Por homo estas hor' de viv' aŭ morto, Li konfesus, ke kulpas ne la sorto, Se li pereos en mortiga reto.
Por ni estu plezuro ĉe bonfaro; Se ĝi kostas doloron, nu, ne gravas: Pli bone, se ni sole bulkon havas, Ol se mankus tritik' al la Homaro!
9/7/1961
A. DOMBROWSKI
EGOIMO KAJ FIERO
Egoismo, fier' - kancer' kaj pesto, Pli detruas, ol pesto kaj kancero; Konsumiĝas de ili eĉ ne besto, Kies koron sanktigas amofero.
Kion gajnas de tio l' egoisto? Fierulo pavema, kion vi? Ĉiu estas el vi la mortigisto Ne de homoj, sed vere mem de si.
Donacemo - por kio tru' en mano?! Humileco - ridinde! - sklava sento! Jen parolo de ambaŭ, sed la pano Ĉu ne mankos al ili en momento?
Li miloble pli havas, kiu donas, Ĉu moneron, ĉu simplan aman vorton; Ĉion mondan nur Dio ja disponas Kaj laŭ faroj difinas ĉies sorton.
Kial do vi fremduloj en socio? Kial putri sen amo kaj sen celo? Al spitantaj l' Eternan Leĝon Dio Ne malfermas la pordojn de l' Ĉielo!
10/7/1961
A. DOMBROWSKI
UNUEAMU
En malesper', sen celo, sen konsolo, Malam' flamanta en la kor' al ĉiu, Jen vagas homo kun mortinta volo, Sen ies amo kaj sen am' al iu.
Sed kial plumbaj liaj paŝoj? Nubo Al li l' animon ĝis sufoko stringas; Por li en mondo ĉio estas dubo, De l' ver' malveron li jam ne distingas.
Laŭ tia voj' neniu trafas celon, Des malpli venas al konad' de Vero; Se li do volas iam en Ĉielon, Amon unue portu hom' sur Tero!
18/7/1961
JOZEFR WASNIEWSKI
- 81 - KONTRASTOJ
Odoras floroj, sed ne ĉiuj same, La ventoj blovas, sed ne kvar egalaj; Ankaŭ la homoj povas vivi ame Aŭ fie morti sur kampoj batalaj.
Akvo por vivo, ankaŭ akv' por morto, Pomo por nutro, pomo de malpaco, Vorto de amo kaj malama vorto, Premanta ĉelo kaj senlima Spaco.
La blanka neĝo kaj la nigra karbo, Senluma nokto kaj la tago hela, Sovaĝa vepro kaj ombranta arbo, Blasfemo homa kaj muzik' ĉiela.
El unu brusto suprenflugas preĝo, Ĉi tiu ridas kaj alia mokas, Sed venas Morto laŭ l' Eterna Leĝo, Egale ĉiujn en la tombon vokas.
Tempo de ĝojo, tempo de doloro, Infan' kaduka, maljunulo forta, Vespero sanga kaj maten' el oro, Sed eĉ en Morto ĉiam Viv' senmorta.
19/7/1961
JOZEF WASNIEWSKI
GLAVO
Jen glavo: kiel brila, kiel glata Artaĵo de forĝisto la plej lerta! Ho kiel plaĉus al la senkompata La Teron fari nuda kaj dezerta!
Ĝi estus do de l' mondo la sinjoro, Montrante plene sian grandan forton; Sub ĝi, despoto, ne aŭdiĝus ploro, Ĉar ploraĉantoj trovus tuj la morton.
Sed kiu do saviĝus, se la ŝtalo Per sango frata kovrus tutan Teron?! Ĉu ĝi elirus venka el batalo Kaj spitus plue Dion, Amon, Veron?
Malhoman glavon, hom', forĵetu: glavo Kripligas menson, portas nur malĝojon; Ĉe l' Krista Kruco estas sola savo, Nur ties brilo montras rektan Vojon!
20/7/1961
JOZEF WASNIEWSKI
- 83 -
DUOPOJ
En tombo korpon vermoj forkonsumas, Dum la spirito jam de ĝi libera; Destinon sian ĉiu nun plenumas: La unu - cindro, dua - bird' aera.
Jen venas al l' animo rememoroj Pri tempo en lulil' ĝis ĉerko fina: Ĉirkaŭe de l' unua ridis floroj, Sur dua perlis larm' el brust' patrina.
Ekiras hom' ankoraŭ unu fojon, Trans ŝtipojn kaj trans ŝtonojn li batalas; La korpo plendas: "Falos mi sur vojon!", Sed vera "mi" rediras: "Mi ne falas".
Ho kiel amis li la vivon! Flamo Al li la koron nutris plej interna; Lin trafis ofte pikoj de malamo, Sed li repagis ĝin per l' Am' eterna.
Lulil' kaj tombo, karno kaj Spirito, Duopoj, kiuj super Tero reĝas: La polv' al polvo, kaj en Infinito Anim' humila antaŭ Dio preĝas.
20/7/1961
A. DOMBROWSKI
SENLUMECO
Konsilo estas ofte oportuna, Sed ne inklina ĉiam la orelo; Ne tuŝas blindajn la majesto suna, Por kriplaj ĉarmo estas nur fabelo.
Junulo ridas maljunulan saĝon, Fiul' ekziston de la virto neas; Ne kredas birdo, ke ĝi spertos kaĝon, Riĉulo dubas, ĉu trezor' pereas.
Proklamas stepo akvon mita vorto, Mondum' ignoras, ke forpasas ĉio; Por diotima ne ekzistas morto, Spiritan vivon mokas materio.
Ve, kontraŭ lumo la mallum' batalas, Sed fine venkas Lumo, Lumo vera; Nature homo dum blindeco falas, Li do pri lumo petu supertera!
23/7/1961
JOZEF WASNIEWSKI
TREZORO