Se iu havas ion multekostan, Li gardas ĝin, konservas plej avare; Neniu antaŭvidas tempon postan, Neantaŭzorgon oni pagos kare.
"Kandelo gardu por la nokto!" - diras Popola sperto, la popolo saĝa; Laŭ voj' malluma ĉiu palpe iras, Senhelpe tremas eĉ la plej kuraĝa.
Vi estas juna: aŭdu do konsilon, Jam profundaĝa: aŭdu ankaŭ vi; Konservas unu en memor' lulilon, La dua tombon vidas jam ĉe si.
Junul' , vin gardu! Maljunul' , prudenton! Kuŝas al ambaŭ sub la man' trezoro; Destino ĝia ne disperd' en venton, Sed gard' ĵaluza de plej pura oro.
Ĝi estas sano de la karn' malforta, Sed, super tiu, sano de l' animo; Karno forpasas, por eterne morta, Animo restas, viva en Senlimo!
2/8/1961
A. DOMBROWSKI
RENASKIĜO
Al mi revenas ofte en memoron Naiva infanaĝo... Tempo bela! Ho kiel plaĉe vidi vivaŭroron, Ĉe rid' patrina kaj de suno hela!
Sed kiu estis mi en tiu domo? Ho, la feliĉo mem; tamen "fileto Gepatra", iam poste simpla homo, Enpaŝos scenon de la societo...
Sed kiu estis mi en temp' antaŭa? Kaj tia hejmo - kial ne alia? La morgaŭ venas por la hodiaŭa, Al ĉiu faro - pago proporcia.
Mi nun komprenas, kial tia vojo: Mi ilin kune iam mankatenis; Iamaj larmoj estis nun de ĝojo, Kaj min, kulpulon, nun gepatroj benis!
3/8/1961
A. DOMBROWSKI
TRIOPO
Vi portas fidon, sed solidan fidon Je l' Patro de ni ĉiuj, la Sinjoro? Li kreis ĉiun mondon, ĉiun idon, Kaj daŭre kreas el la propra Koro.
Esperon ankaŭ? Tenas vin espero Je l' estonteco, en la man' de Dio? Esperas hom', ankoraŭ sur la Tero, Ke viv' al li prosperos malgraŭ ĉio.
Kaj amon? Ĉu en kor' l' eterna flamo, Ardanta ĝis ĉielo de l' ĉieloj? Reganto super ĉio, estas Amo "Motor' de l' sun' kaj de l' ceteraj steloj"!
5/8/1961
JOZEF WASNIEWSKI
VELKADO
En senesper' infano agonias... Ho kia sceno, ĉiun kortuŝanta! Fortega ĝerm' lin mordas kaj defias Mezeran povon de la mondo vanta...:
Burĝon' apenaŭ disvolviĝis time Kaj jam ĝi velkas nehelpeble for... Ho, kial staras tiel jam proksime Fin' de l' komenco de ridanta flor'?
Fariĝas same kun la hom' sur Tero; Tri ĝermoj grade forkonsumas lin Senfido, unu; dua, senespero; Senamo, tria - nulo en la fin'.
Al li la suno ne penetras sane, En ombro morta li mortaĉas mem; Burĝon' sensuka, batalanta vane Kontraŭ principoj de la mondsistem'!
En mondo ĉio tiel velkas same, Se ĝin ne nutras fido kaj espero; Sed, antaŭ ĉio, nur vivante ame, Komprenas homo vivon sur la Tero!
7/8/1961
JOZEF WASNIEWSKI
MALBONO
"Principiis obsta". - OVIDIOO
Se vi ne volas aŭdi la parolon De via konscienco, venos pento; Ne lasu kreski ĉe tritiko lolon, Venteg' ekblovos el semita vento.
Forpuŝu frue ĉiom da inklino Al forlogiĝoj de sensperta koro; Ne bona estos certe ĝia fino, Plezur' minuta - jaroj de doloro.
Ni scias, homo estas tro malforta, Por kontraŭstari kantojn de sirenoj... Konsil' ne ĉiam estas fruktoporta, Predikoj en dezerto, vanaj penoj...
Rezistu al malbon' en la komenco: Jam ĝin konsilis saĝa Ovidio; Admonas tiel same konscienco - Herold' interna de la voĉ' de Dio!
10/8/1961
A. DOMBROWSKI
Latina esprimo, el Ovidio - Kontraŭstaru de la komenco. La poeto konsilas kontraŭstaron al pasioj ekde ties naskiĝo, por ke ili ne enradikiĝu.
TAGO
"Ne laŭdu tagon antaŭ la vespero"; Sed, aliflanke, ne mallaŭdu ĝin; Tag' en Senfino estas nur tempero, Sed el eretoj estas la Senfin'.
Ĉu via tago estas nun feliĉa? Danku la Patron pro la bona horo; Ĉu per afliktoj kaj per baroj riĉa? Atendu nokton kun esper' en koro.
De l' tag' cetere estas Di' la mastro, Antaŭkalkulojn fari ni ne scias; Pro nebulego malklariĝas astro, Kaj post nebulo homo fantazias.
Amu la tagon, ne domaĝu penojn, Por ĝin honori per labor' fervora; Al ĝi ni ŝuldas laŭdon, amon, benojn, En la Senfino - tago nur labora.
Ni laŭdu tagon, ni benadu horon: Malben' makulas kaj detruas koron.
17/8/1961
JOZEF WASNIEWSKI
NUBO
Nigra nub' ekaperas en l' aero Kaj ni tremas, pensante pri diluvo... Kiu tamen el ni povas en vero Antaŭdiri, ke baldaŭ falos pluvo?
"Granda nub' - eta pluvo" kelkafoje, ne malofte disblovas ĝin la vento; tra la tuta vivado ni survoje tiajn nubojn renkontas por turmento.
Profetaĵoj de l' kor' povas erari, Ĉiu amas tra vitro propra vidi; Kion ni efektive devas fari, Tio estas esperi kaj konfidi.
Kio kuŝas trans limo de l' kompreno, Tio estas kaŝita ja prudente; Ni ekkonu veraĵojn post alveno De la temp' oportuna, ne momente.
Tiun nubon malluman ni rigardu Kiel benon por fruktoj kaj por floroj; Ni eltenu do brava kaj nin gardu Esti kaŭzo de timo por la koroj.
Peza nubo kaj fulmo, sed ĉu pluvo? Jen de l' homa blindeco klara pruvo.
18/8/1961
JOZEF WASNIEWSKI
LAGO
Sur klara lago cigno sin balancas, Pro sia "mem" pleniĝas per fiero... Sur bordo feoj, nimfoj gaje dancas, Kaj paco regas ĉie sur la Tero...
Zefiro petolas de l' arbar' tra haroj Kaj milda suno enŝoviĝas ŝtele... Sur verdaj kampoj paŝtas sin brutaroj, Ĉielo volbas, lumegante hele...
Paŝtistoj flutas, ŝaŭmas ruĝa vino, El la kamenoj fum' tiriĝas for... Apud altaro preĝas virgulino; Al la Plejalta ŝia pura kor'.
Ne pensu, fratoj, ke mi fantazias, Ke ĝi nur frukto estas de l' imago; Animoj puraj sankte harmonias Kaj ĝuas pacon ĉe kvieta lago!
31/8/1961
G. JANOWSKI
LIBERIĜO
"Liberiĝo!" - sopiras senkonsole Servutulo sen rajto esti homo; "Liberiĝo!" - nun blekas jam senvole Malfeliĉa tiran' en propra domo.
"Liberiĝo!" - junulo fantazias Sub la patra severa disciplino; "Liberiĝo!" - maljuna plende krias Sub la mano kruela de l' destino.
"Liberiĝo!" - murmuras sub la krusto De l' Ter' haladzaj gasoj kaj vaporoj "Liberiĝo!" - ondadas virga brusto, Sopirante pri amo kaj pri floroj.
"Liberiĝo!" - atomo nun incitas, Nova Sfinkso, gradete deĉifrata; "Liberiĝo!" - jam stratosfer' invitas Al pli vasta kunveno interfrata.
"Liberiĝo!", jes, tamen antaŭ ĉio El malamo kaj ĉia miskompreno; Sole tiam atingos hom' ĝis Dio, Kaj aŭroros liber' - en amkateno!
11/9/1961
JOZEF WASNIEWSKI
KOLIBRO
Kolibro venas al la floro, Elpikas guton da mielo; Sed el kaliko de Amoro Haladzas feĉ' al la Ĉielo.
Animo falis sen adoro Kaj devis fari pacoferon; Mi diris preĝon en la koro Kaj jam ne spertis plu mizeron.
ĈIN-ĈAO
Malfirma ĉiu homa horo, Malluma voj' de ĉiuj ni; Luma nur vojo al Sinjoro, Sekura, certa - Am' de Di'.
14/9/1961
PAROLO
Parolo estu ĉiam ne malsaĝa, Sed ora briko por la vivkonstruo; Alportas eĉ vorteto tro kuraĝa La tutan domon certe al detruo.
"Du baroj gardu vin: lango, dentaro"; Amikon ni ja perdas per vortpiko; Ne estu do parolo ia baro, Sed vojo de amiko al amiko.
El via kor' forstreku ĉian vorton, Per kiu ĉagreniĝus korsentem'; Ne pripensita vort' signifas morton, Parol' amika estas vivo mem!
23/9/1961
JOHANN MAAS
NOVAJ TEMPOJ
Afriko nun leviĝas... Gent' post gento Trumpetas per la korno de libero; Leon' hararon skuas, sed serpento Ĝin stringas plu kaj fleksas ĝis la tero.
Tra tuta mondo tia sama vento Turniĝas, siblas, fajfas en espero, Ke forfiniĝos iam la turmento Kaj sun' eklumos en proksima ero.
Ho nigrahaŭtaj fratoj - blankanimaj, Nur tiaj homoj kiel vi, sentimaj, La forton havas de vulkana lafo.
Kuraĝe daŭru via brava flamo! La mond' elaŭdos voĉon de l' tamtamo Super ululo de l' kanona pafo!
23/9/1961
J. CRUZ E SOUZA
SURTERA VIVO
Vi protestas, ke vivo estas plena De ĉagrenoj kaj zorgoj kaj mizero... Vi kredeble supozis, ke la Tero Estas blua ĉiel' , kampar' ebena...
Kolombeto rostita el l' aero En la buŝon - ho! estus ĝi bonvena! Unuvorte: vi kantus en edena Florĝardeno sen fajro de infero...