Выбрать главу

/s

MEMORAJOJ DE SINMORTIGINTO

De Ia Spirito Camilo Cвndido Botelho

Yvonne A. Pereira (Mediumino)

Memoraĵoj de Sinmortiginto

El la portugala lingvo esperantigis: Affonso Borges Gallego Soares

Unua eldono 1998

SPIRITA ELDONA SOCIETO F. V. LORENZ

Korespondadreso: Caixa Postal 3.133 BR - 20001-970 - Rio de Janeiro (RJ) - Brazilo

La Direktoroj kaj konsilantoj de Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz ne ricevas ajnan honorarion. La publikigo de ĉi tiu libro celas informi Esperantistojn pri la transtomba vivo.

Ĉiuj rajtoj transdonitaj de

Brazila Spiritisma Federacio al

Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz.

Tradukita el la 19-a eldono en la portugala lingvo de Affonso Borges Gallego Soares.

Kovrilo de Douglas Martins.

Kompostado de Gersi Alfredo Bays - FONTO. Chapecу (SC), Brazilo.

Presita de Centro Espнrita Lйon Denis, Rio de Janeiro (RJ), Brazilo.

ISBN 85-86984-01-9

Eldonis

SPIRITA ELDONA SOCIETO F. V. LORENZ Sidejo: Rua dos Invбlidos n° 34, grupo 903 BR - 20231-040 - Rio de Janeiro (RJ) - Brazilo.

Tabelo de Enhavo

Prezento 9

Enkonduko 13

Antaŭparolo al la dua eldono 19

Unua Parto La Damnitoj

Ĉap. I - La Valo de la Sinmortigintoj 21

Ĉap. II - La Damnitoj 36

Ĉap. III - En la Hospitalo "Maria el Nazareto" 58

Ĉap. IV - Hieronimo de Arauĵo Silvejra kaj familio 87

Ĉap. V - La komunikiĝo kun la Supro 138

Ĉap. VI - Niaj amikoj - la disĉiploj de Allan Kardec 169

Dua Parto La Departementoj

Ĉap. I - La Gardostara Turo 189

Ĉap. II - La arkivoj de la animo 219

Ĉap. III - La Frenezulejo 244

Ĉap. IV - Denove Hieronimo kaj Familio 271

Ĉap. V - Preparaj paŝoj por reenkarniĝo 306

Ĉap. VI - "Al ĉiu laŭ liaj faroj" 333

Ĉap. VII - Unuaj provoj 363

Ĉap. VIII - Novaj direktoj 385

Tria Parto La Universitata Urbo

Ĉap. I - La Loĝejo de la Espero 405

Ĉap. II - "Venu al mi" 426

Ĉap. III - "Homo, konu vin mem!" 440

Ĉap. IV - La "malnova homo" 469

Ĉap. V - La kaŭzo de mia blindeco en la

19a jarcento 487

Ĉap. VI - La ina elemento 507

Ĉap. VII - Lastaj trajtoj 531

Prezento

La spirita aŭtoro de ĉi tiu verko, Kamilo Kastelo Branco, naskiĝis en Lisbono (1825) kaj mortis en Sankta Mikelo de Sejde (1890). En la literaturaj rondoj de Portugalujo li brilis kiel fekunda romanisto kaj novelisto kaj fariĝis la plej alta reprezentanto de romantikismo en sia lando. Liaj diverstema verkaro, klasika stilo kaj vorta riĉeco faris lin unu el la majstroj de la portugala idiomo.

Lian vivon kaj lian verkon forte influis orfeco, malriĉeco, pasia karaktero kaj sentimentala malpleno. Trafita de nekuracebla blindeco, li metis finon al la vivo per pafarmilo. Liaj travivaĵoj kiel sinmortiginto ĉefe konsistigas la enhavon de ĉi tiu libro.

Antaŭ ol mediume skribi siajn transtombajn memoraĵojn, Kamilo jam estis diktinta plurajn komunikaĵojn, en la komenco de ĉi jarcento, al la portugala mediumo Fernando de Lacerda, kies fratan amikecon kaj helpon li dankoplene reliefigas en ĉi tiu verko. Tiuj komunikaĵoj, krom multaj aliaj de pluraj Spiritoj, plejparte eminentaj portugalaj literatoroj, troviĝas en kvarvoluma verko titolita "El la Lando de Lumo", kiun la Brazila Spiritisma

Federacio de longe tenas en sia eldona programo. Unu el la plej sensaciaj sekvoj de tiuj mediumaj leteroj estis la rezigno de granda amiko de Kamilo, ankaŭ literatoro, Antono da Silva Pinto (1848-1911), pri sia intenco sinmortigi.

La mediumo, Yvonne do Amaral Pereira, naskiĝis la 24an de Decembro 1906, en la urbeto Rio das Flores, Brazilo, kaj forpasis la 9an de Marto 1984, en Rio-de-Ĵanejro. Ŝi estis unu el la plej respektindaj spiritistoj en Brazilo. Dek du verkojn ŝi mediume ricevis, el kies spiritaj aŭtoroj du estis mondfamaj literatoroj: Kamilo Kastelo Branco kaj Lev Nikolajeviĉ Tolstoj (1828-1910). Ŝia vivo de simpla virino kun mezgrada instruiteco estis tute dediĉita al la Spiritisma Doktrino, el kies konsolaj revelacioj ŝi ĉerpis forton kaj inspiron por praktiki la virtojn, kiujn Jesuo-Kristo ekzemplis en sia Evangelio.

Ŝiaj mediumaj kapabloj manifestiĝis jam en tre frua infaneco. Ankoraŭ kvinjara - kaj tiel estis ĝis la fino de ŝia vivo - ŝi ofte vidis la Spiritojn kaj kun ili interparolis. Ŝi ankaŭ havis la kapablon eliĝi en spirito el la korpo kaj en tia stato interrilati kun la loĝantoj de la nevidebla mondo, viziti ties regionojn, ĉiam sub la zorga protekto de pli progresintaj Spiritoj, ŝiaj amemaj Gvidantoj. Sed ŝia ĉefa mediuma agado, krom la literatura psikografio, konsistis en la perado de kuracaj receptoj kaj emanigo de fluidaĵoj por rebonigo de malsanuloj, sub la inspiro kaj kontrolo de spiritaj kuracistoj kaj ĉiam absolute senpage, laŭ la rekomendo de la Majstro Jesuo en la Evangelio (Mateo, 10:8): donace vi ricevis, donace vi donu.

Esperanton ŝi ankaŭ amis kaj uzis por same altaj celoj. Du korespondantojn ŝi havis, en Pollando kaj en tiama Ĉeĥoslovakio. Al ambaŭ ŝi bonfaris, refirmigante la edzan vivon de unu kaj solidiginte la fidon de la alia pere de sia sincera sento de frateco kaj solidareco kaj helpe de la inspiroj de siaj bonaj spiritaj konsilantoj.

Pri Lйon Denis, al kiu la Supro komisiis la taskon doni definitivan redakton al ĉi mediuma laboro, la leganto povas bone informiĝi, konsultante la verkon La Kialo de Г Vivo, eldonitan de Brazila Spiritisma Federacio en Esperanto, en kies "Prezento" la kompetenta brazila esperantisto, D-ro Benedicto Silva, skizas liajn biografiajn trajtojn. Ni nur resumu, dirante, ke li estis franco, brila kaj fekunda disvastiganto de la Spiritisma Doktrino, samtempulo de ties sistemiginto Allan Kardec. Altstila oratoro, lia verkaro tuŝas plej profundajn temojn sciencajn, filozofiajn, historiajn kaj moralajn, el vidpunkto spiritisma. Krom La Kialo de l' Vivo, ankaŭ estas esperantigita la bela Post la Morto, kiun la eldonaj rondoj de la brazilaj spiritistoj tre baldaŭ publikigos. Lйon Denis naskiĝis en Foug, la unuan de Januaro 1846, kaj forpasis en Tours, la 12an de Aprilo 1927. Lian moralan staturon ni povas taksi per tio, ke spiritistoj lin alnomas "Apostolo de Spiritismo".

Fine, en mia nomo kaj en la nomo de ĉiuj, kiuj kunlaboris por la aperigo de la esperanta versio de ĉi tiu verko, mi volas esprimi eternan dankon al la anĝela Spirito, kiu sur la Tero ricevis la honoran mision esti la Patrino de la Dia Mesio - Maria el Nazareto - kies senĉesa subteno kaj protekto formovis ĉiujn obstaklojn leviĝintajn kontraŭ la efektivigo de ĉi tiu laboro. Tute sendube ŝi ankaŭ zorgos, ke Memoraĵoj de Sinmortiginto plenumu sian konsolan mision, nun pere de la idiomo de Frateco, nia amata Esperanto.

Rio-de-Ĵanejro (RJ), la 30an de Septembro 1997.

La Tradukinto.

Enkonduko

Ĉi tiujn paĝojn mi ŝuldas al la amo de eminenta loĝanto de la spirita mondo, al kiu mi sentas min ligita per dankemo, pri kiu mi antaŭsentas, ke ĝi plu daŭros trans la nuna vivo. Se ne estus la amoplena zorgo de tiu klera reprezentanto de la Doktrino de la Spiritoj - kiu, sur la brilaj paĝoj de sia surtera verkaro pri la spiritisma filozofio, promesis respondi la alvokon de ĉiu sincera koro, kiu lin petus pri helpo por progresi, post lia transiro en la nevideblan regionon kaj en la okazo se al li tion permesus la konsento de la Ĉielo - certe perdiĝus la notoj, kiujn, ekde la jaro 1926, tio estas, de la tagoj de mia junaĝo kaj la apero de mia mediuma kapablo, kune ekflorintaj en mia vivo, mi penege ricevadis de sinmortigintaj Spiritoj, kiuj memvole manifestiĝis en la seancoj de la malnova "Spiritisma Centro de Lavras", en samnoma urbo situanta en la sudekstrema regiono de la Ŝtato Minas Gerais, al kies Estraro mi dumtempe apartenis. Mi parolas pri Lйon Denis, la granda apostolo de Spiritismo, tiel admirata de la adeptoj de tiu grandioza filozofio, kaj al kiu mi, pro plej pravaj motivoj, atribuas la intuiciojn, kiujn mi ricevis por kompilado kaj redaktado de ĉi tiu verko.