Jes! Prezentu al vi multnombran aron da misformaj estuloj - viroj kaj virinoj - karakterizitan de ties halucinoj, respondaj al intimaj problemoj; ke ĉiuj surhavas vestojn kvazaŭ pastece sorbigitajn de la tomba ŝlimo, vidigante dolordifektitajn vizaĝojn, sur kiuj stampiĝis la stigmatoj de akregaj suferoj! Imagu lokon, vilaĝon envolvitan en densaj ombrovualoj, frostan kaj aersufokan, kie amasiĝus, trafitaj de memmortigo, transtombaj estuloj, portantaj sur si la malhonoran makulon de la speco de morto, kiun ili elektis, celante trompi la Dian Leĝon - kiu al ili ja konsentis la korpan vivon kiel altvaloran rimedon de progreso, netakseblan instrumenton por elpago de gravaj kulpoj de la pasinteco!
Ja tiel aspektis la amaso, kiun miaj teruritaj okuloj vidis en mallumo taŭga por tia timegiga speco de percepto. Cetere, mi forgesis, en la frenezo de la min karakterizanta orgojlo, ke ankaŭ mi apartenas al tiel abomenega tutaĵo, ke mi same estas malbelega haluciniĝinto, ŝlimtegita stigmatulo!
Ĉi tie kaj tie mi vidis unujn, kiuj de tempo al tempo eksterigis, per konvulsiaj movoj, la angorojn de la pendumo, penegante per instinktaj, emociegaj gestoj, liberigi sian kolon, violkolore ŝvelintan, de ĉifonaj ŝnuroj aŭ tolaĵoj, kiuj reflektiĝis en la perispirito dank' al la malharmoniaj vibradoj de la menso, daŭre nin turmentantaj! Kaj aliajn, irantajn kaj reirantajn, kiel frenezuloj, en miregigaj kuroj, laŭte petegantajn pri helpo per tondaj kriegoj, ĉar ili ĉiumomente sentis sin envolvitaj en flamoj kaj timegis antaŭ tiu fajro, kiu, forkonsuminte al ili la fizikan korpon, de nun senĉese brulas en la duonmateria sentivo de la perispirito! Mi rimarkis, ke ĉi tiuj plejparte estas virinoj.
Jen aperadis aliaj kun la brusto, aŭ la orelo, aŭ la gorĝo sangokovritaj. Ho tiu sango, senŝanĝe, konstante fluanta, kiun nenio kapablus forviŝi de la subtila strukturo de la perispirito, krom la elaĉeta, ripara reenkarniĝo! Tiuj malfeliĉuloj, krom esti atakataj de multspecaj mizeroj, ankaŭ konstante maltrankviliĝis de la obseda provo haltigi la sango-ŝprucadon, jen per la manoj, jen per la vestoj aŭ per ia ajn rimedo, kiun ili supozis je sia dispono, sed ili neniam sukcesis, ĉar tio estis ia bedaŭrinda mensa stato, ilin ĝenanta kaj impresanta ĝis malespero! La ĉeesto de tiaj mizeruloj impresis ĝisfreneze pro la neimagebla drameco de tiuj izokronaj, senŝanĝaj gestoj, kiujn ili malgraŭvole devis plenumadi. Kaj ankoraŭ aliaj, sufokiĝantaj en la barbara asfiksio de l' dronado, baraktantaj en furioza angoro serĉe de ia helpo, simile al tio, kio okazis en ilia ekstrema horo kaj kion ili registris en siaj mensoj; englutantaj akvon per seninterrompaj, lacegigaj plengorĝoj, en senfina ripetado de scenoj de sovaĝa agonio, kiujn la homaj okuloj ne kapablus vidi sen vualiĝi de l' frenezo!
Sed estis ankoraŭ pli!... Kaj la leganto pardonu mian memoron pri tiuj detaloj, eble seninteresaj por lia literatura bongusto sed certe utilaj kiel averto por lia verŝajne senbrida karaktero, devigita travivi la malfacilaĵojn de jarcento, dum kiu la terura "morbus"[5] de la memmortigo fariĝis endemia. Cetere, mi ne intencas prezenti beletraĵon por delekto de gusto kaj inklino artismaj. Mi nur plenumas sanktan devon, provante min turni al tiuj, kiuj suferas, por al ili malkaŝi la veron pri tiu abismo, kiu, per malicaj logoj, jam ruinigis multe da nekredemaj animoj meze en tiuj ĉagrenoj komune trafantaj ĉiun homon dum la vivo!
Sed tre proksime al la loko, en kiu mi enfermiĝis por rifuĝi de la abomena hordo, distingiĝis, pro sia impresa malbeleco, dekkelke da malfeliĉuloj, kiuj serĉis la "eternan forgeson" sin ĵetante sub la radojn de vagonaro. Kun siaj perispiritoj misforme kripligitaj, ili montriĝis kiel la armaturo de monstra aberacio, vestitaj per flugetantaj ĉifonaĵoj kaj kovritaj per sangaj, konfuze distranĉitaj cikatroj, ia intermiksaĵo el kontuzvundoj, unuj sur la aliaj, kvazaŭ fotografe fiksiĝis sur tiu subtila, impresebla plako, nome la perispirito, tiu bedaŭrinda stato, al kiu la memmortigo reduktis ilian karnan envolvaĵon - tiun templon, ho mia Dio, pri kiu la Dia Majstro admonas, ke ni ĝin prizorgu kiel altvaloran, efikan instrumenton destinitan por helpi nin dum nia marŝo rekte al la gloraj spiritaj konkeroj! Frenezigitaj de intensega suferado, poseditaj de la plej ekstrema aflikto, kiu povas trafi la dioriginan animon, montrantaj al la timigitaj okuloj de observanto tion, kion plej tragikan, plej emocian kaj hororan entenas la malsuperaj regionoj de la Nevidebla Mondo, tiuj malfeliĉeguloj hurladis per tiel impresa kaj drameca plorlamentado, ke ili tuj kontaĝis, per sia malsaniga influado, kiun ajn ili renkontus sur sia vojo; kaj ĉi tiu tuj ekinfektiĝus de la nekonsolebla, ilin reganta frenezo... ĉar tiu terura speco de sinmortigo, unu el la plej bedaŭrindaj priskribitaj en tiu ĉi verko, tiel profunde kaj violente skuis ilian nervan strukturon kaj ceterajn sentivojn de la perispirita korpo, - similajn al tiu, kiu traŭmatis la tuton, paralizante, pro la brutaleco de la ago, eĉ la intelektajn fakultojn - ke ĝuste pro tio, la intelekto mem ne kapablis orientiĝis, disdividita kaj konfuzita meze en la ĥaoso, kiu formiĝis ĉirkaŭ ĝi!
"saturita" de tiu terura momento, senĉese ĝin reproduktis, vidigante al la afinaj kunuloj siajn abomenindajn rememorojn![6]Torentaj riveroj kaj eĉ longaj etendaĵoj de la oceano ekaperis subite meze de tiuj ombraj vojetoj: - tio estis dekkelke da damnitoj, kiuj pasis, freneziĝintaj, elmontrante scenojn de dronado, ĉar iliaj ardegantaj mensoj trenis kun si la tragikan memoron pri la sinĵeto en la akvon!... Viroj kaj virinoj iradis senesperaj: unuj sangokovritaj, aliaj konvulsie tordiĝantaj sub la torturaj doloroj de venenigo kaj, kio estis pli ŝoka, vidigantaj la refiguraĵon de siaj internaĵoj, koroditaj de la englutita tokson; kaj ankoraŭ aliaj, kiuj brulante kaj kriegante pri helpo en frenezaj kuregoj, komunikis pli grandan panikon al siaj malfeliĉkamaradoj, kiuj timis brulvundiĝi de ilia kontakto - ĉiujn ja posedis kolektiva frenezo! Kaj, kompletige al la profundeco kaj intenseco de tiuj neimageblaj turmentoj - la moralaj ĉagrenoj; rimorsoj, sopirado al la amataj karuloj, pri kiuj oni havis nenian sciigon, la samaj ĉagrenoj, kiuj kaŭzis nian malesperon kaj ankoraŭ persiste afliktis nin!... kaj la fizikaj-materialaj ĉagrenoj; - malsato, malvarmo, soifo, la ordinaraj, fiziologiaj bezonoj, turmentaj, kolerekscitaj, senesperigaj! laceco, deprima maldormo, malvigleco, sveno! Trudaj bezonoj, ĉiaspecaj ĝenoj, nesolveble deriantaj ĉian eblon de mildigo - ho, la insida kaj neevitebla vido de la putranta kadavro, ties naŭzegaj fetoroj, la reeĥa efiko, en la ekscitita menso, de la vermoj konsumantaj la karnan ŝlimon, kio igis la malfeliĉegan turmentaton supozi, ke ankaŭ lin atakas la putrado!
Kaj kurioza afero: ĉiu, el tiu skorio, trenis, pendantajn de si, fragmentojn de ia fosforeska, luma ŝnuro, kiu kvazaŭ ŝirrompita, violente tranĉita, disŝpruce splitigis, simile al kompakta elektra kablo kun rompitaj fadenoj, elverŝante fluidaĵojn, kiuj devus resti kunigitaj por difinita celo. Nu, tiu detalo, ŝajne sensignifa, havis fundamentan gravecon, ĉar ĝuste en ĝi kuŝas la kaŭzo de la perturboj regantaj la sinmortiginton. Nun ni scias, ke tiu fluidec-magneta ŝnuro, kiu ligas la animon al ties karna envolvaĵo kaj al ĉi tiu komunikas la vivon, atingos la taŭgajn kondiĉojn por malligiĝi de la korpo nur okaze de la natura morto, kiam tio fariĝos nature, senrompe, ne perforte. Sed ĉe la sinmortigo, ja pro tranĉo, do ne malligiĝo, pro kruda elŝiro, rompo, dum ĝi ankoraŭ konservas sian tutan fluidecan kaj magnetan forton, ĝi estigos grandan parton, se ne ĉiujn ĉi tie priskribitajn perturbojn, ĉar ankoraŭ ne estingiĝis la provizo da magnetaj fortoj subtenantaj vitalan strukturon destinitan al ekzistado, kiu en multaj okazoj devus longe daŭri, kio igas la sinmortiginto senti sin ia "mortinto-vivanto", laŭ la plej esprimiva signifo de ĉi tiu vorto. Sed kiam ni unuafoje ĝin rimarkis, ni ne konis tiun naturan fakton, kiun ni rigardis kiel plian motivon por konfuzo kaj teruro.