Выбрать главу

Li poste komunikis, ke lia unua leciono konsistos en la prezentado de lia persono al ni, liaj disĉiploj; klarigis, ke necese estos al ni lin intime koni, por ke liaj ekzemploj servu al ni kiel stimulo sur la dorna vojo, sur kiu ni devos elpagi grandajn ŝuldojn, ĉar ĉiam estos bona pedagogio, ke la mentoro prezentu siajn proprajn ekzemplojn al siaj disĉiploj, kaj krome por ke ni lernu lin ami kaj konfidi, fariĝu liaj amikoj kaj lin rigardu sufiĉe inda esti aŭskultata kaj respektata; ankaŭ necese estos, ke ni povu, en unua analizo, konstati ĉe li mem la nepereemajn trajtojn de karaktero rebonigita de la amo de la Bona Paŝtisto, elaĉetita per tiuj instruoj, kiujn niavice ni devos ekkoni por releviĝi el la ombroj de la malpieco, en kiuj ni restas, ĉar estas vero, ke ni tute ne konas la Kristanismon postlasitan de la Nazareta Majstro, ke ni ne estas kristanoj sed ja kontraŭuloj de la Kristo, ribelintaj ŝafoj, kiuj efektive ne konas sian Paŝtiston!

Kaj la juna Hanibalo rakontis al ni sian vivon! Ne nur pri la lasta ekzistado, travivita en la itala lando dum la nigraj tagoj de la Mezepoko, sed ankaŭ pri la pluraj surteraj migradoj, el kiuj konsistas lia evoluirado, pri siaj eraroj kiel progresanta Spirito, kia li ja estas, pri siaj elacetaj luktoj ce la sinoferoj kaj la larmoj de l' riparoj, pri liaj streboj al la Bono, pri la senlacaj laboroj, kiuj al li havigis meritojn sub la inspiroj de la vera pento pri la tempo perdita, laboroj ciam pli kaj pli ampleksaj, penigaj, pri la taskoj kaj misioj, tiel en la Spirita kiel ankaŭ en la Materia Mondo, per kiuj li pruvis la efikon de la faritaj progresoj, sian sindonon al Jesuo Nazaretano, al kiu li alligiĝis per tiel fervora amo, ke jam nenio povus ĝin ombri aŭ malpliintensigi!

Sed estis kun mirego, ke ni aŭskultis la parolon de Hanibalo, esprimatan per bildoj kaj scenoj aperantaj sur tiu mirakla ekrano apuda al li. Tiamaniere, dum li parolis, tie reale reproduktiĝis liaj surteraj migradoj kun tiel vera klareco, ke ni kredus esti en ili partoprenintaj tra la aĝoj relevitaj el la sekretaj tenejoj de liaj pensoj, car potenca sugestio superregis niajn fakultojn, ilin ligante al la volo de la mentoro kaj de liaj ceestantaj asistantoj, kaj igante nin forgesi, ke ni estas nenio alia ol nuraj lernantoj, kiuj tie ceestas la enkondukon en la unuan lecionon! Efektive pli realeca, pli perfekta kaj sugestia ol la nuntempa kinematografo, pli konvinka ol la teatraj scenoj, kiuj tiom absorbas kaj ravas la spektanton, car ja temis pri la vivo mem, natura, homa, reale travivita, la retrospektiva projekcio de la penso de Hanibalo grade aperis sur la ekrano, sed ec ci tiun ni ne plu konsciis, car ni distingis nenion alian krom la entuziasmigaj faktoj, kiuj stampiĝis en niaj mensoj kvazaŭ stimulo al estontaj iniciatoj! Kiam cesis la drama defilo, la bela, adoleskanta instruisto montriĝis al nia rigardo kiel amata estulo, de kiu ni neniam volonte disiĝus! Kio rezultis el tiu pensoelvolvo, tio estis, se tiel diri, ia kunligiĝo de niaj animoj kun la lia, car ja la plej viva inklino nin altiris al li, tiel konformigante niajn sentojn al liaj noblaj kaj frataj deziroj.

Malgraŭ tio, rimarkante nian konfuzitecon, car nin surprizis tiu okazaĵo, por kies kompreno ni ne portis sufice da konoj en niaj intelektaj provizoj, la majstro plu parolis, post kio li finis sian laboron en tiu tago:

"- La scenoj, kiujn vi ĵus spektis, glite fluantaj sur tiu reprodukta ekrano, kiu estas nenio alia ol eksterordinara, al vi nekonata spegulo, kaj sur kiu mi lasis reflektiĝi mian animon; tiuj scenoj, karegaj disĉiploj, prezentis miajn rememorojn, kiujn mi vekis, senmankaj kaj vivantaj, el la plej profundaj faldoj de la Konscienco!

Ĉiuj filoj de la Plejalta, travivante siajn ekzistadojn, tiel la surplanedajn kiel ankaŭ la transmondajn, registras en la kaŝaj anguloj de la animo, en la profundaj tavoloj de la Konscienco, la tutan grandiozan epopeon pri la travivitaj migradoj, siajn agojn, siajn farojn, kaj eĉ elsenditajn pensojn! Ilia longa kaj tumulta historio estas en ili mem gravurita, same kiel la historio de l' globo, sur kiu ni jam vivis, estas ne nur skribita en la geologiaj tavoloj sed ankaŭ por eterne konservita, fotografita, same arkivita en la lumaj ondoj de la etero, tra la Senfina Tempo! Siavice, la astrala korpo, kiun ni nun portas kiel Spiritoj liberaj de la karna korpo - delikatega kaj fidela aparato, kies mirindan strukturon vi ankoraŭ ne kapablas kompreni -, registras, kun egala klareco, tiujn samajn elementojn amasigitajn de la konscienco kun la kreskado de l' tempo, ilin arkivas en siajn sekretajn angulojn, ilin reflektas aŭ elsendas laŭ la okazaj bezonoj - ĝuste tiel kiel mi nun faris -, kaj por tio nur sufiĉas la agado de la edukita volo! Nu, se vi estus edukintaj viajn animkapablojn, se, krom frekventi Universitatojn kaj klerigi intelektojn vi, kiel surteraj homoj, ankaŭ estus kulturintaj la altvalorajn spiritajn donojn, tiam vi, krom foriĝi la eblecon de pereo pro memmortigo, vin altigante al sferoj tre superaj al tiuj, en kiuj ĝemas la pasioj kaj frenezoj kondukantaj al memmortigo, vi nun kapablus kompreni miajn mensajn esprimojn sen la helpo, por tiel diri materia, de tiu aparataro, kiu fotografis kaj vivigis miajn pensojn kaj rememorojn, ilin reproduktante tiaj, kiaj ili estas registritaj en la sekretaj libroj de mia Spirito!

Tio, kion vi ĵus vidis, estas delikatega operacio, postulanta sinoferon de tiu, kiu ĝin provas. Miaj idealofratoj, ĉi tie ĉeestantaj kaj miaj disĉiploj liveris al mi magnetajn fluidaĵojn necesajn al la korpigo de la imagoj kaj al la reproduktado de la sonoj, por ke ne tro streĉa estu mia penado; kaj, envolvitaj en medio saturita de specialaj ondoj, de supera magnetismo, kiu estas nia ĉefa elemento, vi mem al vi sugestiis la konvinkon, ke kun mi vi travivis miajn ekzistadojn, dum la vero estas, ke vi nur spektis la elvolviĝon de la pasinteco registrita en mia esto... Mi profitas la okazon por al vi komuniki, ke vi baldaŭ travivos tiujn samajn spertojn, nome ke vi eltiros el vi mem la pasintecon, kiu en vi ankoraŭ dormas, ĉar tiuj spiritaj kapabloj, kiuj ĉe la normalaj estaĵoj facile vekiĝas tuj post ilia eniro en la transmondon, en vi restas brutigitaj pro la frakasaj reefikoj propraj al via stato de sinmortigintoj... Sed ne min koncernos orienti vin ĉe tiu akra kaj dolora retrospektado...

La kono, kiun, per la ĵus spektita okazaĵo, vi akiris, kono ja ordinara, eĉ tre vulgara en la spiritaj regionoj, iam riĉige aldoniĝos al la surteraj intelektaj, sciencaj konkeroj, por la gloro de l' homo, en la kadro de la Transcenda Psika Scienco. Sed ĝis tiam la homo devos moraliĝi, disvolvi altvalorajn spiritajn kapablojn, pri kies ekzisto li nun ne scias, ĉar nur tiamaniere li fariĝos inda je tiel sublima akiro kaj ĝin ne utiligos kiel instrumenton de krimado kaj kontentigo de malnoblaj pasioj, samkiel li agis kun aliaj sanktaj aferoj, kiujn li ĝis hodiaŭ estas ricevinta!