Sur la Tero mem, tiu spirita kapablo, kies netaksebla valoro ankoraŭ restas nekonata por la ordinaraj intelektoj, estis aplikita kun la alta celo eduki la unuajn kristaniĝintajn amasojn. Estus malfacile komprenigi la subliman gravecon de la Evangelio de la Regno al simplaj, malkleraj personoj, uzante nur la flamon de la elokvento, la magion de la parolo. La Nazaretano, posedanto de netaksebla psika potenco, de la plej granda mensoforto, kian ni povas imagi, aŭdigante siajn ĉarmajn lecionojn, kreis kaj konkretigis la respondajn scenojn, prezentante al la ravitaj aŭskultantoj belbrilegajn internajn viziojn, kiujn lia potenca kaj fekunda penso senĉese elradiadis. Sed sendube ne ĉiuj aŭskultantoj kapablis lin kompreni. Eĉ inter tiuj elektitaj por helpi lin en lia elaĉeta misio, iuj lin ne komprenis. Sed la aliaj, por kiuj Li reprezentis la senmakulan lumon de la Vero, nome la simplaj, la suferantoj soifantaj justecon kaj esperon, la bonvolemaj, kiuj seniĝis je vantamo, kiujn jam ne regis la egoismo de la jarcento, kaj kiuj pli-malpli agordis kun Li, tiuj sekvis la kreivajn ondoj n de Lia luma penso kaj ĉiel ensorbis la ilustritan instruadon. Ankaŭ same Liaj disĉiploj, parolante pri Li, nekonscie projekciis rememorojn kaj ideojn, kiujn kunlaborantaj Spiritoj, komisiitaj por ilin helpi, rikoltis kaj tuj konkretigis, per potencaj sugestoj, por la vido de la sincera, bonvolema aŭskultanto, kiu tiel ne nur aŭdis rakonton sed ja ĝin spektis, kvazaŭ li ĉeestus la sublimajn farojn de la Neforgesebla Majstro.
Kaj same tiel, karaj disĉiploj, ni faros niajn prelegojn pri la Doktrino postlasita de la Dia Instrutisto, ĉar laŭ tre alta inspiro agis la direkcio de ĉi tiu Kolonio, adoptante tian metodon por la instruado al siaj internuloj, metodon kiu neebligas personajn interpretojn, erarajn argumentojn, sofismojn aŭ interpolojn!"
Ekde tiu tago ni regule vizitadis la lecionojn de Hanibalo, tiel definitive komencante nian moralan edukiĝon en la lumo de la superaj doktrinoj elvolvitaj de la senmorta parolo de la Dia Mesio.
La profesoro komencis, priparolante la kaŭzojn de la veno de Jesuo sur la Teron. Rava defilado de civilizacioj iom post iom trapasis sur la magia ekrano, elmontrante al nia surprizita atento la plej fekundan pritrakton de la homaj bezonoj, el kiuj multaj ni jam havis la okazon konstati! La majstro prelegadis, kaj liaj rakontoj, liaj majstraj elvolvoj, liaj pli ol konvinkaj, ja nekontraŭstareblaj ekzemploj, lia parolo entuziasma kaj arda elŝiris el la polva krilo de la mortintaj jarcentoj, de la formalaperintaj aĝoj kaj ec de la nuntempo, imagojn kaj scenojn, realajn motivojn, individuajn aŭ kolektivajn ekzemplojn, kiuj, sub la magneta varmo de lia superreganta volo, unuiĝinta al la volo de liaj kunhelpantoj, reviviĝis antaŭ ni, ebligante, ke ni ilin ekzamenu kaj studu sub la klariga kriterio de liaj instruoj.
Tiamaniere ni komencis superan kaj allogan kurson de Filozofio kaj Kompara Analizo. Kaj estis rave, bele, kortuŝe, kun nia eminenta instruisto, relevi el la silento de la jarcentoj, la sociojn forpasintajn en la sinsekvo de la aĝoj, iliajn morojn, iliajn falojn, iliajn heroaĵojn, iliajn venkojn! Al nia komprenpovo montriĝis, ekde sia komenco, la vivo de la homaro, kio al ni liveris la plej belan studon, kiun ni kapablus imagi, la plej fekundan instruon, kiun niaj mensoj povus enpreni, car temis ja pri la grandioza historio de la progreso de la socioj luktintaj sur la krusto de l' planedo, de la amasoj, kiuj tie komencis sian moralan kaj mensan disvolviĝon, kiuj multfoje naskiĝis kaj renaskiĝis kaj poste foriris por pli altaj fazoj en aliaj loĝejoj de la Universo, tiel cedante kokon al aliaj amasoj, aliaj homaroj, siaj fratoj, kiuj siavice ankaŭ luktis, tra la renaskiĝoj, sencese laborante por la sama progreso, allogitaj de la sama celo - la Perfekteco!
Sed, dum tiaj lecionoj, tiom multaj estis la esplorendaj malfelicoj, tiomaj la suferoj, la premaj situacioj, la neklarigeblaj problemoj, la konsternaj kompleksoj naskitaj de l' egoismo kun siaj multoblaj, pasiaj trajtoj, tiom intensaj la luktoj de la homaro nekonscianta sian propran celon, ke ni ne povus resti indiferentaj, kvazaŭ malvarmsanga observanto, kiu esplorus nuran kadavron. Kiel konsista parto de la surtera socio, de tiu malfelica, malpia kaj suferanta homaro, kiu ignoras Dion pro amo al malnoblaj pasioj, ni kunsentis tiujn malfelicojn, car ankaŭ ni ilin spertis, kaj pro tio peza aflikto ensorbiĝis funde en niajn animojn, estigante neesprimeblajn angorojn, menshalucinajn statojn neimageblajn por la homa penso, same kiel sanktegajn aspirojn al io, kio nin liberigus el la faŭkanta mallumejo, kiu nin englutis...
Sed iam, dum leciono en milda, harmoniplena tago, kiam en nia interno pulsadis svagaj sentoj de espero, kvazaŭ benataj promesoj enverŝus ĝojon en nian memon, Hanibalo prezentis al ni la neforgeseblan figuron de la Milda Rabeno el Galileo, per siaj rememoroj rebildigitaj sur la magneta ekrano kun la vivaj kaj allogaj koloroj de la realo! Kaj la grandioza epopeo de Kristanismo, ekde la humila staltrogo en Betlehem aliiĝinta en ĉielan lulilon, estis majstre prezentitaj per studoj fekundaj por nia menso, kiu nur tiam komencis lerni la sanktan abocon de la elaĉeto! La scenoj priskribitaj de la preleganto, kiu tiel bone konis la tempon, kiam alvenis la Bona Novaĵo de la Regno de Dio, detale prezentis, kun impresa klareco, la neforgeseblajn predikojn de la Dia Sendito, liajn instruriĉajn paroladojn animatajn per la vivaj koloroj de tiuj supre diritaj bildoj, liajn lecionojn brilegantajn per la plej nobla kaj pura moralo, kiuj, kvankam aŭdigataj en la atmosfero de la humila kaj premata Judujo, tamen resonis tra la plej foraj regionoj de la mondo, kiel konstantaj, amoplenaj invitoj al revirtiĝo por starigo de la regno de la vera Bono, kiel mildaj alvokoj al la socia kaj individua kunfratiĝado cele al la konkretigo sur la Tero de ia ideala Patrujo, kies normojn de regado Li proponis per Sia perfekta parolo, per Sia senprecedenca ekzemplado en la praktika vivo, same kiel per la nepereema brilo de tiu ora Doktrino, kies celo estas la morala edukado de la homo, lia altigo por la gloro de senkrepuska vivo, de la Vivo Eterna en unuiĝo kun Dio! La alloga figuro de la Ĉiela Sendito gravuriĝis, se tiel diri, ankaŭ en niaj mensoj, per ĉarmaj, neforviŝeblaj trajtoj, farante el niaj koroj sincerajn amantojn de Kristanismo, inklinajn, sub ties bonfaraj inspiroj, al la moralaj konkeroj, ĉar dum Hanibalo rakontis faktojn, rememorante kortuŝajn okazaĵojn, dum lia parolo vibradis per sonoraj ondoj da fekundaj komentarioj, ekstraktante fundamentajn instruojn nepre necesajn por nia lumigado, ni vidis la scenejojn, kie efektiviĝis la grandioza agado de la Granda Majstro, kaj lian senkomparan figuron, kiu, per potencinflua parolo, plenumis la subliman apostoladon! Ni havis la konvinkan impreson, ke ni lin aŭdas eldiranta la Predikon sur la Monto, dum la aromaj ventetoj, kiuj dolĉe ondadis en la supro de la monteto, flirtigis al li la mantelon, taŭzante liajn harojn... Aliajn fojojn ni lin vidis en Tiberiado, ĉe la bordoj de la samnoma lago, en la urboj de Judujo aŭ en la malriĉaj vilaĝoj de Galileo, kvazaŭ ankaŭ ni lin sekvus kiel anoj de tiu popolamaso avidanta liajn konsolajn parolojn, liajn dolĉegajn favorojn!... Kaj al ĉiuj lokoj Hanibalo nin kondukis por lin aŭskulti kaj de Li mem lerni eniri la vojon al nia urĝa reboniĝo: tien, kie li konversaciis kun sekvantoj, amikoj kaj disĉiploj; en la Templon, kie Li klarigis al la tiamaj ekzegezistoj la orajn principojn de sia Bona Novaĵo; ĉien, kie Li resanigis, helpis, protektis, konsolis, admonis, edukis, elaĉetis! Sed Hanibalo tion faris pacience, komentariante kiel instruisto saĝa, kiu skrupule prizorgas la klarecon de la elvolvitaj temoj cele al la bona kompreno de la lernantoj... Ni tiam ankaŭ eksciis, ke ne nur la Tero ricevis la ĝojigan anoncon pri la Bona Novaĵo, per lia parolo bonfara kaj elaĉeta. Ankaŭ la malsuperan Nevideblan Mondon Li vizitis, ĉar Li estis sufiĉe pova por iri kien ajn Li volus kaj videbliĝi laŭ sia plaĉo. Ĉar ja temis pri regiono, kie la moralaj suferoj kaj ruiniĝoj nekontesteble estas pli intensaj kaj profundaj ol tiuj surteraj, ankaŭ tien Li venis kaj konvertis Spiritoj n restintajn dum jarcentoj en la mallumo de senscieco aŭ sur la deklivo de la forgeso, same kiel Li sur la Tero konvertis la homoj n, al ĉiuj etendante sian fratan, elaĉetan helpon! Hanibalo ankaŭ klarigis, ke la surtera mondo ne konas grandan parton de liaj instruoj, ĉar multaj el la intense brilaj aspektoj de la vivo, kiun Li elvolvis, estis detruitaj, forpuŝitaj de la malsincereco aŭ de la vantama neklereco de l' homoj! Sed li asertis, ke jam sonis la horo, kiam lia Grandioza Doktrino devas konatiĝi al ĉiuj sociaj tavoloj! Tiucele jam estas disvastigata al la homaro, en la nomo de la Elaĉetanto, la Tria Revelacio de Dio... kaj ni mem, kiel Spiritoj, estas invititaj kunlabori en tiu grandioza movado kondukata de la Majstro, provante alparoli la homojn, por ĉion al ili malkaŝi, ĉar la tiel nomata Tria Revelacio estas nenio alia ol detala, klare videbla interŝanĝo de ideoj inter la Spiritoj kaj la homaro, subordigita al la reguloj tiel de la Universala Scienco kiel ankaŭ de la Altega Moralo de la Kristo de Dio mem!