Post la fino de la Kalvaria dramo, ni ekkonis la ardegajn luktojn de la disĉiploj por disvastigi la revirtigan Testamenton de la Majstro, la martiriĝon de la humilaj, abnegaciemaj kristanoj, ĉiam inspirataj de la imanenta forto de l' fido... kaj la rezultintan reboniĝon de la homoj, kiuj lasis sin gvidi de tiuj regeneraj, edukaj principoj! Ni studis, analizis, esploris ĉion, kion al nia menso eblis kompreni koncerne la Doktrinon de Jesuo el Nazareto. Multajn volumojn, kun enhavo kompleksa, subtila, ni bezonus verki por informi la leganton pri la profundeco kaj amplekseco de tiu senkompara Doktrino, kiu originas el la dia penso mem kaj kiu, estante nenio alia ol la Leĝo starigita de la Kreinto de Ĉiuj Ekzistaĵoj, iam envolvos en siaj nepereemaj brilegoj ĉiujn kampojn de aktiveco de la surteraj kaj spiritaj socioj!
Ni sentis nin altirataj kaj ravitaj. Nur tiam ni komprenis la kialon de la subita transformiĝo de tiu Maria el Magdala; de tiu Saŭlo el Tarso, vazo elektita de la Ĉiela Mesio; kaj kio antaŭe al ni ŝajnis ia mito, legendoj imagitaj de mistikaj orientanoj, tio trudiĝis al ni kompreno kiel logika, nekontestebla fakto, nepre ekzistinta tiel, kiel ĝi fariĝis kaj ĝin rakontis la tradicio! Tiel prezentita al nia kompreno, nome nature, simple, senigita je la misteroj, per kiuj la homoj obstine celas eklipsi lian grandecon, la Ĉiela Sendito konvinke imponis al ni kiel efektiva, plej alta Majstro, la Senkompara Gvidanto, sindona al la supera idealo de la homa regenerado per Amo, Justeco, kaj Laboro! Kaj ni lin sufiĉe komprenis kaj amis por akiri Fidon kaj Esperon, virtoj n nepre necesajn al la progresanta Spirito, mankantaj de jarcentoj al la sentoprovizoj de niaj koroj!
Tiu mirinda kurso postulis, kaj de niaj bonvolemo kaj streboj, kaj de la abnegaciemo de nia spirita mentoro, longajn jaroj n da sindono kaj senlacaj studoj, krom ankaŭ da ekzemplado kaj praktikado, ĉar ja esence praktika estas la Mesia Doktrino, kio senŝanĝe konfirmiĝas ĉe la ĉiutaga vivo de la adepto. Tiun kristanan inicadon oni skrupule havigis al ni, celante evitigi al ni motivojn kaj okazojn por estontaj dekliniĝoj sur la kampo de la Moralo!
Sed la vojirado montriĝis peniga, tro longa por multaj el niaj kunuloj, kiuj maltrakviliĝis antaŭ la dorna, konstanta, sed al ili nepre necesa penado. Ni tamen atingis fazon de nia spirita ekzistado, kiam ni ne plu povus halti premataj sub la dentaĵoj de la senkuraĝeco. Ni kontraŭstaris la minacojn de la malforteco, de la kruela angoro, kiu nin sieĝis, komprenante, ke nepre necesas daŭrigi malgraŭ la sennombraj luktoj nin atendantaj en la faldoj de la estonteco, dum la protektanta voĉo de la Konscienco atentigis al ni, ke kun la helpo de la respekteginda Majstro el Nazareto ni ekhavos ĝustajn provizojn por tiu irado skiziĝanta antaŭ la timema kompreno de pentintaj kulpuloj kiel ni!
"Venu al mi ĉiuj, kiuj suferas, kaj mi vin ripozigos..."
Kaj obeante al tiu dolĉa, nekontraŭstarebla alvoko, ni antaŭeniris sur la vojo... Jesuo-Kristo, Dia Elaĉetanto de la malfortaj, ribelemaj animoj, plenumis sian promeson: altiris nin per siaj sublimaj instruoj, kolektis nin en sian ŝafejon kaj konvinkis nin persisti ĉe liaj konsiloj, al ni ĉiutage pruvante, per la mirakla transformiĝo estiĝanta en nia animo, sian karitatan zorgon por deturni nin de la malfeliĉo kaj nin konduki al la elaĉeto!
Entuziasmoplenaj pro tiu alloga kurso, kiu nin tiom konsolis, ni forgesis niajn dolorajn dramojn, la frenezajn pasiojn, kiuj nin malfeliĉigis, ni forgesis la Teron kaj ĝin memoris nur dank' al aliaj studoj, al kiuj oni alterne kondukis nin por pliefikigi nian preparadon, ĉar, kiel supredirite, ni havis praktikajn lecionojn por pruvi la efikecon de la teoria lernado, antaŭ ol la realaj provoj de ia nova surtera enkarniĝo gajnigos al ni la venkon ĉe la regeneraj luktoj.
Ne malofte, dum tiuj entuziasmigaj lecionoj, pri kiuj ni ĵus skizis palan raporton, ni ricevis la viziton de aliaj iamaj majstroj de la inicado, kiuj, prezentite de nia profesoro, elvolvis konceptojn kaj konsiderojn pri la kristanaj doktrinoj kaj reguloj kun ravanta kaj sublima fervoro! Ni tiam ekkonis novajn motivojn por la lernado, tute ne malpli belajn nek malpli agrablajn, ol tiuj, kiujn oni al ni ciutage instruis.
Estis ja vero, ke ni vivas kiel malliberuloj. Ankoraŭ ne estis permeso, ke ni eliru el la Kolonio krom eskortate en grupoj da lernantoj, sed ankaŭ ne malpli vere estis, ke ni vivas en la sino de elita rondo, en la societo de plejado da edukistoj kaj intelektuloj kies nobla moralo superis cion por ni imageblan! Kaj car ni komprenis, ke tia mallibereco estas al ni bonfara donaco helpanta nian progreson, tial ni ĝin rezignacie akceptis kun pacienco kaj bonvolo.
Ĉiutage, ce la vesperkrepusko, oni al ni permesis distriĝi en la granda parko de la Universitato. Ni kunvenis en homogenaj grupoj kaj konversaciadis, priparolante niajn vivojn kaj nian tiaman situacion. Niaj bonaj guvernistinoj, la gardistinoj de ciu grupo, kaj ec niaj fratinoj el la Virinaj Departementoj, ofte partoprenis en tiuj distriĝoj, kio al ni ebligis multe vastigi la rondon de niaj amikrilatoj. Post dekjara internula loĝado en la Instituto de la Urbo Espero, estus malfacile rekoni en ni la iamajn furiozajn, tragikaspektajn figurojn de la Sinistra Valo, tiujn ridindajn idiotojn, kiuj ciumomente reproduktis la malfelicigan agon de la memmortigo kaj ties satanajn impresojn! Lulate de la Espero, kvietigite de la carma magio de la Amo de Jesuo, kies instruoj inspiradis al ni novajn provojn por progresi, ni montriĝis kiel estaĵoj, kiujn oni povus rigardi normalaj, se ne estus la konscio, kiun ni havis de nia propra malsupereco kiel fuĝintoj el la Devo, fakto, kiu nin tre afliktis kaj hontigis kaj faris nin malindaj antaŭ nia propra juĝo, ne meritantaj la helpon, per kiu oni nin cirkaŭis!
Ĉe la Anĝelusaj preĝoj ni ofte ankoraŭ troviĝis en la parko. La krepuska ombro fariĝis pli intensa en nia Urbo kaj superreganta nostalgio envolvis niajn sentojn. De la Templo, lokita en la Regiono de la Harmonio, kie ofte restadis la direktoroj kaj edukistoj de la Kolonio, venis la invito al la omaĝoj, kiujn en tiu momento konvenus fari al la Protektantino de la Legio, al kiu ni ĉiuj apartenis - Maria el Nazareto. Tiam, tra la plej ombraj lokoj de la Kolonio, resonis dolĉaj akordoj, mildegaj melodioj kantataj de la gardistinoj. Estis la horo, kiam la ĝenerala direkcio dankis la Eternulon pro la favoroj konsentitaj al ĉiuj vivantaj sub la amika ŝirmo de tiu korektejo, laŭdante la senlacan zorgadon de la Bona Paŝtisto pri siaj ribelemaj ŝafetoj, nun protektataj de la Legio de Lia amoplena, kompatema Patrino. Estis ankaŭ la momento, kiam el la Supro venis ordonoj, reguligantaj la intensajn servojn, kiuj disvolviĝis sub la respondeco de la sindonaj laborantoj de la Legio. Sed oni ne devigis nin al preĝado. Ni ĝin farus nur se ni volus. Sed ni neniam aŭdis, ke en la Urbo Espero iu lernanto aŭ internulo rifuzis danki la Nazaretan Majstron aŭ lian bonegan Patrinon, kun larmoj de sincera emocio, por la farovoj konsentitaj de ilia netaksebla protektemo!