La tenero de tiu preĝo, kies simplecon egalis nur ĝia sublimo, vekis en niaj mensoj la plej agrablajn rememorojn pri la pasinta ekzistado: - ni revidis, sub la potenco de karaj impresoj, la dolĉajn, sopiratajn tagojn de la infaneco, la karesajn figurojn de niaj patrinoj - kiuj al ni lernigis la mildan saluton de la Ĉefanĝelo al la Virgulino el Nazareto. Kaj la neforgeseblaj vortoj de Gabrielo, plenaj de adoro kaj respekto, resonis en la profundaĵoj de nia "memo", saturitaj de la sopira impreso pri la patrina prizorgo, kiun dum la surplaneda vivo ni neniam sciis ĝuste taksi. Ni ploradis! Kaj tre korŝiraj resopiroj pri la Familio kaj la naskolando, pri la hejmo, kiun ni malŝatis kaj funebrigis, pri la amikoj kaj karaj estuloj, kiujn ni vundis per la dizerto el la vivo, enverŝiĝis en nian eston, nin emigante al grandaj setimentalaj bedaŭroj, kvazaŭaj novaj fazoj de doloraj rimorsoj. Tiam ni ekpreĝis tie mem, envolvitaj en la kvieteco de l' parko, aŭ kolektiĝintaj en iu difinita loko. Ni preĝis, sentante, en ĉiu tago, la kison de bonfara konsolo revigliganta niajn animojn, kvazaŭ favorkoraj balzamoj refreŝigus niajn konsciencojn, elviŝante el ili la tro ardajn vundojn, malfermitajn en nia estaĵo per la abomenegaj ungegoj de la memmortigo, kiu nin malaltigis kaj malfeliĉigis antaŭ ni mem! Kaj intermikse kun tiu refreŝigo, jen imponis la nepra bezono, ke ni fariĝu indaj je tiu korfavoro, kiu nin tiom protektis - la bezono de atestoj, kiu al Dio pruvus nian senmezuran bedaŭron, ke ni agnoskas nin, kiel gravajn malobeintojn de Liaj Grandiozaj Leĝoj.
Ĉapitro III
"Homo, konu vin mem!"
Aliajn kursojn, ne malpli gravajn por nia reedukiĝo, ni ankaŭ faris, krom tiu pri la Moralo starigita de la eminenta Nazareta Majstro. Unu el ili rilatis al la Universa Scienco, kies rudimentojn oni tiam konigis al ni - du jarojn post kiam ni komencis nian kurson pri la Kristana Moralo -, pere de profundaj studoj, de analizoj tiel cerbostreĉaj kiel sublimaj! Kaj en la kadro de tiuj analizoj montriĝis la neceso, ke ni studu nin mem, ke ni lernu intime koni nin mem! Delikataj memekzamenoj efektiviĝis kun detaloj kaŭzantaj teruron al nia orgojlo kaj al nia vantamo, nocaj pasioj kunhelpintaj por nia falo en la abismon. Kaj ĉar la klasoj estis ambaŭseksaj, ni samtempe duoble instruiĝis per tio, ke ni ankaŭ esploradis la karakteron, la konsciencon, unuvorte la animon, kiel de niaj kunuloj, tiel ankaŭ de niaj malfeliĉokunulinoj, kio al ni havigis altvaloran konadon de la homa animo!
La profesoro de tiu grava studobjekto estis la respekteginda edukisto Epaminondo el Vigo, Spirito kies morrigideco, nekontesteblaj virtoj kaj nerompebla energio al ni trudis, pli ol respekton, veran senton de teruro! Antaŭ li, senigitaj je la maskoj de ĉiaj ajn senkulpigoj, kiujn elpensas akomodemaj sofismoj, ni sentis la hontigan pezon de la nin karakterizanta malsupereco, la malhonoron pro tiu ĝena situacio, ke ni respondecas pri malnoblaj eraroj, ĉar la potencojn de nia animo superregis la konvinko, ke ni estas nenio alia, ol ribelemaj estaĵoj, kies malsaĝeco trudas al abnegaciemaj laboristoj de la Transmondo konstantan sinoferadon, celantan levi nin el la mallumo, en kiun ni nin ĵetis. Nu, la honto, kiu vipadis niajn Spiritojn en la ĉeesto de Epaminondo, estis nova, neatendita sufero, de naturo absolute morala sed ja tre intensa, kiu aperis en tiu dua fazo de nia stato de sinmortigintoj prepariĝantaj por novaj riparaj entreprenoj.
La eminenta edukisto helpis nin foliumi nian propran kosnciencon, ĝin malvolvante ĝis la rememoroj pri la sinsekvaj, de longe pasintaj surteraj migradoj! Kiam li sondis niajn animojn, ilin penetrante per rigardo fajreranta pro psikaj fortoj, kvazaŭaj baterioj de nekontraŭstareblaj energioj, tiam potencaj skuoj ŝancelis la profundaĵojn de nia esto, dum niajn sensojn turmentegis la aflikta deziro pri plej hasta fuĝo, kiu nin kaŝus de antaŭ li, kiel ankaŭ de ni mem! Dum Hanibalo de Silas, per la konsola dolĉeco de la Evangelio, bruligis en ni la bonfaran torĉon de fido al la estonteco, heligante niajn vivojn per la esperdonaj eblecoj de elaĉeto, Epaminondo elŝprucigis larmojn el niaj koroj, renovigis angorojn, nin devigante studi en la vastega libro de la Animo, trenante nin en suferstatojn, kies intenseco kaj terurega komplekseco, absolute neimageblaj por la homa menso, igis nin atingi la randojn de la frenezeco! Tial ni timis lin, kaj ĉiam regataj de forta terursento, krom la nebrideblaj angoroj, ni ĉiutage supreniris la ŝtuparojn de la Akademio, por lerni de li la rudimentojn de tiu timiga disciplino, iam ankaŭ postulata de la antikvaj inicitoj en la Lernejoj de Filozofio kaj Sciencoj de Egiptujo kaj Hindujo: la agnosko de sia malsupereco kiel metodo de morala altiĝo pere de la memedukado.
Sed tiuj lecionoj estis tiel necesaj al nia psika disvolviĝo, kiel tiuj de Hanibalo! Ili ja estis ties daŭrigo, kiel ni poste elmontros.
Ankoraŭ trian kurson ni faris, kies celo estis la praktika aplikado de la principoj lernitaj en la studoj kaj observoj kadre de la supre menciitaj kursoj. Sed anstataŭ prepari nin por ia "profesia praktiko", laŭ la surtera lingvaĵo, tiu tria lernado, celanta praktikan observadon de la Providencaj Leĝoj, kiujn ni dum jarcentoj malobeadis, kaj havanta kiel mentoron Souria- Omar, ĝenerale efektiviĝis ekster la sanktejo, tio estas, ekster la Lernejo, prefere sur la krusto de la Tero kaj en la malsuperaj regionoj de nia Instituto.
Ni ripozis ciudimance. Ni ankoraŭ estis individuoj, kies spiritaj kapabloj, malmulte disvolviĝintaj kaj krome afekciitaj de la vibra traŭmato de l' memmortigo, ne permesis senhaltan laboradon, kian plenumadis niaj sindonaj instruistoj, kiuj neniam restis senokupaj. Ni tial ripozadis, ec amuziĝadis, partoprenante en fratecaj kunvenoj okazigitaj de la gardistinoj, aŭ vizitante, en amikaj karavanoj, aliajn Departementojn de la Kolonio, malsuperajn al la nia, por revidi malnovajn amikojn kaj iamajn majstrojn, kiel Teokrito, kaj tiel helpi kaj konsoli fratojn pli malfelicajn ol ni, loĝantajn tiujn de ni jam konatajn fakojn. Sed ec tiel ni ne tute interrompis nian laboradon. Ni ciam ankoraŭ lernis! Ni kreskigis nian scion, ricevante, en tiuj kunvenoj, rudimentojn de la Transcenda Klasika Arto, pri kiu elstare kompetentis ne nur niaj majstroj, sed ankaŭ aliaj, kiuj nin karitate vizitadis, kaj ec niaj gardistinoj mem, kiuj kun ili provis novan manieron servadi al Dio kaj al la Kreaĵaro, nome pere de l' Belo, de la belverkado!... car konvenas rimarkigi, ke niaj majstroj, krom scienculoj, ankaŭ estis estetikuloj, enamiĝintoj al la Superega Beleco, kiu originas de la Eterna Artisto!
Ni do vidu, en kio konsistis la tiel gravaj kiel timegigaj lecionoj de la eminenta mentoro Epaminondo el Vigo, kiu, kiel ni scias, estis majstro pri inicado en antikvaj Lernejoj de la Sekreta Doktrino, en Hindujo kaj Egiptujo.
La Lernejo de Sciencoj de la Universitato de l' Urbo Espero estis instalita en unu el la ĉarmaj palacoj de la Akademia Avenuo.
Transpasinte la sojlon de tiu konstruaĵo, majesta kaj severa laŭ la arkitekturaj linioj, ni ricevis la impreson, ke tie oni adoras Dion per ĉiuj fortoj de la Racio, de la Logiko kaj de la Scio! Blovoj de nevortigebla konvinko skuis la potencojn de niaj animoj, donante al ni la intuicion pri nia propra malgrandeco antaŭ la Saĝo, dum fortaj emocioj trudis al ni neordinaran respekton al la Nekonataĵo, kiun ni tie renkontos, tiel puŝante nin ĝis la randoj de la teruro! En tiuj okazoj ni memoris Hanibalon. Tio venigis al nia penso la dolĉegan figuron de la Nazareta Majstro, kiun oni en la tuta Kolonio titolis Majstro super la Majstroj, la Plej Eminenta Rektoro en la Spirita Mondo! Kaj ni rekuraĝiĝis, certaj, ke ni troviĝas sub lia zorgo, efektive ŝirmitaj en lia ŝafejo, de Li mem amataj kaj protektataj.
Tute identa al la Sanktejo kie oni instruis la Sciencon pri la Evangelio, tiu alia templo prezentis la nuran diferencon, ke, la supron de tiu ekrano, nepre necesa en ĉiuj lecionoj por la kaptado de la vibroj de l' penso, videble ornamis, per diamanteca brilradiado, la fama greka admono:
"Homo! Konu vin mem!"
Ĉi tiun admonon sekvis ne malpli fama, kristana sentenco, kies profundeco kaj sublimeco ankoraŭ revolucios la surteran mondon kaj ties sociojn, ĉar temas pri ia ordono de la Dia vorto koncernanta la laborojn, kiuj efektiviĝos sub la inspiro de liaj Leĝoj: