"Neniu povos eniri en la regnon de Dio, se li ne estos denove naskita."
Evidentiĝis, ke la nin gvidantaj edukistoj subordigos siajn metodojn al la principoj starigitaj de Jesuo el Nazareto, kiun ili sen ia dubo respektegis kiel gvidanton kaj estron de tiu movado, elpetita ne nur por nia bono sed ja por la bono de la tuta homaro. Ke ili estas kristanoj de alta morala rango, ni do neniel dubis, kiel ankaŭ estis tute eksterdube, ke, estante, kiel ni poste povis konstati, filozofoj, scienculoj, esploristoj, sociologoj, eminentaj pedagogoj, ili ĉerpis, en la sublima Lernejo de Moralo kaj Frateco starigita de la Kristo de Dio, modelojn kaj metodojn por praktiki, inter la enkarniĝintaj homoj kaj la evoluantaj Spiritoj, siajn noblajn kapablojn.
Impresitaj de ĉio, kion oni al ni permesis observi, ni iafoje sentis kapturnon, pripensante la realecon de la vivo, kiun ni trovis en la transmondo, malgraŭ nia iama opinio, ke nenio plu ekzistos, post iam la lasta surŝuto da tero kaŝus nian senvivan korpon antaŭ la homaj okuloj!
Sed jam de la komenco antaŭsentante gravajn okazaĵojn, kiuj nin mem koncernos, ni aŭdis diskretan kaj impresan sonoriltintadon, kiu averte altiris nian atenton. Solena silento ekregis en la salono. Oni povus diri, ke ĉiuj pensoj plektiĝis en fratan uruiĝon de homogenaj sentoj, dum harmoniaj, fluidecaj ondoj verŝiĝis de la Plejsupro, kvazaŭ ŝprucado de lumigaj benoj, protektante, inspirante la komenciĝontajn sanktegajn laborojn.
Epaminondo el Vigo stariĝis.
Je la unua fojo ni "aŭdis" lian voĉon!
Energia, pozitiva, sentima, grandioza, la parolo de la nova majstro, de tiu, kiu iam alfrontis la torturon de ŝtiparumo pro amo al la altaj idealoj de la Vero, disaŭdiĝis en la vastega salono, vibrante sub la nin ŝirmantaj volboj, kvazaŭ por ĉiam gravuriĝante en la faldoj de niaj animoj kaj vekante ties kapablojn por novaj konkeroj, moralaj, mensaj, intelektaj kaj spiritaj!
Malfortika, modesta, respekteginda pro la longa barbo, kiu senmakule blankis de transcenda lumeco, tiu maljunulo, kiun oni al ni prezentis antaŭ du jaroj kaj kiun ni supozis senile malforta, nun montriĝis antaŭ nia surprizita rigardo en virenergia agado, kiel giganto de l' parolarto, elvolvante la principojn de ia, al ni ĝis nun nekonata, Renoviga Doktrino, kies fundamentoj sidas sur la Universa Scienco!
Li komence klarigis, ke ni efektive devas unue lerni la moralajn instruojn de la elaĉetanta Evangelio, por ke, sub la ĉarma influo de ĝiaj savantaj lecionoj, ni ekhavu sufiĉan, nepre necesan kriterion por ricevi aliajn instruojn, kiuj, sen tiu moralevangelia reedukiĝo, donus rezultojn sterilajn, nulajn, eĉ malutilajn! Sed la dia moralo de Jesuo, iamaniere elpurigante al ni la menson, sekve nian karakteron, je multo el la malico saturanta niajn fakultojn, preparis, dum tiu dujara, senlaca lernado, nian "memon" por nun ricevi la daŭrigan materialon de la kurso, kiu nin kapabligos por la definitiva morala releviĝo! Ke, pro tiu cirkonstanco, nur nun al ni estas permesite ekrilati kun li, Epaminondo. Ke, sub lia gvidado, ni faros neprofundan, rapidan, por tiel diri, preparan kurson pri la Universa Scienco, nomata, en antikvaj epokoj, - Sekreta Doktrino -, kaj tiam instruata nur al homoj kun menso tre klera kaj forta, kiuj do kapablis, per pruvado de siaj virtoj, penetri la diajn misterojn, kiuj nepre restas kaŝitaj antaŭ vulgaraj, pigraj aŭ vantamaj animoj! Ke, en antikvaj tempoj, antaŭaj al la alveno de la Ĉiela Sendito, tiuj sekretaj instruoj estis malkaŝataj nur al homoj, kiuj, dum minimume dek jaroj, donus la plej rigorajn atestojn pri morala kaj mensa bonfarto; kiuj, dum sama tempo, elmontrus senduban intiman renoviĝon, tio estas, regadon super pasioj, instinktoj, ĉiaspecaj deziroj, emocioj, per Volo lumigita tiel de la sanktaj aspiroj al Bono kiel de la atestoj pri la Virto. Sed li klarigis, ke, por la descendo de la Indulgema Majstro el la Lumaj Sferoj en la ombrojn de la Tero kaj en ties malsuperajn spiritajn regionojn, tiu sekreta instruado populariĝis, ĉar lia Doktrino, penetrante la koron de la homo, lin kapabligus al pli vastaj flugoj sur la kampo de la psika scienco! Des pli ĉar la mesia Doktrino portis al la homaro aliajn konojn, repuŝitajn de la homoj, per kiuj Li malkaŝis la senmortajn principojn de tiu Scienco! Ke, de tiam, diaj dekretoj ordonis, ke oni diskonigu tiun sekretan doktrinon al ciuj surteraj kreitoj, kiel ankaŭ al Spiritoj loĝantaj en la malsuperaj spiritaj regionoj cirkaŭaj al la planedo, car la Superega patro, kompatante la homajn suferojn naskitajn de la nescieco, deziris, ke ciujn Liajn filojn lumigu la radioj de la Eternaj Veroj! Ke pro tio la senditoj de la Lumo komencis intensan lukton akran kaj sencesan, daŭrantan jam preskaŭ du mil jarojn, kontraŭ la instigantoj al malnoblaj pasioj, kaj ke jam ciujn rimedojn utiligis la laboristoj de la Mesio por instrui la ribelemulojn pri la Ĉielaj Veraĵoj, kiujn ili obstine rifuzas akcepti! Kaj ke, ĝuste pro tio, novaj dekretoj venis de la Plej supro, ke tiun Instruadon oni pli malkaŝe diskonigu, kiel eble plej efike kaj plej klare, ne nur al unu aŭ du bonvolemaj homoj, sed al la tuta homaro, same kiel al ciuj elkarniĝintaj Spiritoj, kiuj deziros ĝin lerni, cu virtaj, cu pekemaj, car estis tuj proksima ia rigora apartigo, fare de la Providenco, tiel inter la homoj, kiel ankaŭ inter la Spiritoj apartenantaj al la surteraj sferoj, car la planedo baldaŭ akuŝos siajn valorojn kaj forpelos en malsuperajn mondojn tiujn, kiuj de du mil jaroj restas nekorekteblaj, kaj konservos en sia sino nur
tiujn mildajn kaj pacemajn[34], tiujn bonvolemajn, por ke ne nur en la mondo, sed ankaŭ en ties spiritaj kontinentoj, ekestu tiu erao de progreso, pri kiu revis la Galilea Majstro kaj en kiu regos tiu frata socialismo starigita de la oraj principoj de lia Doktrino! Ke, ĝuste pro tio, oni al ni ankaŭ instruos la rudimentojn de la Sekreta Doktrino, kaj ne pli ol la rudimentojn, nome tion sufican, ke ni fortikiĝu por sukcesi en la riparado, kiun ni ŝuldas al la Leĝo, car ni ankoraŭ estas tre malfortaj, kun la mensoj traŭmatizitaj de la violenta ago, kiu transiris la limojn de la Natura Leĝo, kaj kun karakteroj difektitaj de tia eksceso, ke dum sinsekvaj jarcentoj ni dronis en la hontindeco de malnobla konduto! Ke la instruado de tiu Doktrino estos laŭgrada, proporcia al niaj kapablecoj, kaj pro tio oni dividis nin en homogenajn grupojn. Ke la tutan Sekretan Doktrinon konas nur la Sinjoro Jesuo el Nazareto, kiu estas unuigita kun la Dia Patro, kaj liaj Anĝeloj, legio da liaj helpantoj, iaspecaj ministroj, kiuj estas unuigitaj kun Li! Ke la instruado de tiu Doktrino komenciĝis sur la Tero, po etaj porcioj al la homoj dronintaj en la ombroj de la Origino, ĝis, laŭ senlime kreskanta progresio, la Infinita Sino de Dio, kaj ke ĝuste pro tio oni tiun Doktrinon no mis Universa Scienco. Ke ni, mizeraj sinmortigintoj, plej malaltrangaj civitanoj de l' Universo de Dio, parioj de la transmondaj socioj, por kiuj ĉiam necesis fondi rifuĝkoloniojn -, estas invititaj lerni de tiu luma legio de la Vero, ĉar ĝuste la nescio pri tiuj instruoj kondukis nin, falo post falo, al tia malfeliĉega ekstremo, kia la memmortigo! Kaj fine, li, Epaminondo, en la nomo de Jesuo Nazaretano, al kiu ni ŝuldas la restarigon de niaj animoj por la elaĉeto, kaj en la nomo de Maria, lia Patrino, al kiu ni ŝuldas la ĝis nun ricevitan protekton, admonis nin al rigora ekzerciĝo cele al estonta, severa iniciĝo en la misteriojn, ĉar de nia bona volo, de nia braveco en la praktikado de la nuna instruado, dependos la estontaj sukcesoj. Ĝisrave vibranta kaj fekunda, kiel la leganto povas facile konstati, tiu oratoraĵo kaptis nian sinceran intereson kaj vekis en ni veran admiron, pro kio ni intime aklamis la instruiston, tuj post kiam li finis sian gradiozan antaŭparolon. Samtepe aŭdigante sian parolon en brila, klasika portugala lingvo al portugaloj kaj brazilanoj, kaj en pura, vigla hispana lingvo al hispanoj, Epaminondo el Vigo elokventis per tonoj jen mildaj kaj melodiaj, jen vibrantaj kaj fortaj, kvazaŭ nin delektus literatura himno, kiu ankaŭ povus muzike impresi, se tiel volus Epaminondo. Ravite, mi, Berlarmino, Johano kaj brazilaj amikoj Raulo kaj Amadeo, aliĝintaj al nia malnova grupo apenaŭ ni alvenis en la Urbo Espero, tuj sentis nin altirataj de la nova mentoro kaj sopirantaj al la novaj lecionoj. Kaj ni supozis, ke samaj impresoj regas la ceterajn kolegojn, ĉar ni rimarkis, laŭ la ĝoje ridetantaj mienoj, ke vera intereso kaptas la ĉeestantojn.