Sed la scienca lernado normale disvolviĝis, alterne kun tiu antaŭe komenciĝinta, krom ankaŭ kun la praktika instruado en la lecionoj de la eminenta Souria-Omar.
Kaj jen okazis, ke la respektinda maljunulo ĝuigis al ni la ravon vidi la naskiĝon kaj la malrapidan, brilan disvolviĝon de la Terglobo mem! Kion ni konis supraĵe (permesu, ke mi tiel min esprimu antaŭ la grandiozeco de tio, kion oni al mi spektigis) laŭ la fakoj de la surtera Scienco, nome Geologio, Arkeologio, Geografio, Topografio, tion la eminenta instruisto elmovis el la volvaĵoj de la jarmiloj kaj revivigis kiel nuntempan okazaĵon per vivantaj scenoj, realaj faktoj, kvazaŭ ni estus efektive ĉeestintaj al la naskiĝo kaj evoluo de tiu malavara stacio de l' sunsistemo, iam nin gastigonta kaj protektonta dum nia ascendo al la Infinito, kaj nin helponta por la perfektigo de tiu dia ĝermo pulsanta tiel en ni, Homoj, kiel ankaŭ en ĝi mem! Ni ĉion vidis: la flamegantan fajreron, la ĥaosan mallumon, la teruregajn pluvegojn kaj diluvojn, la grandajn kataklismojn estigontajn oceanojn kaj riverojn, la mirindan aperon de la kontinentoj kaj la naskiĝon de la majestaj montaroj, ĉenoj el granito eternaj kiel la globo mem, tiel konataj kaj amataj de tiuj, kiuj evoluas sur la Tero: la Alpoj, fieraj kiel potencaj monarkoj, spitantaj la aĝojn, la sveltaj Pireneoj, la respektegindaj Himalajo kaj Tibeto, la ombra, majesta Mantikejro; ĉiuj, aperante, en diversaj epokoj, antaŭ niaj ravitaj okuloj, eltiris larmojn el niaj animoj, kiuj timeme adorkliniĝis antaŭ tiom da beleco, grandiozo kaj majesto! Sed antaŭe, en splenda sinsekvo da miregindaĵoj, montriĝis la furiozo de la elementoj, celanta la disvolviĝon de la malgranda ĉiela kontinento, la tumulta oceano skuanta, en teruregaj konvulsioj, la sinon de la naskiĝanta mondo, kiu dronis en soleco, la kataklisma frakaso de ventoj kaj ŝtormoj, pri kio neniu povas havigi al la homo ian kvazaŭan ideon... krom ankaŭ la unuaj signoj de movo kaj vivo en la vastegaj profundaĵoj de la tumultantaj akvoj, la vegetaĵaro, grandioza kaj terura pro la giganteco de siaj dimensioj... la monstraj dinosaŭroj, la lagartoj kun formo kaj forto neimageblaj kompare kun la korpa delikateco de la homo, la mastodontoj, la Prahistorio!
Tio estis libro konsterna, grandioza, mireginda, pri la Dia Epopeo de la Kreado, aŭdiganta iajn nemultajn akordojn de la Senmorta Simfonio tra la Infinito de l' Tempo, en la Eterneco de l' Ekzistaĵoj! Kaj en tiu libro ni literumis la abocon de la Inicado, laŭgrade kaj pacience, iufoje kun entuziasmo, kiu randumis la ravitecon; alifoje banataj per larmoj ĝislime de l' timo, sed ĉiam kun avida raviĝo, sopiregante pliajn konojn, bedaŭrante, pli ol iam antaŭe, pro niaj tre malvastaj kapabloj kiel sinmortigintoj, kiuj al ni ne permesis duonvidi eĉ la trionon de tiu nobla programo propanata de la Naturo!
Nepriskribebla defilado de genezaj periodoj ĉiutage prezentiĝis al nia observado, por kleriga, morale supera analizo, rezulte de kio ĉiam pli kaj pli radikiĝis en nia Spirito la amo, la respektego al Tiu Superega Kreiva Estaĵo, kiun ni antaŭe negis, je kiu ni ne kredis laŭlonge de la jarcentoj, sed kiun ni nun dankis, sentante nin teruritaj kaj malsuperegaj antaŭ lia Grandeco, kvankam feliĉegaj, ke ni estas liaj filoj, heredontoj de lia eterna gloro!
Jen nun montriĝis la flaŭro kaj la faŭno, grandegaj laŭ la diverseco de la specioj: pli frue la geologiaj tavolaroj, riĉaj je allogoj kaj ĉarmoj, plenigante la sinon de la globo per konsterna abundo da mineraloj; poste la senlima laboratorio de la planedo, kun siaj mirindaj infuzorioj, siaj provizejoj de vivo, kreaĵoj, specioj, unuvorte de riĉaĵoj nekontesteble diaj, kaj ĉio je la dispono de la Homo, ĉio kreita por li, sed kion li volas ignori, vivante, kiel li ja vivas, droninta, dum la jarmiloj, en la mallumo de la besteco, kaj tiel restante nekapabla ekposedi tiun paradizon, kiun por li la Sinjoro imagis kaj kreis per la tuta delikateco de sia senfina Patra amo, per la tuta forto de sia potenca menso, kiel Superega Kreanto!
... Kaj jen alvenis, en lecionoj ĉiam intersekvaj kaj lerte dividitaj, la erao de la Homo, la formiĝo de la rasoj, la pleja gloro de l' planedo, nome ke ĝi fine loĝigos la dian eron, kiu iam nepre respegulos sian Kreinton, laŭ lia bildo kaj simileco!
Dum longaj, seninterrompaj jaroj, ni legis tiun miregigan libron, kies intensa grandiozo ordinare kaŭzis al ni kapturnojn, malbonfarton, trudantajn la neceson, ke ni ĉerpu novajn mensajn energiojn ĉe la kuracistoj komisiitaj por nia prizorgo. Epaminondo mem plej sindone klopodis por nia resaniĝo... Kaj hodiaŭ, baldaŭ revenonte al la scenejoj de tiu planeda stacio, kiun ni nun konas ekde ĝia naskiĝo, ni konstatas, ke ni ankoraŭ nenion lernis, ke ni nur literumis la abocon de la materia, surtera vivo!
Sed kiamaniere Epaminondo kaj liaj helpantoj povis prezenti tiajn lecionojn, vidigante en la nuno tion, kion la jarmiloj forglutis en la pasinteco?!... Kiel rebildigi, kun tiel potenca realeco, ke ni teruriĝis, la primitivajn eraojn de la planedo, la periodojn ruinigitajn de la Tempo?!...
Ni ĉiuj ja vivas en la plena Eterneco, ni estas civitanoj de la Infinito, kaj ĉe la Eterneco nur ekzistas la nuntempo, sen krepuskoj, sen mankoj! Ĝi, la Eterneco, enas en la estanteco, ĉar ĝuste tio ĝin karakterizas!
El la lumaj ondoj de la nevidebla etero, nome el la arkivoj de l' infinito kiel ankaŭ el la sanktegaj tenejoj de la Eterneco, Epaminondo elĉerpis la grandiozan materialon por siaj lecionoj. La eterniĝintajn bildojn, retenatajn en la vibraj ondoj de la luma etero, la reproduktaĵon de tio okazinta sur al Tero ekde ĝia kreado, konservita, fotografita, gravurita en la vibroj de la Lumo, kiel pejzaĝo sur fragila sapveziko, tiuj magoj de la Transcenda Scienco apartigis, kaptis kaj al ni vidigis pere de procedoj kaj aparatoj, pri kie sentivo kaj magneta potenco jam hodiaŭ la homo ne estas tute senscia. Epaminondo ja povus, komunikiĝante kun iu samranga kiel li, priparoli la pasintecon sen la helpo de aparatoj. Sed por ni ili estus nemalhaveblaj, se nur la sindona mentoro ankoraŭ pli malaltigus siajn proprajn kapablecojn por fari sin pli komprenebla, kaj samtempe pliintensigus la niajn, nin ĝissufere premegante, kio estus tute nenecesa. Efektive, skipo da magoj specialistoj en tiu fako kaj artistoj spertaj pri la parolo kaj la sugestio traesploradis la eteron per siaj kapabloj de transcenda-scienca altirpovo, serce de tio, kio konvenus. Helpe de potenca sugestiado ili cion projekciis sur la sentivan ekranon kun tiela perfekteco, ke ni havis la impreson, kvazaŭ la prezentitajn okazaĵojn ni estus reale vidintaj! Tia procedo por kaptado de imagoj, de okazintaĵoj, ja ordinara en la Nevidebla Mondo, iam estos atingebla por la homo kaj al li permesos ec esplori interajn sferojn de la transmondo! Unu sola afero plifruigos al la homaro tian konkeron de la Scienco: - la superregado de la Moralo en ĝiaj socioj, la potenco de la Virto!
Mi ne povos ne mencii tian subliman spektaklon, kia la harmonia irado de la astroj, kiu al ni ankaŭ estis montrita en la kadro de tiuj studoj. Sed ci-cele oni aplikis ne la limigitajn procedojn utiligeblajn en malvasta akademia cambro: oni ekskursigis nin en la Spaco, kaj, kiel universitatanoj farantaj praktikan kurson, ni vojaĝis tra la Infinito. Niaj limigitaj fortoj tamen ne permesis al ni rigardi la splendon de la stelaj mondoj en ties mirinde grandioza tutaĵo. Kiel stimulon, oni al ni nur havigis pli malpli proksimumajn vidojn de tiu splenda majesto, pere de aliaj aparatoj speciale distinitaj al la astronomia observado. Niaj observoj kaj studoj tial limis sin je la konado de niaj sunsistemaj fratoj kaj ebligis al ni fari la plej belaj n akirojn, al kiuj ni povus aspiri en nia nuna stato, kio jam tre multe nin ĝojigis kaj kontentigis... Kaj tiel okazis ĝis ni iam transiris al la studado pri ni mem, nome pri la Animoj, kiel gemoj de la ciela juvelujo, estontaj ornamaĵoj de la universa Kortego, sur kiu stampiĝis la sankta sigelo de la Superega Penso kaj por kiu cio, senescepte cio, estis imagita kaj kreita de la Amoplena Patro, kiu, nenion bezonante, nur deziras, ke ni nin reciproke amu!