Dum la kurso, la majstro konvinke eksplikis al ni la trioblan naturon de la homo, praktike pruvante sian tezon per esploraj analizoj pri ni mem kaj pri aliaj animoj, kio alportis al ni surprizojn iafoje tre akrajn por niaj enradikiĝintaj orgojlo kaj antaŭjuĝemo. Tiun saman studon ni duonvidis en la Hospitala Departemento, kie la azilito lernis rudimentojn pri sia spirita naturo, sen tamen atingi tiujn detalojn, kiujn oni al ni konigis en la urbo Espero.
Li pruvis la realecon de la sinsekvaj ekzistadoj, ĝiajn leĝojn, ĝiajn bonfarajn rezultojn, ĝian subliman, instruan celon, ĝian nepran neceson por la glora evoluado de la estaĵo! Li montris al ni la dornan vojon de la Spirito ĉe tiu sublima ascendo al la Supro, klopodanta ĉe la renaskiĝoj kaj renoviĝoj en karnaj korpoj, ĉe transtombaj provtempoj, ĉe seninterrompa laborado en ambaŭ Sferoj!
Sed ne sen emocioj, iafoje tre ŝokaj, ni vidis, dum tiuj studoj, malfermiĝi antaŭ ni la kampojn de la Spirita Vivo, kiun nur tiam ni sufiĉe klare ekkomprenis, ĉar ĝiaj realaĵoj, ne malofte tre amaraj, renversis malnovajn filozofiajn konvinkojn, detruis enradikiĝintajn, akomodemajn antaŭjuĝojn, ŝanĝis sciencajn konceptojn, kiujn ne nur la tradicioj sed ankaŭ la blinda orgojlo de la materiisma fanatikeco al ni admonis konservi kaj omaĝi!
Celante pli ĝustan konadon de certaj apartaĵoj de la homa personeco, ni tiam karavane ekskursis kun niaj mjastroj por efektivigi praktikajn studojn. Souria-Omar estis la ĉefinstruisto pri tiu nova lernobjekto, kaj lin helpis klarmensaj, same kompetentaj asistantoj. Ni vizitadis la Hospitalajn Departementojn, observante, kvazaŭ medicinaj studentoj, la strukturon de la spiritaj korpoj de niaj fratoj tie loĝantaj kiel internuloj. Por tio kunhelpis Teokrito, kiu ĉion al ni faciligis kaj kiun frate asistadis niaj amikoj Roberto kaj Karlo de Canalejas. Ni regule malsuprenvenis al la Tero, kiun dum sinsekvaj jaroj ni vizitadis por staĝaj deĵoroj, po kelkaj horoj en tago, en hospitaloj kaj kuracdomoj, dum kiuj ni studadis la okazojn de elkarniĝo, ĉiam sub la gvido de eminentaj fakuloj de la Spirita Patrolando. Samcele ni vizitadis privatajn loĝejojn kaj eĉ prizonojn, serĉe de kondamnitoj al la mortpuno, ĉar ni devis riĉigi la menson per analizoj pri ĉiuj specoj de tiu fenomeno, nome la disiĝo de Spirito disde sia provizora karna envolvaĵo, tiel ĉe la feto elpuŝita, pro antaŭtempa akuŝo aŭ pro abortigo, el la patrina genera organo, kiel ankaŭ ĉe tiu kondamnita de la homa justeco al penduma morto! Ĉiu karaktero, ĉiu personeco, ĉiu speco de malsano, same kiel la speco de morto ebligis la akiron de novaj konoj pere de sublimaj, detalaj studoj! Memkompreneble, ni neniam alestis ian okazon de murdo aŭ katastrofo. Ni ĉiam alvenis post la efektiviĝo de la drama okazĵo, ĝustatempe por rikolti la koncernan klarigon. Ni ofte devis plenumi la doloran devon ĉeesti suferigan disiĝon, envolvitan en la afliktoj de teruregaj reefikoj, interne de la muroj de iu tombejo! Kaj tie Souria-Omar, genia instruisto, inda ke disĉiploj lin aŭskultu kun sinklina respektemo, elvolvis siajn majstrajn lecionojn! Kaj ĉe la susurado de l' branĉaroj, kie nokte pepadis delikataj birdetoj, kortuŝe revantaj pri la tagiĝo, aŭ sub la solena ombro de l' majestaj, foliriĉaj cipresoj, en la silento de nokto stelpunktita, same kiel en la brilegoj de la Reĝo-Astro, ni rikoltis la klarigojn de la malnova majstro el Aleksandrio, komprenante tiun miregindan fenomenon, nome la elkateniĝon de Animo el la ĝin enfermanta armaturo por reveno en la liberecon de la spiritaj regionoj! Sed multfoje, dum tiuj grandiozaj spektakloj, ni ne povis fortiriĝi de vivaj suferigaj impresoj! La lernado inkluzivis la observadon de multaj aliulaj malfeliĉegoj, ekstremaj suferoj, neimageblaj afliktoj, mizeroj kaj malesperoj, ĉe kiuj fluadis niaj larmoj, niaj brustoj dolore spiregadis, niaj koroj kompateme emociiĝis. Sed ja estis necese, ke ni lernu, ĉe tiaj spektakloj, regi la emociojn, kvietigi tiel la mensajn fortojn kiel ankaŭ la sentojn, prefere penante pripensi kaj tiel klopodi por helpi kaj rebonigi situaciojn, ne perdante altvaloran tempon en senfrukta lamentado kaj senrezulta plorado. Tiaj impresoj atingis sian klimakson, kiam trudiĝis al ni la observado de antaŭtempaj elkarniĝoj en okazoj de memmortigo! Tiam la frenezo, kiu iam nin atakis, elvenis el la profundaĵoj de niaj animoj, kien ili estis repuŝitaj, kaj kontraŭ nia volo elŝprucis, afliktante nin kiel fantomo de paseo fariĝanta nuno! La abomena tono de niaj iamaj rabioj kreskis ĉe la febro de turmentaj rememoroj, nin konsternante kaj ĵetante en kolektivan haluciniĝon! En tiaj okazoj, niaj Gardantoj ekagis kaj helpis nin per siaj tutaj energio, karitato kaj saĝo, kvietigante niajn emociojn, vigle repuŝante niajn halucinajn histrionaĵojn, vipante, per la bonfara aplikado de siaj fluidecaj terapioj, la mensajn ekscitiĝojn kaŭzitajn de la rememoroj, ĝis denove superregis la estanteco!
Tiel okazis, ke ni revenis en la Sinistran Valon kiel anoj de la helpkaravanoj, por daŭrigi la subliman lernadon. Tie plorante super sama malfeliĉego kiel la nia, ni havis la okazon vidi niajn fratojn dronintajn en tia sama ekstrema situacio, kian ni tiel bone konis, kaj kun niaj majstroj ni ilin ekzamenis, por kontroli, ĉu ili troviĝas en la kondiĉoj esti transportataj al la konvena Departemento en la Kolonio. Ni ilin kompateme alparolis, kuraĝigante, konsolante, sed ni pasis nerimarkate, de ili ne komprenataj... Tiel ni eksciis, ke ni iam estis same prizorgitaj de aliaj Spiritoj, tion ankaŭ ne konsciante pro nia mizera stato...
Pri ĉiuj scioj, kiujn ni iom post iom akiradis, ni devis mem ellabori notojn, prezenti ekzemplojn per tezoj, kiuj tre honorigus la surterajn edukejojn, en la okazo se ili volus adopti tiujn samajn instruoj n por klerigo kaj analizo de siaj lernantoj; ekstrakti analizojn, unuvorte ĉion, kio pruvus nian progreson en la iniciĝo pri psikismo. Por tio oni havigis al ni belegajn albumojn, kajerojn kaj librojn lumbrilajn kiel stelflokoj, kaj eĉ delikategajn aparatojn, pri kies funkciado ili ankaŭ instruis nin, ke ni ankaŭ lernu projekcii por aliaj la ekzemplojn de ni mem elpensitajn aŭ eĉ tiujn analizojn ekstraktitajn el la ekzemploj, kiujn la majstroj donis okaze de praktikaj lecionoj sur la Tero aŭ en alia loko de nia Kolonio. El tio fontis mia novelverkado kaj la sopirego dikti verkojn al la mediumoj, ĉar tio estis permesata en la kadro de la praktikaj lecionoj, kondiĉe ke tiaspecaj laboroj ricevu la aprobon de la superuloj; de tio ankaŭ venis nia sinofera penado por, dum cirkaŭ tridek jaroj, ion skribi, kio samtempe montrus al Dio nia danko pro la multo, kiun al ni permesis Lia Favorkoreco, kaj la deziron rakonti al niaj malfelicofratoj, malliberigitaj en la surtera suferado, tion, kion la Transmondo rezervas al ili. Por tia celado ne necesus, ke ni estu literatoroj, car la lernado ce niaj mentoroj edukis nian sentemon, ekvilibrigante al ni la menson en tia maniero, ke ni vere povus servi al la nin envolvanta vero!
Tiuj transcendaj studoj postulis multan diligenton kaj sindonon, car vastegaj estis la kampoj de esplorado kaj grandiozaj estis la ciutage prezentitaj temoj.
Konvenas elnombri la tre interesajn objektojn, kiujn ni studadis kaj esploradis tiel vaste kiel al ni permesis niaj mensaj fortoj:
Planeda genezo aŭ Kosmogonio - Prahistorio
La evoluado de la estaĵo
Senmorteco de la animo
La triobla naturo de la homo
La animaj fakultoj
La leĝo pri la sinsekvaj ekzistadoj en surteraj, karnaj korpoj, aŭ reenkarniĝo
Psika Medicino
Magnetismo - Elementoj de transcenda magnetismo
Kristana Moralo
Psikologio - Surteraj civilizacioj