Выбрать главу

Alterne sekvante la lecionojn pri la Evangelio, tiaj studoj havis intiman rilaton al ili, kio igis nin pli bone kompreni kaj respekti la subliman personecon de Jesuo Nazaretano, kiun ni de tiam rigardis, laŭ la ekzemplo de niaj instruistoj, kiel la superegan mentoron de la Inicado, car efektive, penante instruiĝi pri la Scienco, ni en ciuj konsultitaj kompendioj trovis lecionojn, klarajn instruojn, agojn kaj ekzemplojn de tiu Granda Majstro, kiuj montriĝis kiel plej alta esprimo de saĝo kaj vero, nesupereblaj modeloj, gvidiloj nin invitantaj al plua irado, por ke ni atingu la celon gardate kontraŭ la dekliniĝoj kaŭzataj de la trompo kaj de la falsaj interpretoj.

Kiel ni jam pli ol unufoje klarigis, niajn studojn pliriĉigis la praktiko kaj la ekzemplado. Sed tiu apartaĵo, kiu eĉ kuntrenis farojn de ni efektivigotajn dum la nepre necesa renaskiĝo en nova karna korpo, ne ĉiam kaŭzis ĝojon al nia koro. Kontraŭe ĝi ofte afliktis, eltirante el niaj brustoj korŝiregantajn larmojn, kaj eĉ travivigis al ni nigrajn statojn de malespero, kiuj nin senkuraĝigis kaj malsanigis. Krizaj situacioj, hontigaj ĝenoj amasiĝis super ni, kiel ni vidos, sed tiel malagrablajn rezultojn ni ne povus eviti, ĉar ĉio estis sekvo de la malsupera moralprovizo, kiun ni kunportis en la Transtombo.

Jam en la unua leciono, fininte sian brilegan paroladon, la respekteginda Epaminondo el Vigo faris admonon, kiu neniam plu elviŝiĝos el nia animo:

"- Neniu provo por morala reboniĝo estos efika, se nin daŭre katenos la nekonado de ni mem! Estos nepre necese, ke ni unue esploru, kiu ni estas, de kie ni venis, kien ni iros, por ke ni konvinkiĝu pri la valoro de nia propra personeco, kaj por ties morala altiĝo ni klopodu, dediĉante al ni mem ĉiom da konsidero kaj plej multan ŝaton. Ĝis nun, miaj karaj disĉiploj (diference de Hanibalo, kiu nin karese nomis fratoj, Epaminondo nur permesis ceremonian, disciplinan titoladon), vi blinde iradas en viaj migradoj sur la Tero kaj restadoj en la Transmondo, moviĝante en senelira rondo, sen scioj nek virtoj, kiuj povus vin puŝi al kontentiga progreso. Dronintaj en la malsuperaj materiaj deziroj, pasive pelataj de la blindaj impulsoj de la plej nocaj pasioj aŭ brutigitaj en la obskura gango de la instinktoj, vi ignoradas, pro malbonvolemo aŭ krima indiferenteco, ke nian eston la Ĉiopova altigis per Siaj propraj atributoj, kiujn ni devas kulturi sub la benoj de l' progreso tiel longe ĝis ili ekfloru kaj fruktu en la pleneco de la triumfo, al kiu ni nepre estas destinitaj!..."

Tion dirite, li montris al unu el la pentintoj pli proksime sidantaj kaj enirigis lin en la rondon, kie staris lia katedro kaj kunsidis, koncentriĝintaj kaj silentaj, liaj asistantoj.

La hazardo, aŭ la klarvideco mem de la mentoro, igis ci tiun elekti nian kungrupanon Amadeo Ferrari, romdevenan brazilanon, naskiĝintan en la interna regiono de la Ŝtato San- Paŭlo, kiu, kiom ni en tiu momento eksciis, mortigis sin trideksepjara, kredante, ke al li estos eble eskapi tiel el hontiga aresto pro iaj senprudentaĵoj, kiel ankaŭ el minaca kancero, kiu ekŝveligis lian gloton. Epaminondo starigis lin antaŭ si kaj per aŭtoritata tono lin demandis:

"- Via nomo, kara disciplo?..."

Subita premsento ekregis la ceestantaron, ilin avertante, ke io tre grava trafis ilin. Ni volis forkuri, sendevigante nin el la terura lernado, kiu al ni subite montriĝis tro grandioza, tro delikata, ke al ĝi ni fordoniĝu por ciam! Ni havis la intuicion, ke ni neeviteble travivos okazaĵojn, kiuj signos novan fazon de niaj destinoj, kaj ni ektimis! Epaminondo el Vigo tiam aperis al ni kvazaŭ nepetegebla juĝisto, kiu nin trenos ĝis antaŭ la timinda tribunalo de nia konscienco, kaj lia respekteginda persono al ni inspiris teruron, dum la dolca, afabla figuro de Hanibalo de Silas, kies esperdonaj prelegoj pri la Bona-Novaĵo nin tiel funde konsolis, bildiĝis en nia imago, kaŭzante profundan resopiron al lia milda parolo tenere rememoriganta la sublimajn farojn de la Milda Nazaretano. Sed la maljunulo nin admonis, per altvalora, energia averto, surprizante nin per la kapablo senmanke ekkoni la impresojn estiĝintajn en niaj mensoj:

"- Memoru, ke la Sinjoro Jesuo el Nazareto, kiun vi nun elvokas, estas la Granda majstro nin inspiranta, kaj ke ja sub Lia aŭspiciado ni havigas al vi la Sanktajn Instruojn, kiuj altigos viajn Spiritojn ĝis la konkero de estontaj meritoj, car Li mem estas la superega estro de nia Lernejo kaj donanto de nia Scienco!..."

Li sin turnis al la atendanta paciento kaj rediris: "- Via nomo, do?!..." "- Amadeo Ferrari..."

"- Kie vi loĝis antaŭ ol veni en ĉi tiun regionon?..."

"- En la urbo XXX, en Brazilo..."

"- Kial vi provis eskapi vian destinon, kies celo devas esti la unuiĝo kun Jesuo, nia Elaĉetinto, kiun destinon vi forĵetis en la iluzion de memmortigo?!... Ĉu vi ne sciis, ke vi tiel faras krimon kontraŭ Dio, efektive kontraŭ vi mem, ĉar ni sendube portas en ni fajrerojn de la Kreinto?... Ĉu vi do kredis, ke vi povos detrui la elementojn de Vivo en vi ekzistantajn, de tiu Vivo, kiu estas eterna ĝuste tial, ke vi ĝin ricevis de la Eterna Kreanto?..."

Videble ĝenata, Amadeo elturniĝis per sofismo, la sola rimedo, kiu al li venis en la menson ĉe tiu delikata situacio:

"- Feliĉe, sinjoro, tio estas nura premsonĝo... ia halucino... Kvankam mi ĝin deziris, mi tamen ne povis min mortigi, ĉar mi estas viva! Viva! Viva! Dio estu laŭdata, mi estas viva!"

Sed kun konsterna sereneco, kiu nin incitus se ni ne estus sincere inklinaj akcepti la instruadon, la saĝa maljunulo insistis:

"- Mi refaras mian demandon, Amadeo Ferrari: - Kial vi deziris formalaperi tiel de antaŭ vi mem kiel ankaŭ de antaŭ viaj similuloj, se ĉirkaŭ vi la poemo de l' Universo prikantis la sanktegecon de la devoplenumado, same kiel la subliman belecon de la homa ekzistado, kiu kapabligas la Animon por la Senmorta Vivo?"

"- Sinjoro... Tiel okazis, ĉar... mi senkuraĝiĝis... jes... mi... Sed ĉu mi devas respondi ĉi tie, en alesto de ĉi tiu tuta spektantaro?... Ĉu mi do denove troviĝas antaŭ tribunalo?..."

"- Ja ekzistas ia tribunalo, antaŭ kiu vi ĉiuj staras, nome via konscienco, kiu komencas vekiĝi el la longa letargio, kiu de jarcentoj tenas ĝin katenita al la plej bedaŭrindaj sekvoj! Estas nepre necese, ke mi, rajtigita de la superegaj povoj de mia kaj via Elaĉetinto, vin orientu cele al tio, ke vi, sondante vian konsciencon, lernu liberiĝi de la orgojlo, kiu de multe da jarcentoj vin blindigas kaj tiel malebligas, ke vi konu vin mem kaj sekve la suverenecon de la Leĝoj regantaj la destinojn de la homaro!"

"- Sinjoro, la mizero, la malsano, la senkuraĝeco estis la kaŭzoj... Mi faris gravan eraron ĉe tiuj tiel doloraj cirkonstancoj... Al mi montriĝis neniu alia rimedo, krom fari, kion mi ja faris... La aresto... la malsano..."

"- Kaj ĉu tiu ago - sinmortigo - forlavis la makulon, per kiu vi iam malpuriĝis?... Ĉu vi rigardas vin senkulpigita, honesta, digna, post tiu ago?...

"- Ho ne! Mi ne povis eskapi el la respondeco pri miaj faroj! Mi sentas min maldigna, ke mi senrajte uzis sumojn al mi konfiditajn... kvankam mi per tio celis reakiri la sanon, ĉar pro la nigra minaco de kancero mi senkonsiliĝis, ĝuste tiam kiam tre baldaŭa edziĝo fariĝis la pravo de mia ekzisto... La sumo estis granda... mi estis bankoficisto... karcero aŭ morto... Kancero, ŝtelo, ĉar tio ja estis ŝtelo... La ruiniĝo de la revo pri amo! Mi preferis la memmortigon! Mi konscias, ke tio estis grandaj krimoj... Sed mi ankoraŭ sentas min konfuzita, kvankam mi lastatempe multe instruiĝis... Ho, kial mi estis metita en tiel mizerajn cirkonstancojn?... Konfuzo kirlas mian menson... Teruregaj intuicioj flustras al mi pri pasinteco, kiu min plenigas per timego... Ho Jesuo el Nazareto! Indulgu min!... Mi tremas kaj ŝanceliĝas... Mi ne bone komprenas... "

"- Vi ja komprenos, Amadeo Ferrari! Estas nepre necese, ke vi komprenu!"

Epaminondo mansignis al du asistantoj, kiuj atendis liajn ordonojn. Ĉi tiuj sidigis la pentinton antaŭ la speguleca ekrano kaj poste surmetis al li diademon egalan al tiu, kiun la majstro uzis por siaj prelegoj.

Sincera religia etoso regis en la salono. Ni sentis, ke tuj malkaŝiĝos al nia kompreno grandioza, sanktega mistero, kaj kortuŝite kaj timeme ni atendis, dum bonfaraj influoj envolvis tiun sanktan, de ni travivatan momenton.