Выбрать главу

Epaminondo sin turnis al la kunsidantaj disĉiploj kaj admonis:

"- Estu atentaj! La historio de ĉi tiu via frato estas ankaŭ via historio! Liaj faloj prezentas nenion alian, ol la falojn de la homaro mem, en la ĉiutaga batalado kontraŭ siaj pasioj! Ĝuste pro tio, vi devas ne komenti, kion vi ĉi tie spektos. Prefere atentu la lecionon, kiun oni al vi donos kiel ekzemplon, el kiu vi eltiros la koncernan moralon por ĝin al vi mem apliki... ĉar al vi estos utile memori, ke vi ĉiuj estas defalintaj animoj, kiujn per la inicado pri principoj de nobla, elaĉeta moralo, oni klopodas enkonduki en la templon de la Devon!"

Li ekstaris kun brakoj levitaj al la Senfino en preĝoteniĝo kaj fervora koncentriĝo. Liaj asistantoj lin ĉirkaŭis por mense kunhelpi liajn intencojn. Ekestis potenca fluideca fluo, envolvanta en fortaj ondoj la kunsidantajn pekulojn, kiuj restis atentaj kaj respektemaj. Subite aŭdiĝis stranga ordono en energia tono, kiu ne permesus elturniĝon!

Epaminondo el Vigo trudis al Amadeo Ferrari la revenon en la pasintecon, tio estas, detalan memekzamenon kun pririgardo al liaj faroj dum pasintaj surteraj migradoj, por ke li komprenu en ĝia tuta pleneco la kialon de la laste travivitaj doloraj cirkonstancoj, pri kiuj li ne rezignaciis kaj por kies solvo li ankoraŭ pli multe ŝuldiĝis per malhonesta konduto kaj per memmortigo!

Tiel okazis, ke, en retrospektiva direkto, deire de la memmortigo al la komenco de lia vivo, ni lin trovis en tre malsamaj kondiĉoj! Estis ja vere do, ke radikis en antaŭa enkarniĝo la kaŭzoj de tiu malriĉeco, kies malpliakrigo spitis ĉiujn liajn klopodojn, ĉar Amadeo ja estis obstine laborema kaj volforta; de tiu kancero, kiu lin torturadis per nevenkeblaj ungegoj kaj malrapide formordis al li la langon kaj la gorĝon; de tiu amrifuzo, kiu konsumis liajn lastajn fortojn, lin definitive senigante je la deziro pluvivi!

Forŝoviĝis la kurteno de la nuno... Leviĝis la unua vualo de la konscienco, por ke, en la scenejo de alia surtera ekzistado, malkaŝiĝu ampleksega dramo, kies sekvoj atingis ne unu aŭ du personojn sed ja tutan kolektivon, al kiu apartenis heroa, suferplena raso!

Amadeo Ferrari aperis al ni tia, kia lin montris lia menso, nome kiel transportisto de negraj sklavoj, el Angolo en Brazilon, en la jaro 1840... Tiam li havis la portugalan naciecon, de kio venis la altiriĝemo inter li kaj ni. Per multaj sinsekvaj vojaĝoj li riciĝadis ce tiu abomeninda komerco, ne ŝparante al si penojn en la fia ambicio reveni al la metropolo kiel milionulo, kaj tiucele li trudadis sennombrajn turmentegojn al la mizeruloj, kiujn li forrabis en ties patrolando kaj vendis kiel sklavojn al liaj malnobluloj, komplicantaj kun li en la samaj frenezaj ambicioj! Sub la regado de sovaĝaj, malhumanaj inklinoj, li satiĝis je la brutala traktado kontraŭ la negroj, kiujn li skurĝigis pro plej sensignifa aŭ ec pro nenia kulpo, al ili trudante punojn, kies kruelegeco kriegis al la cielo, kiel malsato kaj soifo, torturado kaj apartigado disde la familio, car jen li ci tie vendis gefilojn, tie la patrinon, aliloke la patron... kiuj denove renkontiĝis nur en la Transmondo tial, ke multaj el tiuj malfeliceguloj mortis pro nostalgio kaj resopirado al amataj estuloj! Iam en sia bieno li seksperfortis junan negrinon apenaŭ elirintan el la infanaĝo. Kaj car la malfelica patro de la mizerulino, maljuna sesdekjara sklavo, en momento de ekstrema malespero, freneza de doloro antaŭ la kadavro de la filino, kiu per la morto celis kaŝi la ŝin obsedantan honton, laŭte riprocis lian malnoblan agon, lin akuzante pri la memmortigo de la junulino, Amadeo ordonis al kruelegaj submastroj bruligi la langon de la maljunulo per ruĝarda fero ĝis li falis tute senforta, en la konvulsioj de la agonio...

Dum ni instruiĝis per la grandioza leciono, la paciento vidis sin tia, kia li estas: portanta malnoblajn pasiojn, plurajn neperfektaĵojn, grandajn malmeritojn, kaj li senbride baraktis, kaptita de nepriskribeblaj konvulsioj, senkuraĝigita antaŭ la hontego, kiun al li kaŭzis la konscienco, konsternita pro la torturantaj rimorsoj.

"- Kompatu min, Sinjoro! - li kriegadis, esprimante doloron kaj penton, ripetante la varmkoran peton lin kondukintan al tiu kulpelpaga ekzistado, kiun efektive li krime interrompis, lasante sin impliki en konsternajn kompleksojn. - Malfeliĉega kaj mizera mi estas! Konsentu, ke mi ankoraŭfoje revenu en la homan naturon kaj vidu mian langon same kiel miajn buŝon kaj gorĝon detruiĝi muelitaj de ia ajn malbono, difektitaj tiel same kiel mi iam difektis tiujn de la malfeliĉa sklavo Felicio... Donu al mi la mizeron, Sinjoro! Mi suferu la turmenton de la malsato, de la soifo, kaj mi eĉ ne kapablu paroli por ne ellasi plendojn! Ĉiuj foriru de antaŭ mi kun naŭzo, lasante min sola elviŝi tiun malhonoran makulon, kiu min malaltigas antaŭ mi mem!..."

Sed la nobla mentoro silentigis la pekulon, fluigante sur lin balzamajn, kvietigajn emanaĵojn. Kaj kvazaŭ responde, li poste klarigis:

"- Estas ja certa, neevitebla, via reveno al la kulpelpagaj reenkarniĝoj, Amadeo Ferrari! Ĉar tio prezentas la benatan oportunon por ke kulpuloj elaĉetiĝu! Denove la malriĉeco, la kancero, la ĵurrompo... sed ĉi-foje ŝarĝitaj per la neesprimeblaj suferoj, kiujn memmortigo kuntrenas... ĉar vi ja ne volis laŭdeve submetiĝi... Sed estas nepre necese, ke vi ne faru al vi iluziojn: vi bezonos pli ol unu kulpelpagan reenkarniĝon por ripari la pligravigajn sekvojn de la ĵus rememoritaj agoj..."

Dume la leciono plu malvolviĝis, kies fino ankoraŭ pli terurige konsternis nin:

Pasis la jaroj post la morto de la maljuna sklavo...

La ĉiopova sinjoro lin, kiel ankaŭ la ceterajn, forgesis, plene ĝuante la luladon de la fortuno... Li revenis feliĉa al Eŭropo, riĉiĝinte pro "honesta laborado", ŝatata kaj respektata pro la multaj havaĵoj kunportitaj el la Lando de la Sankta Kruco...

Sed... unu tagon oni lin prifunebirs: - solenaj ceremonioj, kortuŝaj kantoj, profunda malĝojo, doloraj larmoj kaj multe da floroj... ĉar ĉion ĉi tion povis aĉeti la malŝatinda, malnoble akirita oro!

Jen leviĝas antaŭ li la Transtombo! Sonas la sankta horo de la realo, de la senmanka plenumiĝo de la Nekoruptebla Justeco! Kaj ni vidis lin baraktanta, perdita en la sino de la afrikaj savaĝregionoj, persekutata de abomena legio da nigraj fantomoj soifantaj justecon, kiuj de li postulis respondecan kalkulon pri siaj malfeliĉegaj samlandanoj, kiujn li por ĉiam sklavigis kaj de ili disigis for de ties naskolando! Tio estis patroj perdintaj siajn filojn, kiujn li forsendis malproksimen... Patrinoj senigitaj je siaj etaj infanoj, kiujn li vendis kiel malŝatindan varon! Filinoj malhonorigitaj kaj oferitaj for de la gepatroj, filoj kiuj, anstataŭ patrinajn karesojn, ricevadis la senkompatan skurĝadon de siaj mastroj! Ĉiuj postulis de li kalkulon pri la suferitaj turmentoj! Lian Spiriton ili malliberigis en la sino de hororaj arbaroj, kie ili lin turmentegis, lin terurigante per la reprodukto, ekstraktita el lia memo, de la kruelaĵoj, kiujn li faris al ĉiuj! La silento de la arbaro, kiun nur hororaĵoj interrompis; la senŝanĝa mallumego, la blekado de l' sovaĝaj bestoj, la senĉesa akuzado de la rimorsoj, la kolero kaj la ululado de la fantomoj, alternante kun ĉiuj aliaj kaŭzoj de timego, fine frenezigis lin. Tiam oni lin forlasis, tute senprotekta, kiel kaptitaĵon de li mem, de la fiaĵoj, kiujn li faris kontraŭ siaj fratoj, kiuj, kiel li, estas filoj de la sama Kreinto kaj Patro, havas la saman Senmmortan Esencon! Malsato, soifo, mil nepre kontentigendaj bezonoj kuniĝis pro lin ankoraŭ pli suferigi, ĉar li ja restis katenita al bestecaj instinktoj kaj malsuperaj inklinoj... Li malespere vagadis, kaptita de la plej absurdaj halucinoj, turmentegata de la menso, kiu sin nutris nur per malbono! Al ĉiu petego, kiun li provis eldiri, aŭdiĝis, kiel sinistra respondo, la plorado de la sklavoj mortantaj pro resopiro, disigitaj for de siaj karuloj! Se iu petego pri indulgo ellasiĝis, ĉe la konfuziteco de l' frenezo, tiam lin trafis la sono de vipado sur la nuda dorso de la negroj sklavigitaj en lia Bieno aŭ sur la profanita brusto de mizeraj sklaivnoj, kiuj mamsuĉigis liajn filojn, ĉi tiujn ame nutrante, dum por iliaj filoj oni rezervis malsaton kaj malbontrakton! Ĉe unu lia rimorsa plorĝemo, aŭdiĝis la agonia lamentado de iu, kiu mortiĝis ĉenligita al la biena pilorio... ho! la lasta kriego de tiuj mizeraj suferantoj, kiuj naive sin ĵetis en la akvujojn, en la rivertorentojn, terurpelataj de la kruela traktado!...