Выбрать главу

Tiam Amadeo foriĝis en freneza kurado tra la sovaĝaj densejoj, kaptita de la plej konsterna spirita frenezo! Sed kien ajn li sin turnis, ĉu kuregante sub la jarcentajn branĉarojn de majestaj arbaroj aŭ en kotajn marĉojn, ĉu irante sur dornoplena vojo aŭ en danĝera liandensejo, ĉie li renkontis siajn viktimojn plorantaj, agoniantaj, malesperantaj...

Sed iun nokton, post multe da jaroj, kiam li, sub la plena regado de la teruro, sentis sin lackonsumita, jen li vidas, en iu vojeto subite malfermiĝanta antaŭ li, la sklavon Felicion venanta renkonte al li kaj portanta brilegan torĉon, kiu heligante la mallumegan vojon, ebligis al li sin orienti... Felicio, pasante malrapide, mienis serene, grave, ne plu turmentate de ruĝarda fero, sed ja kompateme, kun la dekstra mano etendita por lin restarigi:

"- Venu, "Nhonhф" \ stariĝu... Ni foriru de ĉi tie..."

Li sekvis Felicion... Kaj dum la disvolviĝo de tiu intensa dramo, ni komprenis, ke la maljuna sklavo pardonis sian iaman torturinton, propetis la Dian Indulgemon por li... kaj venis por provi liberigi lin el la manoj de tiuj, kiuj ne pardonis lin...

Kaj ĉion ĉi ni emociplene spektis, kvazaŭ ni mem estus travivintaj tiujn scenoj n, dank' al eksterordinaraj, profundaj kapabloj, kiujn la homo ankoraŭ ne konas, esence propraj al la ne enkarniĝinta Spirito, kapabloj, kiuj igas ĉi tiun suferi, senti, kompreni, impresiĝi, kortuŝiĝi, ĝoji ktp, ĝis plej alta grado, kiu fulmobate mortigus la enkarniĝintan estaĵon, se al ĉi tiu eblus provi atingi ĝin. Dum tiu dramo disvolviĝis, la majstro eldiris konsiderojn, per kiuj elmontriĝis la psikologiaj trajtoj de la prezentitaj personoj, kaj tiel li saĝe instruis la admirindan tezon sub la inspiro de tiu Sankta Scienco, pri kiu ni tiam iniciĝis! Kaj kiel finon al tiu serio da mallongaj paroladoj motivitaj de la spirita pasinteco de Amadeo, li, severa kaj flamanima, per tiu energia tono tiel bone karakterizanta karakteron, kiu alfrontis la torturon per fajro pro amo al la Vero, aldonis:

"- La brazila socio, miaj karaj disĉiploj, suferas hodiaŭ kaj ankoraŭ suferos dum spaco da tempo, kiun ĝi povos plilongigi aŭ malgrandigi, la sekvojn de maljustaĵoj, kiujn en plena kristana erao ĝi permesis efektiviĝi en sia sino. Mi aludas, kiel vi bone komprenas, la sklavigon de homoj, kiujn ĝi traktis pli rigore ol la malsuperajan bestojn, por havigi al si la ĝuadon kaj regadon de la pasioj! Ĉar tio estis krimo ne individua, sed ja kolektiva, tial la kolektivo elpagos kaj riparos la grandan malhonorigon, la grandan turmentadon truditan al raso, kiu bezonis la fratan protekton de la kristana civilizacio, por ankaŭ gloriĝi per la promesdona edukado inspirita de la Bona-Novaĵo de l' Regno de Dio! Sub tiu ĉielo portanta la grandiozan simbolon tiel de la Inicado, kiel ankaŭ de Kristanismo - nome la Krucon -, ankoraŭ aŭdiĝas, dolorplene resonante en la Spirita Mondo, la korŝiraj kriegoj de miloj da turmentataj koroj, kiuj dum la pasado de la jardekoj afliktiĝis kiel viktimoj de tiela humiligo! Ĉiam ankoraŭ eĥas, en la delikatja ondoj de la etero, kie sidas la spiritaj sferoj protektantaj la homajn sociojn, la tragedia bruado de la skurĝoj, per kiuj rabiaj, satanaj submastroj batadis sendefendajn virojn kaj virinojn, kies larmoj, senmanke rikoltitaj de la Nekoruptebla Justeco de la Ĉiopova Eternulo, estis poste, konforme al Lia leĝo, disverŝitaj sur tiun saman kriman kolektivon, ke ĉi tiu siavice ilin trinku dum estontaj suferoj cele al tio, ke ĝi elpuriĝu el siaj malicaj kaj malhonoraj faroj! Pro tio la granda sudamerika Lando nuntempe baraktas kontraŭ kompleksaj problemoj, ĝiaj socioj travivas dolorajn luktojn en sia propra sino, trafitaj de akumuliĝintaj malbonoj, kiuj ilin konsternas. Iliajn elstarajn poziciojn nun okupas la hieraŭaj opresatoj, dum forlasitaj al la indiferenta traktado de la pli favorataj klasoj, kurbigitaj sub la premo de kolektivaj suferoj, restas la iamaj nesingardemaj fieruloj, kiuj en la oportuna tempo ne sin nutris per la ekzemploj de la Ĉiela Sendito, malŝatante la saĝan konsilon frate konduti kontraŭ siaj simululoj, la singardan sintenon semi amon por rikolti favorkorecon en la tago de la Ekstrema Juĝo! Kaj tiel ili restos ĝis la Ĉiela Voco de la Senditoj de l' Sinjoro ilin kvietigocele konduku al la sublima laboro de la propra repaciĝo pro amo al la Kristo de Dio! Ho vi, disciploj, kiuj vidas la dramojn - iaman kaj nunan - travivitajn de Amadeo Ferrari! Ho vi, kiuj spektis lian paseon kaj lian nunon, kronitan per kontraŭefika memmortigo, pri kiu li ankaŭ donos respondecan kalkulon al la Sinjoro de la Vivo kaj de la Ekzistaĵoj! Sciu, ke inter la sklavoj, kiuj sub la cielo de la Sublima Kruco ploraids, kurbigitaj sub ekscesa laboro, malsataj, cifonvestitaj, malsanaj, tristaj, sopiregantaj, senesperaj antaŭ premego, laceco kaj krueleco, ne ciuj portis en sia interno la karakterizaĵojn de la malsupereco, kiel ĝin multfoje pruvis fidindaj atestintoj; ne ciuj prezentis primitivajn karakterojn! Multnombraj legioj da eminentaj romianoj el la imperio de l' Cezaroj; da orgojlaj patricioj, da fieraj militistoj, da aŭtoritatoj el la kortegoj de Diokleciano, Hadriano kaj Maksenco, dolore pentintaj la amason da monstraj maljustaĵoj faritaj en nomo de la Forto kaj la Povo kontraŭ pacamaj adeptoj de la senpeka Ŝafo, petis pri reenkarniĝoj en la malgaja kaj malfelica Afriko, por atesti pri siaj novaj streboj pere de decidaj kulpelpagoj kaj tiel skurĝadi la senmezuran orgojlon, kiun la potenca romia gento akiris per siaj falsaj gloroj ce la malŝata nuligado de aliulaj digno kaj rajtoj! Ĉiam ankoraŭ kuraĝaj kaj fortanimaj, ili petegis pri novaj konkeroj! Sed nun la batalo estos kontraŭ ili mem, kontraŭ la noca orgojlo, kiu ilin ruinigis! Ili petegis pri karna maskovestiĝo en nigraj envolvaĵoj, kvazaŭaj elacetaj armaĵoj, kiuj al ili malebligu cian reagon kaj permesu hisi en siaj konsciencoj la blankan pacostandardon, respektegindan flagon signantan la riparadon de la malbono! Kaj la sklavigintoj de tiom da popoloj kaj dignaj generacioj; la malhumanaj mastroj de la surtera mondo, kiuj ridegis dum la turmentatoj ĝemadis; kiuj sin regaladis per la turmentego kaj la senkulpa sango de la kristanoj, elviŝis en la Afrika sklaveco la makulon, kiu al ili nigrigis la Spiriton!

De tio venas, miaj karaj disĉiploj, la dolĉa, eĉ sublima rezignacio de tiu afrika gento ĉial inda je nia admiro kaj respekto; la heroa pasiveco, kiu ne ĉiam radikis en la neklereco aŭ en la senkapableco pro malmulta progreso, sed ankaŭ fontis el la arda kaj sublima strebado al la spirita rehonorindiĝo! Kaj sciu ankaŭ, ke la sklavo Felicio, kiun vi ĵus rigardis kiel simbolon inter ĉiuj, sin elaĉetinte, kiel multaj aliaj, el serio da abomenaj kulpoj, kiujn li faris kiel aŭtoritato sub la ordonoj de Hadriano, revenis, post sia senŝuldiĝo ĉe la afrika gento, al Romo, kiel Spirito, denove aliĝis al sia malnova itala legio kaj... "

Neretenebla murmuro de konsterna surprizo skuis la konfuzitan kunsidantaron el pekuloj, kiam Amadeo Ferrari falis sur la genuojn, ellasante krion, pri kiu ni ne kapablus distingi, ĉu ĝi estis ankaŭ pro surprizo, aŭ hororo, aŭ ĝojo, honto aŭ ia ajn alia nedifinebla sento, kiun spertas nur estuloj en liaj bedaŭrindaj kondiĉoj, dum intensega ploro lin skuadis per nepriskribeblaj konvulsioj:

Ĉe signo de Epaminondo, flanka prodo silente malfermiĝis, kaj Felicio, serena, gravmiena, ekaperis kaj alpaŝis sian iaman sinjoron en pasintaj ekzistadoj... Terurigite, Amadeo, kiu nun jam reakiris la memoron pri sia tuta spirita pasinteco, rigardis lin kun timemaj okuloj... Sed malrapide kaj nepercepteble Felicio transformiĝis sub la efiko de la volo, kiu facile agas sur la figuron de la spirita envolvaĵo, kaj nun li sin montris kun sia nuna eksteraĵo de Romulo Ferrari, la patro de Amadeo!