Tia bedaŭrinda stato, por ties kompreno la homo ne disponas adekvatajn vortojn nek bildojn, daŭras ĝis elĉerpiĝos la rezervoj de vitalaj kaj magnetaj fortoj, kio varias laŭ ĉies grado de vivipoveco. La individua karaktero mem kontribuas por la plilongigo de tiu delikata stato en la okazo, kiam la turmentato estas pli aŭ malpli cedema al la allogoj, krudaj kaj malsuperaj, de la sensoj. Temas ja pri ia komplekso, kiun nur la tempo, kun la helpo de longa serio da suferoj, sukcesos korekti.
kvazaŭ sveninta. Mi kaj multaj aliaj samsortanoj de mia grupo estis lacekonsumitaj, nekapablaj por plua rezistado al tiel senesperiga situacio. Urĝa bezono de ripozo nin ofte svenigis, devigante nin rifuĝi en niaj malkomfortaj kavernoj.
Sed eĉ ne dudek kvar horoj pasis, depost kiam min trafis tiu nova stato, kaj jen ankoraŭfoje ekagitis min la murmuro de tiu sama "vagonaro", jam aperinta en la Valo en aliaj okazoj.
Mi kaj kvar kamaradoj, portugaloj kiel mi, havis kiel loĝejon la saman kavernon, kaj en la daŭro de nia longa, kune travivita turmento, ni fariĝis nedisigeblaj kompanoj por la kuna suferado en tiu komuna dolorrifuĝejo. El ĉiuj, unu tamen tre incitadis nin pro la portado, malgraŭ la premiteco de la situacio, de konstante surmetita monoklo, de bone tajlita frako kaj respektiva orkapa bastono, kolekto kiu, laŭ mia neŭrastenia kaj impertinenta opinio, faris lin pedanta kaj malsimpatia en loko kie oni vivis turmentata de fetoro kaj putrado kaj kie niaj vestoj montriĝis kvazaŭ pastece sorbigitaj de strangaj, grasegaj substancoj, ja mensaj refiguraĵoj de la putraĵoj formiĝintaj sur niaj karnaj envolvaĵoj. Sed mi forgesis, ke ankaŭ mi ĉiam ankoraŭ portadis nazumon kun ties kordoneto, redingoton por la ceremoniaj tagoj, abundajn, kombitajn lipharojn... Mi konfesas, ke tiam, malgraŭ la longa kuvivado, mi ankoraŭ ne sciis iliajn nomojn. En la Sinistra Valo la malfeliĉo estas tro arda, ke la tiea malliberulo zorgu pri aliula identeco...
La konata murmuro ĉiam pli kaj pli alproksimiĝis...
Ni haste eliris sur la straton... Vojetoj kaj placoj kiel antaŭe pliniĝis per damnitoj, samtempe kiel tiuj samaj angoraj kriegoj por helpo eĥiĝis tra la ombroplenaj deklivoj, celante altiri la atenton de tiuj venantaj por la kutima inspektado...
Kaj jen, meze en la peznebula ombra atmosfero, ekaperis la blankaj veturiloj, trarompante la mallumon per potencaj lumĵetiloj.
La karavana vagonaro haltis sur la kotplena placo kaj el ĝi eliris taĉmento da lancistoj, tuj poste eliĝis sinjorinoj kaj sinjoroj, kiuj ŝajnis flegistoj, krom la ekspediciestro, kiu, kiel ni antaŭe klarigis, distingiĝis per tio, ke li portis hindajn turbanon kaj tunikon.
Silentaj kaj diskretaj, ili komencis la rekonadon de la helpotoj. Tiu sama aŭstera voĉo, kiu, same kiel en la antaŭaj okazoj, ŝajne vibradis en la aero, pacience vokadis la forkondukotojn, kiu, aŭdinte siajn proprajn nomojn, sin mem prezentis.
Sed estis aliaj, kies ne ĝustatempa prezentiĝo trudis al la helpistoj la bezonon ilin serĉadi. Ĉe tiu okazo, la stranga voĉo indikis la ĝustan lokon, kie troviĝis tiuj mizeruloj, per jenaj simplaj klarigoj.
Ŝirmejo numero tia... Strato tia:...
Aŭ, laŭ la cirkonstanco:
- Demenciĝinta... Senkonscia... Ne trovebla en la ŝirmejo... Erarvaganta en tia strato... Li ne respondos nomvokon... Rekonebla per tia aŭ tia apartaĵo...
Verŝajne iu, de tre malproksime, celturnis potencajn teleskopojn al niaj mizeraj loĝejoj, por tiel liveri al la laborema ekspedicio detalajn informojn pri la okazantaĵoj...
La laboristoj de la Frateco, post konsultado sur mapo, rapidis al la indikita loko kaj de tie elkondukis la vokitojn, unujn en siaj komplezemaj brakoj, aliajn en brankardoj...
Subite eksonis en la drameca atmosfero de tiu infero, en kiu mi multe suferadis, tondre eĥiĝante tra la plej profundaj anguloj de mia estaĵo, mia nomo, vokata por la liberiĝo! Tuj poste aŭdiĝis la nomoj de tiuj kvar kamaradoj, kiuj troviĝis kun mi en la placo. Nur tiam mi eksciis iliajn nomojn kaj ili la mian.
Kvazaŭ per nevidata, potenca laŭtparolilo, la malproksima voĉo precizigis:
Ŝirmejo numero 36 de la strato numero 48 - Atentu!... Ŝirmejo numero 36 - Eniri en la sukurvagonaron - Atentu!... Belarmino de Queiroz e Souza - Hieronimo de Arauĵo Silvejra - Johano d' Azevedo - Mario Sobral - Eniru en la vagonaron... [7]
Kun larmoj de nesprimebla emocio mi suriris la malgrandajn ŝtupojn de la platformo, kiun al mi montris ĝentila kaj pacienca flegisto, dum la soldatoj garde ĉirkaŭis min kaj miajn kvar kamaradojn, por eviti, ke la ankoraŭ tie restantaj malfeliĉeguloj supreniru kun ni aŭ nin kuntrenu en sian tumulton, tiel estigante konfuzon, kiu ja prokrastus la revenon de la ekspedicio.
Mi eniris. Tio estis larĝaj, oportunaj, komfortaj ĉaroj, kies nekomunaj sofoj, kvazaŭ remburitaj per blanka ermeno, havis la dorson turnitan al la ventolaperturoj, kiuj similis la lukojn de la modernaj aviadiloj. En la mezo staris kvar samformaj sofoj, en kiuj sin komfortigis kvar flegistoj, kaj ĉio signis, ke ili tie restas por gardi nin.
Ĉe la enirpordoj legeblis tiu skribo jam antaŭe vidita sur la flago portata de la taĉmentestro:
Legio de la Servantoj de Maria
Post nelonge, tute elplenumiĝis la tasko de la abnegaciemaj legianoj. En la interno aŭdiĝis la obtuza tintado de sonorileto, sekvita de rapida peno por levado de alirpontoj kaj envagoniĝo de la laboristoj. Almenaŭ tia estis la imagserio, kiun mi konceptis en la menso...
La stranga vagonaro ekmoviĝis, sen ke ia ruliĝo aŭ la plej eta balanciĝo impresus nian sensaron. Sed ni ne povis reteni niajn larmojn, aŭdante la senesperan, furiozan kriegadon de la malfeliĉuloj, kiuj tie devis resti tial, ke ili ankoraŭ ne sufiĉe senmateriiĝis por transiĝi en malpli densajn regionojn de la nevidebla mondo.
Sinjorinoj akompanis nin kaj nin prizorgis dum la vojaĝo. Per dolĉaj paroloj ili invitis nin al ripozo, certigante al ni sian solidarecon. Ili plenzorge komfortigis nin sur la kusenoj de la sofoj, kvazaŭ sindonaj, bonkoraj fratinoj de la Bon-farado...
La veturilo foriĝis... Iom post iom la griza nebulo aerdisiĝadis antaŭ niaj okuloj, turmentataj dum longaj jaroj de la plej dolora el la blindecoj: tiu de la kulpa konscienco!
La veturo plirapidiĝis... Tiu nebulo el ombroj perdiĝis en la fora posto kvazaŭ horora inkubo, kiu ĉesiĝus ĉe la fino de malbona dormo... Nun la vojoj estis larĝaj, rektaj ĝis perdiĝo el la vido... La atmosfero fariĝis blanka kiel neĝo... Fekundaj ventoj blovadis, gajigante la aeron...
Ho Dio Kompatema!... Ni ja forlasis la Sinistran Valon!... Tie ĝi restis, malaperinta en la mallumo de la abomeneco!... Tie ĝi restis, inkrustita en la nevideblaj abismoj kreitaj de la homaj pekoj, por turmentado de la animo, kiu forgesis sian Dion kaj Kreinton!
Kortuŝita kaj timenta, mi tiam povis altigi la penson al la Senmorta Fonto de la Eterna Bono, por humile danki la grandan ricevitan favoron!
Ĉapitro III En la Hospitalo "Maria el Nazareto"
Post kelkatempa veturado, dum kiu ni havis la impreson, ke ni trairas grandajn distancojn, jen oni malfermis la persienojn, tiel ebligante al ni distingi, ĉe la ankoraŭ malproksima horizonto, severan tutaĵon el fortikigitaj muregoj, ĉe kiuj alte staris peza fortikaĵo turdanta respekton kaj timon en la ĉirkaŭa soleco.
Tio estis malgaja, senhoma regiono, envolvita en nebuloj, kvazaŭ la tutan pejzaĝon kovrus ia tegaĵo el sinsekvaj neĝadoj, sed kiu tamen permesis la travidon. Oni ĉe la unua vido ne distingis vegetaĵaron nek signojn de loĝantoj en la ĉirkaŭaĵoj de la grandega fortikaĵo, sed nur longajn, blankajn ebenejojn kaj montetojn, kiuj, makulpunktante la vastaĵon, similis al buloj amasigitaj de la neĝo. Kaj sur la fono, plantitaj en la mezo de tiu solece nostalgia regiono, la minacaspektaj muregoj, la impona fortikaĵo, tipo de la malnovaj mezepokaj konstruaĵoj, havantaj, kiel ĉefan trajton, seson da turoj, kies forte impresaj linioj vekus la atenton de la preterpasantoj.