Realiĝinte al la legioj, al kiuj li apartenis, Felicio reenkarniĝis inter ili, celante daŭrigi sian iradon direkte al la definita elaĉeto, sub la aŭspicioj de tiu Milda Nazaretano, kies adeptojn li persekutis en la tempo de Hadriano! Tiam komenciĝis pro li nova fazo de progreso, dum kiu li ricevis novan nomon. Ankoraŭ juna, li translokiĝis al la Lando de la Sankta Kruco, pelate de nedifinebla altiriĝemo, kie li fondis familion kaj kompateme konsentis fariĝi la patro de sia iama turmentinto...
Nun li sendube ĉiam ankoraŭ helpos Amadeon forviŝi el la konscienco novan kulpon, nome la memmortigon!
Kiam ni, enpensiĝaj kaj silentaj, eliris el la Sanktejo, kie, kiel unua leciono, al ni estis malkaŝita tiel sublima mistero, resonis en la intimaj faldoj de nia Animo ĉi tiu profunda, nepriskribebla impreso:
- Ho Dio Favorkora! Laŭdata vi estu, ke Vi al ni donis la Leĝon de Reenkarniĝo!...
Ĉapitro IV La "malnova homo"[35]
Ni multfoje revenis al la Tero, en kies socioj ni restis, kun malgrandaj intertempoj en la Transmondo, ekde la komenco de la jaro 1906. Tien vokis nin multoblaj devoj. La Tero prezentis vastan kampon por niaj pli fruktodonaj spertoj, ĉar, devante renaskiĝi ankoraŭ multajn fojojn en ties arenoj, grandan utilon ni havigus al ni, praktikante inter niaj fratoj per la homaro la instruojn, kiujn ni grade ricevis okaze de la Transmondaj laboroj. Tiel, sub la zorgo de Hanibalo de Silas, sed praktike gvidataj de la jarcenta sperto de Souria-Omar, ni plivastigis la servojn de bonfarado, komenciĝintajn sub la direktado de Teokrito, multobligante la klopodojn pro helpi suferantajn korojn sub la dolĉaj inspiroj de la mesiaj lecionoj, ĉu ni ilin trovus ankoraŭ katenitaj al la karno, ĉu dronintaj en konstanta luktado en la Nevidebla Mondo. Ni servadis tie en la fakoj por urĝa helpo de la Kolonio, kiel ankaŭ en la Hospitalo Maria el Nazareto kaj ties filioj; aliĝis al karavanoj por helpo al kompatindaj sinmortigintoj, kiuj perdiĝis en la solejoj de la malsupera Nevidebla Mondo aŭ en surteraj abismoj, persekutataj de legioj da obsedantaj Spiritoj;
sekvis niajn majstron el la Viglado, de kiuj ni lernis, kiel ĉasi timegindajn ĉefojn de mistifikemaj legioj, kiuj, persekutante mizerajn mortemulojn, ilin multfoje instigis al memmortigo; ofte vizitadis kunvenojn aranĝitajn de disĉiploj de Allan Kardec, kun kiuj ni kunlaboris proporcie kiel ili ĝin permesis al ni; helpis multajn suferantojn, kiuj, kvankam ne konantaj la spiritismajn ideojn, tamen vere bezonis helpon; envenis prizonojn kaj hospitalojn; penetris en mornajn regionojn de la brazila kaj afrika landinternoj, celante kuraĝigi kaj materiale helpi malfeliĉajn kaptitojn de malbona spirita pasinteco, kiuj tiam luktadis ĉe revirtigaj provoj en karnaj envolvaĵoj difektitaj de la lepro, humiligitaj de la demenco aŭ stampitaj per mutilo; kaj ni eĉ invadis la domojn de la surteraj altranguloj, kie ankaŭ svarmis la eblecoj de intensaj doloroj aŭ de danĝeraj okazoj por la peko de l' memmortigo, malgraŭ la fiktivaj gloroj, kiuj ilin ĉirkaŭis! Kaj ĉien, kie troviĝis viŝendaj larmoj, lacaj koroj refortigendaj, aŭ admonendaj animoj, kiujn la suferoj ŝancelis kaj senkuraĝigis, tien nin kondukis Hanibalo de Silas, celante konigi al ni la instruojn de la Modela Majstro, per kiuj ni lernos praktiki la subliman apostoladon de la Frateco!
Ĉu malkaŝaj, pere de la mediuma kunlaboro organizita por superaj celoj, ĉu kaŝitaj, obskuraj, pere de diversaj agadoj, kiujn ne eblas rakonti en ilia tuteco, niaj aktivecoj multobliĝis dum multaj jaroj sur la diversaj kampoj de la Karitato; kaj, kvankam pli ol unu fojon spitemaj afliktoj surprizis nin ĉe la kontakto kun aliulaj afliktoj, ni tamen ankoraŭ pli multajn fojojn ricevis dolĉajn konsolojn, konsciante, ke nia bonvolo kunhelpis por tio, ke ies aŭ alies larmo sekiĝis, ke unu aŭ alia mizerulo envolvis siajn proprajn afliktojn en la sanktajn inspirojn de la Espero, ke tiu kaj tiu alia koro varmiĝis ĉe la sanktega lumo de Amo kaj Fido, kiujn ni same lernis respekti!
Post ĉiu leciono de la Evangelio de l' Sinjoro, elvolvita de la juna profesoro, post ĉiu studita ekzemplo de la Neforgesebla Majstro, sekvis niaj atestoj ĉe la praktikado inter la homoj kaj la malfelicaj suferantoj, same kiel analizoj helpe de temoj, kiujn ni poste devis disvolvi kaj prezenti al ekzamenkomisiono, kiu siavice kontrolis nian progreson kaj komprenon pri la lernobjekto. Tial ni ofte verkis tekstojn bazitajn sur noblaj temoj inspiritaj de la Evangelio, de la Moralo, kiel ankaŭ de la Scienco, nome romanojn, poemojn, raportojn ktp, ktp. Tiujn laborojn ni rajtus dikti aŭ malkaŝi al la homoj, en la okazo se ili estus aprobitaj, tio estas, se, pro sia karaktero eduka kaj instrua, ili estus utilaj al la homa revirtiĝo. Tion ni farus helpe de mediuma perado, en la kadro de ia filozofia kredo, aŭ de sugestoj kaj inspiroj blovataj en iun ajn seriozan menson kapablan kapti niajn ideojn pri moraligaj aŭ instruaj temoj. En okazo de malaprobo, ni devus ripeti la provojn tiel longe, ĝis ni sukcesos plene konformigi la temon ne nur al la Vero, kiun ni kredis, sed ankaŭ al la esprimoj de la Arto, kiujn ni ne povus preterlasi.
La tagoj dedicitaj al tiuj ekzamenoj havis festan karakteron en la tuta Urbo Espero. Kiel veraj konkursoj pri ia Sankta Arto nome tiu pri Bono, tiuj kunvenoj elspiris ian carmon, superantan cian koncepton, kiun ni iam faris al ni pri la belo! Tiam la gardistinoj klopodis por ornami la lokojn per dekoracio, kiu ankaŭ prezentis aranĝojn kaj efikojn de transcendaj lumoj, nepriskribeblaj por la homa lingvo, dum eminentuloj de nia Kolonio, nome Teokrito, Ramiro de Guzman kaj Hanibalo de Silas, sin montris kiel artistoj portantaj superegajn talentojn, tiel en literaturo kaj muziko kiel ankaŭ en la bildiga retoriko, tio estas, en la mensa prezento, pere de imagoj, de siaj propraj verkoj. El aliaj najbaraj sferoj descendis frataj karavanoj por doni artisman kaj konsolan brilon al niaj provekzamenoj. Figuroj, kies nomoj sur la Tero estas eldirataj kun respekto kaj admiro, bonkore ceestis por kuraĝigi nin al la progreso, kreskigante en niaj tre humilaj koroj la deziron daŭrigi la esperdonajn batalojn. En tiaj kunvenoj ne mankis ec la genia instigo de tiaj figuroj, kiel Viktoro Hugo kaj Frederiko Ŝopeno. Ĉi tiu lasta estis rigardata, en la Spirita Patrolando, kiel sinmortiginto pro sia malzorgo kontraŭ la propra sano, kaj ambaŭ, same kiel multaj aliaj, kies nomoj ankaŭ surprizus la leganton, konkretigis la magion de siaj pensoj, plipotenciĝintaj pro la akiroj dum longa restado en la Transmondo, pere de kreaĵoj neesprimeblaj por la nuntempa konceptado de l' homo! Ni tiel havis la okazon aŭdi la grandan komponiston, - kiu sur la Tero travivis pli ol unu karnan ekzistadon, ĉiam dediĉante siajn plej bonajn mensajn energiojn al la Arto, al la Beletro - esprimi sian muzikon pere de imagoj kaj rakontoj, en konsterna varieco de temoj, dum la genio de Hugo montris, per netakseble belaj kaj instruaj lecionoj, la mensan realecon de siaj literaturaj kreaĵoj! La potenca kreivo de tiu intelekto, kiun la Tero ankoraŭ ne forgesis kaj kiu al ĝi denove revenos por servado al la Vero laŭ surprize mirinda inspiro, en vera artisma misio por la gloro de Tiu, Kiu estas la Superega Belo, ravis ĝislarme nian sentemon, levante nin en adoradon al la Dia Estaĵo eble samfervore kaj samaltire kiel faris Hanibalo de Silas kaj Epaminondo el Vigo per la Evangelio de la Elaĉeto kaj de la Scienco. La penso de la granda Hugo, kiun vivigis la efiko de la realo, konkretiĝis en tia maniero, ke ni povis ĝuste ekkoni la belegajn nuancojn de liaj emociaj vibroj transformiĝintaj en ravajn temojn rilatajn al la epopea progreso de la Spirito per surteraj migradoj kaj restadoj en la Nevidebla Mondo, kio montris, ke ankaŭ li kunlaboradis por nia reedukiĝo. Tiam surprizis nin la sciigo, ke la genio de Viktoro Hugo manifestiĝis sur la Tero jam de multe da jarcentoj, komence en Grekujo, poste en Italujo kaj Francujo, ĉiam lasante post si luman strion je supera kulturo kaj Arto. Pro tio, lia Spirito estas honorata de multaj generacioj kaj al li plenmerite apartenas la gloro, kiu lin kronas en intelektaj sferoj. Kaj Ŝopeno, nekontenta animo, kiu nur nun komprenis, ke ĉe la humila ĉarpentisto el Nazareto li trovos la sekreton de la sublimaj idealoj, kiuj povos lin satigi, prezentis al ni, per miregindaj esprimoj de ravega muziko, transportata el la magio de l' sonoj en la splendon de l' konkreta realo, la draman poemon pri siaj surteraj migradoj, el kiuj unu okazis antaŭ la alveno de la Granda Sendito, jam dediĉita al la Arto, dum kiu li kulturis la Beletron kiel neforgesebla poeto, vivante, en plena imperio de l' forto, en la cezara Romio!