Выбрать главу

De nia flanko, la plenumotaj provekzercoj devus same esprimi niajn mensajn kreaĵojn per imagoj kaj scenoj, kiel procedis niaj mentoroj kun siaj lecionoj kaj ankaŭ niaj ĝentilaj vizitantoj. Por tiu celo ni disponis la helpon de teknikistoj komisiitaj por la delikata tasko, ia skipo da eminentaj sciencistoj konantaj la sekreton pri la kaptado de la penso en tiujn supre diritajn transcendajn aparatojn. Kelkaj mediumoj, ĝuantaj la plenan konfidon de nia Instruisto, estis kondukataj, sub la protekto de siaj Spiritaj Gardantoj, en tiujn seancojn, kaj tie ili malfacile duonvidis tion, kio al ni montriĝis laŭ sia tuta beleco! Por ili tio estis kvazaŭ ia stimulo al la mediuma laborado, al kiu ili sindevontigis antaŭ la reenkarniĝo, la instruado apartenanta al la reedukprogramo konvena al ilia progreso kiel interpretistoj de la Nevidebla Mondo, kaj ia rimedo malpli komplika por ilin prepari al tiuj plenumoj, kiujn ni celis kiel lernantoj. Tiam flamigis nin sankta entuziasmo pro tio, ke ni rigardis kiel facilan taskon malkaŝi al la homoj tiujn novaĵojn, kun kiuj ni konatiĝis, ĉar ni estis konvinkitaj, ke oni tuj bonvole akceptos niajn klopodojn por sincere informadi. Sed ni ne prenis en kalkulon tiun konsternan embarason, nome la malmultan deziron flanke de la mediumoj, sincere sin dediĉi al la kristanaj idealoj, kiujn ili supozas defendi, tamen restante malvolontaj por eĉ unu sola rezigno; malinklinaj al la altaj studoj nepre farendaj por ĉiu, kiu sin rigardas inicito; moligitaj en la senintereso pri la revirtigo de si mem kaj de siaj similuloj, pri kiuj ili havas la sanktan devon ilin ŝirmi kontraŭ la nescieco pri la spiritaj aferoj, ĉar por tia celo ili ja estas dotitaj per konvenaj kapabloj; kaj, pro malagordiĝo al si mem kaj al la lumaj sferoj, ili esprimas nenion alian ol efikojn de siaj propraj mensoj, personajn opiniojn, kun la konvinko, ke ili interpretas la penson de la Spiritoj, dum en multaj okazoj la vero postulas aserti, ke ili nenion faris por meriti tiun altan komision, eĉ ne moraligis sian propran menson! Tial ni kun profunda malĝojo atestas sur ĉi tiuj paĝoj, kiujn ni skribis kun la plej fervora deziro esti utilaj, pri la bedaŭro de ĉiuj, kiuj, laborante en la Transmondo por la bono de la homaro, konstatas la malzorgemon de la plimultaj mediumoj, iliajn tre malfortajn penojn por kontraŭstari tiel la logojn, kiel ankaŭ la nenifaremon proprajn al la materia vivo, dekliniĝante de la urĝa devo seniĝi je multaj inklinoj malutilaj al la sublima mediuma misio, de kiuj la dolĉega parolo de la Bona Paŝtisto ankoraŭ ne sukcesis ilin liberigi! Kaj ni profitas tiun digresion por elstarigi la fakton, ke ja la mediumoj mem bedaŭrinde malfaciligas la agadon de la instruantaj Spiritoj de nia planedo, ĉar multaj mediumaj aparatoj, bonegaj laŭ sia fizika-psika strukturo, falglitas en ostracismon kaj neproduktivon koncerne seriozajn rezultojn, dum ĉirkaŭe akumule pligrandiĝas la servoj de la Sinjoro por manko de bonaj surteraj laborantoj kaj la homoj baraktas en la mallumo, en plena jarcento de lumo, irante sencele pro manko de spirita pano, malsatante la lumon de la Scio, soifante tiun Vivan Akvon, kiu povus sensoifigi al ili la animon senkonsolan kaj tristan pro la amasigo de malfeliĉoj!

Du plej gravaj okazaĵoj absolute ŝanĝis certajn detalojn de iu situacio, kiu daŭre restis malklara kaj senvolva, kvankam ilin apartigis la intertempo de du jaroj.

Estis unu el tiuj festaj tagoj, kiam oni enlasis vizitantojn.

En la hieraŭo, oni antaŭsciigis nin, ke la internuloj ricevos la viziton de siaj karaj "mortintoj", nome familianoj, karuloj jam elkarniĝintaj. Sed, senatentaj al tiu movado, ni ĝin supozis, kiel aman elmontron destinotan al tiuj pli malnovaj ol ni en la lernado ĉe la Instituto. Ni tial limigis nin je la espero, ke iun tagon ankaŭ venos nia vico revidi la niajn.

Bonkoraj kaj karitataj kiel ĉiu virino, kies morala edukado estis inspirita de la dia idealo, la gardistinoj aranĝis la parkojn por la granda akcepto okazonta en la sekvanta tago, tiucele utiligante la tutan kapablecon, kiun ili posedis, kaj kun artisma talento ili kreis lokojn dolĉegajn por nia sentemeco, intimajn angulojn, kiuj nin ravis, ĉar ili elvokis niajn plej karajn rememorojn tiel el la infaneco kiel ankaŭ el la junaĝo, kiam la malesperoj de la ekzistado ankoraŭ ne trinkigis al ni la fatalan kalikon de amaraĵoj. Tiajn kreaĵojn ili proponis al ni kiel agrablajn surprizojn, ke en ili ni povu akcepti niajn alvenantajn parencojn kaj amikojn. Starigitaj sub la libera ĉielo, tio estas, dissemitaj sur la parkoj kaj ĝardenoj, kiuj abundis en la urbo; ĉe la bordo de serenaj lagoj, sur la deklivoj de ĉarmaj montetoj, kiuj ŝajnis trembrili pro milda irizado ĉe la nedifinebla reflekto de multkolora lumetado, tiaj lokoj ne longe daŭris, provizore ekzistis nur dum la tempo, kiam ni ankoraŭ bezonus komprenemon kaj konsolon. Multaj el ili rebildigis la patran domon, tiun sanktan lokon, en kiu pasis nia infaneco kaj ekfloris niaj vivospiroj, niaj unuaj esperoj, kaj kiun tiel varme rememoris kaj sopiris tiu, kiu nur mallumon kaj malesperon renkontis, translokiĝinte en la Transtombon. Unuj memorigis pri scenejoj konstruitaj ĉe la dolĉeco de la geedza amo: ia angulo de ĉambro, ia florplena verando, dum aliaj prezentis certan pli karan pejzaĝon de la naskolando: iun gracian ponton, impresan lokon de plaĝo, iun konatan aleon, kiun ni multfoje trairis en la protektata brako de niaj patrinoj...

Estis do en la scenejo de la domo, en kiu mi naskiĝis, ke mi havis la neesprimeblan ĝojon revidi mian karan patrinon, kiun ankoraŭ kiel infano mi vidis morti kaj esti entombigita. Kiel iam, mi kisis al ŝi la manojn kaj plorĝemante min ĵetis en la protektajn brakojn de mia maljuna patro, faciligante la bruston el sopirego, kiu neniam elviŝiĝis el mia koro ĉiam turmentata de nekomprenemo kaj mil aliaj malfavoraj motivoj.

Mi revidis mian edzinon, kiun la morto forprenis el mia destino dum la plena revado pri feliĉa geedzeco, kaj kiun mi de longe estus povinta renkonti en la Nevidebla Mondo, se mi ne ribelus per tiel pereiga ago! De ciuj mi ricevis karesajn admonojn, altvalorajn konsilojn, elmontrojn de ciama korinklino, kaj mi rimarkis, ke neniu de mi postulis kalkulon pri la malordo, kiun la pasioj kaj la suferoj trudis al mia vivo! Mi ilin akceptis kvazaŭ ni troviĝus en la iama surtera hejmo: la samaj mebloj, la sama interna dekoracio, la sama aranĝo de la hejma domo, kiun mi tiel bone konis... car Rinjo de Cassia kaj Doris Mary cion laŭcele preparis, por ke en mia koro daŭru senfine la sanktegaj impresoj pri la veraj familioligiloj! Ambaŭ poste asertis, ke mi mem nekonscie liveris la elementojn por tia realigo, car niaj majstroj, kiuj, krom instruistoj kaj edukistoj, ankaŭ estis veraj agentoj de la Karitato, ekzamenante niajn pensojn kaj plej karajn rememorojn, malkovris tion, kio plej agrable tuŝus al ni la koron, kaj ĝin sciigis al la gardistinoj pere de respondaj mapoj kaj vidaĵoj, celante kiel eble plej konsolan reprodukton, car ni bezonos plenan serenecon, kiel eble plej trankvilan mensostaton, por plej multe profiti el la farota lernado! Por nia pli granda surprizo, niaj karuloj aldone klarigis, ke nenion ili povos fari helpe al ni pro la delikata situacio kaŭzita de nia memmortigo, situacio simila al tiu de surtera kondamnito, al kiu la leĝaro reganta en lia lando trudas vivmanieron alian, ol tiu de la ceteraj civitanoj. Tiam mi multe da larmoj verŝis, kaŝante mian hontoplenan vizaĝon en la kompateman bruston de mia patrino, kies edifaj konsiloj min refortigis, revivigante en mi la esperon pri malpli akraj tagoj por mia konscienco! Kaj dum ciuj kolektiĝis ce la bonodoraj arbokurtenoj, sub florplenaj baldakenoj memorigantaj pri la fruktoĝardenoj kaj kortoj de mia naskodomo, mi, lulata de la ama protekto de miaj neforgeseblaj gepatroj, multfoje ĝuis dolcajn kunvenoj n kun multaj membroj de mia familio, kiuj, same kiel mi, jam estis forpasintaj! Siavice, miaj malfelico-kunuloj ĝuis la samajn rajtojn, car tie estis nek specialaj favoroj nek privilegioj, sed nur rigora justeco bazita sur la leĝoj de altiriĝemo kaj spirita sameco.