Выбрать главу

Kaj fine Belarmino de Queiroz e Souza povis renkonti sian patrinon, kiun li amis per sia tuta koro kaj kiu lin neatendite vizitis en la posttagmezo de tiu sama tago. Ŝi sciigis al li, ke la surprizo vidi lin perei pro memmorigo trafis ŝin per profunda kaj nekonsolebla doloro, kiu nekuraceble difektis al ŝi la sanon, ĉar post duona jaro, neniam rezignaciante ĉe la malfeliĉo perdi lin en tiel tragedia maniero, ŝi ankaŭ mortis! Ke plej afliktaj elreviĝoj trafis ŝin post la forpaso, ĉar, kredante, ke ŝi atingos la absolutan forgeson en la sino de la Naturo, tamen montriĝis, ke ŝi postmorte restas vivanta kaj konsumita de ĉagrenoj tial, ke ŝi posedas neniajn mensajn kaj spiritajn kapablojn, kiuj rajtigus ŝin eniri la feliĉajn aŭ konsolajn regionojn de la Nevidebla Mondo. Ke ŝi vane lin serĉis en tiuj ombraj regionoj, kie ŝi vagadis premata de pereigaj konfuzoj, baraktante inter la surprizaj efikoj de la orgojlo kaj egoismo, kiuj karakterizis ŝian personecon, kaj la pento, ke ŝi malŝatis la dolĉajn elverŝojn de la amo al Dio, preferante la absolutan gvidon de la Materiisma Scienco, ĉar la konscienco al ŝi asertis, ke ŝi grandparte respondecas pri la malfeliĉego de sia filo tial, ke ŝi mem, kiel patrino nekredanta la diajn idealoj n, kiel patrino neantaŭzorgema kaj orgojla, kies aspiroj restis en la limoj de la mondumaj ĝuoj kaj pasioj, formis lian karakteron, infektante lin per tiu sama mensa viruso, kiu ilin ambaŭ trenis en tiel bedaŭrindajn moralajn falojn! Sed ke, fine submetiĝinte al la prudento, dank' al la disciplinoj de la eduka doloro, ŝi laboris, luktis, rezignacie suferadis dum multe da jaroj en la Spaco, preĝadis sincere konvinkita pri la Vero ekzistanta en la ideo pri Dio kaj Ties Leĝoj, kaj tiel, ankaŭ pro tio ke oni konsideris ŝian ardan aspiron al korektiĝo kaj progreso, ŝi ricevis la permeson, kiel favorkoran konsenton de la Superega Estaĵo, kiun ŝi nun agnoskas respekteme kaj kortuŝe, revidi sian filon!

... Kaj Doris Mary kaj Rinjo de Cassia havigis al ambaŭ la dolĉan konsolon resti en karega, resopirata loko: la malnova biblioteko en la domego de la familio Queiroz e Souza; ĝia fajrokrepitanta kameno; la malgranda fotelo de Belarmino, en kiu li sidis ĉe la sino de sia patrino kiel iam en la tempo de la infanaj jaroj...

La dua fakto, kiu, kvankam okazinta du jarojn post la unua, montris decidan vojon al mia Spirito, estis la konado, kiun mi ekhavis pri mi mem, elfosante en la granda libro de mia animo la rememorojn pri la pasinteco, kiujn mi de longe malkuraĝe tenis sufokitaj pro tio, ke la konscienco malvolontis ilin tute kaj detale ekzameni. Tiel, kelkajn tagojn post la unua leciono pri Sciencoj, donita de Epaminondo el Vigo, venis mia vico ekstrakti el la profunda sekretejo de mia esto la memoron pri la pasintaj ekzistadoj, dum kiuj mia Spirito luktadis por progresi, memoron, kiun mia orgojlo forpuŝis, sentante timegon antaŭ la perspektivoj, ĉirkaŭe leviĝantaj. Sed Epaminondo, decideme kaj aŭtoritate, ne konsentis prokraston en la ĝusta momento al mi difinita. Mi do eksidis sur tiu seĝo, kiu al ni ŝajnis esti la respekteginda tribunalo de la Superega Justeco, kiam ni, en tiuj teruraj momentoj, devis rekte rigardi la klarmensan instruiston. Kiel ĉiam, absoluta silento regis en la salono. Nur la mensaj vibroj de Epaminondo, esprimataj per korekta parolo, plenigis la respektindan atmosferon, kie sanktegaj misteroj de la Ĉiela Scienco malkaŝiĝis por lumigi niajn Spiritojn ombritajn de nesciado. La ĉeestantoj certe sciis, kiaspecan individuon mi ĵus pozis en Portugalujo, kun enradikiĝinta orgojlo, kiu al mi difektis la karakteron, ĉar tiel malbonan moralan ŝarĝon mi ankoraŭ trenis kun mi, ĝi ankoraŭ obstine sieĝis min, malgraŭ la mizera stato, al kiu mi estis reduktita. Sed kion eble ne ĉiuj sciis, ĉar temas pri io, kion tiu sama orgojlo tre malofte al mi permesis malkaŝi, tio estas la fakto, ke mi ĉiam estis malriĉega, ĉiam akre luktadis kontraŭ la malfeliĉo pro konsterna mizero, kiu ne sole ne indulgis min sed ankaŭ defiis ĉiajn ajn rimedojn, kiujn mia menso elpensis por ĝin mildigi; kaj ke, por eskapi el la malfeliĉego de l' blindeco, kiu super miaj senrezistaj okuloj etendis densan ombrovualon, reduktante min al tia plej senkompata mizero, kia, miaopinie, povus ekzisti en la mondo, mi ĵetis min en tiun satanan aventuron, kies doloraj sekvoj kondamnis min al la nunaj, de ĉiuj konataj, cirkonstancoj.

La asistantoj delikate preparis min, kiel ja konvenus al la juĝoto, kiu fronte al la tribunalo de la Konscienco sin mem ekzamenos, sin mem juĝos sen la akomodaj malgravigoj de la homaj vidpunktoj kaj elturniĝoj, ĉar li ja vidos tion, kion li mem lasis gravurita en la vibraj arkivoj de sia animo pere de ĉiu ago, kiun li faris dum sia ekzistado, ĉu kiel Spirito enkarniĝinta, ĉu kiel elkarniĝinto.

La majstroj ĉirkaŭis min, ĵetante sur la fakultojn de mia malsupera esto potencajn fluidecajn elementojn kun la celo min kompateme helpi. Tio estis, kvazaŭ kuracistoj operacius al mi la animon, vidigante ties anatomian strukturon, por ke mi mem ĝin ekzamenu kaj, malkovrante la originon de la akregaj malbonoj, kiuj min persekutadis, ne plu akuzu la Providencon!

Angoraj intuicioj aŭguris malesperon en mia interno. Mi certe estus banata per frosta ŝvito, se mia envolvaĵo ankoraŭ estus el karno. Sed aflikta sento de teruro tute malkuraĝigis min kaj mi provis kontraŭstari, antaŭvidante la malhonoran situacion, kiu min atendis inter la ĉeestantoj. Verŝajne nereteneblan ploron, mi petegis, kun la intenco esti aŭdata nur de Epaminondo:

"- Sinjoro, pro kompato! Indulgu min!"

"- Ne hezitu! - li respondis per tiu aŭtoritata, al li karakteriza tono, dum liaj paroloj, de ĉiuj aŭdataj, resonis en la amfiteatro. - Por efektivigi tiun internan renoviĝon, kondukontan la animon al la elaĉeto, ni bezonas apogi nin sur la plej vigla kuraĝo! Sen decidemo, sen heroeco, sen braveco ni ne sukcesos progresi, ni ne aliros la gloron! Memoru, ke la timemuloj estas punataj de la propra malsupereco, en kiu ili volonte restas, de la ilin ĉirkaŭanta malhonoro! Memoru, ke ja via rehonorindiĝo trudiĝas, ĉiufoje kiam la doloro vin sieĝas, kiam la sufero dolore vibrigas la fibrojn de via esto! Estu do forta, ĉar la Plej Alta Kreinto premias la bravajn animojn per la ĝojo de l' Venko!"

Mi rezignaciis sub la influo de tiu potenca menso, intime vokante la patrinan helpon de Maria el Nazareto, kiun mi lernis respektegi depost kiam mi eniris la bonfaran Instituton, kaj rememorante, ke ni estis azilitaj sub ŝia amoplena zorgado.

Tiam, post la submetiĝo de mia volo al la volo de tiuj min protektantaj mentoroj, io okazis en mia esto, kion mi efektive ne kapablus priskribi! Mi vidis, ke Epaminondo kaj lia skipo da asistantoj proksimiĝas al mi kaj min envolvas en strangajn lumfaskojn. Nevenkebla sveno trudis vertiĝon al mia cerbo, kvazaŭ el la sanktaj potencoj de mia "memo" leviĝus eksterordinaraj eĥoj, eksterigante el la tenejoj de la animo, por ilin revivigi antaŭ mi, la longan serion de miaj surplanedaj ekzistadoj, kiujn mi travivis havante jam prirespondecon kaj libervolon! Memkompreneble, la intensaj dramoj travivitaj sur la Tero nepre daŭris dum miaj restaĵoj en la Nevidebla Mondo inter la reenkarniĝoj, car ili estas nedisigeble ligitaj al la sekvoj de la agoj faritaj dum la surtera vivo. Mi havis la eksterordinaran kaj gradiozan impreson, ke mi troviĝas antaŭ mia "memo" - aŭ antaŭ mia duoblaĵo -, se mi tiel povas min esprimi, kvazaŭ mi starus antaŭ spegulo kaj spektus tion, kio en mia menso sinsekve aperis per konsterna reviviĝo! La nekontraŭstarebla parolo de la instruisto resonis, kvazaŭ superreganta trumpetvoko, tra la interno de mia Spirito kvietigita de la volonto obei, kaj invadis ciujn angulojn de mia Konscienco kvazaŭ ŝprucado de ondegoj, kiuj transsaltante digojn kaj sin ĵetante per nebridebla impulso, inundus senhelpan regionon: