Выбрать главу

"- Mi ordonas al vi, ho Animo kreita por la gloro de la elektiteco en la Dia Sino: Revenu al la punkto de deiro kaj ekstudu en la libro, kiun vi portas en vi mem, la lecionoj n al vi proponatajn de la sperto! Kaj de vi mem lernu plenumi la Devon kaj respekti la Leĝon de Tiu, kiu vin kreis! Poste skizu, vi mem, la planojn de kulpelpagoj kaj revirtiĝo, kiuj al vi konvenos, por ke al vi mem vi ŝuldu la gloron, kiun vi konstruos kaj kiu vin kondukos, en elacetaj flugoj, al la Eterna Sino, de kiu vi iam deiris!..."

Mi sentis, ke min iom post iom envolvas impresa torporo, kvazaŭ ĉio ĉirkaŭ mi kapturne turniĝus... Dikaj ombroj, kvazaŭ minacantaj nuboj, envolvis mian frunton... Mia penso foriĝis de la amfiteatro, de la Urbo Espero, de la Korekta Kolonio... Mi jam ne distingis Epaminondon, eĉ ne konis lin, kaj tute ne memo ris pri miaj malfeliĉo-kunuloj... Sed mi ne endormiĝis! Mi restis konscia kaj rezonis, konsideris, pripensis, agis, kio vidigis, ke mi konservas absolutan regadon de miaj fakultoj... malgraŭ ke mi retroiris la vicon da rememmoroj amasiĝintaj dum la jarcentoj!... Mi do perdis la konscion pri la nuno kaj dronigis la Konsciencon en la Paseon...

Tiam mi sentis min vivanta en la tridek-tria jaro de la kristana erao! Sed mi ne nur rememoris: - mi ja travivis tiun epokon, troviĝis en ĝi, kiel fakte okazis!

La antivka sankta urbo de la judoj - Jerusalemo - travivis febrajn momentojn en tiu varma, sunplena mateno. Posedis min satana ĝojo, dum mi iradis tien kaj reen sur la stratoj svarmantaj per fremduloj, estigante tumultojn, blovante klaĉaĵojn, disvastigante maltrankviligajn famojn, instigante al malordo, ĉar estis la granda tago de la Kalvario kaj oni sciis, ke ia revoluciulo nomata Jesuo el Nazareto, kune kun du aliaj kulpuloj, estis kondamnita de la Cezaraj reprezentantoj al morto sur la kruco. Mi alkuris al la Pretorio kun la certeco, ke de tie eliros al la tortura loko la kondamnito, kiun la judoj tiom malbenis. Mi estis mizera, malriĉa kaj malica, ŝuldis favorojn al multaj judoj en Jerusalemo, manĝis el la restaĵoj de iliaj tabloj, vestis min per la ĉifonoj, kiujn ili donis al mi. Tial, antaŭ la Pretorio, mi freneze aklamis la vilan, naŭzaspektan figuron de Barabaso, sed ĉe la ekstrema provo de la Prokonsulo por liberigi la nazaretan ĉarpentiston mi postulis ties ekzekuton, blekegante kiel rabia demono, ĉar al mi plaĉis ĉeesti tragediojn, ebriiĝi per aliula sango, spekti la malfeliĉon, vundante tiujn sendefendajn kaj senkulpajn, kiujn mi malŝatis, ilin rigardante kiel senkuraĝulojn... Kaj vidi tiun delikatan junulon, tiel belan kiel modestan, pacience supreniranta la danĝeran deklivon sub la senkompata ardegeco de l' Suno, surŝultre portanta la pezan lignon, trafata de la skurĝoj de la krudaj soldatoj el Romo, kiujn ĉagrenis la devo sin elmeti ĉe tiel peniga supreniro al la plena tagmeza varmo, estis spektaklo, kiu perfekte agordiĝis al la maliceco de mia karaktero kaj kiun mi nepre ne povus ne ĉeesti!...

Sed, rerigardante la paseon, la konscienco, kiu en si retenis tiun okazaĵon, ekabomenis ĝin per furioza sinakuzo. Mian frunton, konsterne pezigitan de la rimorso, banis kvazaŭa pasteca ŝvito el teruro kaj agonio, kaj mi eligis frenezan kriegon, sentante, ke ĝi resonas tra ĉiuj anguloj de mia Spirito:

"- Ho Jesuo Nazaretano! Mia Savinto, mia Majstro! Mi estis freneza, freneza! Mi ne plu rigardas min, kiel Vian malamikon! Pardonon! Pardonon, Jesuo!..."

Ardega ploro bruligis al mi la animon kaj mi kalcitris, repuŝante la amaran memoron pri la pasinteco. Sed la eminenta majstro, vigle atenta kaj zorgema pri la progreso de sia protektato, tuj poste admonis:

"- Antaŭen, Animo, dia kreaĵo! Daŭrigu, sen perdo de l' kuraĝo, ĉar nepre necesas, ke el la legado, kiun vi faras en vi mem, vi eliru strebanta al servado al tiu Majstro, kiun vi hieraŭ priĵetis per ŝtonoj..."

Mi ne povus ne cedi al la vibra impulso, kiu min puŝis en la sondadon de tiu malproksima pasinteco, ĉar min potencis, per siaj voloj kompateme kuniĝintaj por mia bono, Epaminondo kaj liaj helpantoj. Kaj mi daŭrigis la hontigan rememoradon:

Jen mi staras, kun malica intenco, antaŭ la Pretorio. Mia malhumana parolo ŝparis nenian insulton kontraŭ la Nazaretano. Kun sovaĝa obstino, mi lin akompanis sur lia dolora vojo, blekante ofendajn sakraĵojn kaj trivialajn mokojn; kaj mi konfesas, ke mi ne agresis lin per ŝtonoj aŭ per mia murda brako nur tial, ke lin ĉirkaŭis severa gardo. Tiel estis, ĉar mi sentis min malsupera kaj mizera ĉie, kien ajn portis miaj aventuroj. Mi nutris envion kaj malamon kontraŭ ĉio, kion mi konstatis aŭ rigardis supera al mi! Malbela, vila, abomeninda, mutilita ĉar al mi mankis unu brako, malbonmora, ambicia, el mia koro elgutiĝis la viruso de malico. Ĉion, kion mi rigardis bela kaj nobla, mi malbenis kaj persekutis, konsciante mian senpovecon ĝin atingi!

Aliĝinte al la longa, procesie iranta homamaso, mi komencis malrespekti per fiaj kalumnioj kaj naŭzaj sarkasmoj lian suferantan kaj humilan Patrinon, anĝelon protektantan per neesprimebla kordolĉo la homojn ekzilitajn en la surteran suferadon, jam tiam tiun saman Marian, kompateman kaj konsoleman, kiu nun min patrine ŝirmis per ĉielaj zorgoj! Kaj poste, per sinsekvo da sinistraj, teruraj agoj, jen mi daŭre ludas la abomenan rolon de turmentegisto: denuncante kristanojn al la Sinedrio, persekutante, spionante, meminiciate turmentante kiom mi nur povis; miksiĝante kun la rabiaj hordoj de la kruda popolaĉo; perfidande la "sanktulojn de la Sinjoro" pro la simpla plezuro malici, ĉar mi havis nek la rajtojn nek la zorgoj n, kiuj igis la hebrean genton supozi, ke, ekstermante la kristanojn, ĝi defendas nacian heredaĵon: mi ne estis ido de Izraelo! Nekredanto kaj aventuristo mi venis de malproksime, de la fora Gallujo, forkurinta el mia tribo, kie mi estis mortkondamnita pro la duobla krimo de perfido al la Patrujo kaj hommortigo, kaj nur hazarde, dum la lasta monatoj de la apostolado de la Savinto, mi alvenis en Judujo!

Al mi do estis donita la plej favora okazo por regeneriĝi, sed mi ĝin forĵetis, ribelante kontraŭ la "Lumo, kiu brilis en la mallumo... "

Dume la tempo fluadis, trenante min en senĉesajn luktojn. Reenkarniĝoj sin sekvis tra la jarcentoj. Mi apartenis al la mallumo... kaj dum la interspaco de du ekzistadoj mi plezuris ĉe la malsuperaj sferoj de la besteco!... Ripetitajn invitojn al revirtiĝaj penadoj mi ricevis en ĉiuj lokoj, kien puŝis min la fluo de la vivo, ĉu kiel homo, ĉu kiel Spirito seniĝinta je la karna vestaĵo, car ankaŭ en la malsuperaj spiritaj regionoj resonas la dolco de la Evangelio kaj la sublima figuro de la Krucumito estas montrata kiel nobla, imitinda ekzemplo! Sed, blindigite de malbonvolaj instinktoj, kiel ja okazas al multaj aliaj, mi fariĝis surda... Kaj mi asertas al vi, ke mi ec ne klare perceptis la diferencon inter la enkarniĝo kaj la restado en la Transmondo, car mi ciam ankoraŭ troviĝis en tiu sama stato de besteco! Hodiaŭ mi scias, ke la imanenta leĝo de Progreso, kvazaŭ saĝa kaj ne kontraŭstarebla magneto, altiris min al novaj eblecoj en karnaj korpoj, sub la orientado de sindonaj laboristoj de la Sinjoro, trudante, ke mi renaskiĝu kiel homo cele al tio, ke la frapoj de la kulpelpago kaj la sencesaj luktoj propraj al la surtera vivo, krom ankaŭ la neeviteblaj suferoj rezultantaj el la stato de neperfekteco, tiel de la planedo kiel ankaŭ de ties homaro, iom post iom disvolvu al mi la kapablojn de la animo bruligita de la morala malsupereco. Sed en la tempo, kiam tio okazis, mi nenion kapablis percepti, kaj al mi la homa ekzistado kaj la intertempo en la Transmondo ŝajnis unu sola kaj sama afero!

Sed mi ankaŭ travivis, laŭlonge de la jarcentoj, grandajn malfelicojn.

Kiel obstina krimulo, ekskluzive sin fordonanta al malbonfarado, mi memkompreneble suferis la refrapon de miaj agoj, kies efikoj reflektiĝis en la stato mem de mia persono. Iafoje mi ascendis al la pintoj de fameco en la surtera, socia skalo, kio tamen ne signifis, ke mi fariĝis virta, car senbrida ambiciemo min regadis! Tiaj ambicioj, abomenindaj kaj malhonorigaj, tamen puŝis min al bruaj moralaj faloj, kaj mi ciam pli kaj pli baraktis en la marco de l' malmeritoj, pezigante mian Konsciencon per novaj konsternaj ŝuldoj!