Выбрать главу

Sed miaj revenoj en la karnon ciam okazis inter la kristanaj popoloj. Estas tre verŝajne, ke en la Transmonda vivo, disciplina kaj laborplena, la Spiritoj grupiĝas laŭ gentoj aŭ kolonioj, sub kies protekto ili edukiĝas kaj progresas kaj de kiuj ili malligiĝas nur tiam, kiam ili finis normalan evolustadion, nome post kiam ili akiris sciadon, kiu al ili permesus ŝanĝojn produktivajn kaj utilajn por sia bono kaj por la bono de aliuloj. Fakte mi ĝis nun neniam vivis ekster Gallujo aŭ Iberujo.

La ideo pri regeneriĝo enŝoviĝis al mi en la menson, flustrate en miajn orelojn dum la fluo de l' tempoj, ĉu mi troviĝis homkorpe sur la Tero, ĉu mi dronis en la spirita ombro propra al la estaĵoj de mia malalta klaso. Ĝin akceptinte kun profitama kalkulo, mi ekklopodis solvi la pezajn malfacilaĵojn, kiuj tra la jarcentoj persekutadis mian destinon, per tiu kristana doktrino, kiu onidire tiom da bonoj havigas al tiu, kiu per ĝi lasas sin gvidi. Sed kion mi absorbiĝinta en mia intima malsupera mondo, ne povis kompreni, tio estis la alta celo, morala kaj filozofia, de tiuj invitoj aŭ konsiloj, kiuj konstante ripetiĝis ĉirkaŭ mi en ĉiuj lokoj, surteraj aŭ transmondaj, kien la vivo min portis... kaj pro tio mi esperis de la Granda Doktrino nur personjan profitojn, misterajn aŭ superstiĉajn povojn, per kiuj mi atingu la kontentigon de milo da kapricoj kaj pasioj...

Tamen, ĉia aludo pri tiu Nazareta Majstro, kies virtoj estis modelo por la regeneriĝo de la homaro, kaŭzis al mi mensperturban ĉagrenon, kvazaŭ ĝenaj resonoj ekvibrus en mia interno, dum malagrabla fluo ekestis en mia konscienco, kiu ŝajnis timi esplorojn pri tiu delikata afero. Trudiĝis do la konkludo, ke dum mia inteligento kaj intelektaj konoj ampleksiĝis ĉe la vivobataloj kaj la malfeliĉoj sub la potenca efiko tiel de la mempenado, kiel ankaŭ eĉ de la ambicioj, tamen la koro restadis inerta kaj frosta, kaj la animo brutigita antaŭ la noblaj konkretiĝoj de Bono, Moralo kaj Justeco!

La unua duono de la 17a jarcento trovis min en bedaŭrinde ruiniga situacio, forlasita en malluma surtera karcero, malgraŭ tio, ke mi ankoraŭ loĝis la nevideblan mondon.

Kia naŭza krimaro kaŭzis tian punon, tiel humiligan por la digno de Spirito liberiĝinta de la karnaj katenoj?... Kiajn abomenajn motivojn mi donis al la leĝo de altiro kaj afineco, ke la stato de mia menso kaj de mia konscienco agordiĝis nur al la mallumo de haladza, turmentega karcero en surtera malliberejo?...

Estas konvene, ke vi, leganto, eksciu, kion mi faris en tiu tempo...

Ĉapitro V La kaŭzo de mia blindeco en la 19a jarcento

Fluis la unuaj jardekoj de la 17a jarcento, kiam mi renaskiĝis en la ĉirkaŭaĵoj de Toledo, la antikva kaj nobla ĉefurbo de l' Visigotoj, kiun la amikaj, plaŭdaj akvoj de la malnova Taĥo randiras kvazaŭ nelacigebla gardisto...

Mi riskis novan renaskiĝon en la krutaj surteraj scenejoj serĉe de favoraj okazoj por neprokrastebla lernado, kiu liberigu mian Spiriton dronintan en malfacilaĵoj kaj tiel malpligrandigu la ŝuldon de la konscienco antaŭ la Neŝanĝebla Leĝo, ĉar mi nepre bezonis la elprovon de rezignacio ĉe malriĉeco, de regenera, pasiva humileco, de submetiĝo antaŭ amoperfido, pri kiu mi estis debete enskribita en la registroj de la Paseo, krom ankaŭ de plena fordoniĝo al la Familio.

En tiu tempo mi apartenis al malnova domo de senmoniĝintaj nobeloj, tiam persekutataj pro nesolveblaj kontraŭaĵoj, nome politikaj kaj religiaj interbataloj kaj malkonsentoj kun la Reĝo.

Mi eliris el la plej frua juneco ankoraŭ analfabeta, baraktante en la pezaj laboroj de la terkultivado. Mi paŝtadis ŝafojn, plugadis la teron kiel mizera servutulo, dividante mian tempon inter pluraj taskoj sub la severa rigardo de mia patro, kruda provinca nobelo, kies senmezura religia fiero, inspirita en la Reformatio, lin faligis en la reĝan malfavoron, ĉar lin suspektante pri malfideleco al la katolika kredo, oni tenadis lin sub viglado; homo ja rigora tiel kontraŭ la familio, kiel ankaŭ kontraŭ la servistaro, kvazaŭ estro super siaj feŭdoj. Sed la streĉaj laboroj, min katenantaj al la agrokulturaj respondecoj, ankoraŭ pli intensigis en mia interno la strangan sopiremon, kiu igis min temperamente malĝoja, ĉar en la profundo de mia animo tumultis senbridaj ambicioj tute nepravigeblaj ĉe junulo en tiel malfavoraj kondiĉoj. Mi revis nenion alian, ol forlasi la kamparon, ribeli kontraŭ la patra despoteco, fariĝi homo klera kaj utila kiel miaj kuzoj loĝantaj en Madrido, el kiuj multaj estis militistoj. Kovritaj per gloroj kaj ordenoj, dum aliaj apartenis al la potenca Kompanio de Jesuo kiel doktaj reprezentantoj de la Eklezio, kiun mi rigardis la sola justa kaj vera, malkonsente kun la opinio de la gepatroj, kiuj ĝin malŝatis. Mi enviis tiun riĉan, potencan parencaron kaj sentis min kapabla por la plej pezaj oferoj por atingi ilian socian rangon.

Iun tagon mi malkaŝis al mia patrino tiun aspiron, kiu kreskadis kun la aĝo kaj faris min nekontenta kaj malfeliĉa. La kompatinda virino, kiu, same kiel la filoj kaj servistoj, ankaŭ suferis la premadon de la hejma tirano, prudente konsilis al mi, kvazaŭ inspirita de la Ĉielo, moderigi tiajn dezirojn pro obeo al la principoj de la Familio, kiujn mi renkontis ekde mia naskiĝo, kaj krome ŝi ankaŭ obĵetis, ke mia restado en la patra domo estas nepre necesa pro tio, ke la sukceso de la terkultivado ne povas malhavi la spertan kunlaboron de la unuenaskito kaj estonta familiestro. Malgraŭ tio, pro mia insistado, ŝi propetis ĉe la sinjoro kaj patro, ke li konsentu pri mia instruiĝo, kio havigis al mi krudan traktadon kaj punojn neimageblajn ĉe patra koro! Pro la rezultinta indigno mia aspiro pli intensiĝis ĝis nekontraŭstarebla obsedo, kiun nur per grandega streĉo mia impetema kaj ribelema temperamento sukcesis bridi.

Mi petis helpon de la distrikta parokestro, pri kiu mi sciis, ke li estas homo komplezema kaj literaturamanto. Al li mi rakontis la suferojn, kiuj min humiligis, konigante mian deziron scipovi legi kaj skribi kaj kiom eble instruiĝi. Li konsentis afable kaj abnegacie kaj komencis lernigi al mi cion, kion li scias. Kaj car li estis homo klera, kun potenca intelekto, mi plenspire ensorbis la lecionojn, kiujn li karitate donis al mi, ciam elmontrante tielajn mensklarecon kaj bonvolon, ke la nobla instruisto ciam pli kaj pli zorge sin dedicis, ravita de la intelektaj latentoj de sia lernanto. Sed konsentante mian peton kaj plej helpeme komprenante ties motivojn, li ne informis mian familion pri tiu fakto. Mian vizitadon en la parokestra domo oni interpretis kiel helpon al la parolo por al kulturado de la tero, komplezon, kiun mia patro ne kuraĝus rifuzi pro timo al repagoj kaj denuncoj.

Unu tagon, post kiam mi longe trostrecis al mi la menson serce de ia solvo por tio, kion mi rigardis kiel mian malfelicon, naskiĝis el la obstinaj cerbumadoj de miaj ambicioj la bedaŭrinda ideo fariĝi pastro. Tio estus, mi pensis, sekura kaj facila rimedo por atingi tiujn min allogantajn celojn... Ne temis efektive pri nobla alvokiĝo al la diaj idealoj, nek pri strebo por servadi al Bono kaj Justeco per edifa apostolado, car en la religiaj praktikoj, miaj kaj de mia patrino, ne partoprenis la vera kredo al Dio nek la respekto, kiun oni devas havi al Liaj Leĝoj! Al la parokestro, mia malnova majstro, mi sciigis pri tiu projekto, kiun mia pretendema ambicio rigardis laŭdinda. Sed li surprizis min, bonkore kaj digne konsilante, ke mi evitu fari la sakrilegion profiti la sanktan protekton de la Dia Ŝafido por la kontentigo de personaj pasioj, kiuj, tumultante en mia koro, ombris al mi la juĝon... car li, havante klaran vidon de mia karaktero, tre bone komprenis, ke nenia vera inklino altiras min al tiel delikata ofico.

"- La Evangelion de la Sinjoro, mia filo - li iam finadmonis, post unu el la saĝaj paroladoj, per kiuj li kutime prezentis la gravajn respondecojn pezantajn sur la konscienco de pastro -, oni devas servi kun arda amo al la bono, per konstanta rezignaciado, dum kiu ni multfoje mortos tiel por ni mem kiel ankaŭ por la mondo kaj ties pasioj; per ciam aktiva, senlaca kaj renoviga laborado por la aliula bono kaj por la gloro de la Vero, laborado distingiĝanta per la vera honesteco, sendependeco kaj solidareco, sen ia ajn persona intereso, ĉar la servanto de Jesuo devas senkondiĉe fordoniĝi al la Idealo, rezignante pri propraj opinioj kaj deziroj, kiuj ja neniom valoras antaŭ la reguloj kaj principoj de lia doktrino! Ĝi estas vojo malglata, prisemita per erikoj kaj obstakloj, per senĉesaj elprovoj, sur kiun la pilgrimanto verŝos larmojn kaj konstante vundiĝos ĉe doloregaj ĉagrenoj! Florojn li nur rikoltos poste, kiam li povos prezenti al la Altega Sinjoro de la vinberejo la altvalorajn talantojn[36]konfiditajn al lia zorgo de obeema kaj laborema servisto...