Выбрать главу

"Se iu volas veni post mi — Li mem tion asertis —, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min!" [37]

Ekster tio, mia kara filo, la servado de ambiciulo nur celas la kontentigon de liaj personaj ambicioj, kaj li, ŝajnigante servadon al la Sinjoro, de Li ja malproksimiĝas per siaj riproĉindaj agoj!

Ĉu vi ne sentas inklinon al la rezignoj nepre sin trudantaj ĉe tiu honora tasko?... Restu do trankvile sur via loko, bonvoleme servante al la proksimulo, kiom vi nur povas, eĉ se nur en via familio, kaj tiel vi agos ne malbone...

Ĉu vi ne sentas vin vere preta submetiĝi al la ordonoj de Tiu, kiu oferis Sin mem sur la traboj de Kruco?... Vi do ne trofruigu la aferojn, provante alfronti respondecojn tiel vastajn kaj pezajn, ke ili povos endanĝerigi vian spiritan estontecon! Revenu, filo, al viaj civitanaj devoj, strebante ĉe ĉiu via paŝo al noblamora konduto... Reiru al via vilaĝo, paŝtu vian brutaron, klopodu forpuŝi senprudentajn ambiciojn, ĉar per tio vi konkeros pli da meritoj, ol se vi perfidus oficon, por kiu vi ankoraŭ ne estas preparita... Plugu plej ame la amikan teron, ĝoje zorgante pri la regiono, kiu vin lulile akceptis... kaj disŝutante en ties malavaran sinon la malgrandajn, fruktodonajn semojn, vi tre frue komprenos, ke Dio restas kun vi, ĉar Liajn benojn vi ĉiam vidos renovigitaj en la bongustaj fruktoj de viaj fruktoĝardenoj, en la blondaj spikoj de la tritiko nutronta vian tutan familion, en la sanodona lakto, kiu fortikigos la karnon de viaj filoj... Vi prefere fondu vian hejmon! Eduku filojn en la respekto al Dio, en la kulto al la Justeco, en la abnegacio de la Amo al la proksimulo! Estu, vi mem, amiko al ĉiuj vivantaj ĉirkaŭ vi, ne forgesante viajn plantarojn kaj viajn amikajn brutojn, kiuj al vi servadas tiel bone kiel ankaŭ viaj servistoj, ĉar ĉio ĉi ja estas sublima pastra misio, estas sanktiga servo al la Sinjoro de la Vinberejo..."

Mi ekamindumis ŝin kun ardo, kaj tuj de la komenco forte enamiĝis, kiel nature ĉe karaktero kruda kaj ribelema. Mi sentis, ke ŝi reciprokas, sed mi ne suspektis, ke tiu okazo, kiun mia revemo rigardis nekontraŭstarebla, fariĝis nur dank' al la soleco de vilaĝo izolita en la ĉirkaŭaĵoj de Toledo, kie mankis galanta junularo! Mi ekamis la junan Magdan kun senbrida fervoro kaj en ŝiajn manojn mi kuŝigis mian destinon. Volonte mi por ĉiam rifuĝus en la dolĉeco de honeste fondita hejmo, praktikante la avertojn de mia nobla konsilanto. Sed la malfeliĉo min gvatis, trenante kontraŭ mi fortajn tentojn ĉe la neprokrasteblaj elprovoj, tentojn, de kiuj mi ne povis liberiĝi pro la temperamento difektanta al mi la karakteron, pro la nesubmetiĝemo de vundita orgojlo, kaj pro la ribelemo, kiu ekde la lulilo superregis miajn sintenojn ĉe iu ĉagreno aŭ ia simpla kontraŭaĵo!

Maria Magda, kun kiu mi sekrete interkonsentis pri geedziĝo en oportuna okazo, forlasis min, preferinte junan madridanon, kuzon de mia patro kaj kaŝitan adepton de la Reformatio, kiu vizitis nian modestan domon por tie pasigi la someron! Li estis eleganta, dudekkvinjara militisto, al kiu bone alaspektis la longaj haroj, la glatbrilaj, zorge aranĝitaj lipharoj, kiel konvene al oficiro de la Reĝa Gardistaro; krom ankaŭ la spado kun orbrila pomelo, la gantoj el ŝamo kaj la flirtanta, bonodora mantelo, kiu donis al li la aspekton de heroo! Li nomiĝis Hiacinto de Ornelas y Ruiz kaj pretendis esti, aŭ efektive estis, provinca grafo, heredonto de bonaj teroj kaj bona riĉaĵo. Inter lia figuro senkonteste eleganta, lia financa supereco, kaj mia ombra, kruda eksteraĵo de nesperta, malriĉega terkulturisto, la elekto ne estus malfacila por junulino, kiu ankoraŭ ne atingis la dudekjaran aĝon!

Hiacinto de Ornelas ne revenis sola al sia luksa loĝejo en Madrido!

Konsentinte kunligi sian destinon al tiu de Hiacinto per la sankta ligo de la Edzeco, Maria Magda forlasis la vilaĝon, de mi por ĉiam disiĝis, ridetanta kaj feliĉa, profitante, por perfidi mian dignosenton, el la sekreteco de niaj projektoj, car niaj gepatroj nenion sciis pri tio, dum mi, humiligita, kun koro sanganta pro neeltenebla morala turmento, vidis mian estontecon senrimede malbonigita en la daŭro de tiu ekzistado kaj tial fuŝis la celon de tiu reenkarniĝo, forgesante konsilojn kaj avertojn de abnegaciemaj amikoj pro la senrezignacio kaj ribelemo, kiuj estis karakterizaj trajtoj de mia personeco!

Mi ĵuris eternan malamon kontraŭ ili ambaŭ. Rankorema kaj ĵaluzema, mi al ili deziris ciaspecajn malfelicojn, dum venĝoprojektoj instigis mian menson al obstina elpensado de malicoj, kio faris mia ekzistado ian inferon sen balzamoj, ian dezerton sen esperoj! Mia vilaĝo fariĝis malaminda! Kie ajn mi troviĝis, tie estis al mi, kvazaŭ mi vidus la gracian figuron de Magda kun ties nigraj harplektaĵoj balanciĝantaj laŭlonge de ŝia korpo... Nekonsolebla sopirado min deprimis kaj profunde humiligis! Mi hontis antaŭ la vilaĝaj loĝantoj pro la perfido, kiu min trafis. Mi rigardis min objekto de ridindigo, montrata de malnovaj amuzkamaradoj, kredante, ke mia nomo cirkulas inter pikmokaj klacadoj, car multaj jam malkovris mian sekreton. La laboro ne plu altiris min, kaj la kampo fariĝis por mi netolerebla, humiligante min per la rememoro pri la eleganta eksteraĵo de la rivalo, kiu de mi forrabis la revojn pri fianciĝo! Kompatemaj amikoj vane konsilis al mi elekti alian kunulinon por mia destino, asertante, ke tiu fakto, kiu min tiel profunde atingis, estas ordinara okazaĵo en la vivo de iu ajn homo malpli rigora kaj kolerema. Sed mi, pasia kaj tro sentimentala, forstrekis la edzecon el miaj aspiroj, enfermante en mian indignantan koron la sopiron pri tiu mallonga enamiĝo, kiu faris min malfelica.

Tiam denove flustre enŝoviĝis en mian penson la malnovaj inklinoj al pastreco, kiujn mi akceptis kun entuziasmo, preta ne plu lasi min ensorci de la kantileno de iu ajn. Mi trovis grandan trankvilon kaj konsolon en la ideo servadi al la Eklezio tiel longe kiel ĝi min helpus altiĝi el mia humilega socia rango. Efektive tio ne estus malfacila: kvankam mankis financaj rimedoj, tamen ekzistis respektinda nomo kaj bonreputaciaj parencoj, kiuj al mi ne rifuzus sian helpon por la realigo de tia granda projekto. Mi ankoraŭ apogis min al la arda espero, ke mi venkos, ke mi fariĝos ekstara, ke mi ajnarimede okupos altan pozicion, celante superi Hiacinton socie kaj aŭtoritate, por lin subigi al mi kaj samtempe humiligi Marian Magdan, devigante ŝin pensi pri mi eĉ se nur por min malami!

La morto de mia respekteginda patro faciligis la efektivigon de miaj novaj projektoj. Mi forĵetis la motivojn, kiujn mia patrino elmetis por min reteni en la mastreco super la bieno, kiel anstataŭanton de la forta mano kiu forpasis. Nekvietigebla ekscitiĝo frenezigis miajn tagoj n. Abomenaj ideoj tenadis mian cerbon en konstanta stato de agitiĝo kaj angoro, kaŭzante en mia esto ian komplekson malfacile solveblan en la daŭro de unu sola ekzistado! Sub la senĉesa premo de halucinaj inkuboj, mi sonĝis, en sinsekvaj noktoj, ke mia maljuna patro, kiel ankaŭ aliaj forpasintaj amikoj, revenas el la transtombo por admoni, ke mi detenu min de tiu plano celanta la estontecon kaj preferu honeste ekzinigi iun el miaj iamaj kamaradinoj de la infanaĝaj tempoj, ĉar tia estas la pli digna vojo al tio, ke mi havigu al mi trankvilecon de konscienco kaj senduban feliĉon. Sed la resento kontraŭ Magda, kiu min malemigis al novaj amindumaj iniciatoj, rapide neniigis la impresojn, kiujn por mia bono provis tiuj respektegindaj spiritaj amikoj, celante evitigi al mi la plenumon de novaj, bedaŭrindaj kulpoj antaŭ la Leĝo de la Providenco!