Выбрать главу

Mi tre facile fariĝis pastro!

La Kompanio de Jesuo, fama pro sia potencado super ĉiuj brancoj de la societoj regataj de la romkatolika principaro, kiel ankaŭ pro siaj faroj kaj entreprenoj, kiuj ne ĉiam distingiĝis per obeo kaj respekto al la rekomendoj de ĝia sublima patrono, kies nomon ĝi uzis kaj misuzis - havigis al mi netakseblan helpon, vere grandvalorajn avantaĝojn! Sub ĝia protekto mi brile kaj rapide instruiĝis, kiel mi ja tiom deziris ekde la infaneco! Mi avidege ensorbis la klerigmaterialon, kiun oni donis al mi en la komunumo, rimarkinte miajn flamajn ambiciojn kaj kiel facile mi fariĝus instrumento subigebla por la fera potencado de iliaj ungegoj! Tio estis, kvazaŭ mia intelekto nur rememorus la proponitajn lernaĵojn, ĉar tre granda estis la asimilforto de miaj fakultoj! Mia dankemo siavice ne havis limojn! Mi ligiĝis al la Kompanio per ĉiuj fortoj de mia arda animo. Mi obeis la superulojn kun fervora zorgo, al ili kontentige servante, eĉ antaŭplenumante iliajn dezirojn! La interesojn de la Eklezio, kiel ankaŭ tiujn de la dirita organizaĵo, mi lernis obei kaj servi super ĉiaj ajn ceteraj interesoj, kiel ja tiel bone konvenus al vera jezuito!

Mi ne parolos pri la dia idealo. Al ĝi mi ne aliĝis, ĝin mi ne pripensis por edifi al mi la animon, per la helaj lumoj de Justeco kaj Devo. Mi ankaŭ ne lernis ami Dion aŭ servi la Elaĉetantan Majstron en la komunumo, al kiu mi aniĝis.

Sendube ekzistis en la Kompanio de Jesuo eminentaj servantoj, kiuj laŭ la nivelo de sia kristana agado egalis la unuajn kunlaborantojn de la mesia apostolado. Sed kun tiuj mi ne kunsentis. Mi ilin ne konis kaj ilia vivo tute ne vekis mian intereson. De tiu potenca religia organizo, kia estis la Kompanio de Jesuo, mi nur deziris la socian pozicion, kiun ĝi al mi povus havigi kaj kiu al mi kompensus la obskurecon de mia deveno; kiel ankaŭ la mondajn plezurojn, la frenezan kontentigon de la orgojlo, de la malnoblaj ambicioj, de la malŝatindaj vantaĵoj, ĉar la ĵurrompo de la adorata fianĉino sufokis en la naskiĝo miajn honestajn projektojn!

Pro tio, nome por havigi al mi tiun tutan malŝatindan provizon, mi servadis kun freneza zorgo al la celoj de la Inkvizicio! Mi persekutis, denuncis, kalumniis, klaĉe malpacigis, mensogis, kondamnis, torturis, murdis! Kaj tiela estis la frenezo, kiu min ekkaptis, ke mi denuncus mian propran patron, trenus lin antaŭ la tribunalon kiel agenton de la Reformacio, se li, sub la protekto de la ĉiela favorkoro, ne estus jam transdoninta sian animon al la Kreinto! Sed mi ĉion faradis ne pro ekstrema maliceco de karaktero: mia intenco estis servadi al la superuloj, famigi la idealon de la Kompanio, pruvi per konstanta kaj senkondiĉa sindono la dankemon, kiu regis mian pasian animon pro la al mi donita subteno! Mi mem estis viktimo de tiu institucio, ĉar konstatante mian submetiĝemon, mian dankemon pro la ricevitaj favoroj, la ĉefaj superuloj ekspluatis tiujn sentojn, min instigante al la plenumo de abomenaj krimoj, ĉar ili estis certaj, ke mi ne povos elturniĝi. Se, anstataŭ ĉi tiuj, mi estus elektinta iun franciskanan komunumon, mi certe estus ricevinta edukon, kiu el mi farus kredantan animon, ke kapablan por tiaj fiaĵoj. Mi almenaŭ estus kutimiĝinta al mordececo, al respekto al la nomo de la Kreinto, al interesiĝo pri la aliulaj malfeliĉoj kaj ties forigo. Sed la Kompanio de Jesuo, malgraŭ la sublima nomo, kiun ĝi prenis kiel inspiron, faris el mi ian maliculon, ĉar mi aliĝis ĝuste al ĝia politik-socia departemento, kiu tiom da ekscesoj faris sine de la socioj en la nomo de la religio!

Dum longa tempo mi ne forgesis miajn perfidintojn, sed mi ilin ne serĉis, ĉar min ne interesis ilia sorto. Efektive, ili translokiĝis al Nederlando, kie Hiacinto Ornelas devos plenumi certan militistan mision. Sed unu tagon la hazardo denove metis min antaŭ ili! Pasis jam longaj dek kvin jaroj, depost kiam lia malbenita vizito en la domo de miaj gepatroj transformis mian sentimentalan koron en malamfornegon. La profesiaj devoj, kiuj igis lin forlasi la Patrujon, nun lin revenigis en la kondiĉo de homo ĝuanta altegan reputacion, eĉ en la reĝaj salonoj, kaj enviindan socian pozicion. En lia ĉeesto, dum iu religia ceremonio, mi devis premi al li la manon, kion mi faris kvazaŭ al nekonato, tamen sentante, ke la koro tremadis en mia brusto, kaj ke la malnova rivaleco, la doloraj angoroj travivitaj en la pasinteco, tumulte boladis, antaŭavertante, ke, kvankam la amosento al Maria Magda malaperis, sufokinte min per la malhonoro de fia ĵurrompo, tamen la aperta vundo ankoraŭ sangadis, kriegante por venĝoj kaj repagoj!

Mi tiam penis observadi la vivon de tiu viro, kiun mi tiel forte malamis: liajn paŝojn kiel akcepto de la Reformacio, lian agadon pasintan kaj nunan, kion li faras, kion li celas, kiel li kondukas sian vivon, kaj ec apartaĵojn de lia ekzistado, dank' al sperta spiontacmento, kiun mi disponis kiel sindona agento de la Sankta Ofico. Hiacinto de Ornelas vivis felica kun la edzino kaj ambaŭ sin reciproke amis per tenera kaj fidela sento. Ili havis infanojn, kiujn ili provis eduki laŭ la principoj de la bona moralo. Maria Magda, carma, placaltira virino, kiu imponis al la socio per nesuspekteblaj virtoj, elmontris la fieran kaj dignan belecon de la tridekjara aĝo, kaj mi, perturbita, frenezigita de milo da fia, pereigaj projektoj, vidante ŝin unuafoje post multjara foresto, eksentis, ke mi, male de mia supozo, ne forgesis ŝin, ankoraŭ amas ŝin, malfelice por ni ciuj!

La malnova pasio, kiun la tempo malfacile retenis, ankoraŭ pli arde elŝprucis depost kiam mi ciusemajne revidis ŝin ceestanta diservojn en unu el la eklezioj de nia diocezo, penanta ŝajnigi sin bona katolikino por malkaŝi la verajn reformaciajn simpatiojn de sia tuta familio.

Mi provis allogi ŝin kaj nun ekkapti la amajn favorojn, kiujn ŝi iam rifuzis al mi, kaj sub la premo de tia intenco, mi ŝin vizitis kaj per troa flatado proponis al ŝi miajn servojn. Sed malgraŭ sinskevaj vizitoj, mi nenion atingis. Komprenante, ke mi estas tute forgesita, mi sentis, ke en mia sino la sentimentala furoro pliintensiĝis kvazaŭ subita kaj violenta erupcio de vulkano dorminta dum jarcentoj! Mi ekprovis dolcan allogadon, rampante ce milo da agoj servemacaj, pasiaj, humiligaj. Ŝi tamen digne kontraŭstaris, pruvante absolutan seninteresiĝon pri la inklino, kiun mi metis antaŭ ŝiaj piedoj, kiel ankaŭ pri la sociaj avantaĝoj, kiujn mi povus havigi al ŝi. Mi provis delogi ŝin, komprenigante al ŝi la potencon, kiun mi disponis, la forton, kiun la kostumo de la Kompanio havigis al mi en la tuta mondo; la amason da favoroj, kiujn mi povus fari al ŝi kaj al ŝia edzo, ec garantiojn por praktiki sian religian kredon, car mi scipovus protekti ilin kontraŭ la malpermesoj de la leĝo, se nur ŝi konsentus cedi al miaj febraj amoprojektoj! Sed ŝi min repuŝis sen kompato nek timo, ŝirmante sin en la plej sankta edza fideleco, kiun mi ĝis tiam renkontis, kaj cetere lasante min konvinkita, ke pli faŭke ol iam antaŭe nun oscedas ekstrema abismo inter niaj destinoj, kiujn mi tiel forte deziris vidi por ĉiam unuiĝintaj!

Nu, Hiacinto de Ornelas y Ruiz, kiu sciis pri la pasia enamiĝo malfeliĉiginta al mi la ekzistadon, nun, vidante, ke mi sieĝas lian hejmon per amikaj afablaĵoj, facile komprenis la naturon de la intencoj, kiuj min instigadis. Cetere, mi ilin ne kaŝis. Kontraŭe, mi agis spiteme, ĉar por laiko la persono de jezuito, kiu krome servis kiel gento de la Sankta Ofico, estis ja netuŝebla! Sciiĝinte pri la okazaĵoj pere de la edzino mem, kiu de li provis ĉerpi fortojn kaj konsilojn por kontraŭstari miajn insidajn proponojn, Hiacinto, ne fidante al la povo de la parencaj ligiloj, pleniĝis per timo kaj, aranĝinte interkonsentojn kaj decidojn ĉe siajn superuloj, sin preparis por forlasi Madridon kaj serĉi rifuĝon por si kaj por la familio en eksterlando.

Sed mi ĝin malkovris ĝustatempe! Vivi sen Magda estus turmento, kiun mi jam ne povus elteni! Mi prefere fariĝus mizerulo, eĉ se ŝi min traktus per ankoraŭ pli konsterna malŝato, mi eĉ preferus, ke ŝi malamu min per sia tuta koro, se nur ŝi restus atingebla por miaj okuloj, se mi povus ŝin ofte vidi, se mi havus ŝin proksima al mi, kvankam nin vere disigas akraj, senrimede nevenkeblaj baroj!