Freneza, ĉar mi deziris la neatingeblon je kia ajn kosto, mi denuncis Hiacinton de Ornelas kiel hugenoton al la Tribunalo de la Sankta Ofico, celanta liberiĝi de li por pli facile ekposedi la edzinon! La denuncon mi pruvis per faktoj: libroj herezaj kontraŭ la Virga Patrino, kiuj ĉiam estis teruraj armiloj en la mano de denuncantoj por ruinigi la viktimojn de sia persekutado, ja teruriloj ne malofte forĝitaj de tiuj, kiuj denuncis mem; abunda, kompromita korespondado kun luteranoj el Germanujo; sekretaj interligoj kun adeptoj dissemitaj en la tuta lando, kiel ankaŭ en
Francujo; li sistema forestado en la konfesejo, la nomoj mem de liaj filoj, memorigantaj pri Germanujo kaj Anglujo, sed ne pri Hispanujo, kies atestojn pri bapto li ne povis prezenti, pretekstante, ke la koncernaj gravaj ceremonioj havis lokon en Nederlando! Sed ĉion mi pruvis ne pro zorgo pri la idealoj de religio, kiun mi rigardus inda je respekto, sed ja por venĝi min por la malŝato, kiun pro amo al li Maria Magda sentis kontraŭ mi!
Arestite kaj procesite, Hiacinto estis transdonita al mi laŭ ordono de miaj superuloj, kiuj al mi ne povis rifuzi la unuan tiaspecan peton, kiun mi prezentis al ili, pro la bonaj servoj de mi faritaj al la institucio.
De tiam mi sekrete tenis lin en haladza karcero, kie por la mizerulo komenciĝis longa serio da turmentegaj necesbezonoj, nepriskribeblaj angoroj kaj suferoj, kiujn ne povas imagi la menso de la nuntempa homo edukata sub la aŭspicioj de demokratiaj reĝimoj, kiuj, kvankam ankoraŭ tre neperfektaj, tamen ne plu kapablas precize kompreni la aplikon de la feraj, absurdaj leĝoj de la pasintaj epokoj! Ĉe li mi satigis la koleron tordantan al mi la koron, sentante, ke pro li min forgesis la amata virino! Mia nekonsolebla envio kaj la pereiga ĵaluzo, kiu min frenezigis dum tiom da jaroj, inspiris al mi kruelajn torturprocedojn, kiujn mi aplikis kun demona plezuro, rememorante la rozajn vangojn de Maria Magda, kiujn mi neniam kisis; ŝiajn belajn, karesemajn brakojn, kiuj alian viron - ja lin! - kaj ne min, tenere alpremis al ŝia busto! Malnoble kaj satane mi pagigis al Hiacinto de Ornelas y Ruiz, en la torturĉambro de la Inkvizicia Tribunalo, en Madrido, por ĉiuj kisoj kaj karesoj, kiujn li rabis de mi ĉe tiu virino, kiun mi amis ĝis frenezo kaj malespero!
Mi elŝirigis al li la ungojn kaj la dentojn; rompigis al li la fingrojn kaj elartikigis la pojnojn; brulvundigis la plandojn ĝisulcere, sed malrapide, pacience, per ruĝardaj lamenoj; distranĉe skurĝigis al li la karnon; kaj ĉion mi faris pretekste ke mi antaŭsavos lin de proanatema kondamno en la inferon, devigante lin konfesi falsajn konspirojn kontraŭ la Eklezio, sub kies nomo mi min kaŝis por la farado de abomenaj malnoblaĵoj!
Sub la premo de frenezaj maltrankviloj, Magda venis al mi...
Plorante, ŝi petegis, ke mi ĉion ĉesigu pro kompato! Ŝi memorigis al mi sian proksiman parencecon kaj la fakton, ke ankaŭ Hiacinto estas mia parenco; la malproksimajn tagojn de nia ĉarma infaneco, travivitajn en la dolĉa kampara vivo ĉe la ĝojoj de la hejmo, kiam ambaŭ ĝuis la ŝirmon de preskaŭfrata intimeco...
Cinika kaj kruela, mi respondis, demandante, ĉu ŝi pensis pri ĉiuj tiuj ravaj detaloj de nia juneco, kiam ŝi, sola aŭ kun la helpo de Hiacinto, planis la abomenan perfidon, kiun ŝi suferigis al mi...
Ŝi parolis pri la filoj, kiuj restus sub la jugo de la akregaj rezultoj el tio, ke la patro estas akuzita de la Sankta Ofico; kaj des pli en la okazo se li mortos pro la longa aresto; kaj ŝi finis, petegante en larmoj pri la vivo kaj la libereco de la edzo, krom ankaŭ pri mia protekto por ke ili trovu rifuĝon en Anglujo...
Kaj vidante ŝin sub la kaprico de miaj decidoj, ĵetinte al ŝi en la vizaĝon la malamplenan galon verŝiĝantan el mia animo, mi parolis:
"- Via edzo revenos al vi, Maria Magda... sed ĉe unu kondiĉo, kiun mi neniel rezignos: Cedu! Estu mia! Konsentu kunligi vian ekzistadon al la mia, eĉ se kaŝite... kaj mi redonos lin al vi kaj plu kaŭzos al li nenian ĉagrenon!..."
La kompatinda ankoraŭ rezistis dum kelke da tagoj. Ĉiujn argumentojn, kiujn virta virino, fidela al la konscienco kaj al la siaj devoj, povus elvoki por evitigi al si la adulton, mia eksfianĉino prezentis, plorante kaj petegante al mia furioza avidego de malhumana kaj senskrupula deloganto, kun la celo deadmoni min de tiu malnobla decido. Sed mi restis nepetegebla kaj kruela, kia ŝi mem iam fariĝis, kiam mi, malespere vidante min forlasita, petegis, ke ŝi min kompatu kaj ne perfidu mian amon por felicigi Hiacinton! Tiu virino, kiun mi tiel forte amis, kiu el mi estus farinta humilan, sklavan edzon, sovaĝigis min per ĵurrompo favore al alia viro! Kaj en ci tiu momento leviĝis el la profundaĵoj de mia psiko la malnovaj malicaj instinktoj, kiuj en Jerusalemo, en la jaro 33, igis min peti la kondamnon de Jesuo el Nazareto por la liberiĝo de la bandito Barabaso! Cetere, estis multe da kapricemo kaj vatamo en la motivoj, pro kiuj mi deziris la ruiniĝon de Magda; kaj dum la abomenegata paro trasuferis tiun korŝiran dramon, kiun la hodiaŭa homo ne povas kompreni krom per la koloroj de legendo, mi plezuregis ce la ĝojo venki ŝin per disrompo de ŝia felico, kiu tiom ekscitis mian vunditan orgojlon!
Sed, kiam ŝi, kelkajn tagojn post nia interparolo, malsuprenirinte en la cambron de torturoj, rigardis la spektron, al kiu reduktiĝis ŝia bela musketoficiro, tiam la malfelicega fiancino de mia junaĝo ne plu hezitis cedi al miaj abomenegindaj kapricoj! Mi ŝin intence kondukis tien, por lin viziti, car mi komprenis, ke ŝia ŝanceliĝemo minacas longe daŭri!
Por mildigi la suferon de la edzo, ŝparante al li la ciutagajn, lin konsumantajn turmentojn; por konservi tiun vivon, por ŝi multe pli valoran ol ciuj ceteraj bonaĵoj, kaj kiun mia murda furiozo minacis detrui, la malfelica edzino submetiĝis al la turmentisto, sin oferis, celante la liberiĝon, la vivon de la patro de siaj tre karaj filoj!
Malgraŭ tio, mia ĵaluzo pliintensiĝis ce la triumfo, car mi sentis min pli abomenegata ol iam antaŭe! Mi intencis persvadi Magdan, ke ŝi por ciam ligiĝu al mia destino, malgraŭ ke mi al ŝi redonis la edzon. Sed ŝi, kiu sinofere cedis al miaj postuloj, celante savi lian vivon, ne povis kaŝi la malŝaton, la malamon, kiun al ŝi inspiris mia abomeneginda persono, kio fine kaŭzis al mi lacecon kaj koleron. Mi tial, lacekonsumita, cesis batali por ia neatingebla bono kaj rezignis la malsaĝajn aspirojn, kiuj min frenezigis. Sed eĉ tiel mia menso, sub la inspiro de la potencoj de Malbono, planis sinistran venĝon, kiu, efektiviĝinte kun la plej abomeninda kruelego, kiu povus elŝpruci el la profundaĵoj de koro makulita de envio, resento, ĵaluzo kaj ĉiuj naŭzaj trajtoj de la malnobleco, en kiu ĝi plezuras, - kaŭzis tiujn malfeliĉegojn, kiuj de tri jarcentoj persekutas mian Spiriton kiel sinistra ombro de mi mem, kovranta mian destinon, malfeliĉegoj kies dolorajn epilogojn la estontaj jarcentoj ankoraŭ vidos!
Maria Magda petis min pri la vivo kaj la libereco de la edzo, kaj mi min devontigis ilin redoni al ŝi. Sed ŝi forgesis promesigi min redoni la edzon sendifekta, sen mutiloj. Tial mi elpikigis al li la okulojn per ruĝardaj ferpikiloj, tiel lin barbare ruinigante, por ĉiam lin ĵetante en la malumon de nevortigebla turmentego, sed tamen ne komprenante, ke ekzistas unu Ĉiopova Dio rigardanta, de la supro de Sia Justeco, mian abomenan agon, kiu ja gravuriĝis en la faldoj de mia konscienco, kvazaŭ reflektita en spegulo, por min akuzi kaj de mi postuli nenuligeblajn kulpelpagojn tra la jarcentoj!
Ho ve! Ankoraŭ hodiaŭ, tri jarcentojn post la efektiviĝo de tiuj bedaŭrindaj faktoj, ĉe la rememoro de tiel malluma pasinteco, dolorige ŝiras al mi la animon la bildo de tiu malfeliĉega edzino, kiu, irinte, je mia invito, akcepti la kompatindan edzon en la mallibereja korto, kaj konstatinte la amplekson de mia perverseco, faris nenion alian, ol rigardi min kun surprizo kaj poste ploregi surgenue antaŭ la blindigita edzo, brakumante al li la ŝaceliĝantajn krurojn, kisante liajn manojn kun nepreskribebla tenero, akceptante lin, difektitan kaj invalidan, kun senlima amo, dum mi, per mokaj ridoj, sarkasmis: