Выбрать главу

"- Mi redonis al vi, sinjorino, la vivon kaj la liberecon de via amato, ĝuste tiel kiel ni interkonsentis... Vi ne povos nei mian grandanimecon kontraŭ la iama ĵurrompinta fianĉino, ĉar, povante lin nun mortigi, mi lin remetas en viajn brakojn..."

Sed estis skribite, aŭ ja tiel mi deziris, ke Maria Magda daŭre supreniros akran kaj ŝtorman kalvarion, senrimedan en tiu malfeliĉa ekzistado: Hiacinto de Ornelas y Ruiz, nerezignacia ĉe tiel bedaŭrinda kiel neatendita situacio, ne dezirante fariĝi malfeliĉiga ŝarĝo en la vivo de sia sindona edzino, kiu nun transprenis la estrecon de la familio kaj plej penegis en heroaj aktivecoj, forlasita de la amikoj, kiuj timis pro la suspektoj de tiu sama tribunalo juĝinta ŝian edzon; forlasita eĉ de mi mem, kiu seninteresiĝe rezignis posedi ŝin, laca de la vanaj provoj fariĝi amata; Hiacinto, dezirante ŝin mem kaj kaj siajn filojn savi de la religia persekutado, kiu fatale etendiĝus super ĉiuj liaj familianoj, sin mortigis du monatojn post sia liberiĝo, kaj por la sinistra ago li estis helpita de la pli juna filo, kiu, en la senkulpeco de sia kvinjaraĝo, transdonis al la patro la diskrete petitan ponardon, kies pinton li almetis al la gorĝo dum la alian ekstremaĵon li apogis sur la rando de tiu tablo, tiel metante finon al sia ekzistado!

Maria Magda, senkonsola kaj malfeliĉa, revenis kun la filoj en sian naskovilaĝon. De tiam, ĝis la momento, en kiu mi skizas ĉi tiujn paĝojn, mi neniam plu vidis ŝin, nek pri ŝi ricevis sciigojn! Kaj, ho mia Dio, jam pasis tri jarcentoj!...

Ne longe daŭris, kaj la pento komencis viglan reagon en mia mizeriĝinta esto. De tiam, mi ne plu ĝuis trankvilecon, eĉ por endormiĝi. Nepriskribebla stato de nerva superekscititeco tenis min en konstanta konfuziĝo kaj konsterniĝo, vidigante al mi, kie ajn mi troviĝus, la figuron de Hiacinto de Ornelas, turmentegita kaj blinda, kvazaŭ ĝi neforviŝeble gravuriĝus en mia memoro!

Mi eĉ asertas, ke mia strebo al pliboniĝo komenciĝis ĝuste tiam, kiam, transdoninte Hiacinton al lia edzino, mi ŝin vidis surgenuiĝi antaŭ li kaj kovri liajn manojn per kisoj kaj larmoj, donante al li, en la apogeo de malfeliĉo, la pruvon pri ia sublima sento de amo kaj kompato, kian mi ne kapablas kompreni! Ekde tiu momento, mi provis ne plenumi la nigrajn ordonojn de miaj superuloj, kio malrapide puŝis min al neobservado de la devoj al mi komisiitaj, senigis min je la favoroj, kiujn mi ĝis tiam ĝuadis, kaj fine ĵetis min en dumvivan enkarcerigon! Mi do, de la dua duono de la 17a jarcento ĝis nun, komencis elpagi, ĉu sur la Tero kiel homo, ĉu en la Transtombo kiel Spirito, la krimojn kaj kruelaĵojn faritajn sub la ombro de la Sankta Ofico! Sincera pento, pri kiu, miaj amikoj, mi asertas, ke ĝi inspiras ĉiujn miajn agojn, kuraĝigas min alfronti ĉiaspecajn malfeliĉajn situaciojn, kondiĉe ke per ili elviŝiĝu el mia konscienco tiu hontiga makulo, ke mi uzis la sanktan nomon de la Dia Krucumito por la farado de krimoj. Rakonti, kiaj ĝis hodiaŭ estis la koncernaj elprovoj, la larmoj bruligantaj al mi la animon pentintan kaj senkonsolan, la konsternaj atakoj de turmentegaj rimorsoj, kiujn trudis la ekscitegita konscienco, kaj fine la serio da dramaj okazaĵoj, kiuj ekde tiam min persekutas - ja estus laciga, eĉ terura tasko, al kiu mi ne elmetos min. Cetere, necesus verki po kelke da specialaj volumoj por ĉiu koncerna fazo...

Sed fine, en la dua duono de la 19a jarcento - nur tiam - mi prepariĝis por la lasta fazo de la neeviteblaj kulpelpagoj: - la blindeco!

Mi devis iel ajn perdi la vidkapablon, pro tio fariĝi senpova por la propra vivteno, por la honora laboro, kaj tiel akcepti la aliulan helpon, des pli hontigan kaj humiligan al la senmezura orgojlo, kiun mi ankoraŭ ne povis estingi en mia ribelema karaktero, ju pli kompatema kaj dolĉa ĝi estus; mi ankaŭ devis korfrakase rezigni revojn, dezirojn, ambiciojn, kaj samtempe rigardi la bruan disfalon de miaj moralaj kaj intelektaj valoroj, de mia socia pozicio, rezignacie vivante, kun por ĉiam senlumaj okuloj, en senŝanĝa tenebro! Sed mi ankaŭ devis ĉion suferi digne kaj pacience, atestante bedaŭron pri la kruelaj agoj kontraŭ la iama rivalo, same kiel respekton kaj intimajn omaĝojn al tiu sama Jesuo, kies memoro mi multfoje ofendis!

Vi ĉiuj scias pri la malkuraĝo, kiu min ekposedis, kiam mi trovis min blinda! Mi havis neniajn fortojn por tiu terura elprovo en la kulmina horo de mia rehonorindiĝo! Ho, la imanenta

Justeco de la Kreinto, kiu lasas nin al niaj propraj respondecoj, por ke ni mem nin punu aŭ glorigu tra la interplektiĝo kaj sinsekvo, ruinigaj aŭ brilaj, de niaj faroj dum niaj sinsekvaj ekzistadoj! La saman teruron, kiun la blindeco sentigis al Hiacinto de Ornelas, mi ankaŭ sentis, post tri jarcentoj, komprenante, ke mi perdis la lumon de la okuloj! La moralaj turmentoj, la angoroj, la neelteneblaj humiligoj, la nekonsolebla malespero esti sub la kaprico de la mallumo, kiuj puŝis tiun mizerulon al tiu pereiga eraro, nome la memmortigo, ankaŭ akumuliĝis en mi kun tiel potenca ekscito, ke mi imitis lian agon kaj fariĝis, en 1890, memmortiginto, same kiel li cirkaŭ la mezo de la 17a jarcento...

Kaj cio ja tiel okazis. Ĉu prave, cu malprave, cu dubinde, tiele okazis... kaj kia ĝi estis, tia mi devis rakonti.

Ĉu el la interplekto de tiu horora intrigo oni komprenu, ke la Superega Leĝo de la Kreinto trudis al mi, kiel kulpelpagon, la memmortigon, ke mi suferu ĝiajn sekvojn?

Tute ne!

La Superega Leĝo, kies dispozicioj havas kiel bazon la superregadon de Amo, Frateco, Bono, Justeco, kiel ankaŭ de Devo kaj la tuta luma strio de ties gloraj sekvoj, kaj kiu krome antaŭzorgas kontraŭ ciuj eblecoj de misharmonio kaj diskriminacio, neniam starigus, kiel regulon, tiun kulpon, la plej gravan, kiun ĝi mem kondamnas! Kio okazis kun mi, tio estis pli ĝuste la logika efiko de kaŭzo, kiun mi mem estigis malobee al la Harmonia, Superega Leĝo reganta la Universon! Kondutante malharmonie kun ĝi, implikiĝante en pli kaj pli malnobligaj kompleksoj pro maldecegaj agoj faritaj dum la sinsekvaj korpaj ekzistadoj, mi fatale falus en la apogean malfelicegon, simile al la ŝtona bloko, kiu, ĵetite el la montosupro, rapide kaj neeviteble ruliĝas en la fundon de la abismo...

Ĉar fatalo ja estas nia kreaĵo, naskita de niaj eraroj kaj senpripensaĵoj laŭlonge de la aĝoj kaj de la tempo!

Ĉu vi, leganto, min kredas aŭ ne, tio tamen ne elstrekos la liniojn de la vero, kiun mi pale elmontris sur tiuj paĝoj: la malgaja

historio de la homaro, kun siaj ŝarĝoj el malfeliĉegoj, kiujn vi tiel bone konas, ĉiutage elvolviĝas antaŭ vi, pruvante, per identaj ekzemploj, tiujn, kiujn mi ĵus prezentis...

Ĉapitro VI La ina elemento

Subtenata de la kompatemaj brakoj de Petro kaj Salustio, mi forlasis la templon, kie la sanktega mistero de tiom da surteraj migradoj leviĝis el la tenejoj de mia animo, donante al mi kiel ankaŭ al miaj kunuloj altvalorajn klarigojn. Tiu rememorado estis penega, malgraŭ la ĉeesto kaj la potenca kunhelpo de la eminentaj mentoroj, kiuj zorgis pri mi. La rememoroj pri la kulpa pasinteco, la suferoj, kiujn mi spertis tra la tempoj kaj kiuj nun emerĝis revivigitaj por taksado en la estanteco, min profunde konsternis kaj senkuraĝigis, kvazaŭ ili traŭmatizus al mi la sentojn kaj la fakultojn. Mi sekve ekmalsaniĝis, ĉar la mensaj fortoj, same kiel la sentoj, interpuŝiĝadis ĉe delikata kaj laciga proceso de persona psika memekzameno. Pro tio oni min kondukis en iun klinikan kabineton apudan al la loko, en kiu efektiviĝis tiuj operacioj, tiel strangaj kiel sublimaj. Du inicitoj plenumis tie sian tagdeĵoron, ĉar tiaj akcidentoj, kiel tiu de mi travivita, estis ordinaraj, eĉ ĉiutagaj, inter la disĉiploj, kies peka mensoprovizo ilin ĵetadis en nebrideblajn halucinokrizojn, kiuj kelkfoje randumis la demencon.