Bonkore min akceptinte en tiu fako, kie unu plian parfumon de la Karitato oni enspirigis al niaj feblaj, senkuraĝaj Spiritoj, la diligentaj servantoj de la Legio havigis al mi, ĉe tiu krizokaza situacio, kvazaŭ balzaman magnetisman kuracadon, kiun sekvis, en la postaj tagoj, efikega, speciala psiko-klinika observado.
Post kelkaj tagoj, reveninte en la lumon de neneigebla realeco, tute konsciante mian veran personecon, mi mature pripensis kaj konkludis, ke la sola rimedo, per kiu mi iam atingos plenan rehonorindiĝon antaŭ la konscienco kaj la Superega Leĝo, kiun mi de longe malobeadis, estas - Reenkarniĝi! Jes, ankoraŭfoje renaskiĝi! Serene kaj digne suferi la provon perdi la vidkapablon, ĉe kiu mi antaŭ ne longe fiaskis, ĉar al ĝi mi ne submetiĝis, preferante min mem mortigi, ol trapasi la vivon sen la vidado; fari la malon de tio, kion mi faris antaŭe, nome ami la similulojn karitate kaj kompateme, protekti, helpi, servi la proksimulon, uzante ĉiujn disponeblajn, honestajn kaj bonfarajn rimedojn; iri, se eble kaj necese, ĝis abnegacia memoferado, sub la moralaj frakasaj sekvoj de mia amara pasinteco, por konkretigi sanktajn frujtojn de la Vera Bono, kiuj min helpus kompensi la iam dissemitan mallumon!
Nekontraŭstarebla malĝojo, eble ankoraŭ pli dolore ol ĝis nun, de tiu momento plenigis miajn horojn per novaj afliktoj; kaj la superregantaj, ĉagrenaj impresoj de ia rimorso, kiun nenio homa povas esprimi, neebligis al mi ĝui ian ajn formon de vera feliĉo!
Sed min revigligadis tiel la bonkoraj mentoroj, la rondo de la amataj amikoj, la afablaj, karitataj gardistinoj, kiel ankaŭ miaj kunuloj en luktoj kaj malfeliĉoj, ĉar la suferoj de unu respegulis la suferojn de la ceteraj; kaj ĉiuj donis siajn plej bonajn konsilojn kaj ekzemplojn, insiste kuraĝigante al la lernado, kiu iris sian normalan vojon, kaj nin tuj kondukante al la reeduka laborado sen atendi ĝis la taskoj plenumotaj dum la fizika-materia renaskiĝo, kiuj ankoraŭ eĉ ne estis skizitaj.
Nu, unu el la plej efikaj kuraĝigaj rimedoj, celantaj, ke ni rezignaciu pri nia situacio, estis ĝuste tiuj kunvenoj pri Arto kaj Moralo, pri kiuj ni jam havis la okazon paroli, kaj kiuj, kun la paso de l' tempo, prenis specialan karakteron pro tio, ke ili servis al nia individua reboniĝo per siaj ekzemploj, elmontroj kaj analizoj, kiuj al ni prezentis sekvindajn vojojn, imitindajn agojn ktp, ktp. Tiucele, en la parkoj de la Urbo, kies vastecon ni ĝis tiam ne povis taksi, ekzistis lokoj de ia impresa beleco neimagebla por la homa estaĵo, por la ideala supereco tiel de la tuto kiel ankaŭ de ĉiu detalo, por la elvokivaj nuancoj, altirantaj la penson en la regionon de la Harmonia Arto. Temis ĝustadire pri domoj, loĝejoj, kies arkitekturaj linioj kaj dekoracio superis ĉion, kion plej grandiozan kaj belan kreis la surteraj klasikuloj; pri miniaturaj urboj aŭ pitoreske belaj vilaĝoj kun graciaj lagoj borderitaj per bonodoraj flortapiŝoj; pri temploj dediĉitaj al la praktikado de Beletro kaj de Artoj ĝenerale, precipe de Muziko kaj Poezio, pri kiuj ni konstatis, ke ili tie atingas amplekson kapturnan, neimageblan pro ĉia surtera pensulo, kiel ekzemple ĉe Frederiko Ŝopeno, kiun ni havis la okazon vidi transfiguranta la magion de l' sonoj en ĉarman poezian verkon esprimatan per ravega sinsekvo da idealaj vizioj, kiuj translimis nian konceptadon pri la ideo de l' Belo kaj, verŝigante al ni larmojn de neniam spertita kortuŝo, kunhelpis por la vekiĝo de spiritaj kapabloj, kiuj en nia memo restis latentaj! Oni eĉ povus aserti, ke Muziko kaj Poezio estas la artoj preferataj de la inicitoj - se estus ebla la ekzisto de tiaj preferoj en tiaj mensoj, edukitaj laŭ la principoj de la plej alta Idealo, kiun ni povus koncepti. Kaj eĉ refiguraĵoj ekzaktaj, sed prezentitaj en sublima kvintesenca stato, senmakule kaj ĝisriverence plibeligitaj, ĉar fluidece strukturitaj sub la premo de voloj spertiĝintaj pri la superaj, grandiozaj konceptadoj pri Amo kaj Bono - de la pejzaĝoj elvokantaj la mesian pilgrimadon, de tiuj impresaj kaj ĉarmaj scenejoj, kie aŭdiĝis la unuaj melodioj de la senmorta voĉo, kiu malsuprenvenis el la Ĉielaj Regionoj por konsoladi la suferantojn kaj liberigi la ŝarĝitojn!
Tiel oni donis al ni la grandegan ĝojon iri laŭborde de la lago Genesareto, pilgrimi Tiberiason kaj aliajn karmemorajn lokojn, atestintajn la dian apostoladon de la Sinjoro; kaj tiaj estis la sugestioj saturantaj tiujn refiguraĵojn, ke ni havis la impreson, kvazaŭ la Dia Amiko estus ĵus de tie foriĝinta, ĉar al ni ankoraŭ aŭdiĝis, en la menso, la dolĉa flustro de lia voĉo kvazaŭ elsendanta la lastajn akordojn, kiuj ŝajnis vibri en la aero, de la neforgesebla melodio, kiu de du mil jaroj tiel funde tuŝas la korojn de la nefavoritojn de la sorto:
"Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. Lernu ĉe mi, car mi estas milda kaj korhumila, kaj vi trovos ripozon por viaj animoj..."
Ĉe tiuj grandiozaj elmontroj de amo kaj respektego al la Majstro, prezentitaj de la noblaj estuloj subtenantaj la belecon de la urbo, kiun mi loĝis, mi multfoje enabismiĝis en profundajn, kortuŝajn meditadojn, verŝante dolorajn, pentoplenajn larmojn ĉe la elvoko de tiu jaro 33, kiun mi nun povis facile rememori -, kiam, pacience, humile kaj rezignacie portante la krucon sur siaj ŝultroj, la Mesio, nun respektegata en mia koro, supreniris la deklivon direkte al la Kalvario, dum mi satane blekegadis, postulante lian tujan martirigon!
Ĉe la enirejo al ĉiu el tiuj lokoj vidiĝis la emblemo de la Legio kaj la nomoj de tiuj servantinoj, kiuj ilin imagis kaj konkretigis, ĉar konvenas rimarkigi, ke tiajn detalplenajn kreaĵojn efektivigis la ina elemento servanta en la edukaj laboroj de nia Instituto.
En la tagoj de tiuj kunvenoj, oni ĝuigis al la ĉeestantoj kaj speciale al la internuloj plej agrablajn momentojn de sublima lernado, dum kiuj al ni estis prezentitaj kortuŝaj ekzemploj de abnegacio, de sindono al la proksimulo, de humileco kaj pacienco, kiel ankaŭ de heroeco kaj morala valoro fronte al la malfeliĉo, kaj tiuj ekzemploj penetris nian internon kiel bonfara instigo al la progreso, al kiu ni bezonis strebi. Tiu lernado, kiun al ni proponis la entuziasmigaj lecionoj ĉerpitaj el la historio de la homaro, kun ties sennombraj luktoj kaj suferoj, venkoj kaj renobliĝoj, efektiviĝis sub la gvidado de niaj mentoroj kaj instruistoj mem aŭ de vizitantaj karavanoj, kiuj malsuprenvenis al ni kun la frata celo kunhelpi por nia konsolo kaj progreso. Sed multajn intensajn dramojn, travivitajn de la sinjorinoj mem de la Viglado kiel ankaŭ de elstaraj personoj de nia Kolonio, kiel Ramiro de Guzman kaj ambaŭ de Canalejas, oni al ni permesis ekkoni kiel ekzemplon kaj averton, el kiuj grandan parton oni ec prezentis kiel imitindajn modelojn de konduto. Tiuj dramoj estis nenio alia, ol ilia rakonto pri siaj luktoj tenataj dum la progresocelaj elprovoj, ce la sinoferoj faritaj dum la enkarna ekzistado aŭ ce la senlacaj laboroj en la Spaco. Pri la donitaj lecionoj, oni poste petis nin prezenti nian opinion, fari konsiderojn kaj eldiri moralajn, artismajn komentariojn. En tiuj okazoj, ni rimarkis, inter multaj aliaj motivoj por nia reboniĝo sur la kampo de la Moralo, la surprizan fakton, ke la homon cirkaŭas la plej carmaj esprimoj de ia Arto supera al ciuj ceteraj artoj, dum la absorbaj ciutagaj laboroj: - la glora Arto lerni disvolvi en si mem la spiritajn valorojn ankoraŭ latentajn en la profundaĵoj de lia animo!
Unu tagon, oni fine informis al ni, ke al niaj bonkoraj gardistinoj venis la vico prezenti la frujton de siaj lumaj meditoj, de sia sentemeco noble turnita al la superaj idealoj. Kiel nature, granda entuziasmo ekscitis nian grupon; ni emociiĝis pro la atendado, kaj en la difinita tago, regataj de neretenebla ĝojo, ni iris al tiuj lokoj kreitaj de niaj afablaj amikinoj, kies fratina sindono tenadis ciam hela en nia interno la flamon de la sanktega amo al la Familio, la altiriĝon al la hejmo, la respekton al ni mem.