Profunda maltrankviliĝo forte frapis nian sentemon, revekante timojn iel kvietigitajn dum la traveturo.
Kio atendas nin transe de tiel malgajaj limoj?... ĉar oni evidente nin tien kondukas...
Vidate de malproksime, tiu konstruaĵo inspiris timegon, sugestante rigorajn regulojn kaj severajn disciplinojn... Ekposedis nin tia impreso de potenco, grandeco kaj majesto, ke ni sentis nin plej malsuperaj, senkuraĝigitaj je ĝia nura vido.
La vagonaro ĉiam pli kaj pli alproksimiĝis, ĝis ĝi fine haltis antaŭ pordego, verŝajne la ĉefa enirejo. Trans la kornico legeblis, zorge prilaborita kaj formita el grandaj, artisme desegnitaj literoj, tiu portugallingva, jam de ni konata skribo, kiu, kvazaŭ sorĉefike, nin retrankviligis tuj kiam ni ĝin malkovris:
Legio de la Servantoj de Maria
kaj kiun sekvis tiu indiko, kies impresivo pelis nin en novajn maltrankviliĝojn:
Korekta Kolonio
Sen respondo al la konfuzaj demandoj de la penso, ankoraŭ malrapidema kaj konsternita pro la konstantaj turmentoj, kiuj jam de longe min persekutadis, mi sendevigis min je ĉia esplorado kaj lasis liberan kuron al la okazoj, rimarkante, ke same agis miaj kunuloj.
Al tiu fortikaĵo ne mankis eĉ la ekstera defendo de ia ĉirkaŭfosaĵo. Super ĉi tiu malleviĝis ponto, kaj la vagonaro, venkinte la baron, nin definitive enirigis en tiun Kolonion, kio tamen ne liberigis nin de la pezaj maltrankviloj koncerne la nin atendantan estontecon. Ĉe la eniro, ni rimarkis multenombrajn militistojn en la ĉirkaŭaĵoj, kvazaŭ ia regimento tie enkazerniĝis. Ni forte miris, ke ili tre similas la antikvajn soldatojn de Egiptujo kaj Hindujo. Sur la portiko de la ĉefa turo legeblis tiu alia skribo, kaj ĉio ŝajnis al ni tre interesa, kvazaŭ sonĝo, kiu plenigus nin per necertecoj:
Gardostara Turo
En kiu loko ni troviĝas?... Ĉu ni revenis Portugalujon?... Ĉu ni vojaĝis tra iu nekonata lando, dum la neĝo ĉie disŝutiĝis, superregante la pejzaĝon?...
Ni senhalte trapasis la vastan militistan placon, certaj ke temas pri fortikaĵo identa al tiuj surteraj, kvankam aŭreolita de neesprimebla nobleco, neekzistanta en tiuj samspecaj, kiujn ni konis en Eŭropo, ĉar en tiu okazo ni ne kapablis kompreni la veran celon de ĝia ekzistado en tiuj solecaj regionoj de la malsupera Nevidebla Mondo, ĉirkaŭitaj de danĝeroj multe pli seriozaj, ol kiel ni povus supozi.
Ni surprizite konstatis, ke ni eniras en ege movplenan urbon, kvankam ĝin kovris vastaj neĝvualoj aŭ densa nebulo. Sed ne forte frostis, kio nin ankaŭ surprizis, kaj la Suno, timeme aperante tra la nebulo, donis al ni la eblon ne nur por varmiĝado sed ankaŭ por la distingo de ĉio staranta ĉirkaŭe.
Grandiozaj konstruaĵoj sin trudis al ĉies rigardo, prezentante la admirindan klasikan, portugalan stilon, kiu tiel forte kortuŝis niajn animojn. Tre okupitaj estuloj eniradis kaj eliradis, en laborplena movado, kaj ĉiuj estis uniforme vestitaj per longaj, blankaj kiteloj, sur kies brustoj montriĝis la ĉielblua kruco kun apudaj komencliteroj: L. S. M.
Tiuj konstruaĵoj ŝajnis publikaj ministerioj aŭ departementoj. Loĝdomoj viciĝis, gracliniaj kaj elvokivaj en sia nobla kaj supera stilo, desegnante artajn stratojn, kiuj etendiĝis kun blankelaka koloro, kvazaŭ tegitaj per neĝo. La vagonaro haltis antaŭ unu el tiuj konstruaĵoj, kaj ni estis invititaj eliri. Sur la portiko legeblis ĝia celo, per videblaj literoj:
Departemento de Viglado
(Sekcio de Identigo kaj Enmatrikuligo)
Tio estis la sidejo de la Departemento, kies direkcio nin identigos kaj enmatrikuligos kiel internulojn de la Kolonio. Ekde tiu momento ni troviĝos sub la rekta protektado de unu el la plej gravaj institucioj apartenantaj al la Legio direktata de la altranga Spirito Maria el Nazareto, anĝela, sublima estulo, kiu en la Tero meritis la honoran mision akompani, per patrinaj zorgoj, Tiun, kiu estis la elaĉetinto de la homaro!
Kondukite en vastan, imponaspektan korton, kiu memorigis malnovajn klostrojn de Portugalujo, ni poste estis transportitaj en malgrandaj grupoj, po dek en grupo, al iu kabineto, kie pluraj funkciuloj kunlaboradis en la taskoj de enskribado. Tie ni devis informi la surteran identecon, la motivojn, kiuj instigis nin al sinmortigo, ties specon kaj la lokon, kie restis la kadavro. En la okazo, se la ĵusveninto ne kapablis respondi, la ekspediciestro tuj plenigus la mankon, ĉar li ĉeestis dum la tuta ceremonio, raportante al la estro de la Departemento pri la grava, ĵus plenumita misio. Tiel peniga laboro, koncernanta tutan legion, daŭris maksimume du kvaronhorojn, ĉar la uzitaj procedoj ne egalis tiujn de la surteraj oficejoj. La respondoj de la pacientoj estis ĝustadire gravuritaj en kuriozaj diskoj, ia speco de albumoj animitaj de scenoj kaj movoj dank' al la efiko de specialaj magnetaj aparatoj. Tiaj albumoj reproduktis eĉ la sonon de nia voĉo, nian bildon kaj la ceterajn informojn pri ni mem, se oni nur ilin kontaktigus kun mirinda, tiucela meĥanismo, tute same kiel surteraj diskoj kaj filmoj reproduktas la homan voĉon kaj ĉiaspecajn sonojn kaj bildojn, kiuj en ili gravuriĝis por esti konservataj. Nian identecon oni do pli ĝuste fotografis: la bildoj elsenditaj de niaj pensoj en la momento, kiam ni respondis la koncernajn demandojn, estis kaptataj per procedoj tiam ne kompreneblaj por ni.
Dum longa tempo ni ne plu vidis la virinojn, kiuj alvenis kun ni al la Departemento de Viglado. La regularo de la Kolonio devigis, ke ili estu apartigitaj for de siaj malfeliĉo-kunuloj. Tiel, ĉe la alveno, tuj post la enmatrikuligo, ili estis konfiditaj al la sinjorinoj, funkciistinoj de la Viglado, iuj ilin kondukos al la Virinaj Departementoj. Ni do, ekde la enmatrikuligo, estis apartigitaj for de la ina elemento.
Post nelonge, transdonite al la prizorgo de aliaj servantoj, kies laboroj disvolviĝis ene de la muroj de la institucio, ni devis eniri en novajn transportilojn, klare destinitajn por interna uzado, ĉar al ni ja estis necese daŭrigi la veturadon komencitan en la Valo.
Nun niaj veturiloj estis malpezaj kaj graciaj, tirataj de tiuj samaj admirindaj, normandaj ĉevalparoj, kaj povantaj enteni po dek pasaĝerojn. Post unuhora moderrapida veturado, lasante post ni la kvartalon de la Viglado, kaj penetrante, por tiel diri, la kamparon, ĉar ni antaŭeniradis tra neloĝata regiono, malgraŭ ke ties ŝoseoj prezentis plej zorgan planadon, ornamitaj per arbetoj neĝblankaj kiel la Alpaj floroj, ni ekvidis grandajn limŝtonojn, kvazaŭ triumfarkojn, signantajn la eniron en novan Departementon, novan provincon de tiu Korekta Kolonio situanta en la nevideblaj limoj inter la Tero kaj la ĝustadiraj Spiritaj Regionoj.
Efektive. Tie troviĝis la necesa indiko sur la fronto de la ĉefa arkado, ia gvidilo por helpi la ĵusveninton solvi siajn eblajn dubojn:
Hospitala Departemento
Ambaŭflanke distingiĝis aliaj, deirpunkton de novaj vojoj, dum scivolon aŭ la bezonon de la vojaĝanto: Dekstre: Frenezulejo. Maldekstre: Izolejo.
kiuj per sagoj montris la novaj skriboj kontentigis la
Niaj kondukistoj enveturigis nin tra la meza, kie ankaŭ legeblis subtitole:
Hospitalo Maria el Nazareto
Trans la markŝtonoj ni surprize ekvidis vastegan
ĝardenornamitan parkon kaj grandajn konstruaĵojn, starantajn
sur vidplaĉaj lokoj de la regiono. Senŝanĝe prezentante la portugalklasikan stilon, tiuj konstruaĵoj distingiĝis per forte elvokiva beleco kun siaj arkadoj, kolonoj, turoj, terasoj, ĉirkaŭ kiuj plektiĝis floraj grimpkreskaĵoj, kreante agrablan estetikon. Por tiuj, kiel mi, mizeraj kaj angorplenaj, venintaj de mallumaj regionoj, tia loko, kvankam ĉarmomanka pro sia senŝanĝa blankeco, montriĝis kiel plej alta espero pri elaĉeto! Kaj ornamante la parkon, ne mankis eĉ artisme konstruitaj fontanoj, ŝprucigantaj kristalpuran akvon, kiu silente faladis, kaskade naskante delikatajn perlosimilajn gutojn, samtempe kiel mildaj birdoj, aroj da graciaj kolomboj, leĝere flugetadis inter lilioj.