Выбрать главу

Rita de Kasja estis poetino. Sia sentema temperamento de sincere fervora kredantino kaj ŝia ciama karaktero fortiĝinta en la ciutaga entuziasmo por la agoj de amo kaj sindono al la proksimulo, cu en la sino de la societo, en kiu ŝi spirite vivis, cu en la plenumado de la taskoj al ŝi komisiitaj en la surteraj regionoj, lasis sin gvidi de la vera inspiro. Si mem venis en la internulejon peti pri nia ceesto kaj nin kondukis en sian loĝejon, kien ni eniris je la unua fojo. Temis pri delikata sanktejo, konstruita laŭ kortuŝaj inspiroj de ŝia granda filina amo, car ŝi ĝin konceptis laŭ la sanktigaj kaj rezignaciaj resopiroj pri siaj iamaj surteraj gepatroj, kiuj ŝin multe amis tial, ke Rinjo estis modelo de filino amema kaj milda, dankema kaj respektema! Al sia loĝejo en la Urbo Espero ŝi donis do la formon, detalplenan sed altigitan ĝis impresa beleco, de la gepatra hejmo, sub kies zorgoj ŝi vivis sian mallongan, lastan surplanedan ekzistadon, en Portugalujo, finiĝintan en la jaro 1790...

... Dolĉe falis la vespero. Mildaj nuancoj mikskolorigis per buntaj rebriloj la melankolian atmosferon de la Universitata Urbo, kiu aspektis kvazaŭ saturita de rebonigaj, lumbrilaj fluidaĵoj. Tiuj fluidaĵoj plibeligis la urbon, plenigis ĝin per paco, tiel emigante ĉiujn mensojn tie kolektiĝintajn al mildaj sentoj, agordante ĉiujn korojn al superaj taktoj.

Malgranda estis la nombro de la invititoj, kiujn la ĉarma estaĵo akceptos en tiu vespero. Ŝiaj zorgatoj, iuj pli intimaj amikoj kaj la majstroj inicitoj, kies ĉeesto estis nepre necesa - ĉar ankaŭ ŝi lernis ĉe la kontakto kun tiuj klarmensaj inteligentoj, kiuj nin edukadis - jen la tuta ĉeestantaro. Inter la amikoj ni rimarkis kun plezuro la aleston de ambaŭ de Canalejas, de Joel Steel, al kiu la knabino ŝajne dediĉis fervoran, fratan amon, kaj ankaŭ de Ramiro de Guzman.

Post kiam ĉiuj kolektiĝis, la juna poetino invitis nin en iun agrablan angulon de la ĝardeno, kie la lastaj radioj de la Reĝo- Astro, harmonie miksiĝante kun la mediaj fluidaĵoj, konkretigis ravegan nuancon, kio al ni, mizeraj estaĵoj nekonantaj la fascinajn temojn ordinarajn en la spirita mondo, ŝajnis eltranĉaĵo el la ĉielo tien transplantita kiel ĉarma kaj konsola beno. Ni eniris en ĉambron kun vastaj kaj komfortaj dimensioj, veran sonĝoregionan miraĵon, kies gracieco kaj dolĉa beleco estis mildaj atestaĵoj pri la nobleco de ties aŭtorino, knabino kies menso, kvankam tre progresinta, plezure konservis la delikatan sentemon de la dekkvinjara aĝo. Temis pri malgranda subĉiela salono, girlande ornamita per grimprozujoj, kies aromo delektis, ekscitante la senton pri la Belo, la fervoron pri la plejbono.

Artisme originalaj foteloj duonronde viciĝis, gracie antaŭemigante la lokon, kvazaŭ tie estus atendataj anĝeloj aŭ feinoj por elita kunveno, dum en la supro la dolĉe blua firmamento lasis elflui la foran helecon de la planedoj kaj multkoloraj sunoj, ankaŭ kunelverŝante la brilegan harmonion de sia ĉiela beleco.

Iu harpo, kiu ŝajnis strukturita per orbrilegaj esencoj, tre belaj kaj diafanaj, elstare sidis apud malgranda tablo de sama konsisto, artisme tajlita kvazaŭ filigrana juvelo, kaj sur ĉi tiu iu libro - ja granda albumo - fluideca ĉarmaĵo, lumanta kiel eta blua stelo, tuj altiris la atenton de la ĉeestantoj.

Lokinte la gastojn en la foteloj, Rinjo de Cassia eksidis ĉe la tablo, dum ni, ŝiaj zorgatoj, okupis la unuan vicon. La ĝentila guvernistino prenis la libron kaj ĝin malfermis. Ĝi estis la plej nova kolekto de ŝiaj poeziaĵoj, puraj kreaĵoj de ŝia menso, turnita al superaj idealoj, sur la kampo de la nobla kaj laŭdinda versarto. La lumaj literoj, kvazaŭ sub la efiko de nedifinebla, sankta magnetismo, scintiladis kvazaŭ ili estus faritaj el strioj kisataj de la rebriloj el foraj steloj, kiuj kun ni ĝuis la harmonion de la vesperkrepusko.

La juna amfitrionino petis fraton Ramiro de Guzman, ke li ŝin akompanu per la harpo, kion li ĝentile konsentis. Klasikaj akordoj de milda melodio ondadis tra la florplena, parfumita ĉambro, donante tamen la impreson, ke tuta orkestro aŭdiĝas ekskluzive dank' al la sugestia subteno de la dia muzikilo.

Kaj jen, en la harmoniplena silento de la bela Universitata Urbo, sub la flora baldakeno de la lumbrilaj rozoj kaj la splenda beno de la steloj, Rinjo ekdeklamis siajn poeziaĵojn. Kaj ni, kiuj en tiu tempo apenaŭ agordiĝis al nia loĝloko; kiuj, malgraŭ tio, jam estis ricevintaj ĉarmajn lecionojn pri Moralo, Filozofio kaj Scienco, ni en tiu momento ankaŭ estis regalitaj per neniam antaŭe viditaj bildoj de nepriskribebla literatura beleco, ĝis tiam neimageblaj por niaj mensoj! Rinjo legadis el sia albumo. Sed ŝia supera legado, ŝia deklamado, pli ol mirinda - ja dia! -, kun artisma tono, el vibroj, kies kortuŝega dolĉeco neebligis, ke oni ĝin priskribu en homa lingvo, ĝuigis neimageblajn raviĝojn kaj emocioj n, dum de Guzman kompletigis la fascinpovon de la verko per akordoj de ia pura, grandioza muziko!

Spirito jam kapabliĝinta sekvi la vojon de senhalta progreso, Rita de Kasja de Foiĵas' Frazan', kies nomo estis mem poezio, ankaŭ estis unu el tiuj malmultaj gardistinoj, kiuj plene scipovis krei scenojn el siaj pensoj, ilin kunordigi, vivigi, kaj al ili doni moralan, pedagogian formon, tiel konkretigante, per unu sola mensa laboro, la belon de la Arto, la moralon de la Leĝo, la Utilon de atentokapta leciono montranta al ĉiu la sanktan devon servadi, per siaj mensaj kaj intelektaj kapabloj, al la idealo de Vero! Ni, kiuj formis la ĉeestantan dekopan grupon da kulpuloj, ja kulturis Beletron dum nia enkarna ekzistado sur la terglobo. Sed neniu el ni sciis nobligi tiun subliman doton, kiun al ni havigis la senĉesa laborado de la Penso, ĝin servigante al la morala altigo de niaj legantoj. Ni maksimume servadis al niaj monaj interesoj, al niaj vantamo kaj orgojlo, kontentiĝante per tio, ke ni sentis nin kiel privilegiulojn, meritantajn specialan pozicion super ĉiuj ceteraj homoj. Ni efektive nur produktis banalaĵojn destinitajn al la forgeso, aŭ en malpli bona okazo, venenintajn, per eraraj teorioj, la impresiĝeman menson de iu aŭ iu alia leginto, tiel frivolan kiel ni, kiu niajn opiniojn prenis serioze.

Sed jen, en la transtombo, knabino apenaŭ dekkvinjara montriĝis al ni kiel modelo de moraligita intelektulo, instruis al ni kiel labori por nia propra kaj por aliula elaĉeto, samtempe kulturante tion plezuran kaj belan kaj tiel donante al ni utilan lecionon, kiu, penetrinte la subtilajn faldojn de nia menso, nin konfuzis kaj hontigis, ĉar ni rememoris, kiel ni misuzis niajn intelektajn valorojn.

Dum la gracia poetino deklamis, legante en sia stelkolora albumo, el ŝia ebura frunto eliĝis lumaj ondoj, kiuj radiante en la tuta rozornamita ĉambro, ĝin envolvis en siaj dolĉegaj vibroj kaj cion saturis per sia sugestia potenco. La scenoj pentritaj per la delektaj, muzikplenaj versoj, korpiĝis cirkaŭ ni, prezentis vivon kaj moviĝon, trenante nin en la nedifineblan iluzion, ke ni ceestis ciujn scenejojn kaj okazaĵojn kaj spektas, kvazaŭ fabelaj kunludantoj, la elegiojn aŭ la epopeojn, la dolcajn amintrigojn, majstre rakontatajn per la plej belaj kaj perfektaj poemoj, kiujn ni ĝis tiam povis ĝui! La poezia heredaĵo, kiun la Tero honoras kiel senmortan trezoron postlasitan de la genioj, kiuj ĝin vizitis, donus nur palan ideon pri tio, kion ni ceestis ce tiu balzama verperkrepusko en la urbo Espero! La versoj prefere kantis la Naturon, tiel sur la Tero kiel en la Spaco, krom ankaŭ tiu en aliaj loĝataj planedoj jam de ŝi zorge studitaj, laŭdante per ravaj inspiroj aŭ glorante per la dolcaj tonoj de preĝo la verkon de la Dia Saĝeco, kiun ciam envolvas la miregindaj esprimoj de Belo kaj de Perfekteco!

Ĉi tie estis la miregindaj maroj kaj oceanoj, kiujn la poetino dum sia deklamado lerte bildigis al ni, vidigante ties esence propran belecon. Sur la sekvanta paĝo troviĝis la majestaj ordoj al la imponaj, fieraj montoj, eternaj monumentoj de la Naturo glorantaj la Kreaĵaron, ricaj deponejoj de netakseblaj valoroj, ja sanktaj juvelujoj, kie la Ĉiopova kaŝas trezorojn tiel longe ĝis la homoj per si mem fariĝos indaj je ilia posedo, kiel heredontoj de la diaj havaĵoj! Plue la superabundeco de la praarbaroj, nekonataj mondoj, antaŭ kiuj la filistraj homoj timuliĝas kaj regresas, sed kiuj la idealiston kortuŝas kaj revigligas, inspirante fervoran respekton al Dio. La praarbaroj! Sanktejo fekunda kaj vivoabunda kiel la oceano, en kies sino miriadoj da estaĵoj komencas sian multjarmilan evoluan ascendon al la kulminaj suproj de la Ekzistado, estaĵoj, kiuj, same kiel la tuta Kreitaĵaro, baptiĝas en la vivigaj benoj de la Eternulo, kiu ilin kondukas per la absoluta perfekteco de siaj leĝoj! Sed ankoraŭ pli: - sur sekvanta paĝo floradis elegioj prikantantaj la celadojn de l' homoj por sin elaceti; emociaj, carmaj historioj de amikoj de la poetino mem, kiuj suriris vojojn de sinofero por atingi felicajn poziciojn en la spirita skalo!... Ĉe la ravega poezia elano de Rinjo, niaj mensoj vibris agorde kun ŝi, kaptis ŝiajn emociojn, kiuj penetris en niajn spiritajn fibrojn kaj efikis kvazaŭ balzamoj kvietigantaj al ni la konstantajn ĉagrenojn, kiuj nin deprimis. Tio estis, kvazaŭ ni ĉeestus kun ŝia penso en tiu tuta impona kreaĵo de ŝia imago: navigante sur maroj senmezuraj, grimpante grandiozajn montojn por ekvidi ravajn horizontojn; flugante en stelplenaj spacoj, dronante en la irizita etero por ekstaze rigardadi la harmonian iradon de la astroj; kunludante dramojn kaj okazaĵojn elokvente rakontatajn per tiuj altaj, sublimaj esprimoj, kiujn nur la poezio povas ĝuigi al ni!