Выбрать главу

Vere la prezentitaj temoj ne estis fremdaj al ni.

Ŝi nur parolis pri tio, kio jam troviĝas en nia sciprovizo. Ĝuste tial ni povis ĝisrave ensorbi la grandiozan belecon, kiu de ĉio radiadis. Sed ŝiaj superaj analizoj elmontris karakteron neniam antaŭe konatan, sin prezentante kiel sensacian novaĵon al niaj spiritoj dronintaj en nure homaj konjektoj, ĉar kion ni nun vidis, tio estis la altesprima arto, per kiu oni povus prikanti la dian verkon! Kiam silentis ŝia voĉo kaj la sonoj de la harpo malfortiĝis ĉe la lastaj akordoj, ni, kiuj jam de longe perdis la emon rideti, lasis radii el nia konsolita koro la bonan rideton de edifa ĝojo. Ŝi mem nin alparolis:

"- Kiel vi ja komprenis, miaj karaj fratoj, mi provis aligi la ideon pri la dieco al miaj humilaj verkoj. Mi invitis vin, ankaŭ kiel zorgantino pri la disvolviĝo de la moral-religia sento en viaj koroj, por al vi rememorigi, ke vi, kiel homoj, forgesis kroni viajn literaturajn kreaĵojn per edifaj konkludoj pri la pompoj, kiujn la Universo malkaŝas al la vera pensulo... Dio sin montris al viaj okuloj en la senkomparaj miregindaĵoj de la Naturo! Vi povus lin glori, farante el viaj verkoj oferaĵojn kaj laŭdon al la Vero, tiel helpante aliajn homojn, malpli klerajn ol vi, ankaŭ trovi la Dian Penson dissemitan en la glora historio de la Kreaĵaro!... Sed vi preferis la detruan negativismon, la senenhavajn teoriojn kaj analizojn, la pure homajn konceptojn, saturitajn per antaŭjuĝoj kaj tial destinitajn al la forgeso, ĉar eĉ vin mem ili ne sukcesis edifi kaj prepari por venko sur ajna kampo!... Kion mi prezentis ĉi-vespere, tion vi rigardis kiel la plej altan kaj subliman literaturan formon por vi koncepteblan. Sciu, tamen, ke por ni ĝi nur estas la komenca punkto, simpla aboco de arto, ĉar mi estas nenio alia ol nura lernantino, humila kaj ankoraŭ hezitema, pri la Universa Scienco..."

Mi ne finos ĉi tiun ĉapitron, antaŭ ol informi la leganton pri la aktivecoj de la Virinaj Departementoj. Ĝis nun mi nur pritraktis la memmortigon de viroj. Sciu, tamen, ke tre malmulton mi aldonos al tio jam priskribita en tiu ĉi volumo, celante nur rimarkigi pri certaj apartaĵoj rilataj al la instruado kaj intima edukado, iel malsamaj koncerne tiujn Spiritojn devontajn renaskiĝi en inaj korpoj por renovigi fiaskintajn klopodojn aŭ ripari gravajn kulpojn malhonorajn tiel por la sekso kiel ankaŭ por la persono, kiu ilin faris.

Estante Spiritoj, ĉiuj homoj egale respondecas pri siaj agoj, konformaj aŭ ne al la dispozicioj de la ĉion reganta Superega Leĝo, kio estas la samo kiel diri, ke niaj fratinoj, la virinoj, kiuj lasas sin posedi de la malespera ideo pri memmortigo, estas trafeblaj por la samaj efikoj de tiu sinistra kaŭzo, kiun ili mem estigis per ago de sia propra volo, efikoj jam sufiĉe montritaj sur ĉi tiuj paĝoj. Ili do respondecas pri siaj agoj, pensoj, mensaj statoj tiom, kiom ni, la viroj. El tio oni konkludos, ke ilia bona aŭ malbona morala provizo decidige influos la staton, en kiun ili falos pro la memmortigo, stato per si mem mizera kaj tial nepre evitenda per la kontraŭago de la morala kuraĝo antaŭ la ordinaraj sortobatoj kaj per la rezignacio ĉe la neeviteblo. Nu, dum nia praktika lernado, kies respondeca instruisto estis la eminenta majstro Souria-Omar, - admirinda estulo, kies reenkarniĝoj, ampleksinte ĉiujn surterajn sociajn kampojn, havigis al li ne nur vastajn sociologiajn sciojn sed ankaŭ neordinaran sperton psikologian -, tiu majstro, kies lecionoj havis ekskluzive praktikan karakteron, iam kondukis nin al tre interesaj observoj okaze de vizito en la lokoj, kie estis azilitaj niaj malfeliĉo- kunulinoj, kompatindaj virinoj, kiuj, rifuzinte la noblan rolon ekzempli la sublimajn virtojn en la mondo, lasis sin treni en tiun saman abismon de senbridaj pasioj, kiu nin englutis. Ni memoru, ke, veninte de la Sinistra Valo, ankoraŭ ĉe la Departemento de Viglado kaj okaze de nia enmatrikuligo kiel zorgatoj de la Legio de la Servantoj de Maria, ni apartiĝis de ili pro la neceso translokiĝi al la fakoj destinitaj al nia reboniĝo. Viroj kaj virinoj do submetiĝis al la spirita rebonigo en apartaj departementoj, kiuj tamen estis direktataj de samaj nomoj, sub la aŭspicio de la sama institucio.

Ni neniam antaŭe kunvivis kun la sinmortigintaj virinoj. Sed transloĝiĝinte en la Universitatan Urbon, ni renkontis ilin, ĉar tie multaj sinmortigintaj sinjorinoj ankaŭ faris saman reedukan lernadon kaj, kiel ni, tie devis loĝi ĝis sia reveno en la enkarnan ekzistadon, kvankam ili ĉiam ankoraŭ vivis apartigitaj de ni.

Klara, freŝa mateno ornamis per orbluaj tonoj la vastajn avenuojn de la urbo Espero, kiuj tiam prezentis neordinaran movadon. Temis pri multnombra grupo da studentoj, kiuj foriris kun siaj mentoroj por instrucela vizito en la Virinaj Departementoj situantaj en la alia ekstremo de la Kolonio. Pro la vojaĝo, ni ĝuis staton de efektiva ĝojo, revigligitaj de la neesprimebla altirforto de tiu distinginda kompanio, kiu nin honoris per sia protekto, ĉar ankaŭ Hanibalo de Silas, Epaminondo el Vigo kaj pluraj gardistinoj partoprenis en la karavano.

De jam precize dek jaroj ni vivis kiel internuloj en la Urbo Espero. Ni ne plu treniĝe piediris sur la grundo nek devis, kiel iam, helpi nin per ia veturilo... Ni ja progresis! Ni fariĝis malpli densaj, malpli atingeblaj por la planeda altirforto. Ni lernis ŝvebi en la spaco, translokiĝi, per impulso de la volo, en mildaj flugoj, kiuj nin multe plezurigis, en la ĉirkaŭaĵoj de nia Kolonio, kie cio, kvazaŭ ni estus en la gepatra domo, fariĝis al ni pli facila. Tio estis por Spirito la normala maniero de translokiĝo, sed kiun al ni longe neebligis nia mizera situacio de kondamnitoj.

Sed por aliri la Virinajn Departementojn ni ekmarŝis deire de la limoj inter la Viglado kaj la Hospitalaj Departementoj, car tie, en la grandioze bela, limiga avenuo staris la markoj indikantaj la direktojn al la diversaj fakoj, el kiuj konsistis la soleca Korekta Kolonio de tiu transira spirita regiono.

Enirinte en la Virinan Hospitalan Departementon, ni havis la surprizan impreson, ke ni troviĝas en nia Departemento mem, nome en tiu, kiu ce nia alveno nin akceptis, car ambaŭ estis tre similaj inter si! Ili havis la samajn fakojn, kiel la Izolejo, la Frenezulejo; prezentis similajn karakterizojn koncerne la moralan kaj mensan staton de la pekulinoj, saman aranĝon en la interna strukturo de la kvartalo! Sed kvankam la direktantaro de ties fakoj estis la sama, car tie Teokrito estis la ĝenerala direktoro de la hospitaloj, Frato Johano estris la Frenezulejon, Pastro Mikelo el Santaremo gvidis la servojn en la Izolejo kaj Pastro Anselmo respondecis pri dependaĵo de la Turo, tamen la internaj funkciuloj, kiel flegistoj, gardistoj kaj gvardianoj ne estis tiuj samaj, kun kiuj ni konatiĝis en la viraj fakoj. Tiajn funkciojn tie plenumis fratinoj, kiuj pri meritoj kaj virtoj neniom malsuperis al siaj kolegoj en la Vira Departemento. Male, tie troviĝis, altruisme klopodante por instrui, konsoli, gardi, prizorgi kaj direkti la internajn aktivecojn de tiu kvartalo, virinaj figuroj tiel respektindaj kaj virtaj, ke, ne sen forta emocio saturanta nian spiritan sentemon, ni ilin rememoras kaj provas portreti sur ci tiuj paĝoj. En la unua momento, kiel ankaŭ laŭlonge de la sinsekvaj konkludoj, al kiuj niaj observoj nin kondukis, unu grandioza vero imponis al niaj okuloj, nin ĝislarme kortuŝante, dum en nia memo estiĝis justa respekto al la virino, kiun ni de tiam rigardis kun pli alta estimo, pli granda bonvolemo: - car fakte la Spirito multfoje reenkarniĝinta por virinaj taskoj kaj misioj pli rapide kaj efike akiras la solidajn kaj elacetajn virtojn, morale progresante dum malpli longa tempo! Estas do nepre necese konfesi, ke la funkciulinoj de la inaj departementoj, asistantaj la inicitajn ĉefojn, portis moralajn kaj spiritajn kvalitojn multe pli altajn, ol tiuj de niaj amikoj de Canalejas, Joel Steel, Frato Ambrozio, k.a., al kiuj ni tiom ŝuldis pro ilia senlace zorga protekto. La klinikistaro, kiu, kiel ni scias, konsistis el inicitaj scienculoj, estis la sola vira grupo, kiu tie plenumadis laborojn, sed tiel diskrete, ke oni ilin vidis nur dum ilia mallongedaŭra agado, pro kio ili montriĝis al niaj kunulinoj en la Kolonio same enigmaj kiel ili iam estis al ni. Ni neniam sciis iliajn nomojn, nek iam aŭdis la tembron de iliaj voĉoj! Sed kiom da komplezaj servoj ni ŝuldis al ili! Kiom da ĉielaj benoj ili altiris sur nin por mildigi niajn intimajn dolorojn, dank' al la fekundaj, psiko- magnetaj povoj, kiujn ili posedis! Kiel sindone ili klopodis por nia reboniĝo, kvietigante la ekscitecon de niaj mensoj per la efiko de potencaj fluidecaj balzamoj, refreŝigante la ardon de tiuj sovaĝaj refrapoj, kiuj dum tiom da jaroj turmentis al ni la perispiritojn afekciitajn de la memmortiga bato!