Ridetante, frato Teokrito akceptis nin en la sidejo de la Departemento kaj permesis al ni la viziton en la hospitaloj. En tiu momento ni memoris la tempon, kiam, sub lia direktado, ni estis multfoje vizititaj de similaj karavanoj, kaj, ankaŭ ridetante, ni nun komprenis tiun pasintan okazaĵon...
Tie estis unu vicdirektorino komisiita transigi la ordonojn de la inicitoj al la funkciulinoj, kiuj, sub ŝia estreco, plenumadis noblajn, edifajn laborojn. Ŝi nomiĝis Hortensa de Queluz, aspektis tridekjara kaj de ŝia mieno radiis impresa beleco, atestanta pri la serena ekvilibro de ŝiaj pensoj turnitaj al Bono kaj pri la harmoniaj vibroj de ŝia menso solidiĝinta per nekorupteblaj principoj. Ŝi bonkore proponis al ni sian kompanion, kaj dum ni mildmove iradis sur la longaj avenuoj kovritaj de tiu al ni bone konata neĝblanka tegaĵo, kiu tie, kiel ankaŭ en nia iama hospitala kvartalo, prezentis la karakterizan trajton de la tre densaj spiritaj regionoj, Hortensa de Queluz paroladis, elmontrante profundan konadon de la virina karaktero.
"- Mi unue vin kondukos, laŭ la rekomendoj de viaj majstroj, al unu el la plej tragikaspektaj lokoj en nia Instituto, kie vi vidos la neimageblon refrapanta per neatenditaj efikoj sur niajn kompatindajn krimajn fratinojn... Estas utile rimarkigi, miaj fratoj, antaŭ ol viaj mentoroj komencos la al vi necesan instruadon, ke la plimulto el la surteraj virinoj bedaŭrinde ankoraŭ ne komprenas la veran celon de sia reenkarniĝo, la rolon de la virino en la harmonia kunvivado de la surteraj popoloj, en la sino de la homaro, al kiu ŝi, kiel ankaŭ la viro, devas servadi! Kutiminte al malŝato kaj malnobla traktado tra la jarcentoj, la surtera virino fine konformiĝis al la malsupereco, sen kuraĝo por leviĝi, sur la vojo de l' virto, el la ĝis nun elportata malhonoro... kaj en tia grado, ke ankoraŭ nun, kiel iam antaŭe, ŝi restas ĉe sklava submetiĝo al la viroj, malkredante la superajn idealojn, ne prepariĝante por plenumi la celojn de la Kreinto, ankoraŭ pli malaltiĝante pro tio, ke ŝi pensas fariĝi egala al la viro, imitante ties pasiojn kaj malnoblajn agojn, kio efektive malhonorigas la reprezentantojn de la vira sekso kaj implikas la inan en labirinton da malmeritoj antaŭ la Superega Leĝo. De tio venas la malfeliĉoj superregantaj la virinojn, kiuj certe restus senrimedaj se la Providenco, per siaj leĝoj indulgaj kaj saĝaj, ne starigus necesajn korektadojn, kiuj ĉiam celos ŝian justan kaj rapidan rehonorindiĝon sur la kampoj de la Spirita Moralo!... Sed rigardu per viaj propraj okuloj... Viaj mentoroj scios elekti la materialon por la hodiaŭa leciono..."
Ni alvenis en la Frenezulejo, kie nin akceptis religiulino. Ŝi estis Vincenta de Guzman, la nobla fratino de nia amiko el la Viglado.
Post la prezentadoj kaj salutoj, Hortensa nin rekomendis al la fratino Vincenta, kiun ŝi rajtige komisiis konduki nin en tiujn lokojn malpermesatajn por ordinaraj vizitantoj, ĉar nun temis pri programita instruado al universitataj lernantoj, kaj post tio ŝi foriris. Afabla kaj delikata, la juna religiulino, kiu respondecis pri la laboro en la foresto de frato Johano, kondukis nin en pitoreskan, agrablan korton de grandaj dimensioj, al kiu rigardis multnombraj kadritaj fenestroj apartenantaj al sekretaj ĉambroj, aŭ pli ĝuste, al individuaj ĉeloj, kie konvulsie baraktis sinmortigintaj virinoj atakataj de la plej abomena formo de demenco, kiun mi povis observi dum mia longa restado en la transtombaj regionoj. Malesperaj krioj, teruraj ĝemoj plenigis la lokon per tragikaj vibroj, farante ĝin naŭza kaj sinistra, kiel veran loĝejon de frenezuloj! Malgraŭ la tempo pasinta ekde nia eniro en tiun bonfaran Kolonion, ni rememoris la Sinistran Valon kaj profunde miris, ke ankaŭ tie ni aŭdas la nigran ĥoron propran al tiu malluma regiono. Sed neniun demandon ni faris, ĉar ni estis certaj, ke la klarigoj venos en la ĝusta tempo.
Efektive, kvazaŭ ŝi komprenus nian intereson, la religiulino mem forigis niajn dubojn, dum ŝi kondukis nin proksime al la fenestroj, por ke ni rigardu la internon de la diritaj ĉambroj, ĉar neniel eblus al ni tien eniri:
"- Tiuj sinmortigintaj virinoj prezentas la plej altan gradon de respondeco pri sia krimo, kaj tial ili kuntrenas por la estonteco plej grandan nombron da malutiloj kaj devos laŭlonge de l' tempo alfronti turmentegajn situaciojn, kiuj postulos jarcentojn por aliiĝi kaj tute reboniĝi! Ĉi tiuj kompatindulinoj, miaj karaj fratoj, lasis sin sklavigi de sinistraj kompleksoj disvolviĝantaj laŭ tiel malfeliĉigaj sinsekvoj, ke, el morala vidpunkto, ili kvazaŭ similas al tiu, kiu, dronante en kotejo, pli kaj pli enkotiĝas ĉe malhonoriga baraktado por sin liberiĝi... Unu karakterizaĵo de tiuj teruregaj kompleksoj estas la hontiga motivo, kiu ilin forŝiris el la surtera ekzistado antaŭ la tempo difinita de la natura leĝo... Multaj, krom tio, malŝatis la leĝojn de la Edzeco, perfidis la moralon de la edza ligo, forgesante, ke, antaŭ ol reenkarniĝi, ili promesis tiel al la Leĝo, kiel ankaŭ al siaj Spiritaj Protektanoj, fariĝi fidelaj zorgantinoj pri tiu sankta institucio, la Familio, edukante siajn filojn laŭ la leĝoj de la Devo kaj Justeco, klopodante por fari el ili civitanojn utilajn al la Patrujo kaj al la homaro, sekve al la Dia Idealo kaj al la Leĝo de Dio! Nu bone! Kun tielaj ŝuldoj pezantaj sur la konscienco, kiel malobeo al la Superega Leĝo, ili profanis ne nur la sanktan ligon de l' Edzeco sed ankaŭ la leĝojn de la Kreado, rifuzante la mision de la Patrineco kaj sin fordonante al la surteraj pasioj kaj malvirtoj, car ili preferis indiferente neglekti la plenumadon de sanktegaj devoj, lasante sin regi de la pereiga vantamo propra al koruptiĝintaj sociaj klasoj kaj irante sur la vojoj de la morala malsupereco! Ili elpuŝis el sia ventro, sin deturnante de la noblaj kaj sublimaj devoj de la Patrinceo, la embriiĝantajn korpojn destinitajn por provizora loĝejo de kompatindaj Spiritoj, kiuj devis elpagi ŝuldojn, vivante kun ili en la sama familio, kaj kiuj pro tio urĝe bezonis esti de ili mem naskitaj cele al progreso sur la familia kaj socia kampoj. Per tiaj krimoj, multfoje faritaj, ili nuligis benatajn transmondajn klopodojn de sindonaj laboristoj de la Vinberejo de l' Sinjoro, kiuj la subliman programon por reenkarniĝo de Spirito, bezonanta progresi, plej zorge preparis, por ke la sukceso kronu ilian penadon. Plej grave estas, ke tiajn krimojn ili efektivigis post kiam la reenkarniĝanto jam estis ligita al sia nova, formiĝanta korpo, tio estas, ili plene konsciis, kion ili faras, kaj tial efektivigis abomenindajn infanmurdojn! Tiel, post tiom da plej gravaj krimoj kontraŭ la Prudento, la Konscienco, la Devo, la Moralo, kaj ankaŭ kontraŭ la pudoro esence propra al la virina karaktero, ili antaŭtempe forlasis sian karnan korpon, mortis en la fizika-materia mondo, malhonore atencinte la sanktajn rajtojn de la Naturo. Aliaj, post malvirta, malnobla konduto, pro kiu, per krimaj agoj, sekiĝis en ili la sublimaj naskofontoj propraj al la homa estaĵo, akiris, kiel naturan sekvon, bedaŭrindajn malsanojn kiel tuberkulozon, kanceron, naŭzajn infektojn ktp, ktp, kiuj ilin antaŭtempe forsendis en la nevideblan mondon. Tiel ili ne nur pereigis la karnan korpon, sed ankaŭ difektis sian spiritan estontecon kaj la pacon de sia konscienco, makulante sian fizikan-astralan envolvaĵon - la perispiriton - per malhonorigaj stigmatoj, kiel vi povos konstati, kaj ankaŭ ĉirkaŭante sin per vibroj tiel misharmoniaj kaj pezaj, ke ĉi tiuj ĝin tute misformis kaj reduktis al malnobla bildo de ŝiaj mensoj..."